Title: La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)
Author: Jorge Camacho
Release date: November 22, 2007 [eBook #23586]
Most recently updated: March 17, 2013
Language: Esperanto
unua publika eldono, marto 1999
kopirajto © ĉe la aŭtoro kaj la eldonejo
eldonas Progresema Esperanto-Forumo
Jakvo Schram
Hof ter Bekestraat 49
BE-2018 Antverpeno
Belgujo
Kara ________________,
Du gazet-eldonistoj esperantujaj afable rekomendis, ke mi ne aperigu la ĉi-sekvan tekston libretoforme. Bonvolu do legi ĝin ne kiel artikolon por la ĝenerala publiko, sed estiel privatan leteron, kiun mi sendas al diversaj kolegoj kaj geamikoj.
La aŭtoro.
a) la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80-aj jaroj — oni havu alternativajn celojn;
b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhof neniam proponis al la E-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉar por Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.
a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;
b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;
c) kontaktoj sendiskriminaciaj;
ĉ) novtipa internacia kulturo.
Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis koncepti esperantistecon kvazaŭ la apartenon al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.
Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980), kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de Esperanto kiel laborlingvo en fakaj konferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet-instruistoj.
Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion — ion kulture originalan kaj internacie valoran.
Estas konate, ke amatoro, kiu unuafoje suriras scenejon, tuj kredas sin genia. (Nu, genia li estas ĉefe kiam li provludas tute sola antaŭ la spegulo en la banĉambro). Kaj estas malfacile komprenigi al tiu geniulo, ke li eble povus plibonigi sian ludon, ke lia aktorado eble ne estas tiel perfekta kiel li supozas . . .
Dek sep jarojn poste malmultaj konsentas pri la signifo de la vorto raŭmismo; nur ĝia etimologio restas klara. Blazio Vaha (naci-skribe: Balázs Wacha) protestas, ke "neniu objektive studis la 'tutan' historion de la raŭmismaj diskutoj; Sojle, studo de Sándor Révész pri ĝia komenca etapo, ne estas aperinta" (VAHA, p. 27). Aldo de' Giorgi same protestas, ke "Silfer inventis la Manifeston de Raŭmo kaj kredigas esti trovinta savigan, miraklan panaceon por nia tuta movado" (de' GIORGI, p. 26), sed surprize aldonas ke "ankaŭ mi ĉiam taksis min iaspeca raŭmisto. Sed senbezone de manifestoj, de karismaj[*] kondotieroj". Kontraste, Lindstedt mem skribas: "En la junaĝo mi kunverkis la Manifeston de Raŭmo, sed nun mi rimarkis, ke ne nur ekzistas la teksto de la manifesto, sed ankaŭ io, kio nomiĝas 'raŭmismo' kaj havas entuziasmajn subtenantojn kaj konvinkitajn kontraŭulojn. Io ŝanĝiĝis en miaj verdaj okulvitroj: mi ne plu sentis min kiel 'raŭmiston', kion ajn tio signifas" (LINDSTEDT, p. 329).
Oni atentu la adjektivon iaspeca en la vortoj de De' Giorgi. Ĝi paralelas sindifinojn kiel 'iaspeca ekologiisto', 'iaspeca feministo' aŭ 'iaspeca pacisto'. La adjektivo fakte signifas alispeca, kaj implicas la ekziston de du ismoj, unu ortodoksa[1] (ĉi-kaze la raŭmismo de LF), alia heterodoksa (la raŭmismo iaspeca). Similan ideon skizas Nikolao Gudskov: "Do, 'raŭmismo' laŭ la spirito estas ĉefa vivkoncepto por la esperantistaro almenaŭ de la hodlera epoko, almenaŭ implicite, kaj en 1980 la banala ideo estis nur iom pli klare kaj malkaŝe vortumita" (GUDSKOV, p. 12).
Lindstedt eksplicite detiras sin de la ortodoksa varianto, dum Vaha konceptas raŭmismon kiel tuton pli vastan. Claude Piron esprimas sin pli detale: "Pri multo en la spirito de la Raŭma Manifesto mi plene konsentas. Fakte, miaj kritikoj, aŭ, eble pli ĝuste, la sento, ke mi situas alimaniere ol la aŭtoroj, rilatas nur al la du unuaj punktoj. Sed pri la tri lastaj punktoj mi samopinias" (PIRON 1994, p. 8). Bela konfuzo, ĉu ne? Kiom da kapoj, kaj kiom da punktoj, tiom da raŭmismoj! Nu, en tiu ĉi eseo mi pritraktos nur la raŭmismon ortodoksan (mi ne tempas nek paciencus tralegi kaj analizi tiom da materialo). Laŭ mia tezo, ĝiaj nunaj defendantoj transsubstancigis la kvin punktojn en ordonojn aŭ dogmojn kaj la manifeston mem en dekalogon. Por fari klaran distingon disde ĉio alia kaj por uzi precizan terminon, en la ĉi-sekva teksto mi nomas ĝin foirismo, laŭ la nomo de l' kooperativo kaj la revuo.
Kio estas foirismo? Ni legu unue, kiel ĝin difinas foiristoj mem: "Ni sekvas la Raŭman vojon, kiu kondukas al la atento pri la dialektika rilato inter nia mikrosocio kaj la makrosocio (prefere ol varti iun teorian internaciecon laŭ UN-skemoj) kaj paralele gvidas al la valorigo de la kulturo (literatura, muzika, bilda) kies radikoj ĉerpas el la konstato ke esperantisteco rolas kvazaŭ la aparteno al mem-elektita diaspora lingva minoritato" (SILFER 1994, p. 212). Samartikole Silfer aldonas, ke "Esperanto ne estas internacia helplingvo, sed transnacia kulturlingvo. Tio fakte estas la kvintesenco de raŭmismo rilate al la lingvo". La ligon inter ĉi konceptoj pri esperanto kaj esperantisteco ni trovas pli evidente en la dua artikolo de la statuto de Esperanta PEN-Centro, kiu deklaras unu el siaj celoj "firmigi ĉe siaj membroj la konscion pri aparteno al unika komunumo, kvazaŭ al mem elektita diaspora lingva minoritato (Manifesto de Raŭmo), kaj konsekvence uzi esperanton ne kiel internacian helplingvon sed kiel transnacian ĉeflingvon" (SILFER 1995, p. 23).
Nekonanton de foirismo unue surprizus ne la enhavo de la frazoj, sed ilia stilo. Karakterizas ĝin aparta lingvaĵo facile rekonebla post kelkaj legoj: mikrosocio, makrosocio, diasporo, lingva minoritato, transnacia ĉeflingvo. Preskaŭ ĉiuj paradas jam en la manifesto, kune kun: identeco, superegoo, egoo, pracelo.
La paron makrosocio / mikrosocio oni trovas konstante en foirismaj tekstoj. Ĝi paŭsas parojn kiel makrokosmo / mikrokosmo aŭ makroekonomiko / mikroekonomiko. Malfacilas kompreni la uzon de ĉi sciencaj vortkomencoj en manifesto destinita al la tuta esperantistaro, ĉefe tial, ke ĉi-okaze ambaŭ prefiksaĵoj ne vere rolas, sed nur impresas kiel fakvortoj. Makrosocio estas centprocenta sinonimo de socio; per mikrosocio oni laŭplaĉe komprenu la esperantistaro, la Movado, la esperanta komunumo aŭ Esperantujo. Ĉi lastaj kvar esprimoj difinas la sintenon de la parolanto rilate la esperantistojn kiel tuton: ĉu ni estas nur aŭ ĉefe samlingvaj, samideaj, samcelaj, samkulturaj aŭ kvazaŭ samlandaj, ekzemple. Ĉu mikrosocio volas diri, ke ni estas miniaturo de la socio, ia spegula minisocio[*] aŭ, tutsimple, soci-eto? Ŝajnas al mi, ke, kun la signifo socio ene de la socio, ĝi senprobleme aplikeblas al, ekzemple, komunumo de mormonoj aŭ de atestantoj de Jehovo en medio sen- aŭ ali-religia, ĉar tiuj kredoj muldas la sociecon de grupo ĝis plej etaj detaloj. Kontraste, ne sonas kredeble paroli pri mikrosocio de esperantistoj, ŝakludistoj, violonludemuloj aŭ sangodonantoj. En frazero kia 'la dialektika rilato inter nia mikrosocio kaj la makrosocio', la foirisma stilo sonas pseŭdoscience.
Mi daŭre miras pro la populariĝo de transnacia anstataŭ internacia kaj sennacia, al kio ne malgrave kontribuis la itala Radikala Partio. Kion ĝi signifas, kion novan ĝi kontribuas — neniu scias. Mi trovis nur unu provon difini ĝin (LEYK 1987, p. 13), laŭ mi sensukcesan. Same taŭgus preternacia kaj eĉ malgraŭnacia, sed al ili mankas la dezirata grado de modeco.
Temas do nek pri sinonimoj (laŭ PIV, "vorto havanta ĝuste la saman sencon kaj uzatecon kiel unu alia [vorto]" aŭ "vorto esprimanta la saman ideon kiel alia vorto, sed ne uzata en la sama ĉirkaŭteksto, kun la samaj nuancoj aŭ en ĉiuj ties sencoj") nek pri eŭfemismoj ("uzo de nepreciza dirmaniero por mildigi la krudecon de aparta vorto"), kiel kaze de la t.n. politike ĝusta aŭ politike korekta[2] esprimado. La novaj vortoj distordas la pritraktatan koncepton kaj verdire mildigas nur la kompreneblecon de la frazo. Ĉi-sekve mi nomos ilin, laŭ la nomo de ilia plej konata lanĉinto kaj uzanto, silferismoj aŭ silferonimoj.
Silferonimoj tamen ne estas senfunkciaj. La decido de foiristoj bapti sin raŭmismo jam dekomence montris la volon fari distingon disde ĉiuj aliaj. Ofte oni komparas la esperantistaron kun sekto, ĉar de ekstere multaj movadaj tradicioj aspektas tre suspektinde. Nun oni permesu al mi nomi foirismon sekto, sed sekto ene de Esperantujo, el vidpunkto ne ekstera, sed propra al esperantistoj mem. Mi celas ne tiujn danĝerajn sektojn kiuj, per kidnapado[*] de infanoj aŭ cerbolavado de siaj membroj, regule plenigas paĝojn en la internacia ĵurnalaro, sed la vorton sekto en la dua senco PIVa. Mi ne parolos pri skismo, ĉar foirismo ĝis nun nek sukcesis dudividi la esperantistaron (kiel Ido siatempe) nek naskiĝis el frakcio disiĝinta, ekzemple, elde UEA aŭ alia internacia organizo.
(Parenteze: kiam, antaŭ du-tri jaroj, iu Thomas Hamilton mortpafis dekkelkon da infanoj en ilia lerneja gimnastejo en Dunblane, Skotujo, mia angla amiko Matthew Perret provis inciti min dirante, ke Hamilton membris en la loka E-grupo; temis pri blago, sed ja verŝajna. Mi same ne mirus, se la anoj de la sekto Ĉiela Pordo, mortigintaj sin pasintjare en Usono por aliĝi al la kometo Hale Bopp, estintus esperantistoj. Necesas nur pacienci, ĝis frenezulo el la verda tendaro mortigos sin aŭ iun alian, grave kontribuante al la propagando de nia afero).
Fakte, la komparo kun religiiĝantaj sektoj (ĉi-kaze en la unua senco PIVa) montriĝas fruktodona analizilo. Ni do plu metaforu. Jen ni vidas grupon de memproklamitaj herezuloj aŭ parolantoj de la vero. Ili diskonigas manifeston. Tuj sekve ili sin rebaptas kaj samtempe metas distingan baron per starigo de ŝiboleta lingvaĵo. Per tio komenciĝas la instituciiĝo de l' deviacio. Sian heterodoksecon ili flirtigos laŭbezone, kvankam praktike ĝi jam transformiĝis en novan ortodoksecon: nun herezas la ceteraj.
Ni legu, kion diras Piron pri la manifesto: "Unu el ĝiaj trajtoj, kiu jam okulfrapis al mi je ĝia apero, kaj kiun mi forte resentis relegante ĝin, estas la volo de apartigo, kiu esprimiĝas en ĝi. Ĝi dividas la esperantistojn en du grupojn: estas ili, kaj estas ni. Subkomprenate: ili estas malpravaj, ni estas pravaj; ili estas fuŝuloj, homoj kun idealismaj, nerealismaj celoj, ni diskrevigis la mitojn kaj objektive vidas; ili elektis neĝustan vojon, la ĝustan vojon elektis ni. Tiu divido ŝajnas al mi neĝusta. Ĝi metas rigidajn limojn en realo diversa, moviĝanta, fleksebla, kiun tia simplismo ne povas kapti. [. . .]. Fakte, mi supozas la psikan meĥanismon, kiun oni nomas projekcio. Tuj kiam oni dividis komunumon en du partojn, ili kaj ni, tiuj 'ili' alprenas simplisme skizitajn fikarakterizojn, kiuj apartenas pli al la imago ol al la realo. Ekzemple, mi neniam renkontis esperantiston, kiu favoris 'faligon de la angla', kiel diras la Manifesto, aŭ kredis je ebla oficialigo de esperanto en la 80aj, eĉ en la 90aj jaroj. Tia priskribo estas karikaturo koncerne la parton de la esperantistaro, pri kiu mi havas sperton" (PIRON 1994, p. 1).
Mi citu ankoraŭ el la sama prelegteksto (p. 2): "Fakte, estas interese, ke la apartigemo, kiu laŭ mi karakterizas la Manifeston, troviĝas sur tri niveloj: en la homaro [. . .], en la esperantistaro [. . .] kaj en la individua esperantisto mem, kio aperas en la unua punkto, titolita Krizo de identeco. Tie la aŭtoroj notas ĉe esperantistoj dividon inter superegoo predikema kaj mit-ama, kaj egoo, pro kiu, laŭ ili, ni simple ĝuas esperanton inter ni". Post argumentado el la vidpunkto de psikolog(i)o, Piron konkludas: "La divido inter superegoo kaj egoo do ŝajnas al mi neĝusta, plia konkretigo de ia, verŝajne nekonscia, bezono partigi kaj apartigi. Cetere, eblas bedaŭri la uzon de fakterminoj en ĝenerala teksto: oni povus diri la samon pli simple kaj klare".
Restas tamen klara la funkcio de silferonimoj: apartigi, salivige ĵongli per la lingvo, kaj imponi al laikoj. Ĉi patino el esprimoj literaturaj, greklatinaj, modkulturaj kaj pseŭdosciencaj igas la manifeston netuŝebla kaj, do, nerefutebla. Silferonimoj havas kiel objekton ne ion obscenan aŭ hontindan, nek ion akcesoran aŭ banalan, sed precize la komunaĵojn kaj komunejojn de l' esperantistaro. La sistema renomado havas celon alproprigan aŭ, alivorte, magian. Ni retrovas la batalon ankaŭ en unuopaj sintagmoj: anstataŭ 'la fina venko', jen 'la Raŭma vojo'. Tre interesa montriĝas la anatemo pracelo. Okulfrape ĝi similas al la origina peko de Adamo kaj Eva, t.e. al la prapeko. Tial, sen granda troigo, ni povas repreni la komencan frazon de ĉi eseo kaj reverki ĝin laŭ la modelo de Lejzerowicz, por ke ni vidu foirismon kia ĝi sin manifestas:
"En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Esperantujon. Kaj Esperantujo estis senforma kaj ĥaosa, kaj mallumo estis en ĝi. Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj fariĝis la Manifesto de Raŭmo. Kaj la Spirito vidis la Manifeston, ke ĝi estas bona; kaj la Spirito apartigis Raŭmismon de Pracelismo. Kaj la Spirito nomis Raŭmismon Eterna Tago, kaj Pracelismon kaj Finvenkismon nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago."
Nenio nova pri polpoj, nenio nova ĉe Alpoj. Foirismo instituciiĝis jam de komence. Aŭ, pli ĝuste, ĝi estis kaj restas produkto de institucio, produkto kreita kun la celo pluvivi, pluvivigi sin, kaj ekspansii. Ekspansiemon pruvas la movoj de l' tentakloj dum la lastaj jaroj: Kultura Centro Esperantista, Internaciaj Floraj Ludoj, [La] Kvinpetalo, Svisa Esperanto-Societo, la Akademio, Heroldo . . . Ni vidos poste, ke tiucele LF-koop bazas sin sur la ideologio plej facile disvendebla ĉi-epoke, nome naciismo en sia varianto gentisma (aŭ, kiel modas diri, etnisma). Sed foirismo endogmiĝis (ne konfuzu kun la Waringhien'a prononco de endormiĝis, almenaŭ en la filmo Angoroj), instituciiĝis ankaŭ simbole. Ne nur ĝia lingvaĵo, pletora je silferonimoj kaj eŭfemismoj, sed ankaŭ la kvinpetalo, avataro de la tradicia verda stelo kun rondigitaj pintoj, samtempe ege simila (ĉu nur hazarde?) al la alpa suno aŭ verda sespetalo de Norda Ligo, la partio de la profesia demagogo Umberto Bossi depostulanta sendependiĝon de t.n. Padanujo[6] disde la itala respubliko.
Foiristoj kritikas ankaŭ la finvenkismon de UEA-anoj kaj UEA-istoj. Sed, kiel prave skribis Probal Daŝgupto, anstataŭ (t.e. en la loko de, en la rolo de) la Fina Venko foirismo kultas siajn venkojn etajn (DAŜGUPTO, p. 11). Okupas nun la altaron la akcepto de esperanta sekcio (Esperanta PEN-Centro) fare de Internacia PEN-Klubo. En stilo identa al tiu de UEA pri la konsultaj rilatoj kun kaj la rezolucioj de Unesko, la oficiala koop-gazeto marteladas la ideon, ke por la unua fojo en la historio de lo[*] homo[7] oni agnoskas esperanton literatura lingvo. Alinome: la PENa venko. Kvazaŭ por montri, ke esperanto estas literatura esprimilo, neprus prezenti ĉi (f)akton, apelacii al superaj instancoj kaj aŭtoritatoj.
