Title: Rosmersholm: Dramo en kvar aktoj
Author: Henrik Ibsen
Translator: Odd Tangerud
Release date: January 18, 2008 [eBook #24355]
Language: Esperanto
Credits: Produced by Andrew Sly
Dramo en kvar aktoj
(Rosmersholm)
(1886)
Tradukis:
Odd Tangerud
Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 54 N - 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82
ROLOJ:
La litero å / Å prononciĝas kiel longa “o” kiel en la
vorto sinjoro.
Finnmark = laplej norda regiono (fylke) en Norvegio.
(La intrigo okazas en Rosmersholm, malnova grandbieno en la najbarejo de malgranda urbo ĉe fjordo en okcidenta Norvegio.)
(La sidĉambro en Rosmersholm; spaca, antikveca kaj hejmeca. Antaŭe ĉe la muro dekstre estas kahelforno ornamita per freŝaj branĉoj de betulo, kaj per kampofloroj. Pli malantaŭe estas pordo. Sur la fona muro estas duflugila pordo al la antaŭĉambro. Sur la muro maldekstre estas fenestro, kaj antaŭ ĝi ornamvazo kun floroj kaj plantoj. Apud la forno estas tablo kun sofo kaj apogseĝoj. Sur la muroj pendas malnovaj kaj ankaŭ kelkaj iom pli novaj portretoj de pastroj, oficiroj kaj ŝtataj oficistoj en uniformo. La fenestro estas malferma. Same la pordo al la antaŭĉambro kaj la ekstera pordo de la domo. Ekstere oni vidas grandajn, maljunajn arbojn en aleo kondukanta al la biendomo. Somera vespero. La suno subiĝis.)
(Rebekka West sidas en apogseĝo apud la fenestro kroĉetante sur granda, blanka lanŝalo, preskaŭ finkroĉita. Foje ŝi ekrigardas eksteren inter la floroj. Iom poste sinjorino Helseth envenas de dekstre.)
SINJORINO HELSETH
Eble estas tempo, ke mi komencu pretigi la vespertablon, fraŭlino.
REBEKKA WEST
Jes, faru. La pastro ja certe baldaŭ venos.
SINJORINO HELSETH
Ĉu ne estas trablovo, tie kie la fraŭlino sidas?
REBEKKA
Jes iomete. Bonvolu fermi.
(Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antaŭĉambran pordon; poste ŝi iras al la fenestro.)
SINJORINO HELSETH
(volas fermi, sed elrigardas) Sed ĉu ne estas la pastro, kiu iras
tie?
REBEKKA
(rapide) Kie? (ekstaras) Jes, estas li. (malantaŭ la kurteno) Iru
flanken. Ke li ne ekvidu nin.
SINJORINO HELSETH
(meze sur la planko) Ĉu pensi, fraŭlino, — li denove komencas iri
la muelejvojon.
REBEKKA
Li ankaŭ iris la muelejvojon antaŭhieraŭ. (rigardetas inter la
kurteno kaj la fenestrokadro) Sed nun ni vidu —
SINJORINO HELSETH
Ĉu li kuraĝas transiri la ponteton?
REBEKKA
Estas tio, kion mi volas vidi. (iom poste) Ne. Li turnas sin. Iras
supre ankaŭ hodiaŭ. (iras for de la fenestro) Longa ĉirkaŭvojo.
SINJORINO HELSETH
Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpaŝi sur tiu
ponteto. Tie, kie tiaĵo okazis, tie —
REBEKKA
(kunmetas la kroĉaĵon) Ili longe ligiĝas al siaj mortintoj en
Rosmersholm.
SINJORINO HELSETH
Mi kredas tion, mi, fraŭlino, ke estas la mortintoj, kiuj ligas
sin tiel longe al Rosmersholm.
REBEKKA
(rigardas ŝin) La mortintoj?
SINJORINO HELSETH
Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fortiri sin de tiuj, kiuj
restas.
REBEKKA
Kial vi tiel pensas?
SINJORINO HELSETH
Jes, ĉar alie ne venus tiu blanka ĉevalo, mi opinias.
REBEKKA
Kio vere estas tio, ĉi tio pri tiu blanka ĉevalo, sinjorino
Helseth?
SINJORINO HELSETH
Ho, ne estas priparolinda. Pri tiaĵo ankaŭ vi ja ne kredas.
REBEKKA
Ĉu vi do kredas pri tiaĵo?
SINJORINO HELSETH
(aliras kaj fermas la fenestron) Ho, mi ne volas esti ridindulino por
la fraŭlino. (elrigardas) Ho — ĉu ne la pastro estas denove tie
sur la mueleja vojo —?
REBEKKA
(elrigardas) Jena viro? (iras al la fenestro) Estas ja la rektoro!
SINJORINO HELSETH
Jes, ĝuste, estas la rektoro.
REBEKKA
Ho, estas ĝojige! Ĉar vi vidos, ke li intencas viziti nin.
SINJORINO HELSETH
Li iras rekte trans la ponton, li. Spite al tio ke ŝi estis lia
samsanga fratino. Nu, mi do eniru por pretigi la vespertablon,
fraŭlino! (Ŝi eliras dekstren.)
(Rebekka staras momenton apud la fenestro; jen ŝi salutas, ridetas kaj kapsignas eksteren.)
(Malheliĝas.)
REBEKKA
(aliras kaj parolas tra la pordo dekstre) Ho, kara sinjorino Helseth,
vi do metu ion bonan sur la tablon. Vi ja scias, kion la rektoro
pleje ŝatas.
SINJORINO HELSETH
(de ekstere) Bone, fraŭlino, mi faros.
REBEKKA
(malfermas la pordon al la antaŭĉambro) Nu, fine do —! Kore
bonvena, kara rektoro!
REKTORO KROLL
(en la antaŭĉambro, formetas sian bastonon) Dankon.
Mi do ne venas ĝenante?
REBEKKA
Vi? Honto al vi —!
KROLL
(envenas) Ĉiam afabla. (ĉirkaŭrigardas) Rosmer, ĉu en sia
ĉambro?
REBEKKA
Ne, li promenas. Li forestas iom pli longe ol kutime. Sed nun li
baldaŭ venos. (montras al la sofo) Bonvolu sidi dume.
KROLL
(demetas la ĉapelon) Multan dankon. (eksidas kaj ĉirkaŭrigardas)
Ho kiel bela kaj ŝatinda vi farigis la malnovan ĉambron. Floroj
alte kaj malalte.
REBEKKA
Rosmer multe ŝatas freŝajn florojn ĉirkaŭ si.
KROLL
Ankaŭ vi, mi opinias.
REBEKKA
Jes. Ŝajnas al mi, ke ili agrable lulas niajn sentojn. Antaŭe ni
devis ja rezigni pri tiu ĝuo.
KROLL
(kapsignas peze) Kompatinda Beate ne toleris la odoron.
REBEKKA
Eĉ ne la kolorojn. Ŝi kvazaŭ konfuziĝis —
KROLL
Mi bone memoras. (en pli malpeza tono) Nu, kiel do statas ĉi tie?
REBEKKA
Jes, ĉio iras laŭ la ebeno. Unu tagon kiel la alian. — Kaj ĉe vi?
Via edzino —?
KROLL
Ho, kara fraŭlino West, ni ne parolu pri la mia. En familio ĉiam
estas io aŭ alia kio kontraŭas. Precipe en tiaj tempoj, kiajn ni
nun havas.
REBEKKA
(iomete poste, eksidas en apogseĝon apud la sofo) Kial vi eĉ ne
vizitis nin unu solan fojon dum ĉiuj la lernejaj feritagoj?
KROLL
Nu, oni ja ne devas alkuri la pordojn de homoj —
REBEKKA
Se vi scius, kiom ni sopiris viziton de vi —
KROLL
— kaj krome mi ja forvojaĝis —
REBEKKA
Jes, tiujn du semajnojn. Vi ja ĉirkaŭiris al popolaj kunvenoj?
KROLL
(kapsignas) Kaj kion vi diras al tio? Ĉu vi imagus, ke mi en miaj
tagoj de maljuneco fariĝus agitanto? Ĉu?
REBEKKA
(ridetas) Iomete vi ja ĉiam agitis, rektoro Kroll.
KROLL
Nu jes, tiel por mia privata ĝuo. Sed de nun fariĝos vera
sincereco. — Ĉu vi foje legas tiujn radikalajn gazetojn?
REBEKKA
Jes, kara rektoro, mi ne neas ke —
KROLL
Kara fraŭlino West, nenio hontinda estas en tio. Ne por vi.
REBEKKA
Ne, tiel ankaŭ mi opinias. Mi devas ja informiĝi. Scii pri la
aferoj —
KROLL
Nu, ĉiuokaze mi ja ne postulas de vi, kiel virino, ke vi decidu pri
partio en la civitana malunueco, civitana milito mi povus diri, kiu
furoras ĉi tie. — Sed vi do legis kiel tiuj sinjoroj el la
“popolo” permesis al si riproĉaĉi min? Kiaj malicaj krudaĵoj
ili kuraĝis permesi al si.
REBEKKA
Jes, sed ŝajnas al mi, ke vi tre forte kontraŭmordis.
KROLL
Mi faris. Mi povas mem diri. Ĉar nun mi gustumas sangon. Kaj ili
spertos, ke mi ne estas tia viro, kiu libervole nudigas sian dorson
—. (interrompas) Sed aŭskultu nun, — ni ne adoptu tiun
bedaŭrindan kaj ŝirantan temon ĉi-vespere.
REBEKKA
Ne, ni ne faru, kara rektoro.
KROLL
Prefere diru kiel vi nun vere fartas ĉi tie en Rosmersholm, nun post
kiam vi fariĝis sola? Post kiam nia kompatinda Beate —?
REBEKKA
Jes, dankon; mi fartas sufiĉe bone ĉi tie. Granda malpleneco estas
ja post ŝi multmaniere. Kaj ankaŭ sopiro kaj aflikto, —
kompreneble. Sed alie ja —
KROLL
Ĉu vi intencas resti ĉi tie? Daŭre, mi pensas.
REBEKKA
Ho, kara rektoro, mi ne pensas pri io decide en tiu rilato. Mi ja nun
kutimiĝis, aparteni al la domo, ankaŭ mi.
KROLL
Jes vi. Tion mi ja opinius.
REBEKKA
Kaj tiom longe kiom sinjoro Rosmer trovas, ke mi povas esti al ia
hejmeco kaj utileco por li, — mi do certe restos, mi pensas.
KROLL
(rigardas ŝin senteme) Sciu, — estas io granda en tio ĉi, por
virino, tiel trapasi sian tutan junecon en sindonemo por aliuloj.
REBEKKA
Ho, por kio mi alie vivus?
KROLL
Unue vi subiĝis al tiu eterna peno por via lama, postulema propatro
—
REBEKKA
Ne pensu, ke doktoro West estis postulema tie norde en Finnmark.
Estis la teruraj marvojaĝoj, kiuj rompis lin. Sed kiam ni
transloĝiĝis ĉi-suden, — jes, tiam venis iuj severaj jaroj,
antaŭ ol li finluktis.
KROLL
Ĉu ili ne fariĝis ankoraŭ pli severaj por vi, la jaroj, kiuj
sekvis?
REBEKKA
Ne, kiel vi parolas! Mi, kiu tiel intime amis Beate —. Kaj kiel
dolorige ŝi, la kompatindulino, bezonis flegadon kaj indulgan
vartadon.
KROLL
Dankon al vi, ĉar vi memoras ŝin kun indulgo.
REBEKKA
(proksimigas sin) Kara rektoro, vi diras tion tiel bele kaj
sentoplene, ke mi certas, ke neniu missento kuŝas sube.
KROLL
Missento? Kion vi aludas per tio?
REBEKKA
Nu, ne estus ja strange, se estus por vi ĝene vidi min, fremda homo,
disponadi ĉi tie en Rosmersholm.
KROLL
Ne, sed kiel vi —!
REBEKKA
Sed tiel vi do ne pensas (etendas al li la manon) Dankon, kara
rektoro! Dankon, dankon pro tio.
KROLL
Sed kiel vi do povis ekhavi tian ideon?
REBEKKA
Mi komencis timiĝi, ĉar vi malofte vizitetis nin.
KROLL
Jen vi iris strangan erarvojon, fraŭlino West. Kaj krome, — nenio
estas ja vere ŝanĝita. Estas ja vi, — kaj sole vi, — kiu
mastrumis ĉi tie eĉ dum la lasta malfeliĉa tempo de kompatinda
Beate.
REBEKKA
Estis ja pli ia regenteco en la nomo de la sinjorino.
KROLL
Sed kiaj ajn la aferoj —. Sciu, fraŭlino West, — laŭ mi ne estus
kontraŭinde, se vi —, tamen eble tiaĵo ne estas dirinda.
REBEKKA
Kion vi aludas?
KROLL
Se povus fariĝi, ke vi prenus la vakan lokon —
REBEKKA
Mi havas la lokon, kiun mi deziras, sinjoro rektoro.
KROLL
En ago, jes; sed ne en —
REBEKKA
(interrompante serioze) Honto al vi, rektoro Kroll. Kiel vi povas
ŝerci pri tiaĵo?
KROLL
Ho jes, iel nia bona Johannes Rosmer eble opinias, ke li havis pli ol
sufiĉe da edzeco. Sed tamen —
REBEKKA
Aŭdu, — mi preskaŭ devas priridi vin.
KROLL
Tamen —. Diru, fraŭlino West —. Se permesiĝas la demando —. Kiom
aĝa vere estas vi?
REBEKKA
Honte dirite mi ja plenumis mian dudeknaŭan, sinjoro rektoro. Mi
estas nun en mia trideka.
KROLL
Nu-ja. Kaj Rosmer, — kiom aĝa estas li? Mi pripensu. Li havas kvin
jarojn malpli ol mi. Do li plenumis la kvardektrian. Ŝajnas al mi,
ke bone konvenus.
REBEKKA
(ekstaras) Certe, certe. Bone konvenus. — Ĉu vi trinkos teon kune
kun ni ĉi-vespere?
KROLL
Jes, dankon. Mi intencis iomete resti. Ĉar estas afero, kiun mi
devas priparoli kun nia bona amiko. — Kaj, fraŭlino West, por ke vi
ne ekhavu malĝustajn pensojn denove, mi ofte vizitetos vin, — kiel
pasinte.
REBEKKA
Ho jes, faru. (agitas liajn manojn) Dankon, dankon! Vi tamen vere
estas afabla.
KROLL
(murmuras) Ĉu? Jen pli ol kion mi aŭdas hejme.
(Johannes Rosmer envenas tra la pordo dekstre.)
REBEKKA
Sinjoro Rosmer, — ĉu vi vidas kiu sidas tie?
JOHANNES ROSMER
Sinjorino Helseth diris.
(Rektoro Kroll ekstaris.)
ROSMER
(milde kaj mallaŭte, premas liajn manojn) Bonvenon denove al la
domo, kara Kroll. (metas la manojn sur liajn ŝultrojn kaj rigardas
lin en la okulojn) Vi kara, bona amiko! Mi ja sciis, ke iam fine
fariĝus inter ni kiel antaŭe.
KROLL
Sed bona homo, — ĉu ankaŭ vi enteksiĝis en tiun frenezan
imagaĵon, ke io misestus!
REBEKKA
(al Rosmer) Jes, imagu, — kiel bonege estas, ke nur estis
imagaĵo.
ROSMER
Ĉu vere estis, Kroll? Sed kial vi tiel tute retiris vin de ni?
KROLL
(sincere kaj mallaŭte) Ĉar mi ne volis reaperanti kiel memoro pri
viaj malfeliĉaj jaroj — kaj pri ŝi, — kiu trovis finon en la
mueleja akvofalo.
ROSMER
Estis ja bela penso de vi. Vi ĉiam estas indulga. Sed vi
tute ne bezonis teni vin fore pro tiu kaŭzo. — Venu; ni eksidu en
la sofon. (ili eksidas) Ne aspektas por mi dolore pensi pri Beate.
Ĉiun tagon ni parolas pri ŝi. Ŝi ja daŭre apartenas al la domo,
ni trovas.
KROLL
Ĉu vere?
REBEKKA
(eklumigas la lampon) Jes, ni vere faras.
ROSMER
Estas ja senĝene. Ni ambaŭ amis ŝin kore. Kaj ambaŭ ni, Rebek—
fraŭlino West kaj mi, ni scias en ni mem, ke ni faris ĉion eblan
por la kompatinda suferantino. Estas nenio por riproĉi nin. — Ial,
mi trovas, ke estas io milda kaj dolĉa en la penso pri Beate nun.
KROLL
Vi karaj bonaj homoj! De nun mi venos vizite ĉiun tagon.
REBEKKA
(eksidas en apogseĝon) Jes, ke ni vidu, ke vi tenu vian vorton.
ROSMER
(iomete hezite) Vi Kroll, — mi ege dezirus, ke nia interrilato
neniam estus interrompita. Vi ja estis, la memkomprenebla konsilanto
por mi tiom longe kiom ni interkonatiĝis. Ekde kiam mi fariĝis
studento.
KROLL
Nu ja; kaj tion mi alte estimas. Ĉu estas io aparta —?
ROSMER
Pri multo kaj multe mi dezirus senĝene paroli kun vi. Iel intime el
la koro.
REBEKKA
Jes, ĉu ne, sinjoro Rosmer? Ŝajnas al mi, ke estus bone — inter
malnovaj amikoj —
KROLL
Ho, sciu, ke mi havas eĉ pli por priparoli kun vi. Ĉar nun mi
fariĝis aktiva politikisto, kiel vi certe scias.
ROSMER
Jes, vi ja fariĝis. Kiel tio efektive okazis?
KROLL
Mi devis. Devis, kvankam senvola mi estis. Ne eblas nun stari kiel
sencela rigardanto. Nun, kiam la radikaluloj bedaŭrinde prenis la
potencon, — nun jam urĝas —. Tial mi ja igis nian etan rondon de
amikoj en la urbo unuiĝi pli dense. Ja urĝas, mi diras!
REBEKKA
(kun rideto) Ĉu vere ne estas iom malfrue?
KROLL
Sendube estus pli avantaĝe, se ni estus haltiginta la evoluon je pli
frua tempopunkto. Sed kiu povus antaŭvidi tion, kio venus? Almenaŭ
mi ne. (ekstaras kaj paŝadas sur la planko) Jes, nun mi efektive
malfermis la okulojn. Ĉar nun la ribela spirito eĉ penetris en la
lernejon.
ROSMER
En la lernejon? Do ne en vian lernejon?
KROLL
Ĝuste tiel. En mian propran lernejon. Kion vi pensas! Mi malkovris,
ke la knaboj en la plej supera klaso, — nu, kelkaj el la knaboj, —
dum duona jaro ili havas sekretan asocion, kaj en ĝi ili abonas la
gazeton de Mortensgård!
REBEKKA
Nu, “La Lumturon”.
KROLL
Jes, ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas saniga animnutraĵo por estontaj
publikaj oficistoj, ĉu? Sed la plej bedaŭrinda en la afero estas,
ke estas la plej naturdotitaj knaboj en la klaso kiuj konspiris kaj
faris tiun komploton kontraŭ mi. Estas nur la fuŝuloj kaj la
postrestantoj, kiuj detenis sin.