Plej freŝan ekzemplon de ekspansiismo, de lukto por povo kaj potenco, prezentas la Forumo por la Esperanta Civito, en KCE, Ĉaŭdefono, de la 8a ĝis la 10a de aŭgusto 1998. En la komenco estis la vorto, kaj jen ni trovas civito. Tial, ke esperantistaro, komunumo k.a. eluziĝis, necesis eltiri el la cerbujo novan terminon, kio devus implici novan koncepton de esperantismo: ne plu senti sin mondcivitano, sed ano de propra kaj aparta E-civito. (La neologismo '*demo', retroderivuta el 'demokrato' kaj 'demografio', ne taŭgus pro la eventuala slogano: Forumo por la E-Demo!). Refoje la kutima travestia farso: al la konferenco, kiun gastigas Kultura Centro-Esperantista, aliĝas KCE mem, la du kunvokintoj Esperanta PEN-Centro (EPC) kaj ERA-Radikala Asocio, kaj LF-koop, kiel klarigas la teksto de la kunvoko (REDAKCIO). Tiu ĉi informas, ke "la partopreno en la Forumo implicas neniun financan ŝarĝon aŭ moralan engaĝon", t.e., ke ĝi liberas, sed ke "sufiĉas akcepti la proponitan kvintezon kaj sendi aliĝon al KCE". La kvintezon (plia silferismo memoriganta pri kvintesenco kaj sintezo) proponis, evidente, LF-koop "por havi minimuman komunan denominatoron komence de la Forumo". Resumo de la farso: Giorgio kaj Perla invitas sin mem kaj kelkajn geamikojn al paradejo en Svisujo; ankaŭ naivuloj bonvenas, kondiĉe ke ili akceptas la kvin tezojn, dogmojn aŭ aksiomojn de familio Ari-Martinelli. Brile, ĉu ne? Aliĝanta "establo (societo, redakcio, eldonejo, kulturcentro ktp)" povas sendi delegiton, tiel ke "nur la delegitoj rajtos interveni kaj partopreni en eventualaj voĉdonoj. La privatuloj havos la statuson de observantoj, sed iu ajn delegito povos provizore rezigni je interveno favore al iu ajn privatulo". Kia grand-animeco, kia malavaro! Sufiĉas penseti, kiuj establoj sendos delegiton al forumo kun ĉi tiaj kunvokintoj kaj antaŭkondiĉoj por kompreni, ke la rezulto respegulos la sentojn de la esperantistaro tiel fidele, kiel la lastaj parlamentaj elektoj en Kubo, aŭ kiel siatempe referendumoj organizitaj de Hitlero.
Fine la invito diras, ke "la granda espero de la kunvokintoj estas ke la Forumo ne lanĉu (nur) novan proklamon, sed ke ĝi interpretu precipe la bezonojn de nia parolkomunumo, survoje al pli alta ŝtupo: tiu de (grandparte difinota) civito". Surbaze de ĉio legita ĝis nun, indas reprodukti kompleta la proponatan tekston, des pli ke iel temas pri reversio de la manifesto de Raŭmo:
La kvintezo
1. La esperanto-komunumo estas diaspora lingva minoritato al kiu homoj apartenas pro libera elekto, aŭ pro libera konfirmo kaze de denaskaj esperantistoj.
2. La lingvokono estas la sola komuna distingilo de la anoj de ĉi tiu komunumo. Ĉiu alia karakterizo (rasa, religia, etna, klasa, seksa . . .) ne gravas por difini la apartenon al la komunumo.
3. Konsekvence, laŭ la propra naturo, la esperanto-komunumo respektas ĉiun religian (ne)kredon, ĉiun politikan opinion demokrate esprimitan kaj ĉiun kulturan tradicion.
4. Sed la esperanto-komunumo ne povus evolui se ĝi konsistus nur el disigitaj eroj, indiferentaj unu al la alia, konsiderantaj nur la proprajn regulojn kaj kutimojn, engaĝitaj je nura kunekzistado. Civito ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: ĝi estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino.
5. Ĉi tiun komunan destinon forĝis la jam 110-jara historio de la lingvanaro. Ĝin atestas la originala esperanto-literaturo kaj la komunaj kulturaj trajtoj. Ĝin firmigas la oficialaj renkontoj de la lingvanaro mem, sub ĉiu formo, de la kurso ĝis la kongreso. Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas la ŝancon reciproke edukiĝi kaj integriĝi, lerni vivi kune kaj respekti unu la alian. Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas apartan signifon kaj specifan mision.
Nul homon murdis Giorgio Silfer, almenaŭ laŭ mia scio. Tial ne justus kompari lin kun krimuloj kiel Mobutu aŭ Pinochet, ridinde kaj plorinde kroĉantaj sin al Direktora Trono (la vampireska Pinochet kiel dumviva senatano), kvankam radike temas pri simila fenomeno: egocentra deliro. Jen difino: "Deliro estiĝas en personoj nekapablaj akcepti la veron pri si pro nesufiĉa membildo, kaj povantaj fari eltenebla ĉi nesufiĉon nur kreante bildon kiu ilin ekzaltu, gloru kaj faru tolereblaj antaŭ si. Tial por multaj personoj deliro estas eraro necesa kiel maniero pluvivi biografie, ĉar, se ili ne delirus, ili estus nenio. Tial delirado kutime aperas en la adolta aĝo, sed ĝi image reiras al adoleskaj revoj kaj fantazioj ne realigitaj eĉ en grado plej minimuma. Deliranto aplikas propran logikon: tiun de raciecigo de fantazitaj elpensoj" (CASTILLA DEL PINO). Kina komparo eble helpos. En 1941, Orson Welles portretis megalomaniulon en la filmo Civitano Kane. Ni, esperantistoj, baldaŭ havos la honoron kaj plezuron spekti Civitano Silfer, aŭ, kiel dirintus Szathmári, Perfekta civitano.
Miaflanke ne temas pri konflikto pro motivoj nure kaj pure personaj. Ĉion dirindan pri la persono Giorgio Silfer mi jam surpaperigis artikole (CAMACHO 1994) kaj satire (CAMACHO 1993). Kelkaj rememoros la lastan alineon de Nefermita letero al la gazetaro (ALÒS), kiu "petas s-rojn Giorgio Silfer kaj [Jorge Camacho] meti la finan punkton al sia jam tre daŭra kaj sterila plumbatalado". Nu, mi volonte farus tion, se mi povus! Bedaŭrinde LF ignoris la trian punkton de la letero, petantan "ke ĉiuj redakcioj respektu la principojn de ĵurnalisma etiko, enlasante la esprimon de alipartiaj argumentoj kaj replikoj". Ni tuj vidos, kiel ĝi mistraktis i.a. sinjoron Jouko Lindstedt kaj nun provas ripeti la artifikon kontraŭ Gian Carlo Fighiera. Samkiel siatempe mi ricevis helpon de kolegoj kaj amikoj, ĉi-foje mi eksentis la bezonon defendi la atakatojn, kio verdire eblas nur per elmontrado de la fundamentoj de l' spektaklo, des pli ke la kvintezo anoncas ŝtormojn, tempestojn kaj buraskojn.
La reĝisoroj de la ĉi-supre priskribita burleskaĵo, en sia avido potenci kaj akapari atenton, domaĝas neniun ajn. Karakterizas ilin kolektiva, kooperativa paranojo: "Homo kun paranoja strukturo estas tiu, kiu malfacile pardonas aŭ neniam pardonas plene; kiu longe pesas; kiu neniam forgesas ion pardoneblan; kiu armas sin per fikciaj malamikaj faroj por poste ne pardoni ilin" (CANETTI, p. 294). La religieco de foirismo helpas ĉi-rilate. Ni komencas vidi, ke temas ne pri memstara pensofluo, sed pri surogato de ideologio solidiĝinta en dogmojn. La manifesto (aŭ kateĥismo) de Raŭmo certe enhavas ankaŭ bonajn ideojn, verdire ne tro originalajn, tiel ke foje oni aŭdas iun diri, ke Juan Régulo Pérez, Privat, Kabe aŭ Zamenhof mem estis raŭmistoj, antaŭmontrantoj de la rekta vojo, simple ĉar ili agis saĝe, aktivis konkrete, uzis esperanton estiel normalan lingvon. Ĉar la manifesto fariĝis relikvo, la gvidantoj de la sekto uzurpis la rajton interpreti ĝin, la monopolon opinii dikte kaj verdikte. Se ie iu interpretas ĝin deviacie, LF baldaŭ aperigas rebaton por diri, ke la interpreto ne ĝustas, kiel siatempe Kremlo, kies fosilioj decidis, kiu interpreto de marksismo-leninismo pravas, kaj la interpretoj kompreneble ŝanĝiĝis laŭbezone, kaj laŭsezone. Efektive, jen Chiasso/Kiaso kiel mikrosocia posteulo de Kremlo, la Blanka Domo kaj Vatikano. Kiel papoj kaj politburoanoj[*], ankaŭ la Giorgio la Unua estas neerariva. En Literatura Foiro kaj la nuna Heroldo (kiun, respekte al Ada Fighiera Sikorska, oni devus renomi Literatura Ftiro pro ties parazita dependo de LF) absolute mankas memkritiko. Eĉ simplajn erarojn pri faktoj oni ne korektas. Kiu aŭdacas opinii libere pri la manifesto, la kooperativo aŭ la grafika aspekto de la revuo, tiu punende pekas.
La ekzemploj abundas. Fine de la tria alineo de tiu ĉi teksto mi citis opinion el artikolo de Gudskov. En sia respondo al la artikolo, Silfer unue adjektivas ĝin interesa, sed fine aldonas jenan verdikton (SILFER 1995, p. 24): "La aserto de Gudskov estas intelekte malhonesta, ĝuste ĉar mi estimas lin tro inteligenta por supozi ke li skribas idiotaĵon". Implicite: la artikolo estas idiota, nur ŝajne inteligenta, kaj krome malhonesta. Alivorte, la konkludan frazon konsistigas falsa komplimento trempita en veneno kaj galo. Oni povus pensi, ke ĉi maniero refuti ideojn kaj argumentojn atakante ne ilin sed ilian aŭtoron, la homon (t.n. argumento ad hominem), estus esceptaĵo en kultura kaj literatura revuo, des pli en la organo de Esperanta PEN-Centro! La jarkolektoj de LF bedaŭrinde pruvas la malon. Ni vidu sufiĉe freŝan ekzemplon, la proceson kontraŭ Jouko Lindstedt, laŭ la tradicio de la moskvaj procesoj. Omaĝe al Miĥail Bulgakov, mi prezentos ĝin sub la formo de triakta teatraĵeto:
Akto 1, sceno 1: LF publikigas la unuan el serio de artikoloj de Lindstedt pri denaskismo. En ĝi li citas enteman zamenhofan tekston (el letero al Kofman je 1901.05.28), pri kiu li konkludas, ke "ĉi tie Zamenhof evidente kaj komplete malpravas" (LINDSTEDT [1], p. 178). Sceno 2: sur la sama paĝo la revuo aperigas kadritan replikon fare de 'François Degoul, zamenhofologo' (tiel!), laŭ kiu "la citaĵo de kolego Lindstedt [. . .] estas tro malkompleta", ĉar "Zamenhof evidente ne celis kvantan sed kvalitan komparon"; la kadro re-citas el la sama teksto, sed pli amplekse. Akto 2, sceno 1: LF aperigas en posta numero la duan artikolon pri denaskismo (LINDSTEDT [2], p. 327-329). Sceno 2: samnumere ĝin sekvas letero de la aŭtoro al Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de LF, en kiu li eksplicite kaj kun substreko "malpermesas aperigi la duan parton" (t.e. tiun presitan sur la tuj antaŭaj paĝoj kontraŭ la deziro de la aŭtoro) kaj "tute ĉesigas [sian] kunlaboron kun [la] revuo" (LINDSTEDT [3], p. 330). Sceno 3: sur la dekstra marĝeno de p. 331, graslitera noto informas, ke "la apudan leteron prof. Lindstedt dissendis samtempe per elektronika poŝto al multaj adresoj, sen ajna averto al la redakcio de LF, kaj kun dua parto tendence modifita". Sceno 4: sur la suba dekstra angulo de p. 330 LF presas leteron de Silfer, (ankoraŭa) prezidanto de LF-koop, al Lindstedt, kiu finiĝas jene: "Konklude: via reago estas maljusta en la tono kaj malprava en la enhavo". Akto 3 (aŭ Epilogo): sur p. 334 de la sama numero, en Novjara salutmesaĝo (de baldaŭa prezidinto), Silfer dediĉas duonon de la adiaŭo, post dek unu jaroj da gvidado de LF-koop, al kvin personoj, kiuj "reale seniluziigis [lin] dum ĉi tiuj dek unu jaroj" (SILFER 1997 [1]); li asertas, ke "en almenaŭ tri, se ne kvar kazoj, [li] kunkulpis eraron pri supertakso de la koncernataj". Kvankam li aludas ĉiujn kvin per nomoj mitologiaj, Lindstedt identigeblas senprobleme. Indas reprodukti la finon de ĉi salutmesaĝo: "La dua estas mia malnova amiko Polukso. Mia fido en li transpontis pli ol unu krizon lian, ligitan interalie al la nombro du: dunumera redaktoro, dujara ĉefredaktoro, dufoja felietonisto . . . Tiel ke fine mi deduktis, ke liaj krizoj estas periodaj, ĝis la lasta, definitiva. Sed LF-koop ne rajtas forgesi kion pozitivan li faris. Kaj, same kiel la aliaj kvar, Polukso restas en la historio de LF-koop kiel protagonisto. Ili ĉiuj meritas sian rozon, eĉ se vento (ankaŭ ne facila . . .) forblovis la petalojn kaj nur dornoj restas." Kurteno.
Ĉu nur hazardo, aŭ ĉu jen la vera signifo de la kvinpetalo? Kaj kia bravaĵo — amikon knokaŭti nomante lin (mense aŭ psike) krizema. Post la falo de l' kurteno, kaj refoje laŭ Bulgakov, la kapo de Lindstedt ruliĝas sur la planko. Mi subtitolis ĝin Religia dramo laŭ la signifo de la hispana auto sacramental, parenco de la inkvizicia auto de fe, portugalece esperantigita kiel aŭtodafeo. Malgraŭ la stilo de la lastaj frazoj, memoriganta pri reklamo de ranca franca parfumo, la artikolo odoras la metodojn de Inkvizicio. La unua paŝo: ekskomuniki. La dua: obei la devizon 'eksniulon puni'. Siatempe Giorgio kaj Perla provis pugni min for de la esperanta areno nomante min antisemito. Tia akuzo, inter parolantoj de lingvo lanĉita de judo, estas la plej proksima ekvivalento de fizika elimino. Ilia plumpa kalumnio sukcesis makuli mian reputacion en la komencaj monatoj, sed bonŝance mi ricevis firman apogon de multaj gekolegoj kaj geamikoj. Al Perla kaj Giorgio mi sincere rekomendas legadon de la impona kaj polemika verko de Daniel Goldhagen (GOLDHAGEN), por ke ili almenaŭ estu iom informitaj pri tio, kion ili skribas, kiam LF dediĉas sin al insultado kaj punbruligoj.
Simile al la fetvo[*] kun la anatemo al Salman Rushdie, LF aplikas strategion trafe priskribitan de mia preferata verkisto en la hispana lingvo: "Oni nomas lin 'hundo' aŭ 'rato' por anticipi la figuron, laŭ kiu oni iam povos draŝi lin ĝismorte" (SÁNCHEZ FERLOSIO 1993, p. 141). Lastatempe iĝis celo de pliaj atakoj kaj ataketoj homoj kiel Georges Lagrange (pro la decido de [La] Kvinpetalo distanciĝi de la kooperativo: CONDE REY) kaj mia amiko Gian Carlo Fighiera (pro ĉi ties interpreto de la t.n. aĉeto de Heroldo fare de LF-koop: TRIFONĈOVSKI). Interese, ke unue la polpo proprigas al si la meritojn de aliaj, por ke poste la ekskomuniko prezentu ĉi homojn senmeritaj kaj senvaloraj. Tiam Robo-koop[8], hibrido el la ĉefredaktoro kaj martelmaŝino, komencas madzi la kompatindulon. Fakte, jam de monatoj mi cerbumas, kiel esperantigi la hispanan diron ¡Vivan las cadenas (y la Inquisición)! (laŭvorte: 'Vivu la katenoj kaj Inkvizicio!'), kiun la madrida plebo kriis al la fifama kaj fripona reĝo Fernando la Sepa (1784-1833) agitite de la markizo de Cabra kaj ĉi ties sbiroj. Jen provizora solvo: Vivu la Kooperativo! Vivu Literatura Foiro! Vivu!
Sed ni revenu al la afero Lindstedt. Kial foiristoj trovas la zamenhofan tekston tiel grava? Kaj ne nur ili: ankaŭ Reinhard Haupenthal ŝajnas fascinita de la sama fragmento: "Kiaj saĝaj vortoj! [. . .] Amara, desapontiga kaj eĉ desperiga konstato restas, ke la grandega plimulto de la esperantistoj neniam konsekvencis. Ili heredigis al infanoj la nacion kaj la religion, sed ne la lingvon, kvankam, laŭ mia profunda konvinko, tio estas la sola garantio por ĝia naturiĝo kaj transdaŭro, se ne paroli pri la realigo de la sennaciisma idealo de [. . .] Lanti" (HAUPENTHAL, p. 5). Nu, la pretendoj pri raŭmismeco de Zamenhof respondas al la sama bezono legitimi siajn teoriojn per rekreado de mitoj, reskribado de la historio, reformulado de la pasintaĵo: ĉio antaŭa kio bonas, apartenas al ni. Jen Manuel de Seabra: "Tuj post la inicado de Esperanto unue Zamenhof verkis, faris literaturon, enprofundiĝis en la ĵus iniciatitan lingvon. Ja Zamenhof mem estis la unua raŭmisto. Ĉar, fakte, kion volas la raŭmistoj? Ili volas enprofundiĝi, krei veran, profundan kulturon per Esperanto. Sed pro tio oni ne povas diri, ke ili ne estas finvenkistoj. Simple, ili prefere pli priokupiĝas pri kvalito ol pri kvanto" (SEABRA, p. 27). Pli ol simple, simplege. Sed por tia rajdado ne necesas la selo! Ke Zamenhof estis la unua raŭmisto, ke Jesuo estis la unua komunisto, kaj ke raŭmistoj okupiĝas pli pri kvalito ol pri kvanto, nu, ĉion ĉi ni jam de longe scias! Nome, laŭ la vortoj de Piron, ke foiristoj agas prave kaj saĝe, dum pracelistoj malpravas kaj stultas.
Bedaŭrinde ne nur Seabra benas foirismon leĝere kaj facil-anime. En junularaj rondoj, kie cirkulas manpleno da remaĉitaj frazoj kaj muelitaj sloganoj, ankoraŭ estas mode diri sin raŭmisto. En unu el siaj cetere rekomendindaj komiksoj[*] Arnau Torras skribas, ke LF estas "oazo de kulturo en dezerto de praesperantismo" (TORRAS I TUTUSAUS, p. 16), kvankam verdire li devintus paroli pri "kloako da cenzuro en oceanon (aŭ, modeste, mareton) de liberpensismo". Eĉ Aleksander Korĵenkov prezentas en la revuo La Ondo de Esperanto, kiun li redaktas, artikolon de Silfer, dirante, ke tiu ĉi "estas plejofte konata kiel la voĉo de la heterodoksa opozicio en Esperantio", kaj nomante lin 'disidento'! (SILFER 1997 [2]). Tamen la afero progresas: en la 41a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo (Traben-Trarbach, 27.12.97- 03.01.98) mi prezentis resumon de tiu ĉi teksto en formo de prelego titolita Demagogoj en Esperantujo kun varma akcepto fare de nombra kaj simpatia publiko. Sekvis debato, kaj poste diversaj homoj nejunaj kaj junaj, inter ili aktivuloj de la E-junularoj germana, itala kaj svisa, ekrakontis al mi siajn spertojn kun la kiasa paro.
Por faciligi al spontanaj koop-apostoloj kaj akolitoj la taskon persvadi skeptikulojn, mi proponas pilolan version de la manifesto, kiun mi nomas
La silogismo de Raŭmo
[El la esperantistaro] nur raŭmistoj inteligentas.
Nu, nur ni [speciale Giorgio kaj Perla] raŭmistas.
Do, nur ni inteligentas.
Mi jam diris, ke foirismo estas produkto de institucio, kaj montris ĝian similon kun religio. Laŭ la klasifiko de sektoj fare de B. R. Wilson, laŭ kiu en la realo ĉiu sekto kombinas en si elementojn de diversaj tipoj (DOBBELAERE), foirismo similas al la sektotipoj konverta (volanta ŝanĝi la homon) kaj introvertita (retiranta sin de la mondo), sed apenaŭ al la tipo adventista aŭ revolucia, volanta ŝanĝi la mondon: laŭ mia scio LF-koop neniam provis ŝanĝi la burokratecan UEA de interne, krom flankaj kaj disfojaj provoj pri TEJO pro la intereso uzi la Internaciajn Junularajn Kongresojn kiel varbejojn.
Foirismo, por resti atentinda, devis fuĝi antaŭen, evolui, iĝi pli rigora kaj ekstrema en siaj postulatoj. La kvintezo montras ĝian imitadon de politika partio, kun kvinpunkta programo demokrate elektita. Sed la koop-partio, por iĝi sukcesa varo, kiun ideologion disvendu? Elementaĵo, kara Watson. La plej modan: naciismon, gentismon, etnismon. Esperantan naciismon — kia oksimoro! Malmirinde, des pli ke amasego da aŭtoroj, plej laste (el mia legpunkto) Jon Juaristi (JUARISTI, p. 146, 225), difinas naciismon jene: politika religio, sekulara religio. Aŭ Daniel Goldhagen: "[. . .] Plia ideologio (kaj ĝiaj subkuŝantaj emocioj), kiu ŝajnas reaperi kaj malaperi daŭre plu kaj plu estas naciismo" (GOLDHAGEN, p. 45). Ne strange, ke ĝi reaperas eĉ en Esperantujo!
Vanuis[*] la mildiga 'kvazaŭ' de la manifesto. La unua tezo diras tutsimple, ke "la esperanto komunumo estas diaspora lingva minoritato". Estas. La vorto 'diasporo' montras bildon elektitan kiel modelon. Kvankam povus temi ankaŭ pri la diasporoj armena, cigana, kurda aŭ palestina, mencioj kaj aludoj en diversaj tekstoj indikas rektan inspiriĝon el la juda diasporo, ekzemple: "La Esperanto-komunumo estas socia fenomeno kiu nur parte koincidas kun la Esperanto-movadoj, same kiel la juda popolo nur parte identiĝas kun la cionismaj organizoj" (SILFER 1985, p. 113); ankaŭ oponanto pri aliaj temoj sam-opinias ĉi-punkte (TIŜLJAR 1985, p.136-137). Tamen nur inspiro ne sufiĉas. Necesas ankaŭ legitimi la motivaron per citoj, per ekzemploj el aŭtoritataj fontoj. Kiel ni vidis, proklamante la opinion de Zamenhof malprava, Lindstedt pekis. Sekve, necesis alvoki pastron por ekzorci la herezulon. Ĉar kion alian povus signifi 'François Degoul, zamenhofologo'? Unue mi miris, ke oni ne skribis 'Profesoro Doktoro pri Zamenhofologio', kvankam pli amuza estus (laŭ la stilo de NAGATA Akiko) 'zamenhofikisto'. Poste mi ekkomprenis, ke en nia lingvujo nur zamenhofologo povas ludi la rolon de pastro aŭ, pli ĝuste, de mago, kies asertojn ne eblas refuti.
Mi mem sintenas nek por nek kontraŭ denaskismo. La ekzisto de denaskaj esperantistoj nek ĝenas nek entuziasmigas min. Lastatempe mi eksciis danke al Jouko Lindstedt kaj Renato Corsetti, ke du trionoj de la gepatraj paroj kun denaskigitaj filoj konsistas el viro kaj virino samlingvaj kaj samgentaj, kio, sincere, surprizis min. Ne nur tial, ke temas pri zorge kaŝita fakto, ignorata de niaj mensogemaj kaj troigemaj propagandistoj, sed ankaŭ ĉar mi bone komprenis nur la denaskismon de la alia triono. Sed en la reta diskutforumo de denaskigintoj, DENASK-L, mi trovis bonan argumenton apoge al la plimulto: frua dulingviĝo de infano estas valoraĵo en si mem. Ne tiom gravas la lingvoj, ĉu esperanto kaj la hungara, ĉu la galega kaj sanskrito. Por foiristoj la valoro kuŝas aliloke: en la serĉado de identeco. Samkiel "la hispanan kulturon fine de la [19a] jarcento karakterizas indiĝenismo, serĉado de radikoj iberaj, keltaj aŭ kelt-iberaj" (JUARISTI, p. 95), tiel diasporismon markas stranga insisto pri denaskeco. Ĉu la Forumo por la E-Civito proponos paŝi de denaskismo al naskismo? Franco, Mussolini kaj Le Pen ne hezitis. Oni provu imagi, kadre de la emo al pseŭdokleraj sloganoj, alvokon kiel 'Kreskigo de minoritato per instigo de natalitato' (subskributan de Esperanta Le Pen-Centro).
Pri diasporismo, t.e. konceptado de la E-komunumo kiel disiĝinta tra landoj loĝataj de neesperantistoj (tia koncepto, estiel metaforo, kreas en la menso mitan bildon kun konsekvencaj trajtoj), mi povas ripeti du argumentojn el iama artikolo (CAMACHO 1994, p. 27):
1. Kiel la juda, la armena aŭ la cigana diasporoj, la esperanta havus karakteron de gento kaj, eĉ pli ol la juda, de mem-elektita gento. Esperantisto sentus sin antaŭ ĉio esperantisto (substantive), kaj nur poste (kaj do adjektive) hispana, lapona aŭ japana. Ekster esperanta medio esperantisto sentus sin sola, inter fremduloj; male, en esperantista medio li sentus sin inter fratoj, kvazaŭ inter sangofratoj. Streĉite ĝis ekstremo, evidente ĉi maniero koncepti esperantecon perfekte respegulas la samideecon de multaj movadanoj, kiuj iĝis esperantistoj por maski la mankon de rilatoj en sia propra komunumo; temas pri homoj kun komunikaj problemoj, kiuj kun apertaj brakoj bonvenigas la fikcion, ke por kelkaj semajnoj eblas esti esperantisto kaj nur esperantisto. Resume: homoj sen radikoj, skizofreniaj en sia ĉiutaga vivo, por kiuj esperanto kaj esperantismo iĝis la plej grava afero en la mondo (pli ol militoj, pli ol muziko, pli ol amoro). Nu, tia mi ne estas (aŭ almenaŭ tia mi ne volas esti).2. Kiel la gentaj diasporoj, la esperanta originus el praa disiĝo de popolo. Ĝuste tion signifas la vorto diasporo: disiĝo, dissemiĝo, malkuniĝo. Mi mem preferas koncepti esperantecon tiel, ke mi aliĝas al la projekto, lingvo kaj ideo de Lazaro Zamenhof (parte aŭ tute aŭ diversgrade, laŭ mia bontrovo), same kiel mi povas aliĝi (aktive aŭ pasive) al la agado de Greenpeace, Amnestio Internacia, Internacia PEN-Klubo aŭ Mensa, kaj ne pro tio mi aŭtomate iĝus ano de diasporo. Krome, la koncepto diasporo mem implicas strebon al kuniĝo, al rekuniĝo. Jen kial mi opinias ĝin funde finvenkisma, jarmilisma, mesiisma. Uzante kaj akceptante ĝin ni plene pravigas tiujn, kiuj rigardas nin sekto.
Aliflanke naciismo, pli ol serĉi identecon, kreas ĝin: "[. . .] la popoloj aŭ la gentaj aŭ naciaj identecoj ĉiam estas inventoj aŭ miskreaĵoj fonditaj sur historia legitimo [. . .]" (SÁNCHEZ FERLOSIO 1992, p. 320). Naciismo senkompromise aplikas la jenan hipotezon, tre diskuteblan kiam temas pri esperanto (persone mi preferas diri "mi parolas esperanton" al la esencisma "mi estas esperantisto"): "Ĉiu lingvo havas du funkciojn: la komunikan kaj la identecan. Ĝi estas la ĉefa kaj plej klara signo pri onia aparteno al iu grupo" (TIŜLJAR 1997). Kontraste kun UEA, uzanta la melonon (la jubilean simbolon), LF-koop ne evitas la verdan stelon nek, almenaŭ provizore, la dikliteran frontispicon de Heroldo. La kooperativaj provoj krei propran folkloron ne montriĝis tre sukcesaj: la grupo Kajto vivas for de ilia sfero, kaj la rokbandoj Amplifiki kaj Persone rapide eskapis enkaptiĝon. Kion diri pri teatro kaj kin-arto? La bezono disponi indiĝenan kinhistorion igis LFn porparoli ĝis naŭzo filmon milprocente stultan kaj seninteresan, Angoroj (Jacques-Louis Mahé, 1964; vd. FERNÁNDEZ).
Bedaŭrinde por iliaj celoj, la folklorigebla paseo de ni esperantistoj tro magras. Provu ŝerci per literatura aludo en renkontiĝo aŭ kongreso (MELNIKOV)! Sed tute ne gravas: restas la futuro. La futuron eblas plugi kaj tajli senprobleme kaj, jen la avantaĝo, senhaste. Civito, laŭ la kvara tezo, "estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino". Destino. Komuna. Diable! Ĉe nura aŭdo de ambaŭ vortoj mi ektremas. Ne pro nenio. Komparu kun la galimatia diro de José Antonio Primo de Rivera, fondinto en 1933 de falangismo, hispana versio de faŝismo, ke Hispanujo estas "destin-unuaĵo en lo universala" (una unidad de destino en lo universal). Pli bele sonas la frazo de la filozofo José Ortega y Gasset, ke patrujo estas "alloga projekto por kunvivo" (un proyecto sugestivo de vida en común), sed kiel realigi ĝin por komunumo senteritoria, krom se Unuiĝintaj Nacioj disponigus al la mondaj esperantistoj terpeceton sur kiu ekkonstrui proprajn landon kaj ŝtaton? Ĉu tion celas la esprimo "survoje al pli alta ŝtupo: tiu de (grandparte difinota) civito" (kvina tezo)? La civito kiel antaŭŝtupo de la esperanta geto[*]? Ne, klare ne. Tial Giorgio kaj Perla elektis redakton pli proksiman al Primo, ol al Ortega. Ĉar temas pri plano vole kaj dole nerealigebla, ĥimera.
Refoje ni staras antaŭ la ĝemeleco de religio kaj naciismo: "Al lanta amaso respondas fora celo. Oni obstine avancas ale al nemovebla celo, kaj dumvoje oni devas resti kunaj. La vojo longas, plenas je nekonataj obstakloj kaj je danĝeroj ĉie minacaj. [. . .] Trian formon prezentas la amasoj, kiujn koncernas celo nevidebla kaj neatingebla ĉi-vive. [. . .] La grandaj religioj sukcesis majstri ĉi procezon proksimiĝi lante al la celo. [. . .] La transmondon, male, kun siaj beatuloj, ne povas trafi tiaj katastrofoj. Ĝi vivas nur el la kredo, kaj nur en la kredo eblas atingi ĝin. La lanta amaso de kristismo ekdisfalis, kiam la kredo je transmondo komencis diseriĝi" (CANETTI, p. 34-36).
Por ke la amaseto de raŭmistoj ne disfalu, nepras eduki ilin, kiel asertas la kvina tezo: "Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas la ŝancon reciproke edukiĝi kaj integriĝi". Ĉar temos pri civito sen urbo, sen fizika ekzisto, alivorte pri virtuala civito, necesas dorloti ĝiajn konkretiĝojn: "Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas apartan signifon kaj specifan mision". Releginte ĉi frazon mi min demandas, ĉu ĝi aplikeblas ankaŭ al la Centra Oficejo de UEA, aŭ al kulturejoj netentaklumitaj, nesilferumitaj. Kion signifas en ĝi la adjektivoj 'aparta' kaj 'specifa'? Fine, la vorto 'misio' perfekte kompletigas la pli fruan 'destino'. Temas pri la liturgio de l' foiro. Kaj la kvintezon oni devas mantri . . .
Ĉio ĉi sonas absurde al normalaj homoj, sed ne al ili. Antaŭ longa tempo Silfer skribis paĝon escepte legindan, kiun laŭvorte aperigis numero de Heroldo de 1997 kun subskribo de neniu alia ol (kia koincido!) Perla Martinelli. Jen la perlo: "La Manifesto ne rekte sugestas, sed implicas alian direkton, speciale por neneŭtralaj fakaj asocioj, ekzemple la religiaj. Tial ke la esperantisteco estas konceptita kiel 'aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato', ekzemple IKUE devus celi, ke la katolika eklezio agnosku al ĝi saman statuson kiun ĝi agnoskis al 'Opus Dei': internacia grupo kun propra episkopo — la esperantlingvaj kristanoj ne devus dependi de la loka hierarkio, sed rekte de propra strukturo" (SILFER 1985, p. 118). Ni jam vidis, ke de proklamo al proklamo la 'kvazaŭ' iĝas 'kiel', t.e. 'malkvazaŭ'. Ni ankoraŭ ne havas verdan episkopon nek verdan sindikaton, kvankam la deklaroj de la esperanta sekcio de Internacia PEN-Klubo, nome EPC, klare indikas orientiĝon ne nur laŭlingvan, sed prefere gentisman. Eble iam foiristoj sopiros al propra inica, teozofia kulto (kiel volintus por eŭskoj F. Krutwig, iama ideologo de ETA; vd. JUARISTI, p. 292) aŭ al propra, identiga lingvo (koopük aŭ lofopük). Sed kial li/ŝi ne prezentis kiel ekzemplon la plej popularajn aktivejojn de naciismo? Ĉu imageblas io supera al tutmonda futbalteamo reprezentanta Esperantujon, fervore apogata de niaj verdaj huliganoj? Aŭ al propra, aparta olimpika teamaro por partopreni distingeble en la Olimpiaj Ludoj . . .?
En la Forumo de la E-Civito mi vidas embrieton de surogata nacio, de virtuala ŝtato. Temas pri denaske morta projekto, sed ĝia plur-akta prezentado (en teatra senco) al la publiko povas damaĝi serioze la internan kaj eksteran agadojn de UEA. Certe UEA montriĝas, de jardekoj, burokrateca, ne tiom en la Centra Oficejo mem (por tutmonda asocio, la nombro de salajruloj ridinde malgrandas) kiel en la gvid-organoj, konkrete la komitato. Tion mi diras ne el propra sperto, kvankam en 1987 mi havis la plezuron elteni kunsidojn de la komitato de TEJO en Krakovo, longajn kaj pezajn kiel kaĉalota kolbaso. Sed kian utilon havus ataki UEAn de ekstere, detru-cele? La sperto pri NEM (Neŭtrala Esperanto-Movado) devus sufiĉi. Oni provu reformi ĝin de interne. Ĉar necesas novaj ideoj, novaj homoj kiuj sin engaĝu perestrojki[*] la asocion, fari ĝin pli veka kaj vigla.
Evidente la solvo ne troviĝas en Kiasa Parko[9]. Raŭmismo velkis, foirismo ŝtonas. Modas ornami hejmojn per fosilioj, kiujn oni starigas en la salono, apud la teleo[*], sed Esperantujo bezonas freŝan limfon. Kaj vi, leganto, probable vin demandas, tute prave: jes ja, sed kion tiu ĉi sinjoro Camacho mem proponas?