REBEKKA
Ĉu tio tuŝas vin tiel forte, rektoro?
KROLL
Ĉu tuŝas min! Tiel vidi min malhelpata kaj kontraŭlaborata en mia
vivoverko. (pli mallaŭte) sed mi povus diri, ke tio povus esti
kiel estas. Sed nun venas la plej malbona (ĉirkaŭrigardas) Ĉu
estas iu kiu ŝtelaŭskultas ĉe la pordoj?
REBEKKA
Ho, tute ne.
KROLL
Do sciu, ke la malakordo kaj ribelo penetris en mian propran domon.
En mian propran, trankvilan hejmon. Maltrankviligis por mi la hejman
pacon.
ROSMER
(ekstaras) Kion vi diras! Hejme ĉe vi —?
REBEKKA
(iras al la rektoro) Sed kara, kio do okazis?
KROLL
Imagu, ke miaj propraj infanoj —. Mallonge, — estas Laŭrits, kiu
estras la lernejan komploton. Kaj Hilda brodis ruĝan dokumentujon
por stoki “La Lumturon”.
ROSMER
Tion mi eĉ neniam sonĝus, — ke ĉe vi, — en via domo —
KROLL
Ne, kiu sonĝus pri tiaĵo? En mia domo, kie ĉiam regis obeemo kaj
ordo, — kie ĝis nun regis unu sola samopinia volo —
REBEKKA
Kiel traktas via edzino tion ĉi?
KROLL
Nu vidu, tio estas la plej nekredebla el ĉio. Ŝi, kiu ĉiujn siajn
tagojn — en aferoj gravaj kaj malgravaj — samopiniis kun mi kaj
akceptis miajn vidpunktojn, ŝi ne ĝenas sin klini al la flanko de
la infanoj en multaj rilatoj. Kaj krome ŝi kulpigas min pro la
okazaĵoj. Ŝi diras, ke mi subpremas la junulojn. Eĉ se ja necesus,
ke —. Nu, tiel la malpaco regas hejme. Sed tion mi priparolas plej
eble malmulte, kompreneble. Tiaĵon oni ja prefere silentigu.
(paŝadas) Nu ja, nu ja, nu ja. (Li haltas ĉe la fenestro kun la
manoj surdorse kaj elrigardas.)
REBEKKA
(proksimiĝis al Rosmer kaj diras mallaŭte kaj nerimarkate de la
rektoro) Faru!
ROSMER
(sammaniere) Ne ĉi-vespere!
REBEKKA
(kiel antaŭe) Jes, ĝuste nun. (Ŝi prenas lokon apud la lampo.)
KROLL
(paŝas antaŭen) Jes, mia kara Rosmer, nun vi do scias, kiel la
moderna spirito ĵetis siajn ombrojn en mian hejman vivon kiel sur
mian oficialan laboron. Kaj tiun koruptan, degenerigan spiriton, ĉu
mi ne kontraŭbatalu ĝin per ĉiuj armiloj ekhaveblaj? Ho jes, tion
mi intencas. Kaj en skribo kaj en parolo.
ROSMER
Ĉu vi ankaŭ esperas ion atingi tiel?
KROLL
Mi almenaŭ servu mian ŝtatanecan devigan servon. Kaj mi opinias, ke
estas la devo de ĉiu patriamanto kaj por ĉiu, kiu havas zorgon por
la bona tasko, fari la samon. Vidu, — pro tio mi ja venis ĉi tien al
vi ĉi-vespere.
ROSMER
Sed kara, al kio vi aludas —? Kion mi povas —?
KROLL
Vi helpu viajn malnovajn amikojn. Faru kiel ni aliuloj. Asistu kiel
vi plej eble povas.
REBEKKA
Sed rektoro Kroll, vi ja scias pri la malemo de sinjoro Rosmer
partopreni en tiaĵo.
KROLL
Tiun malemon li devas venki nun. — Vi ne sufiĉe informiĝas,
Rosmer. Vi sidas ĉi tie inter muroj kun viaj historiaj kolektaĵoj.
Bona Dio, — respekto por genealogio kaj ĉio apartenanta al ĝi. Sed
la tempo ne estas por tiaj okupoj — bedaŭrinde. Vi ne imagas, kiel
estas la stato ekstere en la socio. Turniĝis preskaŭ ĉiuj
konceptoj. Bezoniĝas giganta laboro por ree forigi ĉiujn tiujn
erarojn.
ROSMER
Mi ja kredas. Sed tia laboro ne konvenas al mi.
REBEKKA
Kaj mi ankaŭ opinias, ke sinjoro Rosmer atingis al nova vido sur la
aferoj en la vivo, kaj vidas per pli malfermaj okuloj ol antaŭe.
KROLL
(en surprizo) Pli malfermaj?
REBEKKA
Jes, aŭ pli liberaj do. Pli senantaŭjuĝaj.
KROLL
Kion tio signifas? Rosmer, — vi do ne estas tiel malforta, ke vi
lasus vin logi de tia hazarda okazaĵo, kiam la amas-estrantoj gajnis
tempan venkon!
ROSMER
Kara, vi ja scias, kiel malmulte mi komprenas la politikon. Tamen
ŝajnas al mi, ke en la lastaj jaroj penetriĝis iom pli da
sendependeco en la pensojn de la unuopuloj.
KROLL
Nu, — kaj tion vi estimas tiel senpere kiel bonon? Cetere vi grave
eraras, mia amiko. Informiĝu pri la opinioj, kiuj valoras inter la
radikaluloj, kaj ĉi tie kaj en la urbo. Ne estas snufo alia ol la
saĝo predikata en “La Lumturo”.
REBEKKA
Jes, Mortensgård potencas super multuloj en la najbareco.
KROLL
Jes, imagu! Viro kun tia kotigita pasinteco. Homo, kiu pro maldeca
rilato estas forkondamnita de sia instruista posteno —! Tia ulo
komencas roli kiel popola gvidanto! Kaj li sukcesas! Li efektive
sukcesas! Nun li volas pliampleksigi sian gazeton, mi aŭdas. Mi
scias de fidinda fonto, ke li serĉas taŭgan kunlaboranton.
REBEKKA
Ŝajnas al mi strange, ke vi kaj viaj amikoj ne starigas ion kontraŭ
lin.
KROLL
Estas ĝuste, kion ni nun volas fari. Hodiaŭ ni aĉetis “La
Gubernian Gazeton”. La aĉetsumo ne prezentis malfacilaĵon. Sed
— (turnas sin al Rosmer) Jes, nun mi venas al mia vera misio al vi.
Estas la estrado, — la ĵurnalista estrado, kiu mankas al ni,
komprenu. — Diru, Rosmer, — ĉu ne vi pro la bona afero sentus vin
vokata por transpreni ĝin?
ROSMER
(preskaŭ terurigata) Mi!
REBEKKA
Sed kiel povas vi pensi tiaĵon?
KROLL
Ke vi timas la popolajn kunvenojn, kaj ne volas nudigi vin al la
traktado, kiu tie prezentiĝas, estas ja sufiĉe kompreneble. Sed
la pli retirita agado de redaktoro, aŭ, por pli ĝuste diri —
ROSMER
Ne, ne, kara amiko, ne petu min pri tio ĉi.
KROLL
Mi mem volonte ŝatus eksperimenti ankaŭ en tiu flanko. Sed estus
tute nefareble por mi. Mi estas jam antaŭe tiom ŝarĝita de
sennombraj farendaĵoj —. Vi, kontraŭe, kiu ne plu premiĝas de iu
publika ofica laboro, — Ni aliuloj kompreneble helpos vin laŭ
ebleco.
ROSMER
Mi ne povas, Kroll. Mi ne taŭgas al tio.
KROLL
Ne taŭgas? La sama vi diris, kiam via patro havigis al vi la
pastorecon —
ROSMER
Mi pravis. Tial mi ja forlasis ĝin.
KROLL
Ho, se vi fariĝos same bona redaktoro, kiel vi estis pastro, ni
estos kontentaj.
ROSMER
Kara Kroll, — mi nun diras al vi fojon finan, — mi ne faros.
KROLL
Nu, sed vian nomon vi tamen pruntedonu al ni?
ROSMER
Mian nomon?
KROLL
Jes, eĉ nur la nomo Johannes Rosmer estos gajno por la gazeto. Ni
aliuloj ja nur valoras kiel tipaj partianoj. Mi mem estas eĉ
elkriita kiel aĉa fanatikulo, mi aŭdas. Tial ni ne povas esperi,
sub propra nomo, havigi al la gazeto akcepton inter la misgviditaj
amasoj. Vi, kontraŭe, — vi ĉiam tenis vin ekster la lukto. Via
milda, honesta animo, — via alta pensmaniero, — via senriproĉa
honesteco estas konata kaj taksata de ĉiuj en niaj rondoj. Kaj la
estimo kaj respekto, kiujn via antaŭa pastra ofico donas al vi! Kaj
fine la honorinda familia nomo!
ROSMER
Ho la familia nomo —
KROLL
(montras al la portretoj) Rosmeroj de Rosmersholm, pastroj kaj
oficiroj. Alte konfiditaj publikaj oficistoj. Seneraraj honestuloj
ĉiuj, — familio, kiu nun baldaŭ du jarcentojn sidas ĉi tie kiel
la plej eminenta en la distrikto. (metas la manon sur lian ŝultron)
Rosmer, — vi devas al vi mem kaj al la tradicioj de via parencaro
kuniri kaj defendi tion, kio estas ĝis nun akceptita en nia socio.
(turnas sin) Jes, kion vi diras, fraŭlino West?
REBEKKA
(kun silenta rido) Kara rektoro, — por mi tio ĉi aspektas nedireble
ridinde.
KROLL
Kio! Ridinde?
REBEKKA
Jes, ĉar nun mi volas diri al vi tute malkaŝe —
ROSMER
(rapide) Ne, ne, — ne faru! Ne nun!
KROLL
(rigardas ilin laŭvice) Sed kio do, je la granda mondo, karaj amikoj
—? (interrompas) Hm! (Sinjorino Helseth venas en la pordo
dekstre.)
SINJORINO HELSETH
Jen estas viro en la kuireja koridoro. Li diras, ke li volas saluti
la pastoron.
ROSMER
(malpezigita) Ho nu. Jes petu lin bonvole enveni.
SINJORINO HELSETH
Ĉi tien en la sidĉambron?
ROSMER
Jes ja.
SINJORINO HELSETH
Sed li ne aspektas tiel, ke oni povas inviti lin en la sidĉambron.
REBEKKA
Kiel li do aspektas, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Ho, ne estas vere bele, fraŭlino.
ROSMER
Li ne diris kiel li nomiĝas, ĉu?
SINJORINO HELSETH
Jes, ŝajnas al mi, ke li nomas sin Hekman aŭ ion tian.
ROSMER
Mi konas neniun kun tiu nomo.
SINJORINO HELSETH
Kaj li ankaŭ diris, ke li nomiĝas Ulrik.
ROSMER
(mire) Ulrik Hetman! Ĉu tiel?
SINJORINO HELSETH
Jes, Hetman li diris.
KROLL
Tiun nomon mi ja antaŭe aŭdis —
REBEKKA
Estas ja sub tiu nomo ke li skribis, li, tiu strangulo —
ROSMER
(al Kroll) Estas la pseŭdonimo de Ulrik Brendel.
KROLL
La pereulo Ulrik Brendel. Ĝuste.
REBEKKA
Nu, do li daŭre vivas.
ROSMER
Li ĉirkaŭveturis kun teatra asocio, mi opiniis.
KROLL
La lasta kion mi aŭdis pri li, estis ke li sidas en punlaborejo.
ROSMER
Petu lin enveni, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH
Jes, jes. (Ŝi eliras.)
KROLL
Ĉu vi vere volas toleri tiun homon en via salono?
ROSMER
Ho, vi ja scias, ke li estis mia instruisto dum ioma tempo.
KROLL
Jes, mi scias ke li vizitadis ĉi tie ŝtopante vian kapon per
revoluciaj opinioj, kaj ke via patro forpelis lin per sia rajdvipo.
ROSMER
(iomete amare) Patro estis majoro ankaŭ hejme en sia domo.
KROLL
Vi danku lin pro tio en lia tombo, mia kara Rosmer. Nu!
(Sinjorino Helseth malfermas la pordon dekstre por Ulrik Brendel, eliras kaj fermas la pordon post li. Li havas imponan staturon, sed estas iom malgrasa tamen vigla, kaj kun grizaj haroj kaj barbo. Cetere vestita kiel ordinara vagabondo. Eluzita surtuto; malbonaj ŝuoj, ĉemizo ne vidiĝas. Malnovaj nigraj gantoj; mola malpura ĉapelo kunpremita sub la brako kaj promena bastono en la mano.)
ULRIK BRENDEL
(unue necerta, iras rapide al la rektoro kaj etendas al li la manon)
Bonan vesperon, Johannes!
KROLL
Pardonu —
BRENDEL
Ĉu vi ne atendis revidi min? Kaj inter ĉi tiuj malbenitaj muroj?
KROLL
Pardonu —. (montras) Tie —
BRENDEL
(turnas sin) Ĝuste. Jen li estas. Johannes, — mia knabo, — vi,
kiun mi pleje amis —!
ROSMER
(etendas al li la manon) Mia antaŭa instruisto.
BRENDEL
Spite al certaj memoraĵoj mi tamen ne volis preterpasi Rosmersholm
sen fari rapidan viziteton.
ROSMER
Nun vi ja estas kore bonvena, sciu.
BRENDEL
Ah, tiu alloga sinjorino —? (kapklinas) La provostino kompreneble.
ROSMER
Fraŭlino West.
BRENDEL
Supozeble proksima parencino. Kaj tiu nekonato —? Publika, ofica
frato, mi vidas.
ROSMER
Rektoro Kroll.
BRENDEL
Kroll? Kroll? Atendu iomete. Ĉu vi studis filologion en viaj junaj
tagoj?
KROLL
Jes, kompreneble.
BRENDEL
Sed Donnerwetter, do mi ja konis vin!
KROLL
Pardonu —
BRENDEL
Ĉu vi ne estis —
KROLL
Pardonu —
BRENDEL
— unu el tiuj trabantoj por dececo, kiuj eksigis min el la
diskutasocio?
KROLL
Eblas. Sed mi protestas kontraŭ ĉiu ajn konateco proksima.
BRENDEL
Nu-nu! Nach Belieben, sinjoro doktoro. Estas por mi egale. Ulrik
Brendel tamen restos la sama viro.
REBEKKA
Vi intencas iri al la urbo, ĉu, sinjoro Brendel?
BRENDEL
Sinjorino pastorino pravas. Kun certaj interspacoj mi devas lukti por
la ekzistado. Mi ne volonte faras; sed — enfin — la prema neceso —
ROSMER
Ho, kara sinjoro Brendel, permesu al mi helpi vin pri io, ĉu? Iel,
mi pensas —
BRENDEL
Ha, tia propono! Ĉu vi volus makuli la ligilon kiu kunligas nin?
Neniam, Johannes, — neniam!
ROSMER
Sed kion vi do intencas fari en la urbo? Sciu, ke ne estos facile por
vi —
BRENDEL
Lasu tion al mi, mia knabo. La ĵetkubo rulis. Kiel mi nun staras
antaŭ vi, mi estas faranta ampleksan vojaĝon. Pli ampleksan ol
ĉiujn miajn antaŭajn ekskursojn entute. (al rektoro Kroll) Ĉu mi
kuraĝus demandi la profesoron — unter uns —, ĉu troviĝas iu
iom deca, respektinda kaj spaca kunvenejo en via respektinda urbo?
KROLL
La plej spaca estas la ĉambrego de la laborista asocio.
BRENDEL
Ĉu la docento havas iun kvalifikan influon en tiu certe tre utila
asocio?
KROLL
Mi ne miksiĝas en tiun asocion.
REBEKKA
(al Brendel) Vi devas turni vin al Peder Mortensgård.
BRENDEL
Pardonu, madame, — kia stultulo estas li?
ROSMER
Kial vi absolute kredu, ke li estas stultulo?
BRENDEL
Ĉu vi ne tuj aŭdas el lia nomo, ke ĝin portas plebano?
KROLL
Tiun respondon mi ne estus atendinta.
BRENDEL
Sed mi volas venki mian antaŭjuĝon. Nenio alia eblas. Kiam oni, —
tiel kiel mi, — staras ĉe turnopunkto en mia vivo —. Decidite. Mi
kontaktos la personon, — malfermos rektajn intertraktadojn —
ROSMER
Ĉu vi vere staras sur turnopunkto?
BRENDEL
Ĉu mia knabo ne scias, ke tie kie Ulrik Brendel staras, tie li ĉiam
staras en sincereco? — Jes aŭdu, nun mi volas vesti min per nova
homeco. Elpaŝi el la modesta retenemeco, kiun mi ĝis nun observis.
ROSMER
Kiel —?
BRENDEL
Mi volas estri la vivon per agema mano. Ekstari. Ekiri. Ni nun spiras
en ŝtormo de turniĝa tempo. Nun mi volas meti mian obolon sur la
altaron de la libereco.
KROLL
Ĉu ankaŭ vi —?
BRENDEL
(al ĉiuj) Ĉu la publiko ĉi tie iom proksime konas miajn diversajn
skribaĵojn?
KROLL
Ne, mi devas sincere konfesi, ke —
REBEKKA
Mi legis multe. Ĉar mia propatro posedis ilin.
BRENDEL
Bela dommastrino, — tiuokaze vi forludis vian tempon. Ĉar estas ja
nur babilaĵo, mi diras.
REBEKKA
Nu?
BRENDEL
Tio kion vi legis, jes. Miajn gravajn verkojn nek viro nek virino
konas. Neniu — krom mi mem.
REBEKKA
Kiel do tio?
BRENDEL
Ĉar ili ne estas skribitaj.
ROSMER
Sed kara sinjoro Brendel —
BRENDEL
Vi scias, mia Johannes, ke mi iome estas sibarito. Feinschmecker.
Tia mi estis ĉiujn miajn tagojn. Mi ŝatas ĝui en soleco. Ĉar tiam
mi ĝuas duoble. Dek fojojn duoble. Vidu, — kiam orumitaj revoj
malsupreniĝis sur min, — ĉirkaŭnebuligis min, — kiam novaj,
vertiĝigaj, vastatingaj pensoj naskiĝis en mi, — ĉirkaŭflagris
min per flugportantaj flugiloj, — tiam mi ĉion formis en verkoj, en
vizioj, en bildoj. Nu, tiel en grandskizaj konturoj, vi ja komprenas.
ROSMER
Jes ja.
BRENDEL
Ho, kiom mi ĝuis kaj glutis dum miaj tagoj! La enigma feliĉego de
formado, — nu, tiel en grandskizaj konturoj, kiel dirite, — la
aplaŭdon, la dankon, la famon, la laŭrokronon, — ĉion mi
enkaŝigis per plenaj, ĝojotremantaj manoj. Satigis min en mia
sekretaj imagoj kun ĝojego, — ho, vertiĝige granda —!
KROLL
Hm —.
ROSMER
Sed neniam ion skribis?