Nu, por komenci, alian komparon, metaforon, bildon pri ni. Eugene de Zilah preferas pensi pri fraternitato, t.e. fratosocio (de ZILAH 1995). Mi, pri arĥipelago, insularo, lingva mikronezio. Insularo Esperanto: ne ĉiam oni scias sur unu insulo pri okazaĵoj en alia. Ĉu verkistoj kiel Leen Deij, Kris Long, István Nemere, Nicolino Rossi aŭ Manuel de Seabra iel reagis ĉe la aŭtodafeo kontraŭ ilia kolego Lindstedt? Se io tia okazis, informo pri ĝi ne atingis mian insulon. (Min tamen ŝokas, sed ne plu surprizas, la obstina muteco de Esperanta PUN-Centro . . .).
Ni formas diversgentan grupon, kies plej grava komuna trajto estas la diverseco (kvankam laŭ aĝogrupoj, laŭprofesie kaj laŭklase temas pri komunumo sufiĉe homogena; vd. RAŜIĈ). Jen la plej difina trajto de la esperanto-parolantoj: nia komuna negenteco, t.e. nia neaparteno, nekunaparteno al unu gento, popolo aŭ nacio. Frazoj kiel "Ni esperantistoj fakte estas etno [. . .] kaj ne necesas timi diri tion malflustre" (GONĈAROV, p. 7), "La e-socio reale ekzistas kaj vivas surbaze de propraj valoroj kaj tradicioj" aŭ "El la movado ĝi relative frue transformiĝis al socio, lingva socio, lingva komunumo. Kaj stabiliĝis kiel tia" (LEYK 1987, resp. p. 21, 11) ne priskribas la realon, sed preskribas ĝin laŭ meĥanismo, kiun angloj nomas wishful thinking — revpensado. La komunajn valorojn mi nenie vidas, eĉ ne pri la lingvo mem, kaj miajn sam'ide'an'o'j'n mi kalkulus per la fingroj de ambaŭ manoj. Ni esperantistoj konsistigas malnacion, malgenton, malpopolon (jen kio plaĉas al mi!). Komune ni havas lingvon nek hereditan nek heredan. Esperanto mem ne estas nia komuna lingvo, kiel diasporistoj supozas, sed nia komuna interlingvo. Same pri nia kulturo: interkulturo. Interliteraturo. Kiam mi legas romanon de Trevor Steele aŭ de Karolo Piĉ, poemojn de István Ertl aŭ de Mao Zifu, mi legas ion esperantan sed samtempe resp. aŭstralian, ĉeĥan, hungaran, ĥinan (ĉinoj pardonu ĉi momentan praismon!); mi legas hajkon originale verkitan de japano ("Post uragano [. . .]", de TOMITA Tomu, en Esperanta antologio), sed mi legas ĝin senpere, la originalon mem — sen-egala vivosperto! Kaj tiel plu. Sed oni imagu personon, E-patrioton, kiu decidus legi nur librojn verkitajn originale en esperanto: la horizontoj de tia homo restus ekstreme limigitaj, eĉ se internacie aŭ transnacie limigitaj. Parencan ideon formulas aliprefikse la redaktoro de La Gazeto: "Nia lingvo estas superlingvo havanta por historio kaj lingvoniveloj, tio estas por kulturo, la historion kaj lingvonivelojn, tio estas la kulturojn, de siaj fontolingvoj" (de ZILAH 1997).
Esperantan patriotismon aŭ ŝovinismon ni evitu kiel viruson. Estas interese kaj timige konstati, el kiaj naivaj ideoj kaj tekstoj naciismaj ĝermis la vojo kondukonta jardekojn poste al la eŭska terorisma organizo ETA (JUARISTI), aŭ distingi la gvidan rolon de l' Memorando de la Serba Akademio de Sciencoj kaj Artoj, kun dato 24.09.1986 (SILBER, p. 29-35), alkonduke al la ankoraŭ ne finita jugoslava milito. Bonŝance ni pokas kaj ne amokas, maksimume insultas, adultas kaj envultas; sed kion pensi pri la sekva alineo, kun retoriko inspirita de Marso kaj Areso (SILFER 1997 [2])?: "Mi timas, ke tro rapide falos la konfido pri la finvenkismaj strukturoj, kaj ekestos krizo de identeco ĉe la tradicia esperantistaro, antaŭ ol la raŭmisma fronto estos preta transpreni pli vastajn respondecojn en la intereso de la tuta esperanta civito."
Afekta timo . . . kaj gilotinaj eĥoj. Mi finu per plia metaforo: ni estas kvar ranoj en marĉo, kvar ranoj kun nobla hobio. Tiusence oni povus pli trafe kompari nin kun sciencfikciuloj, kiuj, same kiel ni, eldonas librojn kaj revuojn, kongresas kaj seminarias, korespondas, dediĉas sufiĉan atenton al trupo da diversnaciaj verkistoj kaj, fine, opinias sian okupon la plej grava en la mondo, amen. Amen.
Ikselo (Bruselo, Belgujo), januaro 1998
[2]. Malgraŭ PIV, ĉi tiu signifo de 'korekta' ne nepre evitindas. Kiel klarigas Bertilo Wennergren, temas pri a-vortoj (adjektivoj) el agaj radikoj, ricevintaj ecan signifon similan sed ne identan al tiu de la respondaj 'ita'-formoj. Tiel ni havas, apud 'korekta', tutan serion da parencaj vortoj: aperta (aperti = malfermi), falsa, fuŝa, kaŝa, komplika, veka.
[3]. Bedaŭrinde mi ne sukcesas rekrei la supersignojn de la kroata lingvo per la cetere sufiĉe bona programo Ĉapelilo 2.0.
[4]. Parenteze, mi ĉiam suspektis, ke la vorto desupri ne naskiĝis spontane el la langopinto de s-ro Ajnulo, skiema sed nekonata svisa esperantisto. Intertempe mi trafis ĝin en la antaŭparolo de Henri Vatré al Humoroj, de 1969. Ĉu solvo de la mistero?
[5]. La komplimenton intelekte malhonesta uzis ja Silfer mem pri Gudskov (pri tio poste).
[6]. Padanujo, aŭ Padanio, aŭ eble eĉ Padlando, laŭ la nomo de l' rivero Pado.
[7]. En esperanto la artikolo foje servas por montri, ke adjektivo estas substantive uzata. Ofte oni subkomprenas substantivon (tamen ne ĉiam). Ekzemple, en la zamenhofa frazo "mi devis oferi la agrablan pro la utila", oni povus subkompreni la vortojn "afero", "(t)io", "ĉio", "umo" post ambaŭ adjektivoj, kvankam la signifo de ĉi frazo verdire pli proksimas al "mi devis oferi agrablon pro utilo". Kelkaj aŭtoroj imitis la neŭtran artikolon de latinidaj lingvoj per plej bazaj elementoj de esperanto, jene: "la agrabla" fakte signifas "la agrabla tio" aŭ "la agrabla ĉio", alivorte "la agrabla o", ali-orde "la o agrabla", "l' o agrabla". El tio ni ricevus la frazon "mi devis oferi l' on agrablan pro l' o utila". Sed, samkiel "la" estas ia speco de senfinaĵa, nemarkita, nedeklinaciebla adjektivo (oni ne diras "mi vidas *lajn domojn"), povus ekzisti konciza kvazaŭsubstantiva ekvivalento sendeklinacia, nome "lo", kun jena rezulto: "mi devis oferi lo agrablan pro lo utila". Nu, same "l' o" kiel "lo" disfoje aperas en prozaj tekstoj de aŭtoroj, kiuj bezonas artikoli aŭ esei en lingvaĵo nuancoplena, tre preciza. Aliflanke, foje oni uzas singularan substantivon (aŭ, kiel diras Bertilo Wennergren, ununombran o-vorton) kun "la" ne pri certa konata individuo, sed pri unu imagata ekzemplero, kiu simbolas la tuta specon, precipe en filozofieca stilo. Zamenhofa ekzemplo: "kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?", kie "la homo" signifas aŭ egalas al "(ĉiu) homo", "(ĉiuj) homoj", "la homoj", "la homaro". Sed fakte temas pri "la koncepto 'homo'", "la abstrakto 'homo'", "la absoluto 'homo'". Alivorte: "l' o homo" aŭ, koncize kaj sinteze, "lo homo". Krom en filozofiaj tekstoj, tiu ĉi nuanco tre malofte estas bezonata, kvankam ĝi povas montriĝi utila ankaŭ en unu-du frazoj de longa aliĝenra prozaĵo.
[8]. Aludo al la robota policisto ĉefrola en la filmo Robokopo (Robocop, de Paul Verhoeven, 1987).
[9]. Plia kina aludo, ĉi-foje al la filmo Ĵurasa Parko (Jurassic Park, de Steven Spielberg, 1993; vd. en Kontakto, n-ro 136 (1993:4), p. 14), temanta i.a. pri tiranosaŭroj[*].
ĉsv | La ĉapo de la sterko-vermo, [Jorge Camacho], eld. La KancerKliniko, 1995. |
ek | Ekstremoj, Miguel Fernández, Jorge Camacho, Gonçalo Neves, Liven Dek, eld. IEM, 1997. |
ess | El la sonoraj soloj, Miguel Fernández, eld. IEM, 1996. |
lp | Letero el Palestino, [Jorge Camacho], eld. La KancerKliniko, 1990. |
mmi | La Majstro kaj Martinelli, [Jorge Camacho], eld. Iltis-Eldonejo, 1993. |
mp | (Deklingva) Manlibro pri Politiko, editoris Stefan Maul, eld. FEL, 1994. |
ng | Neologisma glosaro, Henri Vatré, eld. Artur E. Iltis, 1989. |
npv | Nepivaj vortoj, André Cherpillod, eld. la aŭtoro, 1988. |
s | Suplemento de PIV, G. Waringhien k.a., eld. SAT, 1987. |
tb | Tirano Banderas, Ramón M. del Valle-Inclán, trad. Fernando de Diego, eld. HEF, 1993. |
vsp | En varma, somera postmido, rakonto de Aitor Arana, trad. Joxemari Sarasua, aperinta en La KancerKliniko, n-ro 84, okt./nov./dec. 1997. |
burgero. | kuirita peco da pistita viando kun formo de plata disko, kiun oni kutime metas manĝocele en tranĉitan panbulon kun fromaĝo, cepringoj, spicaĵo aŭ saŭco ktp: burgerejo, fiŝburgero, fromaĝburgero, furaĝburgero (eŭfemisme nomata 'vegetara burgero'); en [ĉsv, ek] mi uzis la formon 'hamburgaĵo'. |
eŭsko. | [ek, mmi] vasko [el la eŭska]. |
fetvo. | [npv] muftia decido. |
geto. | [lp, ng] getto, ghetto. |
karismo. | [ng, s] aparta kapablo influi homojn, kiun grace ricevas profetoj, mistkuloj k.s.; aŭtoritato bazita sur supernaturaj dotoj de individuo en la estrado de homgrupo; granda prestiĝo de escepta persono. |
kasedo. | [s] sonbendo: kasedilo, poŝkasedilo. |
kidnapi. | [tb] (tr.) forkapti, forrabi personon por ricevi monon aŭ alian kompenson kontraŭ ties liberigo. |
komikso. | [ek] plene ilustrita rakonto, felietona aŭ libroforma, konsistanta el longa serio da bildoj. |
lo. | [vsp] 'la -o', 'tio -a'; vd. noton 7. |
mini-. | [npv] prefikso signifanta 'pli mallonga formo de io': minijupo. |
perestrojko. | [mp, ek] reforma politiko aplikita de kamarado Miĥail Gorbaĉov en Sovet-Unio fine de la okdekaj jaroj konsistinta en trakonstruo de la ŝtata strukturo. |
politburoo. | mallongigo de 'politika buroo' (de la komunista partio), ĉefa ŝtata gvid-organo en Sovet-Unio. |
rok(muzik)o. | [[s]] vd. en [s] sub 'rokenrolo', sed prefere aĉetu la lastan diskon de Persone. |
teleo. | [vsp] televidilo [familiare]. |
tiranosaŭro. | [ng, npv] fosilia kretacea reptilio. |
vanui. | [ĉsv, ek, ess, lp, mmi, ng, tb] (ntr.) malaperi. |
Jorge CAMACHO (CORDÓN) [1 individua + 2 familiaj nomoj], naskita en Zafra, Hispanujo, en 1966. Eklernis esperanton en 1980. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. Membro de la Akademio de Esperanto de 1992. Premio Grabowski en 1992. Aŭtoro de multaj artikoloj kaj recenzoj. De 1995 laboras en Bruselo kiel konferenca interpretisto de Eŭropa Unio, el la lingvoj angla kaj finna al la hispana. Ĉefaj verkoj: (traduke) Astura bukedo, Letero el Palestino; (originale) Sur la linio, Ibere libere [**], La Majstro kaj Martinelli, La ĉapo de la sterko-vermo, Ekstremoj [**]
[**] kunaŭtore kun Liven Dek, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves.
[kun pardonpeto al André Cherpillod (CHERPILLOD, p. 24), kiu prave fajfas pri ĉi tiaj pedantaĵoj . . .]
Nur dek kvar versoj licus por verŝo de rankoro.
(Timothy Brian Carr)
Mi komencos parolante pri pseŭdonomoj. En Literatura Foiro (n-ro 171, feb. 1998) legeblas "atentigo" subskribita de Perla Ari Martinelli: "Siatempe en La Gazeto [Jorge Camacho] false atribuis al mi la pseŭdonimon Henriette Beaupaul".
Kion do mi skribis? En LG (n-ro 53, jun. 1994) aperis mia sespaĝa recenzo (pri kiu mi tre kontentas) Poetino anime sennacia, pri la poemaro Meznokto metropola de Krys Ungar (nun Krys Bottrill). Tie mi mencias aliajn pli fruajn recenzojn, inter ili tiun publikigitan en LF (n-ro 142, apr. 1993), pri kiu mi diras, ke ĝin verkis "Henriette Beaupaul, pseŭdonomo de Perla Ari Martinelli", kaj ke ĝia titolo "Meznokto ne-tro-pola estas same absurda kaj vitriola kiel la enhavo de la recenzo mem". Temis pri mia propra konkludo surbaze de la stilo de l' recenzo, de la tiama LF-ĉefredakta rolo de Perla, kaj de interŝanĝo de opinioj pri la temo kun Ungar. Mi sincere pensis kaj plu pensas, ke nur Martinelli povis dishaki ŝian poemlibron kun tiom da galo kaj demagogio. Sed eblas, ke mi eraris. Jen la problemo de pseŭdonomoj, la ĉiama risko: ke oni prenu vin por iu alia. Ĉiel ajn Martinelli ne rajtas plendi nun, kvar jarojn poste, des pli ke, estiel ĉefredaktanto, ŝi mem decidis pri aperigo de la recenzo kun pseŭdonoma aŭtor-indiko. Tiel longe, ke ŝi tenas sekreta la nomon de la pretendate vera aŭtor(in)o, mi ne havas motivojn por eksupozi, ke temus pri iu alia ol ŝi. Parenteze, laŭ la PIVa difino de la vorto "kalumnio", mi trovas ŝian recenzon eminente kalumnia, kion cetere konfirmas la soneto "Al recenzintino", de Timothy Brian Carr, aperanta en lia ĵus eldonita poemaro (grandparte soneta) "Sur Parnaso".
La atentigo pluas kaj finiĝas jene: "Lastatempe Reinhard Haupenthal same false atribuas al mi la pseŭdonimon Paula Mährti. Kaj Haupenthalo kaj haupenthalidoj (ankaŭ Gonçalo Neves, ekzemple) kalumnie mensogas." Nu, tute alia staras aŭ statas la afero pri La manto. Probal Daŝgupto nomas ĝin ŝlosilromano (legu lian leteron fine de ĉi artikolo). Kiam aperis en Monato (dec. 1997) la recenzo fare de Gonçalo Neves mi miris: "estas klare, ĉu ne?, ke la libron verkis ne Martinelli, sed Aldo de' Giorgi!", mi pensis tiam. Kaj mi emis konsenti kun la frazo de William Auld en letero al Monato (feb. 1998), ke Neves "eluzis tiom da lerto por pruvi malveron". Intertempe la mantalo (kiel dirus Karolo Piĉ) iĝis nia propra Clinton-Lewinsky-skandalo. Publikiĝis letero de Leen Deij, plia de Auld (kiu parolas pri "komploto" kontraŭ Martinelli kaj kiu poste demisiis je rubrikredakta posteno en Monato) kaj eĉ unu de De' Giorgi, kie li neas, ke Martinelli aŭ li verkintus la libron. Tion ripetas la eldoninto, Gersi Alfredo Bays, en Fonto (n-ro 210, jun. 1998), aldonante la superfluan informon, ke ankaŭ mi ne verkis ĝin (superflua, ĉar sufiĉas kompari ajnan alineon el La manto kun specimeno el miaj rakontoj por konstati, ke mi ne kulpus libron en tia "stilo"). Ŝajnas al mi, ke nek Bays nek la redaktejo de Monato pekis aktive aŭ pasive: tiel longe, ke la aŭtoro ne volas konigi sian nomon, ili mem ne havas devon fari ion tiurilate. Mi longe suspektis, malgraŭ liaj dementoj, ke temas pri De' Giorgi, kaj verdire estus pli bone, se la aŭtoro ajn de tiu neglektinda romano kuraĝus eldiri laŭte sian nomon. Mi tamen ripetu, ke nek Monato nek Fonto meritas punon en formo de malabono, sed male: revuojn, kiuj aperigas ĉies kaj ĉiajn kontribuojn sencenzure (ene de certaj limoj, koncerne ekzemple homajn rajtojn) oni devas daŭre subteni.
Parenteze, rilate la enhavon de La manto kaj la konformecon de ĝia intrigo al realaj okazintaĵoj, certe Martinelli, Silfer (kaj De' Giorgi?) rajtas plendi pro la doloro aŭ malhonorigo kaŭzitaj aŭ kaŭzutaj. Aliflanke tia plendo mem haŭlas ĉi vulgaran kaj misgustan romanon el la regno de fikcio en la marĉojn kaj flusablojn de replikoj kaj rebatoj, reciprokaj akuzoj, rezolucioj kaj kooperativa loĝistiko.