BRENDEL
Eĉ ne vorton. Tiu banala skribadmetio ĉiam vekis en mi naŭzan
malemon. Kaj kial profanigi miajn proprajn idealojn, kiam mi povis
ĝui ilin en pureco sola? Sed nun ili oferiĝos. Vere, — mi havas
senton kiel patrino, kiu metas junajn filinojn en la brakojn de
edzoj. Sed mi tamen oferos ilin, — oferos ilin sur la altaro de
liberigo. Vico de bone formitaj prelegoj — tra la tuta lando —!
REBEKKA
(vigle) Estas granda faro de vi, sinjoro Brendel! Vi donas vian plej
valoran posedaĵon.
ROSMER
La solan.
REBEKKA
(rigardas al Rosmer signifoplene) Kiom da homoj faras tion? Kiuj
kuraĝas.
ROSMER
(reciprokas la rigardon) Kiu scias?
BRENDEL
La asembleo estas kortuŝata. Tio revivigas mian koron — fortigas
la volon. Kaj mi do paŝos al ago. Tamen unu afero —. (al la
rektoro) Bonvolu diri ĉu troviĝas en la urbo abstina societo?
Totalabstinenca societo? Kompreneble troviĝas.
KROLL
Jes, je via servo. Mi mem estas estro.
BRENDEL
Vere vi ja tiel aspektas! Nu, do eblas ke mi venu hejmen al vi por
enskribi min por semajno.
KROLL
Pardonu, — ni ne akceptas membrojn semajnajn.
BRENDEL
À la bonheur, sinjoro pedagogo. Ulrik Brendel neniam kuradis la
pordojn de tiaj societoj. (turnas sin) Sed mi ne kuraĝas daŭrigi
mian restadon en tiu ĉi domo, tiel riĉa pri memoroj. Mi devas iri
al la urbo por elekti konvenan loĝejon. Troviĝas certe deca hotelo,
mi esperas.
REBEKKA
Ĉu vi ne volas trinki ion varman, antaŭ ol vi foriros?
BRENDEL
Kian varman, sinjorina Moŝto?
REBEKKA
Tason da teo aŭ —
BRENDEL
Mi dankas la malavaran mastrinon. Sed mi ne volonte okupas la
privatan gastemon. (mansalutas) Fartu bone, gesinjoroj! (iras al la
pordo, sed returnas) Ho, jen mi memoras —. Johannes, — pastoro
Rosmer, — ĉu vi bonvolas fari al via iama instruisto servon pro
multjara amikeco?
ROSMER
Jes, kore.
BRENDEL
Bone. Pruntedonu al mi — por tago aŭ du — gladitan manumĉemizon.
ROSMER
Nur tion!
BRENDEL
Ĉar, vidu, mi vojaĝas piede — ĉi tiun fojon. Mia valizo sendiĝas
poste.
ROSMER
Jes bone. Sed ĉu ne estas io alia?
BRENDEL
Jes, pripense, — vi povus eble malhavi malnovetan, uzitan
somersurtuton?
ROSMER
Jes, jes, certe mi povas.
BRENDEL
Kaj se al la surtuto apartenas paro da konvenaj ŝuoj —
ROSMER
Certe eblos. Tuj kiam ni scios vian adreson, ni sendos al vi la
aĵojn.
BRENDEL
Neniel. Neniu ĝeno pro mi! Mi kunprenu tiujn bagatelaĵojn.
ROSMER
Bone, bone. Do sekvu min supren.
REBEKKA
Prefere mi faru. Lasu al sinjorino Helseth kaj mi prizorgi tion.
BRENDEL
Neniam mi permesas al ĉi tiu alte distingita sinjorino —!
REBEKKA
Nu do! Venu vi, sinjoro Brendel. (Ŝi eliras dekstre.)
ROSMER
(retenas lin) Diru, — ĉu ne estas io alia, per kio mi povus servi
vin?
BRENDEL
Mi vere ne scias kio tio estus. Jes, morto kaj infero, — kiam mi
pripensas —! Johannes, — ĉu vi hazarde havas ok kronojn en la
poŝo?
ROSMER
Nun ni vidu. (malfermas la monujon) Jen du dekkronaj biletoj.
BRENDEL
Jes, jes, taŭgas. Mi povas preni ilin. Povos certe ŝanĝi en la
urbo. Dankon ĝis poste. Memoru, ke estas du dekkronaj biletoj, kiujn
mi ricevis. Bonan nokton, vi, mia plej kara knabo! Bonan nokton
estimata sinjoro!
(Li eliras dekstre, kie Rosmer adiaŭas kaj fermas la pordon post li.)
KROLL
Kompatema Dio, — tio do estas tiu Ulrik Brendel, pri kiu la homoj
kredis, ke li fariĝus io alta en la mondo.
ROSMER
(silente) Li tamen kuraĝis vivi la vivon laŭ sia propra intenco.
Ŝajnas al mi, ke tio tamen ne estas eta.
KROLL
Ĉu? Vivo kiel la lia! Preskaŭ aspektas ke li estas viro kapabla por
konfuzi viajn ideojn ankoraŭfoje.
ROSMER
Ho ne. Mi nun atingis al kompreno de la problemoj.
KROLL
Ke estus tiel bone, kara Rosmer. Ĉar vi ja estas tre sentema por
influo de ekstere.
ROSMER
Ni eksidu. Kaj mi volas paroli kun vi.
KROLL
Jes, ni faru. (Ili eksidas sur la sofon.)
ROSMER
(post iom) Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas bone kaj hejmece ĉe ni?
KROLL
Jes, fariĝis bone kaj hejmece — kaj pace. Jes, vi ekhavis hejmon,
vi, Rosmer. Kaj mi perdis la mian.
ROSMER
Kara, ne tiel parolu. Kio nun estas disigita, denove kunfandiĝos.
KROLL
Neniam. Neniam. La dorno restas. Neniam fariĝos kiel antaŭe.
ROSMER
Aŭdu nun, Kroll. Ni du ja staris proksime unu al la alia dum multaj,
multaj jaroj. Ĉu vi imagas, ke nia amikeco disrompiĝus?
KROLL
Mi ne imagas ion ajn en la mondo, kio povus disrompi nian rilaton.
Kiel vi ekhavis tian ideon?
ROSMER
Ĉar vi tiel forte insistas pri samopinieco en ideoj kaj konceptoj.
KROLL
Nu jes; sed ni du ja grandskale samopinias. Almenaŭ en la altaj,
kernaj ideoj.
ROSMER
(pli mallaŭte) Ne. Ne plu.
KROLL
(volas eksalti) Kion tio signifas!
ROSMER
(tenas lin) Ne, vi sidu. Mi petas vin, Kroll.
KROLL
Kio estas? Mi ne komprenas vin. Parolu klare!
ROSMER
Venis nova somero en mian animon. Nova junula vizio. Kaj tial mi nun
staras tie —
KROLL
Kie, — kie vi staras?
ROSMER
Kie viaj infanoj staras!
KROLL
Vi? Vi! Neeblas! Kie vi staras, vi diras?
ROSMER
Ĉe la flanko de Laŭrits kaj Hilda.
KROLL
(klinas la kapon) Apostato. Johannes Rosmer apostato.
ROSMER
Mi sentus min ĝoja, — korege ĝoja esti tio, kion vi nomas
apostato. Sed mi tamen suferis. Ĉar mi ja sciis, ke kaŭzus al vi
amaran ĉagrenon.
KROLL
Rosmer, — Rosmer! Tion ĉi mi neniam trapasos. (rigardas lin
pezmiene) Ho, ĉu ankaŭ vi volas etendi manon al la degeneriganta
kaj detruanta agado en tiu ĉi malfeliĉa lando.
ROSMER
Estas agado por libereco, al kiu mi volas aliĝi.
KROLL
Jes, mi ja scias. Tiel ĝi nomiĝas kaj de la delogantoj kaj de la
delogitoj. Sed ĉu vi opinias, ke estas libereco atendinda el tiu
spirito, kiu nun venenigadas nian tutan socian vivon?
ROSMER
Mi ne aliĝas al tiu spirito, kiu regas. Ne al kiu ajn el la
luktantoj. Mi volas provi unuigi la homojn el ĉiuj flankoj. Tiom
multaj kaj tiel intime kiel mi kapablas. Mi volas vivi kaj uzi ĉiujn
fortojn en mia vivo por tio sola, — krei la veran popolan arĥion en
la lando.
KROLL
Vi do opinias, ke ni ne havas sufiĉan popolan arĥion! Laŭ mi ni
estas survoje tiriĝi malsupren en la koto, kie cetere la plebanoj
sentadas sin komforte.
ROSMER
Ĝuste tial mi montre levos la sinceran taskon de la popola arĥio.
KROLL
Kiun taskon?
ROSMER
Fari el ĉiuj homoj en la lando nobelojn.
KROLL
Ĉiuj homoj —!
ROSMER
Almenaŭ tiom multaj kiom eblas.
KROLL
Per kio?
ROSMER
Liberigante la animojn kaj purigante la volojn, mi intencas.
KROLL
Vi estas revanto, Rosmer. Ĉu vi volas liberigi ilin? Ĉu vi
volas purigi ilin?
ROSMER
Ne, kara, — mi nur volas veki ilin. Realigi, — ili devas mem.
KROLL
Kaj vi kredas, ke ili kapablas?
ROSMER
Jes.
KROLL
Per propra forto do?
ROSMER
Jes, ĝuste per propra forto. Ekzistas neniu alia.
KROLL
(ekstaras) Ĉu tio estas paroli, kiel decas al pastro?
ROSMER
Mi ne plu estas pastro.
KROLL
Jes, sed — via infana kredo —?
ROSMER
Mi ne plu havas ĝin.
KROLL
Vi ne havas —!
ROSMER
(ekstaras) Mi forlasis ĝin. Mi devis forlasi ĝin, Kroll.