Plu al la temo. Ke, en n-ro 207, Fonto decidis represi la tutan recenzon de Neves, kredeble reklamcele, nu, tion oni povas kompreni. Mi tamen opinias stultaĵo la publikigon de Letero de Dieter Wiesemann en n-ro 208, des pli ke tiun Wiesemann (subskribinton de la antaŭparolo al la libro) konas neniu, kaj ke plej probable ĝi estas ekskluziva aŭ kundividata pseŭdonomo de Haupenthal (samkiel Artur E. Iltis kaj, mi hipotezas, Annakris Szimkat).
Sed koncerne la faman recenzon, oni forgesas evidentajn faktojn. Nome, Neves perfekte sciis, ke Martinelli ne verkis la romanon. Li sciis ankaŭ, ke ĝenerale oni scias tion, kaj ke multaj suspektas pri De' Giorgi. Eĉ pli: Neves sciis, ke oni scias, ke li scias ĉion ĉi. Fakte li ne nur sciis, li antaŭvidis aŭ atendis, ke la publikigon de la recenzo sekvos lavango da leteroj kontraŭ ĝi. Jen kial nun mi trovas erara la aserton de Auld, ĉar Neves "eluzis tiom da lerto" tute ne por "pruvi" malveron nek por "pruvi" ion ajn, sed por eksciti, stimuli aŭ simple distri literaturemulojn, lerte spegulante en la recenzo la mallertajn trukojn de la romano. Efektive, se La manto estas fuŝa ŝlosilromano, la teksto de Neves pri ĝi klaseblas kiel ŝlosilrecenzo plej eminenta.
Se daŭrigi pri pseŭdonomoj, en la montpeliera UK konfirmiĝis al mi (sed ĉu necesis?) la identeco de Meva Maron, kaj Miguel Gutiérrez Adúriz aperte prezentis sin jen propranome, jen kiel Liven Dek. Laŭdire Giorgio Silfer, pseŭdonomo de Valerio Ari, baziĝas sur Fersil, tiu de Ferenc Szilágyi, kaj Lazaro Zamenhof mem plurfoje subskribis kripte kaj anagrame: Gamzefon, Hemza, Gofzamen, D-ro Esperanto, N.N., Amiko, Anna R., Unuel, Homo Sum, Homarano, Aleksandro Naumann kaj Dr X (mi citas laŭ L. L. Zamenhof: datoj, faktoj, lokoj, de André Cherpillod)! Sed, ĝis oni pruvos la identecon de, ekzemple, Waringhien kaj Varankin, mi hezitus nomi tian kutimon "komuna moro" de esperantistoj. Prefere oni faru, kiel Eli Urbanová kaj Eugène de Zilah: subskribi propranome, por ke ne estiĝu duboj.
Kio venigas nin al plia falsa nomo: Nicolas Vanof. De kiam Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop) alĥemiis la sendependan gazeton Heroldo de Esperanto en pamfleton propran aperis pluraj novaj rubrikoj, inter ili La lorno de Nicolas Vanof. Ĉar, laŭ mia scio, sinjoron kun tiu nomo neniu konas, mi rajtas supozi, ke temas pri la redaktantino Martinelli, sola aŭ en akompano de Silfer. En nelonga kariero Vanof jam sukcesis publike insulti la filinon de Blazio Vaha, kaj en n-ro 1955 (jul. 1998), sub la titolo Nomo egala, sed esenco mala, li skribas jene: "Ekzistas personoj, kiel Jorge Camacho, kiuj opinias ke, se iu lanĉas akuzon ne donante pruvojn, la simpla manko de reago fare de la akuzito pruvas la akuzon mem. Li ne sin defendas, do li kulpas! Tiu ĉi sinteno estas kontraŭleĝa." Mirigas min la senhonteco de tiuj linioj! Aŭ la samnumera aserto de la redaktantoj, ke "Kiuj helpas nian laboron, tiuj helpas briligi la memoron pri Teo [Jung] kaj Ada [Fighiera Sikorska]. Dankon al ili, la veraj geamikoj de niaj du gemajstroj." Ne kaj milfoje ne, sinjorino Martinelli! Kiurajte ŝi neas al mi, kaj eĉ al Gian Carlo Fighiera, hororita de la metamorfozoj suferitaj de Heroldo, la epiteton "veraj geamikoj" de Ada? Tia frazo estas insulto al la nomo, la memoro, la honoro kaj la inteligento de Ada kaj Gian Carlo, kaj se Martinelli kaj Silfer estus precizaj kaj honestaj, ili devus rebapti la foraĉetitan gazeton Hirudo de Esperanto.
Vanof petas pruvojn. Ĉu ajnajn pruvojn prezentis LF en siaj atakoj kontraŭ i.a. Fighiera, Jouko Lindstedt, Georges Lagrange aŭ mi mem? Neniajn. Sed pruvkolektistoj trovos abundon da ili en La liturgio de l' foiro. Tie mi asertas kaj dokumentas i.a., ke foirismo grade alprenas retorikon surprize similan al tiu de naciismo, de gentismo kaj eĉ de faŝismo. Al frazoj kiel "La esperanto-komunumo estas diaspora lingva minoritato" aŭ "Civito ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: ĝi estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino", ĉerpitaj el la "kvintezo", ilia plej freŝa manifesto (Heroldo, n-ro 1944, nov. 1997), foiristoj daŭre aldonas samcelajn kaj samfelajn precizigojn (LF, n-ro 173, jun. 1988): "Necesas iu interna ideo, kiu ne nepre estas religio, ne nepre estas ideologio, ne nepre estas hierarkia strukturo sed — certe estas komunaj moroj. Kaj la moroj implicas komunan kondutkodon (moralon, fakte). Tio mankas al la nuna esperantistaro por transiri de heterogena movadaro al koherema civito." Nu, mi absolute ne bedaŭras la mankon de komunaj moralo aŭ moroj; feliĉe, ke ni vivas sen ili! Kaj kiu fakte bezonas "internan ideon" (sen-artikole) aŭ tian "transiron"? Kiu deziras kaj volas koheri? Certe ne mi, kaj certe ne ankaŭ multaj aliaj, ĉar ĝenerale oni saĝe fajfas pri tiuspecaj galimatioj.
Mi konfesu, ke ĝojigis min legi en Esperanto (n-ro 1105, jul. 1998) tekstojn de du kolegoj akordajn kun miaj tezoj en La liturgio de l' foiro. Unue, Mark Fettes, kiam li eldiras, ke "Finfine ni ne bezonas Uneskon por konstati ke Esperanto funkcias, aŭ PEN por konscii pri ĝia atentinda literaturo!"; poste Lindstedt, en recenzo pri Aminda ("Bedaŭrinde el tiu ĉi libro, certe bonintenca, vi lernas nenion pri veraj denaskuloj aŭ iliaj gepatroj"), de Leendert C. Deij: "Min persone iom forpuŝis ankaŭ la provo doni en la enkonduko kvazaŭ ian ideologian enhavon al denaskismo, kiu ja ne estas idea ismo, sed nur socia fenomeno." Lante, sed konstante, senvualiĝas la farso.
Krome LF-koop'on karakterizas ankaŭ aliaj faŝismaj moroj kaj manieroj: absoluta malrespekto al ĵurnalisma etiko, maskitaj aŭtodafeoj, cenzurado kaj cenzuremo . . . Tial, kiam Bruno Masala, Carlo Minnaja, Arnau Torras aŭ Daniele Vitali min demandas, kial mi dediĉas tiom da vortoj, tiom da tempo al la agoj kaj diroj de LF-koop, mi respondas: ĉar mi kontraŭas ĉian manifestiĝon de faŝismo. Se mi italus, mi oponus la agojn kaj dirojn de Bossi kaj Berlusconi; se mi francus, tiujn de Chirac kaj Le Pen; kiel hispano, tiujn de, ekzemple, Francisco Álvarez Cascos (nelge demisiigita vicprezidanto de la PP-registaro) kaj Xabier Arzalluz (prezidanto de PNV-EAJ [laŭ la hispana, Eŭska Naciisma Partio; laŭ la eŭska mem, io simila al Eŭska Partio Sekvanta la Ĉielestron kaj la Malnovan Leĝon]), ĉi lasta — nesuperebla reĝo de ambicio kaj ambiguo. Ankaŭ en Esperantujo agas homoj nefidindaj; ĉu oni restu pasiva ĉe iliaj fifaroj? Kiam, siavice, mi demandis de Minnaja, kial li insiste kaj malobjektive defendadas sinjorinon Martinelli (ĉu ŝi kaj Silfer ne scias defendi sin mem?), li respondis: "Mi defendas miajn amikojn". Nu, restu klara, ke mi faras same.
Parenteze, kaj interkonsente kun Gonçalo Neves, mi malkaŝos nun la historion de alia (pseŭdo)pseŭdonomo. En julio de 1993, antaŭ la Universala Kongreso en Valencio, Kataluna E-Asocio decidis okazigi kulturan renkontiĝon en Barcelono. Elektinte kiel kunorganizanton LF-koop'on, ĝi vidis iom post iom kiel la originala plano transformiĝis (pro desupraj instrukcioj) al foireca Internacia Literatura Forumo. Ekzemple, el la listo de iberaj verkistoj jam invititaj fare de KEA, Perla Martinelli trudis forigon de mia nomo. Nu, dum vizito mia al Lisbono semajnojn aŭ monatojn pli frue, Gonçalo Neves, tiam ankoraŭ en kunlaboraj rilatoj kun la kiasaj gepapoj, solidare kaj malavare proponis, ke mi verku la tekston de la prelego, kiun li prezentos sianome en Barcelono. Dirite, farite. Ne devas mirigi iun ajn, ke, en forumo kun la ridinde pretenda titolo La literatura kritiko en esperanto: inter estetika universalo kaj poetika relativo, "nia" prelego konforme titoliĝis Literatoroj kaj publiko en Esperantujo: ĉu konkube aŭ divorce?. De sur la podio Gonçalo prezentis mian prelegon en formo leĝere modifita (por ne veki tro facilajn suspektojn) al publiko, kie sidis, krom Giorgio Silfer kaj mi, ankaŭ sufiĉe multaj beletremuloj ricevintaj de mi, postkulise, kontrabande, la unuajn privat-eldonajn ekzemplerojn de La Majstro kaj Martinelli, ankoraŭ odorajn je freŝa inko. Ne pro nenio la 5a, 6a kaj 7a ĉapitroj de ĉi lasta libreto nomiĝas respektive Estetika universalo, Enkonduko al literatura kritiko kaj Poetika relativo (ĉu iam antaŭe nia beletro montriĝis same, eĉ anticipe, aktuala?), kaj samkiale sur p. 15/19 de mia satiro Emèric Ország kaj Georg Silber trovas en mia komputilo la sekvan pornan tekston: Lit-erotiko kaj pub-leko en Esperantujo: ĉu midze aŭ franze?. La ses jaroj pasintaj intertempe sukcesis erozii nek la memoron pri la tiama kunamuziĝo, ibere libere tra la LF-karnavalo, nek la sinceran amikecon, kiu min ligas al Gonçalo.
Sed evidente ankaŭ mi kulpas pri fojfoja troa subjektiveco. Kaj eble tioma okupiĝo pri manipulistoj kaj demagogoj parte ankaŭ min kontaĝis. Ekzemple, en 1994, en la artikolo Silferologiaj studoj (La KancerKliniko, n-ro 71), mi skribis la vortojn "la elpensinto de la neniam reale ekzistinta rondo La Patrolo". En letero de 30.09.94 Minnaja responde rakontis al mi la historion kaj konsiston de tiu beletra grupo kaj de ĝiaj rilatoj kun LF-koop. Minnaja pravas, kaj mi pardonpetas. En mia emo troigi mi eraris. Mi fakte celis diri ion similan al "neniam reale ekzistinta tia, kia LF ĝin prezentas", ĉar, laŭ mia kompreno, LF-koop fagocitis la nomon La Patrolo jam tre frue, kaj nun uzas ĝin kiel legitimilon, kiel aŭtoritatan markon, kiel epoleton (ekzemple sur la kolofono de la revuo), samkiel ĝi faris siatempe pri Norda Prismo. Ke LF-koop heredis la markon La Patrolo laŭ decido de la dissolva kunsido de la samnoma grupo ne malpravigas la metaforon "fagociti". Simile, ke ĝi aĉetis de Fighiera Heroldo'n neniel dementas la fakton, ke ĝi transformis ĉi lastan en deliran pamfleton. Alivorte, mi preferas la riskon iom tro subjektivi, ol resti mankatenita en la sterila kaĝo de formalismo. Mia verklingvo estas ja esperanto, ne ia kreuta Idiot Neutral.
Ĉar mi ne volas restigi dubajn punktojn sur la vojo, oni permesu al mi parentezan precizigon pri la kovrilo de l' satira novelo La Majstro kaj Martinelli: ornamas ĝin al-tema, temotrafa ("pertinenta") karikaturo de Giancarlo Mangini, aperinta sen ajna indiko pri kopi-rajto sur broŝureto de Kataluna Esperanto-Asocio pri la foirumitaj (en la ekzekuta senco de um) Internaciaj Floraj Ludoj, kaj de tie eltondita por la unua privata eldoneto, kiun siavice reproduktis Iltis fine de la sama jaro 1993. Se tiel li lezis kopi-rajton, Haupenthal devintus informiĝi pli bone antaŭ ol simple represi.
Pasintjare mi legis en la reto, ke Haupenthal akuzis ĉe tribunalo Germanan E-Asocion pro malrespekto de kopi-rajto. Mi forgesis la detalojn de alia kazo, sed en 1993 aŭ 1994 li same akuzis la paderborne ŝulcisman revuon Speciala Cirkulero pro nerajtigita represo en la n-ro 62 de recenzo mia (Pacienco necesas, tamen ne indas), jam publikigita pli frue en la n-ro 1992/3 de Iltis-Forumo. Li petis de mi leteron konfirmantan, ke la recenzon mi verkis por Iltis-Forumo, kaj ke Speciala Cirkulero reproduktis ĝin sen mia permeso. Mi sciis, ke li uzos ĉi leteron por postuli monkompenson. Sed, aliflanke, li petis de mi nur "diri la veron". Nu, mi ne sciis diri "ne". Kiel mi povintus nei ion tiel simplan al "mia eldonisto"? Nura neo estigus tujan konflikton. Mi do komplezis lin per la petita letero, ne imagante, ke la konflikto inter ni neeviteble okazos iam poste.
Eble tial, ke ne ĉiam mi protestis pri ĉio protestinda aŭ protestenda, mi ankaŭ neniam kapis la (cetere idiotan) "ideon" postuli de Auld, Fernández aŭ Minnaja, ke ili ĉesigu sian kunlaboron kun LF, aŭ de Neves, ke li same faru rilate al la eldonejo Iltis, des pli ke, dum ne estiĝis persona konflikto, oni povas senrimorse plu agi, kiel se nenio okazintus. Nu, kiam en 1985 Haupenthal publikigis recenzon de Fernando de Diego kontraŭ Montara vilaĝo (traduko de anglalingva romano de Chun Chan Yeh) sub la titolo La degenero de William Auld, mi trafiĝis de miro, honto kaj indigno — kaj silentis. Katenis min du amikecoj: al Auld, la poetofrato kiun mi dufoje vizitis en Dolaro kaj kun kiu mi delonge tenas korespondan rilaton, kaj al De Diego, modelo lingva kaj stila, senlaca stimulanto de mia beletra kariero. Antaŭ ne longe mi legis la tiaman recenzon kaj ĝian daŭrigon de 1987, sed tial, ke mi nek legis la romanon nek komparis kun la angla originalo nek sentas eĉ plej etan emon tion fari, kaj ĉar mi daŭre trovas min ligita je ambaŭ amikecoj, mi malpovas diri opinion pri la recenzo mem. Evidente Auld kaj aliaj anglalingvaj esperantistoj havis plenan rajton kontesti la asertojn de De Diego, samkiel ĉi tiu siavice rajtis, ne malpli evidente, kritiki la tradukon de Auld, des pli se konsideri ke lian hispanigon de la sama romano publikigis la eldonejo Caralt en 1963. Ĝis tiu punkto temintus pri diskuto inter fakuloj. Sed Haupenthal, elektinte insultan, ofendan titolon por la recenzo sen antaŭe informi ĉi ties aŭtoron ("Efektive, la titolon tiel formulis la eldonisto Artur E. Iltis", konfesas noto al ĝia dua parto), degradis ĝin al neleginda pamfleto. La sekvon ĉiu konas: leteroj, kontraŭleteroj, reagoj kaj antireagoj, vortico de akuzoj kaj anatemoj kontraŭ unu kaj la alia flankoj, en tono ascende malharmonia, iom simile al la nuna tempesto pri La manto.
Dirante ĉion ĉi mi riskas seniĝi je la amikeco de Auld, de De Diego aŭ eĉ de ambaŭ. Sed mi devas kvitiĝi almenaŭ kun mi mem.
Kelkaj personoj jam sufiĉe kompromitis sian sendependecon per tro rigora "neŭtralismo". Ekzemplo estas István Nemere, prezidanto (se mi ne mismemoras) de Esperanta PEN-Centro, kaj kiu, en la fino de unu el siaj du prelegoj (cetere stuporige sen-ordaj, konfuzaj kaj tedaj) dum la Internacia Junulara Kongreso en Rijeko, responde al mia inkognita demando el la publiko pri la atakoj kontraŭ niaj verkistoj, diris simple, ke li "sentas nenian solidarecon" al ĉi tiuj, kaj ke li opinias ĉi aferojn "tempesto en akvoglaso, ne inda je plenkreskuloj". Jen kion oni povas atendi de la esperanta PEN, finfine nur unu plia tentaklo (kiel la bastarda Heroldo) de la LF-polpo, kaj kiu, malgraŭ siaj nomo kaj statuto, neniel reprezentas la verkistojn en la lingvo esperanto (kurioze, ke pro similaj kialoj Manuel de Seabra decidis eksiĝi el la kataluna PEN). Bele, se tian rolon plenumos iam glate Esperantlingva Verkista Asocio, kiu almenaŭ laboras, kvankam modeste, ja demokrate!
Hodiaŭ mi decidis paroli klare kaj rekte, sen eŭfemismoj. Venas nun la vico al Haupenthal. Mi ripetu plian fojon, ke mian lastan leteron al li mi sendis en la fino de 1994 aŭ komence de 1995. De kiam ni ekkonfliktis, mi ne plu respondas al liaj sendaĵoj. Ni jam vidis, kiel maldigne li kondutis rilate al Auld, kaj antaŭ ne longe Gerrit Berveling, en Reĝustigo pri nekredebla insulto (Fonto, n-ro 209, maj. 1998), prave deklaris neakceptebla lian rabian atakon kontraŭ gejoj en recenzo pri La aĵoj kaj la sezonoj, de Ulrich Becker. Kiel siatempe pri la du-parta recenzo pri Montara vilaĝo, ankaŭ nun UEA decidis, ke ĝia libroservo ne disvendu la 16-paĝan paskvilon de Haupenthal La debuto de Paula Märthi, ĉar, kiel sufloris al mi en Montpeliero grava postenulo de la asocio, ĝi estas ĉiurilate neakceptinde "subnivela". Mi ne konsentas kun la surogata proceduro, per kiu Martinelli sukcesis elizii lin el la Akademio, sed samtempe mi ĝojas, ke tie li ne plu ĝenas. Mi ne neas, ke, kiel Silfer kaj Martinelli, ankaŭ Haupenthal havas meritojn: se escepti kelkajn piĉismojn k.s., mi admiras la prozon de liaj elgermanigoj. Estus ekstreme facile karikaturi lin per fizika komparo kun tiu aŭ alia besto, sed mi detenos mian plumon de liaj rudimentaj insultoj kaj vitriolaj vortludoj, kiujn li sendube taksas spritaj. Sed, ĉar vizaĝo ofte spegulas la animon (se en kor' io sidas, la vizaĝo perfidas), mi menciu, ke, post persona renkontiĝo kun li en 1988 aŭ 1989, mi ne povas forgesi la similecon kun la vinagraj, nefidindaj, friponaj ridetoj de Boris Jelcin aŭ la ksenofobo Le Pen: okuloj kunpremitaj al mallarĝaj sulkoj, muskoloj en afektostreĉo, tremeto ĉe la lipoj. Kun Silfer li kundividas la admiron kaj adoron al sia personeco. Ne surprize do, ke antaŭ la festlibroj por André Albault kaj De Diego planataj de Iltis jam aperis tiu por la 50a jariĝo de li mem: Menade bal püki bal, kies plej adekvata titolo estus ja Menade bal Haupen tal.
En Esperantujo, kiel en la "normala" aŭ "ekstera" mondo (diable, kiaj metaforoj!), oni renkontas ĉiajn homtipojn, ankaŭ la ekstremojn de la gamo. Jen ni trovas homojn plenkorajn kaj bonkorajn, kiel Ada kaj Gian Carlo Fighiera aŭ William Auld, jen gesinjorojn senkorajn kaj rankorajn (kun pardonpeto al ranoj!), kies nomojn mi nun ne ripetos. Al ĉi lastaj, prevente ponard-atakon, ne plu mi prezentas la dorson. Unu vorto ilin senmanke difinas: nefidindaj. Elmontrado de iliaj fifaroj estas nepra kondiĉo por limigi kaj izoli la infekton.
Mi deziras fini citante la plenan tekston de letero de 31.07.98, kiun Probal Daŝgupto sendis al Martinelli kun kopio al mi kaj kun eksplicita permeso igi ĝin publika (la menciatan dokumentaron mi nek vidis nek ricevis), kaj kiu modele traktas plurajn el la antaŭaj temoj:
"Estimata kolegino,"Tre koran dankon pro via zorge kunmetita dokumentaro pri la ŝlosilromano. Mi hazarde ĝin nek legis nek disponas. Sed vi siatempe — en la rolo de redaktoro de LF — faris al mi plurajn komplezojn. Mi do sentas devon ne simple enarkivigi vian zorge kunmetitan sendaĵon.
"Mi estas konvinkita, ke inter la 'partioj' en tiu ĉi konflikto trovas sin pluraj, kiuj age kaj neage kreis profilon kompromitan por la nuna uzantaro de nia komuna lingvo. Inter la agoj mi kalkulas la troreagadon al veraj aŭ imagataj stimuloj; sed mi komprenas, ke tiun mian opinion aliaj kiuj pensas pri la problemo povas ne dividi. Pri la kreo de profilo kompromita eble ekzistas pli da unuanimeco. Tamen, mi ne apartenas al tiu nivelo de parolantoj/verkantoj, kiu povas okazigi repacigojn, armisticojn, kaj similajn 'finojn'. Mi do min limigas al tio, ke mi raportas tiun mian konvinkiĝon al vi kaj al kolego Camacho (al kiu do iras kopio de ĉi tiu letero). Mi volonte kunleterus al amaso da aliaj, sed la rimedoj ne permesas tion. Mi povus reti, sed tio levus la temperaturon de la diskuto. Se unu el vi sentos bezonon dividi miajn opiniojn kun aliaj legantoj, bonvolu, sed mi ne volas per tiuj vortoj instigi — mi simple notas mian anticipan neproteston pri tia decido fare de unu el vi. Se mi mem 'cirkulerus', tio estus iniciato, kaj mi opinias ke ni bezonas pli da silentoj kaj da sindetenoj por ke ni atingu ion pozitivan, ne pli da iniciatoj.
"Sinjorino, via tuta dokumentaro kaj komentario kreas la impreson, ke vi kun malfacilo vin detenas de la uzo de la rimedoj, kiujn disponigas la naciaj juraj sistemoj. Interalie vi aludas al la kialoj pro kiuj oni (se mi bone komprenas) ne aperigas nacilingvan version de Hetajro dancas, kaj vi ŝajnas bedaŭri la nesufiĉan komprenon, fare de esperantistaj individuoj kaj instancoj, pri la jura atakeblo de ŝolsilromanoj.
"La nacia juro de Irano, ligita tiunacie al la islama religia tradicio, trovas akceptebla la decidon de imamo provi dedistance mortpuni Salman Rushdie pro verko fikcia. Se mi bone interpretas viajn dirojn kaj nedirojn, vi ne volus defendi tiel ekstreman akcepton de la tuta gamo da naciaj juraj sistemoj kaj iliaj teoremoj. Vi volas, ke ni okupu nin pri la pli 'universale' akcepteblaj juroj, kun provizoraj, kontesteblaj decidoj pri kriterioj por tia universaleco. Mi povas kompreni, ke en viaj suferoj (kies realecon kaj kunsentindecon certe neniu neos) vi povas ne prioritatigi la tro teorian laboron specifi tiajn kriteriojn. Mi nur atentigas vin pri distingoj, kiujn vi eble agnoskas, kaj kiuj eble ne aspektos ekstertemaj. Vi konsentos, ke ekzistas do juroj kaj juroj.
"La naciaj jursistemoj heredas tradiciojn de cenzurado, kiuj flaris ĉie ion suspektindan, kaj donis grandan potencon al la punantaroj (kaj pere de ili al la pun-invitaj procesontaroj). Provoj literaturi internacie ne sane kreskas en medio, kiu tro peze heredas tiujn sistemojn. Oni volas konstrui al si novajn liberojn. En tiu konstruado povas okazi ekscesoj. Pro tiaj kunpuŝiĝoj eble evoluos malpeza kodo kiu estos pli efike-universala, ol estus nacisistemara kungregigo.
"Mi ne tedos vin per (por mi persone gravegaj) rakontoj pri bengalaj ŝlosilromanoj.
"Altestime, Probal Daŝgupto".
Bruselo, 20-21.08.1998 (reviziita je 22-23.02.1999)
Baldaŭ aperos nova kontraŭsilfera filibro de Camacho.
(Aleksander Korĵenkov?)
Ekzemple, mi trovas nun tre konvinka kaj pozitiva argumenton de Lindstedt favoran al denaskismo surbaze de evoluo ne nur intelekta, sed ankaŭ morala kaj kulturhorizonta, de la infano, kio bone sidus sur p. 13.
Krome jen kaj jen venis al mia kapo novaj ideoj, kiel la konstato, ke la manifesta insistado pri krizo de identeco en la esperantistaro plus la detiama serĉado de propra (kaj nova) identeco kune emigas konkludi pri identeca krizo ĝuste ĉe raŭmistoj mem.
Kaj sendube la Manifesto de Raŭmo pravas pri unu punkto: ke esperantistoj mensogis kaj mensogas. Al si mem, kaj al la publiko aŭ merkato. Sed ne havas sencon anstataŭigi mensogojn per pliaj mensogoj, mitojn per mitoj, naivaĵojn per mistifikoj. Unue necesas koni kaj kompreni sin. Tial mi elverkis ĉi libreton. Prave diras Hèctor Alòs, ke "estas tiom da Leteroj el Palestino verkendaj aŭ tradukendaj pli frue ol plia denunco" kontraŭ la polpa kliko! Mi konsentas. Fakte, nun, tagojn antaŭ mia reiro al Madrido, mi povintus lasi la tuton droni en forgeso. Sed mi preferis kunmeti ĉi heterogenan materialon, fini la ĉapitron kaj turni la paĝon. Kaj dediĉi min al pli gravaj aferoj.
Ĉar mi nek fortas nek emas nek tempas entrepreni enketadon, aŭ reverki mian tekston (temis ja pri Elementoj por ekzegezo, ne pri ia Plene Analizita Foirismo), mi citos ĉi-sekve kun la permeso de la aŭtoroj (kaj alfabet-orde laŭ la familiaj nomoj) nur kelkajn ilustrajn fragmentojn el parto de la ricevitaj leteroj. Ni komencu per tiu de Ricardo-Felipe Albert Reyna:
"Malgraŭ tempomanko mi forglutis 'La liturgion de l' foiro'. Mi nur bedaŭras, ke du gazet-eldonistoj afable cenzuris ĝin. Nu, ĉiu scias (aŭ sciu) siajn prioritatojn. Mi apogas centprocente vian tekston. Laŭ mia supraĵa kalkulo ni marŝas al enradikiĝanta faŝismo, tial mi bonvenigas vian provon senmaskigi la foirismon estiel formon de faŝismo."
"Vi eble memoras ke antaŭ pluraj jaroj mi forte sentis min fora de esperantaĵoj ĉar (mia-dire) 'mi ne dividas celojn'. Nu, mi ĝojas nun legi vian tekston: 'Ni esperantistoj konsistigas malnacion, malgenton, malpopolon (jen kio placas al mi!)'. Kaj — plej ĉefe —, se Esperantujon regas cenzuro, mi diru klare, laŭte kaj elegante, ke Esperantujo ne ekzistas, kiel ne ekzistas Fumantujo, Filatelujo nek multaj aliaj Fikciujoj (inkluzive de la Klingona Imperio)."
"Mi ekzemple konsideras, ke la kvazaŭa komparo de (parto de) la esperantistaro al diaspora malplimulto estas riĉiga kaj povas montriĝi fruktodona: oni povas multon lerni, ekzemple, de armenoj, kiel ili sin organizas por vivteni sian kulturon diaspore (de la simpla disvendado de libroj kaj revuoj al la starigo kaj vartado de stabilaj teatraj aŭ muzikaj grupoj). [. . .] Aliflanke, mi ne plene konsentas kun vi, ke esperanto simple estas 'nobla hobio' [. . .]. Mi tamen kredas, ke ĉe ne malmultaj aktivaj esperantistoj nia iom aparta kunvivado kaj interagado kun homoj el multaj landoj, ĝenerale konsiderataj 'ekzotaj' ĉe ni, iom modlis nian mondpercepton."
Michel Duc Goninaz unue kritikas la cititan analizon fare de Piron dirante, ke "se li 'neniam renkontis esperantiston, kiu favoris "faligon de la angla"', nu, probable li ne renkontis multajn esperantistojn, almenaŭ ne ĉiujn, almenaŭ ne min (eĉ se la vorton 'faligo' mi konsideras neadekvata)". Aliflanke, kiam temas pri la manifest-aŭtoraj apartiĝemo kaj pretendo, ke nur ili pravas, laŭ Duc Goninaz "Piron ne vidis en la unua peragrafo la uzon de 'ni' ('nia superegoo . . .' ktp), per kiu la aŭtoroj konsideras sin tute ne apartigitaj de la averaĝa esperantistaro, sed ja tre similaj — eĉ se kun laŭdinda memkritiko". Kaj fine li prezentas (plian!) pristudindan vidpunkton:
"En la tiutemaj polemikoj oni tute forgesis la historian dimension. La Manifesto de Raŭmo havis kiel ĉefan historian taskon (konscie aŭ nekonscie flanke de ties aŭtoroj — tio ne gravas) forgesigi kaj, se eble, forviŝi la Deklaracion de Tyresö (1969). El tiu ĉi vidpunkto la 'Raŭmistoj' de 1980 (ankaŭ simbola jaro: entombigo de la jaroj '70!) estas la objektivaj komplicoj de la plej tradiciaj kaj 'pracelaj' esperantistoj, kiujn ili pretendis kritiki."
Multe pli nuancite argumentas Aldo de' Giorgi fine de ĉi alineo (parenteze: la bona stilo de liaj leteroj igas min pridubi, ke ĝuste li estus la aŭtoro de La manto; se ne li — do kiu?):
"Memkompreneble mi legis kun ĝuo vian 'liturgion', kiu estas sendube tre dokta, detala kaj nepre interesa sociologia studo pri problemo, kiu meritas atenton, kaj kiun, bedaŭrinde, la ĝenerala esperantistaro, eĉ UEA, laŭŝajne tute ne prenas en konsideron aŭ taksas nur marĝena, malgrava danĝero. [. . .] Mi deziras ankaŭ klarigi kial mi iam skribis ke eble mi estas 'iaspeca' raŭmisto. Tia mi estas en la senco ke mi tre bone min sentis en la esperantisma movado, kie mi konis amason da tre karaj kaj interesaj homoj, kie mi multon lernis, kie mi povas vaste aktivi kaj amike interrilati, malgraŭ tio ke neniam mi tro fidis je iu, ia, iela, iama, ioma 'fina venko'."
"Mi ŝatus komplimenti vin pro via 'liturgia' artikolo, kiun mi trovis tre sprita, ege malica kaj treege amuza. Mi komprenas ĝin kiel vivan kaj trafan esprimon de viaj sentoj. Kiel argumentado ĝi iom malpli-efikiĝas de la komparoj kun Hitler, Pinochet ktp. Krome, oni kredeble povus trakti vian tekston simile kiel vi traktas tiujn de Silfer, por elserĉi 'kamaĉaĵojn'. Kaj eblus imputi ankaŭ al vi diversajn psikologiajn motivojn de la tre alta 'temperaturo' en via artikolo. Ekz. ĉu ne povus esti reciproka projekcio? (T.e. vian eventualan subkonscian neagnoskitan internan despotecon vi projekcius sur Silferon, kiu ja prezentas tre taŭgan projekcian ekranon . . .)."
"Hieraŭ mi (finfine!) legis vian broŝuron. Mi ege ŝatas ĝin, kaj tute ne komprenas kial iuj malrekomendis ĝian aperigon. Ĝi estas sobra, objektiva, vaste dokumentita, kaj (kiel ĉiam) belstila, vortsuka kaj leksik-abunda. [. . .] Temas do [. . .] pri dokumento esperantujologia, kiu nepre meritas disvastigon, kaj tial mi ege rekomendas ke vi klopodu ĝin aperigi."
"Ĝi vekis ĉe mi kontraŭdirajn impresojn. Unuflanke mi tre ĝuis vian skurĝon al la silfera rondo — tuj partianiĝinte por vi senscie pri la kialo, eble pro osmoza empatio —, kaj ankaŭ vian erudician vervon . . . Sed aliflanke ĝi postlasis ĉe mi ian senton de vaneco. Komprenu min: la temo mem estas sensignifa, kaj mi domaĝas la tempegon kiun vi perdis dum ĝia verkado kaj kiun vi povintus uzi por verki viajn ŝatatajn [poemojn, novelojn ktp . . .]. Viaj kritikoj al foirismo sonas prave, kaj povas esti, ke mi mem konsentas kun ili. Sed, ĉu vere la afero tiom valoras? Ĉu vi ne pensas, ke foiristoj estas elita sektero, mikrominoritata merdero en la flako de esperantujo, kiu estas siavice pisguto meze de la oceano? Ili nombras ja nur kvar kaj unu tamburiston kiu bruas . . .!, la ceteraj akolitoj apartenas al la averaĝa homtipo kiun vi renkontis ekzemple en la lasta [kongreso]. Ĉu vere ili estas la avangardo de ia nacia fronto konkerunta ian promesitan landon? Ĉu vi iam serioze ekpensis pri risko de etniĝo de la esperantistoj, pri fondiĝo de ia esperanto-nacio? Sub la egido eble de prezidento Silfer? Estas groteske . . . Vi banaligas kaj distordas naciismon ĝis ekstremoj de nerekoneblo. Laŭ mia scio, etnismo — aŭ gentismo aŭ kia ajn vi volas nomi ĝin — laŭmodas ne lastatempe sed de la frua dek-naŭa jarcento, de kiam la germanaj romantikuloj. [. . .] Ankaŭ vi kvazaŭ urinus ekster la pisujon . . .". Tamen poste li ret-esprimas sin jene pri la ĵusaj komentoj: "Mi nur bedaŭras, ke ekster sia kunteksto ili aspektas pli negative ol intencite: mi ja tre ŝatis legi la libreton." Dankon, Joxemari!
"Unuflanke mi admiras la verkon pro ĝia strukturo, vort-uzo, precipe kiel vi malkaŝas la Silfer-komedion ktp, aliflanke mi havas demandon: ĉu necesas uzi vian valoran tempon por skafandri [provizi per freŝa aero] organizon sensignifan? [. . .] Evidentas ke vi klopodas malkaŝi la papajn revojn de Silfer. Sed sciante ke Literatura Foiro direktas sin al 'elita intelektularo' [. . .] mi min demandas, ĉu tiu grupo ne estas sufiĉe saĝa por funkciigi siajn proprajn cerbojn kaj konstati ke Silfer nur revas pri simpla adeptaro."