KROLL
(skuita sed sinrega) Nu ja. — Ja, ja, ja. Unu rezulto do sekvas la
alian. — Ĉu eble tial vi eliris el la servo de la eklezio?
ROSMER
Jes. Kiam mi komprenis min mem, — kiam mi atingis al plena certeco,
ke ne estis nura pasanta anima malkvieto, sed estis io de kio mi
neniam plu povus min liberigi, — tiam mi eliris.
KROLL
Tiom longe ĝi do fermentis en vi. Kaj ni, — viaj amikoj, nenion
sciis pri ĝi. Rosmer, Rosmer, — kiel povis vi kaŝi tiun
bedaŭrindan veron por ni!
ROSMER
Ĉar mi opiniis, ke estas afero, kiu nur rilatas al mi mem. Kaj mi ja
ne volis kaŭzi al vi kaj al la aliaj amikoj nenecesan ĉagrenon. Mi
pensis, ke mi povus daŭre vivi ĉi tie kiel antaŭe, trankvila kaj
ĝoja kaj feliĉa. Mi volis legi kaj penetri profunden en la verkojn,
kiuj antaŭe estis fermitaj libroj por mi. Vere kore enpenetri en la
grandan mondon de la vero kaj la libereco, kiu nun malkaŝiĝis por
mi.
KROLL
Apostato. Ĉiu vorto atestas pri tio. Sed kial vi tamen konfesas tiun
vian sekretan perfidon? Kaj kial ĝuste nun?
ROSMER
Vi mem devigis min, Kroll.
KROLL
Mi? Ĉu mi devigis vin —?
ROSMER
Kiam mi aŭdis pri viaj senbridaj atakoj dum la kunvenoj, — kiam mi
legis pri la senkora parolo, kiun vi tie faris, — pri ĉiuj viaj
malamoplenaj atakoj kontraŭ tiuj, kiuj staras ĉe la alia flanko, —
via mokanta kondamno de la kontraŭuloj —. Ho, Kroll, — ke vi, ke
vi povus fariĝi tia! Tiam staris sen rifuzo antaŭ mi la devo. La
homoj fariĝas malbonaj dum la nuna luktado. Devas eniĝi en la
animojn trankvilo kaj ĝojo kaj repaciĝo. Tial mi nun alpaŝos kaj
prezentos min malkaŝe tia kia mi estas. Kaj nun mi volas provi
miajn fortojn, ankaŭ mi. Ĉu vi — de via flanko — povus aliĝi,
Kroll?
KROLL
Neniam en mia vivo mi kompromisos kun la ruinigantaj fortoj en la
socio.
ROSMER
Lasu nin tamen lukti per noblaj armiloj, — se ni nepre devas.
KROLL
Kiu ne sekvas min en la decidaj vivkonceptoj, lin mi ne plu konas.
Kaj al li mi ne ŝuldas indulgon.
ROSMER
Ĉu tio validas ankaŭ por mi?
KROLL
Vi mem rompis kun mi, Rosmer.
ROSMER
Sed ĉu tio ĉi do estas rompo!
KROLL
Tio ĉi! Estas rompo kun ĉiuj tiuj, kiuj ĝis nun staris proksime al
vi. Vi nun ricevu la sekvojn.
(Rebekka West envenas de dekstre kaj larĝe malfermas la pordon.)
REBEKKA
Jen do; nun li estas survoje al sia granda oferfesto. Kaj nun ni
povas iri al la tablo. Bonvolu, sinjoro rektoro.
KROLL
(prenas sian ĉapelon) Bonan nokton, fraŭlino West. Ĉi tie mi ne
plu havas iun mision.
REBEKKA
(ekscitite) Kio estas? (fermas la pordon kaj proksimiĝas) Ĉu vi
parolis —?
ROSMER
Nun li scias.
KROLL
Ni ne lasos vin el la manoj, Rosmer. Ni devigos vin reveni al ni.
ROSMER
Tien mi neniam revenos.
KROLL
Ni vidos. Vi ne estas viro por stari sola.
ROSMER
Mi tamen ne restos tute sola. — Ni estas du, por porti la solecon
ĉi tie.
KROLL
Ah —! (suspekto suprenpafiĝas en li) Ankaŭ tio! La vortoj de Beate
—!
ROSMER
Beate —?
KROLL
(forpuŝas la penson) Ne, ne, — malbele —. Pardonu min.
ROSMER
Kion? Kiel?
KROLL
Ne pli pri tio. Fi! Pardonu min. Adiaŭ! (Li iras al la
antaŭĉambra pordo.)
ROSMER
(sekvas lin) Kroll! Tiel ne estu fino inter ni. Morgaŭ mi venos al
vi.
KROLL
(en la antaŭĉambro, turnas sin) Eĉ ne per via piedo en mian domon!
(Li prenas sian bastonon kaj foriras. Rosmer staras momenton en la malferma pordo; poste li fermas ĝin kaj iras al la tablo.)
ROSMER
Ne gravas, Rebekka. Ni tamen eltenos. Ni du fidelaj geamikoj. Vi kaj
mi.
REBEKKA
Pri kio li pensis, laŭ vi, dirante: Fi?
ROSMER
Kara, ne ĝenu vin pri tio. Li eĉ ne mem kredis kion li pensis. Sed
morgaŭ mi iros al li. Bonan nokton!
REBEKKA
Ĉu vi enlitiĝos tiel frue ankaŭ ĉi-vespere? Post tio ĉi?
ROSMER
Ĉi-vespere kiel kutime. Mi sentas malpeziĝon post la malferma
klarigo. Vi vidas, — ke mi estas tute trankvila, kara Rebekka.
Ankaŭ vi estu trankvila. Bonan nokton!
REBEKKA
Bonan nokton, kara amiko! Kaj dormu bone.
(Rosmer eliras tra la antaŭĉambra pordo; poste oni aŭdas lin supreniri ŝtuparon. Rebekka aliras kaj tiras sonorilan ŝnuron apud la forno. Post iom envenas sinjorino Helseth de dekstre.)
REBEKKA
Vi povas depreni de la tablo, sinjorino Helseth. Ĉar la pastoro
volas nenion havi, — kaj la rektoro iris hejmen.
SINJORINO HELSETH
Ĉu la rektoro foriris? Kio do estis al la rektoro?
REBEKKA
(prenas sian kroĉaĵon) Li antaŭdiris, ke fariĝos ventego —
SINJORINO HELSETH
Strange. Ĉar ne estas nubeto videbla ĉi-vespere.
REBEKKA
Ke li ne renkontu la blankan ĉevalon. Ĉar mi timas, ke ni baldaŭ
aŭdos pri tiaj reaperantoj.
SINJORINO HELSETH
Dio pardonu al vi, fraŭlino! Ne parolu tiel timige.
REBEKKA
Nu, nu, nu —
SINJORINO HELSETH
(pli mallaŭte) Ĉu la fraŭlino vere kredas, ke estas iu, kiu
baldaŭ forpasos?
REBEKKA
Tute ne. Sed estas multspecaj blankaj ĉevaloj en la mondo, sinjorino
Helseth. — Jes, bonan nokton do. Nun mi iros en mian ĉambron.
SINJORINO HELSETH
Bonan nokton, fraŭlino.
(Rebekka eliras kun sia kroĉaĵo dekstre.)
SINJORINO HELSETH
(malŝraŭbas la lampon, agitas la kapon kaj murmuras al si mem)
Jeĉjo, — Jeĉjo. Tiu fraŭlino West. Tiel kiel ŝi foje povas
paroli.
(Laborĉambro de Johannes Rosmer. Enirpordo en la muro maldekstre. En la fono estas pordaperturo kun flankentirita kurteno kondukanta al la dormoĉambro. Fenestro dekstre, kaj antaŭ ĝi la skribotablo, kovrata de libroj kaj paperoj. Librobretoj kaj ŝrankoj ĉe la muroj. Simplaj mebloj. Antikva kanapo kun tablo dekstre antaŭe.)
(Johannes Rosmer, en hejma surtuto, sidas sur altedorsa seĝo ĉe la skribotablo. Li tranĉas foliojn kaj foliumas magazinon, kaj rigardas tie ĉi kaj tie.)
(Frapiĝas sur la pordo maldekstre.)
ROSMER
(sen sin turni) Envenu.
(Rebekka West en matena robo envenas.)
REBEKKA
Bonan matenon.
ROSMER
(foliumas la magazinon) Bonan matenon, kara. Ĉu vi ion volas?
REBEKKA
Mi nur volas scii ĉu vi bone dormis?
ROSMER
Ho, mi dormis senzorge kaj ĝuinde. Neniujn sonĝojn —. (turnas sin)
Kaj vi?
REBEKKA
Ho, dankon. Je matenveno —.
ROSMER
Mi ne memoras, ke mi iam sentis min tiel malpeza en la koro kiel nun.
Ho, estas vera bono, ke mi povis malkaŝe diri miajn pensojn.
REBEKKA
Jes, vi ne estus devinta silenti tiel longe, Rosmer.
ROSMER
Mi ne mem komprenas, ke mi povis esti tiel malkuraĝa.
REBEKKA
Nu, ne estis do vere malkuraĝo —
ROSMER
Jes, jes, — kiam mi ĝisfunde pripensas, estis ioma malkuraĝo en
ĝi.
REBEKKA
Des pli kuraĝe ke vi rompis. — (eksidas ĉe li sur seĝo apud la
skribotablo.) Sed nun mi volas rakonti al vi pri io kion mi faris, —
kaj espereble vi ne ĉagreniĝu.
ROSMER
Ĉagreniĝu? Kara, kiel vi pensas —?
REBEKKA
Jes, ĉar estis iom memdecide de mi, sed —
ROSMER
Nu, do aŭdigu.
REBEKKA
Hieraŭ vespere, kiam tiu Ulrik Brendel estis forironta, — mi sendis
kun li du — tri liniojn al Mortensgård.