La paĝosupran moton mi tiris el la sekva senganga frazo de (mi supozas) Aleksander Korĵenkov en la artikolo Rondo vere "familia" (La Ondo de Esperanto, 1999:1): "Draŝan publikan kritikon [fare] de la vidvo de la antaŭa redaktorino ricevis Heroldo de Esperanto, dum iberianoj Camacho kaj Neves daŭrigis ataki la nunan redaktorinon Martinelli kaj precipe la redaktorinedzon Silfer (baldaŭ aperos nova kontraŭsilfera filibro de Camacho)". La profetitan filibron jen vi havas! Kaj al rusaj kolegoj mi lasas la taskon ekanalizi la rusan version aŭ surogaton de foirismo, kiun Korĵenkov kaj K-io laŭdire kaj onidire provas establi en sia vasta lando, kun sukceso simila al tiu de kamarado Gorbaĉov en la balot-intencaj sondoj. Strange, se, per reciproka imitado de malimitindaj kondutoj, Aleksander, Giorgio kaj Perla sukcesos fondi rondon familian tute propran, sen erarintaj filoj kaj favaj ŝafoj!
Nerektaj reagoj kaj respondoj venadis, neeviteble, de la kritikatoj. En sia kutima maniero ataki, per aludoj, per akuzoj svagaj kaj ambiguaj, kvazaŭ temus pri la sekso de l' anĝeloj, Silfer (en Bonan matenon, HdE 1962-1963, 31 dec. 1998, p. 1 kaj 8) parolas pri "la nuntempaj Niemojevskoj", laŭ la nomo Niemojewski, aŭtoro de artikoloj en Pola Esperantisto en 1914 (!), kadre de "kampanjo kiu alprenis klare kontraŭjudan karakteron". Konata metodo: ĉiujn kritikajn voĉojn ili elĵetas en la unu, solan kaj saman sakon de antisemitismo. Oportuna stampilo! Kritikanto iĝas antisemito, "*anarkoidulo", persono kiu "trovas en esperanto sian psikan rubujon" ktp. Ĉu necesas proklami, ke mi kun plezuro, intereso kaj admiro spektas filmojn kaj legas librojn fare de judaj aŭtoroj? Ke ĉi-monate mi legis Se ĉi tio estas homo, de Primo Levi? Sed ĉu diri ankaŭ, ke ĵus antaŭe okupis min Kultura antropologio, de Marvin Harris, kaj La senmorta semo, de Jordi Balló kaj Xavier Pérez, kaj tuj poste (t.e. ĝuste nun) Fundamentaj mensogoj de la katolika eklezio, de Pepe Rodríguez? Kiun tio koncernas? De kiu do peti la nihil obstat (eklezia aprobo, imprimaturo)? Ĉu de la Kooperativo? Aŭ de la esperantuja PEN-klubo?
Ĉar ankaŭ ekster Esperantujo troveblas interesaj legaĵoj, taŭgaj por fari komparojn. Oni povas vidi, ekzemple, ke la agado de Esperanta PEN-Centro havas mondajn precedentojn, kiel montras la perua verkisto Mario Vargas Llosa en Carta a Kenzaburo Oé (Letero al K.O.; El País, 17.01.1999, p. 15): "Mi ne sciis, ke, en la sepdekaj jaroj, la japana PEN-klubo rifuzis protesti kontraŭ la persekutado de la korea poeto Kim Ji Ha. Dum mia tri-jara prezido de Internacia PEN-Klubo mi trovis, ke kelkaj Centroj malobservis sian devon batali kontraŭ cenzuro kaj kontraŭ politika molestado de verkistoj, nome la ekzistokialon mem de la institucio. La plej dolora kazo estis tiu de l' argentina romanisto Antonio di Benedetto, viktimo de la armea diktaturo, por kies liberigo kampanjis Internacia PEN-Klubo, kaj kiun eksigis la bonaera PEN pro nepago de kotizoj. Tiaj ĉi skandalaj kazoj estis tamen ne la regulo, sed escepto."
Intertempe, suplemente, aperis novaj dokumentoj. "Sed" — kiel kutimis aldonaĉi la sengusta aŭtor(in)o de La manto — "tio enĉapitriĝos venontpaĝe".
Bruselo, 01.03.1999
. . . en Heroldo de Esperanto, n-ro 9-10 (1956-7), 10 septembro 1998, la sekvajn tekstojn, resp. sur p. 1, 4 kaj 5:
Pakto nigre sur blanko
Kunvokis Esperanta PEN-Centro kaj E-Radikala Asocio, organizis KCE, la dutagan Forumon prezidis ambasadoro György Nanovfszky. Aliĝis 25 establoj.
Post la inaŭgura parolado de Giorgio Silfer kaj raporto de Giorgio Pagano, la delegitoj pritraktis la diversajn demandojn, al kiuj respondas tri dokumentoj: la Pakto kaj aplikaj rezolucioj.
La Pakto por la Esperanta Civito estas interkonsento kiu engaĝas la subskribintojn (post la ratifoj de la respektivaj Asembleoj) al reciproka helpo, al la kreo de komuna kondutkodo pere de arbitracia instanco (kies sidejo estos en Svislando) kaj al atingo de kelkaj celoj pere de Evolukomisiono (EKo), kies sidejo estos en Romo. Prioritataj celoj estas la agnosko pri nia lingvo kaj ĝia komunumo fare de la Bureau des langues moins répandues en Dublino, kaj la preparo de konstitucia ĉarto por la Esperanta Civito. Provizora referenco por la arbitracia instanco (nomata Kortumo) estas la svisa civila kodo, kaj modelo por tiu konstitucia ĉarto estas la senteritoriaj civitoj (kiel la ordeno de la Maltaj Kavaliroj), korektita laŭ la federalismaj principoj, anstataŭ centralisma hierarkia akso. La Pakton la Forumo aprobis per 12 voĉoj favoraj, 2 sindetenaj kaj 1 kontraŭa (la IFEF-delegito): ĉi lasta estis tamen kandidato kiel vicmembro al EKo, kaj tie elektita.
La dua Forumo, kunigonta ĉiujn establojn, kiuj ratifos la Pakton, invititojn kaj observantojn, estos kunvokita de EKo minimume post unu kaj maksimume post du jaroj.
Sekvas nun la jam fama pakto (teksto konforma al la originalo, krom unu korekto: "neapelacieblaj" anstataŭ "neapelaceblaj" en la originalo):
La subskribintoj lanĉas la sekvan proponon de
Pakto por la Esperanta Civito
1. Estas difinita la Pakto por la Esperanta Civito. Ĝi engaĝas la subskribintojn de la Pakto nur se la suverena instanco (la ĝenerala Asembleo) de la respektivaj establoj ratifas ĝin.2. Se la establo ne havas propran juran personecon (ekz. redakcio de gazeto) necesas la ratifo de la kolektivo aŭ individuo kun jura personeco aŭ civilaj rajtoj kiu posedas ĝin.
3. Al la Pakto eblas aliĝi en kiu ajn momento, laŭ la proceduro en la artikoloj 1 kaj 2. La aliĝo ekvalidas nur se la absoluta plimulto (duono plus unu) de la jam aliĝintaj aprobas.
4. El la Pakto eblas retiriĝi nur pro: a) pruvita malfondo de la establo; b) verdikto de la arbitracia instanco (Kortumo); c) novaj artikoloj kaj amendoj en la Pakto, kiuj ŝanĝus ĝian nunan strukturon kaj celaron.
5. La Pakto celas: a) firmigi la rilatojn inter la paktintoj, favore al reciproka helpo kaj respekto; b) formi la kernon de la Esperanta Civito; c) solvi eventualajn konfliktojn per arbitracio.
6. La rimedoj por plenumi la celojn de la Pakto estas: a) la Evolukomisiono (EKo); b) la Kortumo por la Esperanta Civito (Kortumo).
7. La Evolukomisiono (EKo) plenumos la sekvajn taskojn: a) ĉiujare prepari raporton pri la evoluo de Esperantio; b) fari proponojn, ankaŭ organizajn, por la progreso de E-io laŭ la Kvintezo; c) kunvoki, ene de minimume unu kaj maksimume du jaroj, la sekvan Forumon por la Esperanta Civito; d) legitimi lokajn kaj fakajn konferencojn en la spirito de la Esperanta Civito; e) prepari la Konstitucian Ĉarton de E-io, cele al la strukturigo de demokrata reprezentejo de la Esperanta Civito.
8. EKo konsistas el kvin membroj kaj tri vicmembroj, elektitaj de la unua Forumo por la Ea-Civito.
9. La sidejo de EKo estas en Romo. EKon financas libervole la paktintoj.
10. La Kortumo estas la arbitracia instanco de la Pakto. Ĝi konsistas el tri membroj kaj du vicmembroj, elektitaj de la paktintoj, kun dujara mandato, inter la esperantistoj konataj pro sia honesteco kaj ekvilibro.
11. La sidejo de la Kortumo estas en La Chaux-de-Fonds. La Kortumon financas la establoj kaj homoj kiuj sin turnos al ĝi por arbitracio.
12. La verdiktoj de la Kortumo estas neapelacieblaj. Se iu ne estas kontenta pri la verdikto, tiu povas sin turni al la kunveno de la paktintoj (Forumo por la Ea-Civito), kiu povas peti (je absoluta plimulto) la Kortumon reekzameni unu fojon la kazon.
13. La Kortumo verkos iom post iom komunan kondutkodon, kiu estos parto de la renovigota Pakto. Provizora referenco por la Kortumo estas la Svisa Civila Kodo.
14. Por ĉiu dokumento, unuavice por la interna regularo ellaborota de EKo, la ĉeflingvo estas esperanto.
Sekvapaĝe oni povas legi:
La Evolukomisiono elektita kadre de la Unua Forumo por la Esperanta Civito: David Buhlmann, Judit Felszeghy, Daniela Giglioli, Marco Picasso, Ljubomir Trifonĉovski.
Nomoj grandparte jam konataj . . . En la sama numero oni informas ankaŭ pri tio, ke en la montpeliera UK mi aliris la giĉeton de Literatura Foiro kaj Heroldo (leginte ĉi-revuan artikolon pretendantan dekreti, kiuj estas la veraj geamikoj de Ada Fighiera Sikorska) kaj alkriis ilin (la LF-rondon) "faŝistoj". Ne mensogis la tiama deĵorantino, Judit Felszeghy: mi tiel faris kaj tion diris. Mi profitas la okazon por ripeti, ke: 1) pro ĝia retoriko naciisma, gentisma, obsedita pri identeco; 2) pro ĝiaj konstantaj mensogado, distordado de la vero kaj manipulado; kaj 3) pro ĝiaj provoj silentigi kritikajn voĉojn internajn kaj eksterajn — pro ĉio ĉi mi opinias foirismon la esperantuja ekvivalento de la politika nocio "faŝismo", ekzemple laŭ la dua PIVa difino: "Ĉia reakcia kontraŭmarksisma kaj naciisma movado". Tamen, konsiderante iliajn fuŝecon kaj neprofesiecon indus enkonduki la neologismon "faŝuloj", el la latenta radiko "faŝa" (politike malruĝa), simile al la vorto "facha" en la hispana lingvo.
Nu, ni daŭrigu. Aleksander Korĵenkov afable permesis reprodukti intervjuon kun Silfer aperintan en numero1998:10 de La Ondo de Esperanto (LOdE). Ne surprizu onin la silferaĵo, ke "raŭmismo kondamnas la provojn de ortografiaj reformoj"; la samon papagis Martinelli en cirkulero al rete atingeblaj akademianoj (mi citas sen ŝia permeso, cetere), kie ŝi preferis paroli pri "raŭmisme orientitaj esperantologoj". Jen la intervjuo:
Forumo por la Esperanta Civito
"Kio igas popolo aron da homoj, tio estas la rememoro pri la kuna valora faritaĵo kaj la strebo al kuna farotaĵo". Tiu ĉi aforismo de J.E. Renan trafe situis en la salono Humbert, urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds (Svislando), kie 9-11 aŭg. 1998 disvolviĝis la unua forumo por la Esperanta Civito. Ni demandas al Giorgio Silfer (GS), kiu inaŭgure paroladis: kiu estas la diferenco inter ĉi tiu forumo kaj la strategia forumo kunvokita de UEA en Montpeljero?GS: Estas pluraj diferencoj. Unue, la forumo de UEA daŭris du-tri horojn, dum la alia du-tri tagojn: tio tuj videblas el la kvanto kaj kvalito de la respektive aprobitaj dokumentoj. Due, la forumo en UK estis fermita al kelkaj: ERA estis rifuzita, ekzemple; male, en KCE ekzistis neniu rifuzo — ĉiu estis bonvena. Trie, la forumo en Francio traktis esence unu demandon: kiel kontribui al Kampanjo 2000? En Svislando estis traktitaj pluraj, kaj tute alispecaj demandoj, ĉiukaze ne funkciaj al unu difinita asocio. Kvare, la forumo de UEA ne havas verajn precedencojn; male, Ĉaŭdefono 1998 daŭrigas la tradicion de Raŭmo 1980, Varsovio 1984, Segedo 1988. Kvine, la forumo de UEA ne startis de komuna denominatoro, dum en la Forumo por la Esperanta Civito tia ekzistis: temas pri La Kvintezo, proponita de LF-koop.
LOdE: Ĝuste La Kvintezo, kaj la vorto Civito, donas la impreson ke la svisa forumo estis tro antaŭkondiĉita . . .
GS: Se tiel estus, ne aliĝus tiom da establoj (entute 25), kaj tiom diversaj: internaciaj fakasocioj (fervojista, sciencista), politikaj (IKEL, ERA), landaj (hungara, kataluna, svisa), lokaj (el Bulgario), Akademio de Esperanto, kulturcentroj (KCE, Lesjoefors en Svedio, IIC en Italio), redakcioj ("Literatura Foiro", "Heroldo de Esperanto", "Kontakto", Radikala radio), eldonejoj (LF-koop), bibliotekoj, OSIEK, Esperanta PEN, SAT . . . Neniu sentis sin antaŭkondiĉita. La debato estis vigla kaj libera, sub la tagprezido de Gyoergy Nanovfszky, Perla Martinelli kaj Ljubomir Trifonĉovski. La dokumentoj ne estis aprobitaj ĉiam unuanime, pri la Pakto estis sindetenoj kaj unu kontraŭa voĉo.
LOdE: Kion diras la Pakto?
GS: La Pakto por la Esperanta Civito estas interkonsento (ratifota de la asembleoj de la respektivaj establoj) celanta la starigon de komuna arbitracia instanco (la Kortumo), kiu difinos ĝeneralan kondutkodon, kaj de konstitucia ĉarto. Tiudirekte laboros kvinopa Evolukomisiono, elektita de la Forumo mem. La tuto rememorigas pri Gruetli, kie en 1291, danke al la ĵuro de tri kantonoj, ekestis la svisa konfederacio.
LOdE: Ĉu vi ne celas krei ian specon de anti-UEA?
GS: Ne, kaj la plej evidenta pruvo por tio estas, ke eblas aliĝi al la Pakto kaj samtempe al la Strategia Forumo interne de UEA. Temas pri pakto por, ne kontraŭ io. Memkompreneble, ĝin karakterizas certa koncepto pri Esperantio. Estas interese rimarki, tiurilate, ke la sociologia modelo de diaspora lingva minoritato, inspirita de raŭmismo, evoluis danke al la Forumo. La Esperanta Civito alprenos la konstitucian modelon (korektitan al federalisma direkto) de aliaj senteritoriaj civitoj, kiel la ordeno de la maltaj kavaliroj. Aliflanke, la Evolukomisiono laboros por atingi agnoskon fare de la dublina Buroo de la malpli disvastigitaj lingvoj.
LOdE: Ĉu do baldaŭ Esperantio havos propran futbalteamon verdestelitan?
GS: La paktintoj ne elektis la modelon de naciŝtato, sed de lingva kolektivo sen teritoria ligiteco. Esperantio havas flagon kaj himnon, havis monunuojn, eble havos poŝtmarkojn. Sed ne armeon, nek futbalteamon.
LOdE: Ĉu la decidoj de Ĉaŭdefono havos apartan efikon interne de LF-koop?
GS: Laŭ mi jes. La kulturpolitika dimensio fariĝos malpli grava, kompare kun la produkta kaj administra. La epoko de la "entrepreno-partio" baldaŭ finiĝos. Same kiel la Esperanta PEN transprenis de LF-koop la taskon demonstri la valoron de esperanto kiel arta perilo, la Forumo por la Esperanta Civito povos transpreni la taskon demonstri la valoron de nia lingvo kiel identigilo.
LOdE: Kiam denove kunvenos la Forumo, kaj el kiuj ĝi konsistos?
GS: Iam inter aŭgusto 1999 kaj aŭgusto 2000, laŭ decido de la Evolukomisiono (kies membroj estas David Buhlmann, Judit Felszeghy, Daniela Giglioli, Marco Picasso kaj Ljubomir Trifonĉovski, vicmembroj Romano Bolognesi, Gyoergy Nanovfszky kaj Giorgio Silfer). Rajtos aliĝi nur la establoj subskribintaj la Pakton: kompreneble ankaŭ ne partoprenintaj en la unua Forumo. Praktike, temos pri la Forumo de la Paktintoj.
LOdE: Kiun sintenon havos la Forumo rilate al la lingvo mem? Ĉu ĝi agnoskos la aŭtoritaton de la Akademio kiel "lingva kortumo"?
GS: Mi opinias ke la sinteno estos konservative fundamentisma, tial ke ni kredas esperanton transnacia kulturlingvo, kaj ne internacia helplingvo plibonigebla (kiel asertas André Albault) por la "fina venko" . . . Raŭmismo kondamnas ekzemple la provojn de ortografiaj reformoj, kun kiuj koketas Iltis-anoj kaj kelkaj (eks)membroj de la Akademio. Se la Akademio mem ne distanciĝos de ili, mi persone kontraŭos asigni al ĝi la rolon de "lingva kortumo".