ROSMER
(iom malkvieta) Sed, kara Rebekka —. Nu, kion vi do skribis?
REBEKKA
Mi skribis, ke li farus al vi bonan servon, se li iomete zorgus pri
la malfeliĉulo kaj helpus lin per kio eblus.
ROSMER
Kara, tion vi ne estus devinta fari. Vi nur malhelpis al Brendel per
tio. Kaj Mortensgård estas ja homo, kiun mi deziras teni je distanco
de mi. Vi ja konas la iaman malagrablaĵon inter ni.
REBEKKA
Sed ĉu vi ne pensas, ke estus avantaĝe, denove ekhavi bonajn
rilatojn kun li?
ROSMER
Mi? Kun Mortensgård? Kial vi tiel pensas?
REBEKKA
Jes, ĉar vere sekura vi ja ne povas esti nun, — ĉar venis tio ĉi
inter vi kaj viaj amikoj.
ROSMER
(rigardas ŝin kaj kapskuas) Ĉu vi vere imagis, ke Kroll aŭ iu el
la aliuloj volus venĝi sin —? Ke ili kapablus —?
REBEKKA
En la unua kolero, kara —. Neniu povas scii certe. Ŝajnas al mi,
laŭ la konduto de la rektoro —
ROSMER
Ho, vi devus koni lin pli bone ol tiel. Kroll estas honestulo trae.
Posttagmeze mi iros al la urbo por paroli kun li. Mi volas paroli kun
ĉiuj. Ho, vi vidos, kiel glate ĉio iros —
(Sinjorino Helseth venas ĉe la pordo maldekstre.)
REBEKKA
(ekstaras) Kio estas, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Rektoro Kroll staras malsupre en la antaŭĉambro.
ROSMER
(ekstaras rapide) Kroll!
REBEKKA
La rektoro! Ĉu, imagu —!
SINJORINO HELSETH
Li demandas ĉu li povas suprenveni por paroli kun la pastoro.
ROSMER
(al Rebekka) Kion mi diris! Jes certe li povas. (iras al la pordo
kaj vokas malsupren la ŝtuparon) Venu supren, kara amiko! Kore
bonvena vi estu!
(Rosmer tenas la pordon malferma. — Sinjorino Helseth eliras. — Rebekka tiras la kurtenon antaŭ la pordaperturon. Ŝi ordigas ion aŭ alian.)
ROSMER
(silente, kortuŝite) Mi ja sciis ke ne estas la lasta fojo —
KROLL
Hodiaŭ mi vidas la aferojn en tute alia lumo ol hieraŭ.
ROSMER
Jes, ĉu ne, Kroll? Vi faras? Nun, kiam vi estas pripensinta —
KROLL
Vi komplete miskomprenas. (metas sian ĉapelon sur la tablon ĉe la
kanapo) Gravas por mi paroli kun vi sub kvar okuloj.
ROSMER
Kial fraŭlino West ne povas —?
REBEKKA
Ne, ne, sinjoro Rosmer. Mi eliros.
KROLL
(rigardas ŝin de supre malsupren) Kaj mi devas peti la fraŭlinon
pardoni ĉar mi venas tiel frue en la tago. Ke mi surprizas vin,
antaŭ ol vi havis tempon por —
REBEKKA
(ekmiras) Kiel do? Ĉu vi trovas, ke ne konvenas ke ĉi-hejme mi
surmetas matenan robon?
KROLL
Ho, mi petas! Mi ja tute ne scias kio fariĝis kutimo kaj uzo en
Rosmersholm.
ROSMER
Sed Kroll, — vi ja aspektas tute ŝanĝita hodiaŭ!
REBEKKA
Mi retiras min, sinjoro rektoro. (Ŝi eliras dekstre.)
KROLL
Kun via permeso — (Li eksidas sur la kanapon.)
ROSMER
Jes, kara, lasu nin konfide sidi kaj paroli kune.
(Li eksidas sur seĝon antaŭ la rektoro.)
KROLL
Mi ne fermis okulon de post hieraŭ. Mi kuŝis pensante la tutan
nokton.
ROSMER
Kaj kion vi do diras hodiaŭ?
KROLL
Fariĝos longe, Rosmer. Mi faru ioman enkondukon. Mi povas rakonti al
vi ion pri Ulrik Brendel.
ROSMER
Li estis ĉe vi, ĉu?
KROLL
Ne. Li vizitis fian drinkejon. En la plej fia kompanio kompreneble.
Drinkis kaj regalis tiom longe kiom li ion havis. Poste li insultis
la tutan kanajlaron por esti pleba popolaĉo. Pri tio li ja pravis.
Sed rezultis en bastonado, kaj li ĵetiĝis en la defluilon.
ROSMER
Do li tamen estas neplibonigebla.
KROLL
La surtuton li lombardis. Sed ĝi repreniĝis por li. Divenu de kiu!
ROSMER
De vi eble?
KROLL
Ne. De tiu nobla sinjoro Mortensgård.
ROSMER
Nu do.
KROLL
Mi informiĝis, ke la unua vizito de sinjoro Brendel estis al tiu
idioto kaj plebano.
ROSMER
Estis ja feliĉe por li —.
KROLL
Vere estis. (klinas sin super la tablon, iom pli proksimen al Rosmer)
Sed nun ni estas en afero, pri kiu mi pro nia malnova — nia antaŭa
amikeco devas averti vin.
ROSMER
Kara, kio do estas tio?
KROLL
Estas tio, ke en tiu ĉi domo iu ludas malantaŭ via dorso.
ROSMER
Kiel vi tion kredas. Ĉu estas Reb— Ĉu estas fraŭlino West, al kiu
vi aludas?
KROLL
Jes, ĝuste. Mi bone komprenas tion de ŝia flanko. Ŝi ja tiom longe
kutimiĝis esti la regantino ĉi tie. Sed tamen —
ROSMER
Kara Kroll, vi tute miskomprenas. Ŝi kaj mi, — ni nenion kaŝas unu
por la alia.
KROLL
Ĉu ŝi ankaŭ konfidis por vi, ke ŝi eniris en korespondadon kun la
redaktoro de “La Lumturo”?
ROSMER
Ho, vi aludas al tiu paro da linioj, kiun ŝi donis al Ulrik Brendel.
KROLL
Vi do eltrovis tion. Kaj ĉu vi konsentas, ke ŝi tiel iniciatas
rilaton kun tiu skandalskribisto, kiu ĉiun semajnon provas ridindigi
min kaj en mia lerneja laboro kaj en mia publika agado?
ROSMER
Kara, tiun flankon de la afero ŝi certe ne pripensis. Kaj cetere ŝi
libere agas, kiel ankaŭ mi.
KROLL
Nu? Jes, tio eble apartenas al la nova direkto, en kiun vi nun venis.
Ĉar kie vi staras, tie kompreneble ankaŭ fraŭlino West staras?
ROSMER
Ŝi faras. Ni du kune fidele laborigis nin antaŭen.
KROLL
(rigardas lin kaj malrapide skuas la kapon) Ho vi blinda, delogita
viro!
ROSMER
Mi? Kiel vi havas tian penson?
KROLL
Ĉar mi ne kuraĝas — ne volas pensi la plej fian. Ne, ne; lasu
min finparoli. — Vi ja vere alte taksas mian amikecon, Rosmer? Kaj
ankaŭ mian estimon? Ĉu ne?
ROSMER
Tiun demandon mi ja ne bezonas respondi.
KROLL
Nu, sed estas aliaj aferoj, kiuj postulas respondon, — plena klarigo
de via flanko. — Ĉu vi akceptas, ke mi faru ian ekzamenadon —?
ROSMER
Ekzamenadon?
KROLL
Jes, ke mi demandas vin pri io kaj alia, kio eble estus embarase por
vi memori. Vidu, — tio pri via apostateco, — nu via libereco, kiel
vi nomas ĝin, — tio dependas de multaj aliaj aferoj, kiujn vi pro
vi mem devas klarigi por mi.
ROSMER
Kara, demandu pri kio ajn. Mi havas nenion kaŝindan.
KROLL
Do diru al mi, — kio laŭ vi estis la vere profunda kialo por la
memmortigo de Beate?
ROSMER
Ĉu vi dubas pri tio? Aŭ pli ĝuste, ĉu oni povas demandi pri
kialoj por tio, kion malfeliĉa, malsana, nerespondeculino faras?
KROLL
Ĉu vi estas certa, ke Beate estis tute nerespodeca? La kuracistoj
almenaŭ opiniis, ke tio eble ne estas certa.
ROSMER
Se la kuracistoj estus ŝin vidinta tia, kia mi vidis ŝin multajn
fojojn, ili ne dubus.
KROLL
Ankaŭ mi ne dubis tiam.
ROSMER
Ho ne, bedaŭrinde ne eblis dubi. Mi ja rakontis al vi pri ŝia
senrega, sovaĝa pasio, — kiun ŝi postulis, ke mi reciproku. Ho la
teruro kiun ŝi enigis en min! Kaj ankaŭ ŝiaj senkialaj ĉagrenigaj
memriproĉoj la lastajn jarojn.
KROLL
Jes, kiam ŝi informiĝis, ke ŝi la tutan vivon restus seninfana.
ROSMER
Nu, pensu do mem —. Tia pelanta, terura suferego pri io tute ekster
ŝia kulpo —! Kaj ŝi estus respondeckapabla?
KROLL
Hm —. Ĉu vi memoras, ĉu vi tiam havis librojn en la domo, kiuj
temis pri la celo de geedzeco — laŭ nia moderna, progresa koncepto?