LOdE: Al kiu, do?
GS: La decido apartenos al la Forumo de la Paktintoj, sed ĝi dependos, mi emfazas, de la sinteno de la Akademio mem.
LOdE: Kie aperos la diversaj dokumentoj de la Forumo?
GS: Unuavice en "Literatura Foiro" kaj "Heroldo de Esperanto", de kie ili estos libere kopieblaj.
Mi lasas al aliaj respondi al ĉi kulmino de absurdo. La ĉi-sekva artikolo de Lindstedt publikiĝis en numero 1998:11 de La Ondo de Esperanto, kaj tiu de Corsetti respondas al iu neidenta praversio de ĝi rete dissendita.
Laŭ la analizo de Silfer en Heroldo, la spertoj en PEN-klubo [!] montris, ke la monda lingvo-problemo ne estas tia, kiel la esperantistoj kredis. Li pledas por pli vasta uzo de la hispana kaj araba kiel laborlingvoj en internaciaj organizoj. "Poste, eventuale, je individua nivelo, ekzistos ankaŭ la solvo de la lingva problemo pere de alternativa komunikilo." Estas interese, se vere tia estas la nova linio de Hungara Esperanto-Asocio aŭ Svisa Esperanto-Societo, kiuj partoprenis la Civito-Forumon. Se ni iam povos ekscii, kiuj vere partoprenis: la redaktoro de Kontakto sciigis al mi, ke la revuo neniam aliĝis nek partoprenis, malgraŭ tia informo fare de la civituloj. La Akademio de Esperanto aliĝis per decido de la antaŭa gvida duopo (Bormann kaj Martinelli), sed la nova estraro elektita antaŭ ol la Civito-Forumo okazis sendis nenian oficialan reprezentanton al ĝi.
La Civito estas provo de la raŭmistoj uzurpi la koncepton "Esperantujo". La Pakto aprobita en la Civito-Forumo antaŭvidas preparadon de "Konstitucia Ĉarto de Esperantio". Sed ĝi neniam estos mia konstitucio, tamen mi apartenas al Esperantujo. Almenaŭ ekde la Bulonja Deklaracio estas klare, ke ĉiu uzanto de Esperanto rajtas sin nomi esperantisto, oni bezonas subiĝi al neniaj organizoj.
Siatempe, la Manifesto de Raŭmo (kiun mi kunverkis kun Silfer) celis deklari, ke ekzistas ne nur la Esperanto-movado, sed ankaŭ la Esperanto-komunumo. Ĝi ne estis la unua, nek la lasta dokumento de esperantistoj, kiuj emfazas tion. La komunumo kaj la movado (kies celojn formulas tre klare la Manifesto de Prago) kompletigas unu la alian. La movado devas esti organizita, la komunumo estas nefermita, plurcentra, libera. Se oni komencas organizi la komunumon — eĉ se "federalisme", eĉ se en la spirito de Grutli 1291, kiun supozeble ĉiu barata, japana kaj brazila esperantisto konas — se oni do pretendas organizi la komunumon, oni nur kreas duan movadon. La komunumo restas ekster ĉiaj organizaj provoj. Tial la raŭmistoj perfidis la Manifeston de Raŭmo.
Silfer estas lerta propagandanto: laŭ li la Montpeljera Strategia Forumo de la Eperanto-Komunumo okazis "interne de UEA" (kio ne veras, alie ja ekzemple SAT ne aliĝus!), dum la Civito-Forumo estis ideale malfermita al ĉiuj. Tamen, oni ja povis facile antaŭvidi, kiajn dokumentojn la Civito-Forumo akceptos, ĉar la raŭmismo jam delonge estas nur tia, kia ĝin degnas difini LF-Koop kaj Silfer mem.
Por doni unu ekzemplon: la Manifesto de Raŭmo havas unu ĉapitreton pri "La kongresoj kiel vojo al kresko": "Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo de homoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte inter ni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulaj kunvenoj . . ." Estas malfacile akordigi tion kun la kolosa ĉikanado pri la ĉi-jara Universala Kongreso en la raŭmisma Heroldo, kie oni plendas ĝuste kaj precize pro tiu asimila, komunum-fortiga rolo de UK. Sed aliloke en la gazeto oni jam povas legi, ke Silfer ĝustigis tiun parton de la Manifesto: ekde nun ni parolu pri la Esperanto-centroj kiel vojo al kresko. Ĉu ĉio ĉi rememorigas vin pri certaj ideologioj kaj iliaj rajtigitaj interpretistoj?
En la intervjuo de LOdE, Silfer diras: "Raŭmismo kondamnas ekzemple la provojn de ortografiaj reformoj." Mi ne subtenas ortografiajn reformojn, sed certe ni neniel pensis pri ili en Raŭmo en 1980! Sed ne estas la unua fojo, ke Silfer akaparas la rajton interpreti, kion la raŭmismo "ekzemple" kondamnas aŭ aprobas. En LOdE li postulas, ke la Akademio de Esperanto distanciĝu de certaj reformemuloj, alie ĝi ne plu rajtos esti la "lingva kortumo" de la civituloj. Malofte iu tiel arogante starigas kondiĉojn al la Akademio kiu, kompreneble, neniel bezonas sin esprimi pri tio, kion faras ekzemple ĝiaj eksmembroj Albault aŭ Haupenthal. La Akademio ne ĉesis apogi la Fundamenton, kaj ĉiu esperantisto ja povas facile kompari radikalajn reformprovojn kun la Fundamento.
Mi ne timas por Esperantujo: tia megalomania entrepreno kiel la "Civito" nepre fiaskos. Sed mi bedaŭras ĉiujn esperantistojn, kiuj estos misgvidataj de ĝi kaj devos per amara sperto lerni, ke en Esperantujo troviĝas lertaj propagandistoj por malplenaj ideoj. La raŭmistoj ja neniam povus mem kreskigi la komunumon: oni fariĝas esperantisto pro simpatio al tiuj idealoj de tutmonda identeco kaj lingva egaleco, al kiuj la "Civito" turnas sian dorson — oni ne esperantistiĝas por aparteni al senteritoria ludnacio aŭ al nova Malta ordeno. Tial la raŭmismo devas ĉiam paraziti sur la serioza movado.
Tio, kion Heroldo raportis, estos studata en lernejoj por ĵurnalistoj kiel tipa ekzemplo de lerta misinformado. Kompreneble ĉiu revuo rajtas elekti sian stilon.
Kiam temas pri la Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo, kies unua kunsido okazis en Montpeliero, mi povas nur diri ke en ĝi estas loko por ĉiuj (mi substrekas: ĉiuj) organizaĵoj, centroj, kooperativoj ktp. de esperantistoj.
Mi refaras ĉi tie publike la inviton, kiu estis farata al la unuopaj organizaĵoj. Se KCE, LF-Koop, PEN-Klubo aŭ kiu ajn alia organizaĵo volas aliĝi al tiu Forumo, la pordoj estas vaste malfermitaj. La forumo celas kunligi ĉiujn erojn de la esperantlingva komunumo, por ke ili amike kaj samnivele kunlaboru unu kun la alia. Ne estas antaŭkondiĉoj aŭ subskribendaj dokumentoj.
Pri la idearo de sendependa "kvazaŭ-ŝtato", mi ne havas ion por aldoni al tio, kion Jouko diris.
Mi volas iom korekti tion, kion Jouko diris: "Kiam oni komencis vidi tion [la gravecon de la komunumo] ankaŭ en UEA-rondoj — ne malplej pro la analizoj de Humphrey Tonkin". Nu, kvankam Humphrey Tonkin havas multajn meritojn, mi volas diri ke jam Hodler pensis ĉefe pri la komunumo, kiam li fondis UEA'n.
Krome, kiam venas riproĉoj al UEA, ofte tiuj riproĉoj estas de la speco: "Vi nur okupiĝas pri administrado de la membroj kaj servoj al ili. Vi dediĉas tro malmultan energion al disvastigado de Esperanto".
"Kio min ofendas kvazaŭ persone, eĉ se ne estas persona afero, estas la provo de la 'civito' uzurpi la koncepton 'Esperantujo' (kvankam en la misformo 'Esperantio')." Kaj mi aldonas ke mi persone estas multe pli ofendita, kiam oni klopodas trompi simplajn esperantistojn. Mi konas amason da simplanimaj esperantistoj, kiuj eble eĉ konfuzas SAT kaj UEA, sed kiuj dediĉas al la afero de Esperanto sian tempon kaj monon, sen eĉ la espero esti menciataj en la bulteno de la loka klubo. Kiam oni klopodas trompi tiujn sindonemajn homojn per distordo de la faktoj kaj per svingado de alte sonaj konceptoj, por celoj pri kiuj mi ne volas paroli, mi iĝas pli kolera ol Jouko, ĉar tio similas al ŝtelado de bombonoj ĉe infanoj. Ne tuŝu esperantistojn. Se vi volas vi havas la tutan neesperantistan mondon je dispono. Provu tie.
+ ili havas pri si altan, se ne diri grandiozan, opinion;
+ ili emas juĝi kaj kondamni;
+ ili agas, skribas, parolas, kvazaŭ estus evidente, ke ili rajtas juĝi kaj kondamni, kaj por tio kompetentas (aŭ pli kompetentas ol ĉiu ajn alia);
+ ili ne havas dubojn pri sia praveco;
+ ili estas afablaj, amikecaj, kelkfoje eĉ ĉarmaj en interpersonaj rilatoj;
+ ilia cerba funkciado estas tipa pri la maldekstra duonsfero, pli analiza ol sinteza, pli teoria ol praktika, pli "fakta" ol "etosa", pli "pensa" ol "senta" aŭ "intuicia";
+ ili ne povas pritrakti ion, kio ne estas nete difinebla;
+ ili emas konsideri, ke ĉiu problemo povas havi nur unu ĝustan solvon;
+ ili estas ne tre toleremaj (konsekvenco de la ĵus citita trajto en la sfero de interhomaj rilatoj);
+ ili evitas person-al-personan alfrontiĝon, sed tre ofte diskonigas siajn juĝojn publike (ili neniam sendos al vi leteron, sed ne hezitos publikigi artikolon aŭ pamfleton pri vi);
+ ili montriĝas nekapablaj konsideradi argumenton kontraŭan al ilia starpunkto (ili rebatas antaŭ ol pripensi, aŭ simple ignoras la fakton, ke iu alia malsamopinias);
+ ili povas paroli rapide kaj verve, kaj ridigi publikon (ofte per sia ironio);
+ ili fakte ne elportas kritikon (kvankam ili povas tion ŝajnigi);
+ ili ofte havas tre rigidan, fortan opinion pri tre eta, negrava detalo;
+ ili havas rapidan, akran inteligentecon, kiu koncentriĝas unue aŭ nur sur la negativaj aspektoj de la koncerna afero;
+ ili havas bonegan memoron, kaj sekve grandan erudicion, ofte en tre diversaj kampoj;
+ ili fascinas, dum tempo, parton de la koncerna publiko, kiu povas portempe surpiedestaligi ilin: la piedestalon ili videble (infanece) ĝuas;
+ al multaj ili donas la impreson, ke ili pli ŝatas ideojn kaj abstraktaĵojn (regulojn, principojn . . .) ol homojn;
+ ili estas tre netaj, klarliniaj kaj relative rigidaj en la maniero korpe teni sin aŭ sin vesti;
+ ili strukturas rilatadon alprenante la rolon de patro kaj provante devigi la aliulon roli kiel infano;
+ ili estas pli nekonsciaj pri siaj malfortoj aŭ ridindaj aspektoj ol la plimulto el la homoj, kvazaŭ konstati ion negativan pri si estus netolereble.
+ ili estas viroj;
+ pluraj el tiuj, kiujn mi persone kona/is (ekzemple S., L., H., J.), kapabla/is paroli admire pri si mem dum tuta horo, ne rimarkante, kiel stranga tio aperas al la ĉirkaŭuloj.
Kial personecoj tiel strukturitaj iom oftas en Esperantujo, estas malfacile diri. Eble ĉar estas medio sufiĉe malvasta por ke estu relative facile eminenti (mi publikigis en esperanto romanojn, kiujn mi neniam povus publikigi en lingvo kun vasta verkistaro, kaj sekve kun forta konkurenco). Eble ankaŭ ĉar estas tiom da homoj, kiuj malbone regas la lingvon, ke iu, kiu bonege regas ĝin, facile trovas kontraŭulojn nekapablajn defendi sin.
Mi suspektas, ke tiaj homoj havas en si fortan agresemon, sed ne sentas sin fizike aŭ psike sufiĉe sekuraj por rekte ataki. Por antaŭgardi sin kontraŭ eventuala atako, ili havas ridetan, afablan sintenon. Ili provas eviti la danĝeron de alfrontado per ĉarmo al la amaso kaj bato al la unuopulo. Al psikologo ili donas la impreson, ke ili kompensas ion neelporteble vakuan, aŭ negativan, funde de si. Kvazaŭ ilia tuta energio estus dediĉita al la celo "mi ne vidu, ke mi valoras nenion", al iu bezono pruvi sin pli alta ol la aliaj.
La strukturiĝo de tia personeco verŝajne komenciĝis en la infaneco, kiam la intelekto kapablas rezoni nur per du terminoj: 'ĉio / nenio', 'unua / lasta'. Por tia pensosistemo [***], la sola maniero ne esti lastulo (t.e. iu forĵetinda, mokinda), estas eminenti. Kaj por atingi la supron, kaj pri tio ne dubi, estas utile malaltigi kiel eble plej multe da aliuloj. Ĉiu kritiko al iu alia do fortigas la senton pri praveco kaj supereco, kaj krome ĝi iom kontentigas la agreseman bezonon venĝi sin kontraŭ homaro, kiu malhelpis onin ĝui dekomence senton pri plena sekureco. Sed eble ĉio ĉi estas nur la frukto de senbaza cerbumado. Fakte mi neniam havis okazon vere kontroli miajn hipotezojn, ĉar miaj rilatoj kun tiaj homoj neniam atingis la gradon de konfidenceco, sen kiu oni ne vere konas la alian.
[***] NOTO:
Eble la parto pri la infaneca dutermina pensado ne estas sufiĉe disvolvita. Tial mi aldonas pliklarigon. Ĝis la aĝo de proksimume ses jaroj, la intelekto de infano ne povas funkcii uzante pli ol du terminojn. Tiu manko bedaŭrinde relative ofte plu retroviĝas en plenkreskuloj, en kampoj, kie la intelekta funkciado ne povis vere maturiĝi (kaj nia socio, inkluzive de la lerneja instruado, ne ebligas al ĝi maturiĝi en kampoj kiel politiko, metafiziko, emocia kaj senta vivo, homaj rilatoj, ktp. La fakto, ke tiom da homoj komprenas, ke esperanto celas anstataŭi la aliajn lingvojn fontas el tiu infaneca pensmaniero: la problemo strukturiĝas en du terminojn: naciaj lingvoj, internacia lingvo; ne eblas loko por ambaŭ).
Karakterizo de tiu mensa funkciado estas, ke konstante aperas simetrioj, kiuj ne ekzistas en la realo. Unu el la plej tipaj estas: "se li aŭ ŝi eraras, mi pravas" aŭ "se ŝi aŭ li estas pli malalta, mi estas pli alta".
Tiaj simetrioj estas fuŝaj per tio, ke mi tute ne ŝanĝiĝas pro tio, ke iu alia ŝanĝiĝis, ke okazis io al li, aŭ ke li elmontris iun mankon. Kompreneble, se iu falis malalten, mi estas pli alta — rilate al tiu. Sed tio ne signifas ke objektive kaj ĝenerale io ŝanĝiĝis en mia alteco. En la personeca strukturo, kiun mi priskribis pri eminentuloj, la objektiva funkciado ne encerbiĝis, kaj la koncernatoj plu funkcias en memtaksado kiel kvinjaruloj. Ili do serĉas ĉiajn okazojn montri la erarojn en la aliaj, ĉar tio donas al ili senton pri altestareco, kaj ili sopiras al tiu sento, ili havas kvazaŭ nekontentigeblan soifon al ĝi, verŝajne pro nekonscia tre profunda kaj vunda sento pri malalteco, eteco, nenivaloro.
Alivorte, iu matura koncerne sian membildon akceptas sin tia, kia li aŭ ŝi estas, ĉu sen speciala deziro plibonigi sin, ĉu kun tia deziro, sed ŝi aŭ li ne bezonas, por senti sin akceptebla/akceptinda, ke la aliaj (aŭ iu alia, sed en tiu dutermina pensado, "iu alia" kaj "ĉiuj aliaj" estas la samo) situu malsupre.
Eble mi perdigis vian tempon per ĉi tiuj precizigoj, se tiel, bonvolu pardoni min. Sed la kompreno pri falsaj simetrioj ŝajnas al mi tre grava por kompreni la mensan funkciadon de la tipo, kiun mi priskribis en mia antaŭa mesaĝo.
al Ljubomir Trifonĉovski—Tiuj, kiuj kalumnie
nomas min "Kulturministro
sen kulturo kaj sen klero",
evidente nur mensogas,
mistifikas kaj malicas.
En la universitato,
patro-sprone, mi sukcese
kursis juron unu jaron,
sed mi baldaŭ ekdecidis
miajn studojn foroferi
por la bono de l' Partio.
Ĉar la Ordon ni konservu,
hipotezajn malamikojn
de l' Partio kaj Patrujo
mi volonte ekzekutos
laŭ la leĝoj, kiujn diktas
nia Popolestro kara.
Mi nur peras la ordonojn
kaj dezirojn Popolestrajn;
mi nur servas diligente
la bonfarton de l' Reĝimo,
ĉiutage kun pli firmaj
strebo, ardo, sindediĉo.
La rezulton, senkonteste,
la Civito mem aklamas.
Post la Venko, tenas vigla
tiun ĉi Departementon
disidentoj plej obscenaj,
kritikaĵoj elsarkindaj,
manuskriptoj por bruligo.
La Realo ĝin sankcias:
ascendunte unu ŝtupon,
unu rangon, unu gradon
mi postenus apud Li.
(La Kulturministro)
Ikselo, 21.09.1998