ROSMER
Mi memoras, ke fraŭlino West pruntedonis al mi iun tian verkon. Ĉar
ŝi ja heredis la libraron de la doktoro, kiel vi scias. Sed kara
Kroll, vi do ne opinias, ke ni estis tiel senatentaj por inici la
malsanulinon en tiaj aferoj? Mi povas certigi al vi laŭte kaj kore,
ke ni pro nenio kulpas. Estis ŝiaj propraj konfuzitaj cerbaj nervoj,
kiuj pelis ŝin sur la vojojn de deliro.
KROLL
Unu aferon mi tamen povas rakonti al vi nun. Kaj tio estas, ke la
bedaŭrinda, turmentita kaj konfuzita Beate finis sian propran vivon,
por ke vi vivu feliĉe, — vivu libere kaj — laŭ via deziro.
ROSMER
(duone ekstaras de la seĝo) Kion vi aludas per tio?
KROLL
Aŭskultu min nun trankvile, Rosmer. Ĉar nun mi povas priparoli
tion. En sia lasta vivojaro ŝi vizitis min du fojojn por plendi pri
sia timo kaj sia malespero.
ROSMER
Pro la sama.
KROLL
Ne. La unuan fojon ŝi diris aserte, ke vi estas sur la vojo de
apostatado. Ke vi volis rompi kun la kredo de viaj patroj —
ROSMER
(vigle) Kion vi jen diras ne eblas, Kroll! Tute neeblas! Vi eraras en
tio ĉi.
KROLL
Kial?
ROSMER
Jes, ĉar tiom longe kiom Beate vivis, mi ankoraŭ luktis en dubo kun
mi mem. Kaj tiun lukton mi elluktis sola kaj en kompleta silento. Mi
pensas, ke eĉ ne Rebekka —
KROLL
Rebekka?
ROSMER
Nu ja, — fraŭlino West. Mi nomas ŝin tiel pro facileco.
KROLL
Mi rimarkis tion.
ROSMER
Tial ne estas kompreneble, kiel Beate estus povinta ekhavi tiun
ideon. Kaj kial ŝi ne al mi mem tion priparolis? Kaj tion ŝi neniam
faris. Neniam eĉ ne per unu sola vorto.
KROLL
Kompatindulino, — ŝi petegis al mi, ke mi parolu.
ROSMER
Kaj kial vi ne faris?
KROLL
Ĉu mi tiam momenton povus dubi, ke ŝi estis mense malsana? Tia
akuzo kontraŭ homo kiel vi! — Kaj ŝi revenis, — iom pli ol
monaton poste. Tiam ŝi aspektis pli trankvile. Sed elirante ŝi
diris: Ili povas nun baldaŭ atendi la blankan ĉevalon en
Rosmersholm.
ROSMER
Nu, nu. La blanka ĉevalo, — ĝin ŝi ofte menciis.
KROLL
Kaj kiam mi provis deturni ŝin de tiuj malĝojaj pensoj, ŝi nur
respondis: “Ne restas longa tempo por mi. Ĉar nun Johannes
devas baldaŭ edzinigi Rebekka”.
ROSMER
(preskaŭ konsternita) Kion vi diras —! Mi edzinigi —!
KROLL
Okazis ĵaŭdon posttagmeze. — Sabaton vespere ŝi ĵetis sin de la
ponteto kaj en la muelejan akvofalon.
ROSMER
Kaj vi, kiu ne avertis nin —!
KROLL
Vi ja mem scias kiom da fojoj ŝi aludis, ke baldaŭ ŝi devus morti.
ROSMER
Mi ja scias. Sed tamen; — vi estus devinta averti nin!
KROLL
Mi intencis. Sed tiam estis tro malfrue.
ROSMER
Sed kial vi ne poste —? Kial vi prisilentis tion?
KROLL
Por kio turmentadi kaj korŝiradi vin ankoraŭ pli? Mi ja konsideris
ĉion kiel nuraj senfundaj, konfuzaj fantaziaĵoj. — Ĝis hieraŭ
vespere.
ROSMER
Do nun ne plu?
KROLL
Ĉu Beate ne vidis klare, kiam ŝi diris, ke vi estis forlasonta vian
infanan kredon?
ROSMER
(fiksrigardas rekte antaŭen) Jes, tion mi ne komprenas. Estas la
plej nekomprenebla en la mondo.
KROLL
Nekomprenebla aŭ ne, — tamen tiel estas. Kaj nun mi demandas al vi,
Rosmer, — kiom da vero troviĝas en ŝia alia kulpigo? En la lasta,
mi aludas.
ROSMER
Kulpigo? Ĉu tio estis kulpigo?
KROLL
Vi eble notis, kiel venis ŝiaj vortoj. Ŝi volis foriri, diris ŝi
—. Kial? Nu?
ROSMER
Jes, por ke mi edzinigu Rebekka —.
KROLL
La vortoj ne ĝuste tiel venis. Beate esprimis sin alimaniere. Ŝi
diris: Ne restas por mi longa tempo. Ĉar nun Johannes devas
baldaŭ edzinigi Rebekka.
ROSMER
(rigardas lin momenton; kaj li ekstaras) Nun mi komprenas vin, Kroll.
KROLL
Kaj jen? Kia via respondo?
ROSMER
(ĉiam silente sinrega) Al io tiel absurda —? La sola ĝusta
respondo estus montri al la pordo.
KROLL
(ekstaras) Perfekte.
ROSMER
(starigas sin antaŭ lin) Aŭskultu. Jarlonge, — ekde kiam Beate
forpasis, — Rebekka West kaj mi vivas solaj ĉi tie en Rosmersholm.
Dum tiu longa tempo vi konas la kulpigon de Beate kontraŭ ni. Sed
neniam momenton mi rimarkis, ke vi ofendiĝis, ke Rebekka kaj mi
vivas kune ĉi tie.
KROLL
Mi ne sciis antaŭ hieraŭ, ke estas apostato kaj — liberigita
virino, kiuj havas tiun kunvivon.
ROSMER
Ah —! Vi do opinias, ke ne troviĝas puraj animoj en apostatoj kaj
liberigitulinoj. Vi ne kredas, ke ili havas postulon al dececo en si
mem kiel naturan bezonon!
KROLL
Mi ne bazigas ion sur tian dececon, kiu ne havas sian radikon en la
kredo de la eklezio.
ROSMER
Kaj tion vi validigas ankaŭ por Rebekka kaj mi? Pri la rilato inter
ŝi kaj mi —?
KROLL
Mi ne povas, favore al vi du, flankenigi la opinion, ke ne estas
profunda fendego inter la libera penso kaj — hm.
ROSMER
Kaj kio —?
KROLL
— kaj la libera amo, ĉar vi nepre volas tion aŭdi.
ROSMER
(malrapide) Kaj vi ne hontas diri tiaĵon al mi! Vi, kiu konas min
ekde mia plej frua juneco.
KROLL
Ĝuste tial. Mi scias, kiel facile vi lasas vin influi de la homoj al
kiuj vi interrilatas. Kaj tiu via Rebekka —. Nu, tiu fraŭlino West,
— ŝin ni ja vere ne sufiĉe konas. Mallonge, Rosmer, — mi ne
malkaptas vin. Kaj vi mem, — vi devas savi vin en ĝusta tempo.
ROSMER
Savi min? Kiel —?
(Sinjorino Helseth enrigardas tra la pordo maldekstre.)
ROSMER
Kion vi volas?
SINJORINO HELSETH
Mi petus la fraŭlinon veni malsupren.
ROSMER
La fraŭlino ne estas ĉi-supre.
SINJORINO HELSETH
Nu? (ĉirkaŭrigardas) Strange. (Ŝi eliras.)
ROSMER
Vi diris —?
KROLL
Aŭdu nun. Kio ĉi tie okazis sekrete dum Beate vivis, — kaj kio
daŭre okazas, — tion mi ne volas pli profunde esplori. Vi estis ja
vere malfeliĉa en via geedzeco. Kaj tio parolu por via senkulpiĝo —
ROSMER
Ho, kiel malprofunde vi efektive konas min.
KROLL
Ne interrompu min. Tion mi volas diri, — ke se tiu kuna vivo kun
fraŭlino West daŭru, estas absolute necese, ke vi silentigu la
ŝanĝon, — la bedaŭrindan apostatadon, — al kiu ŝi logis vin.
Lasu min paroli! Lasu min paroli! Mi diras, ke se malbone estu, do en
la nomo de Dio, pensu kaj opiniu kaj kredu kion ajn, kion vi volas —
en kiu ajn direkto. Sed tenu viajn opiniojn por vi mem. Tio ĉi estas
ja pure persona afero. Ne necesiĝas elkriadi tiaĵon super la tutan
landon.
ROSMER
Necesas por mi veni el falsa kaj dubinda situacio.
KROLL
Sed vi havas devon al la tradicioj de via parencaro, Rosmer! Memoru
tion! Ekde transmemoraj tempoj Rosmersholm estis hejmo por deco kaj
ordo, — por respektinda estimo antaŭ ĉio alte tenata kaj sankciita
de la plej bonaj homoj en la socio. La tuta regiono stampiĝis de
Rosmersholm. Kaŭziĝos fatala, neriparebla konfuzo, se kuros
onidiro, ke vi mem rompis kion mi volas nomi la rosmeran familian
idealon.
ROSMER
Kara Kroll, — mi ne vidas la aferon tiel. Ŝajnas al mi, ke estas
mia nerifuzebla devo fari iom da lumo kaj ĝojo ĉi tie, kie la
parencaro Rosmer kreis sombron kaj pezon tra longaj, longaj tempoj.
KROLL
(rigardas lin severe) Jes, estus meritinda ago de viro, per kiu la
parencara vico forpasas. Lasu tian penson kuŝi nun. Ne estas konvena
laboro por vi. Vi estas kreita por vivi kiel la silenta esploristo.
ROSMER
Eble tiel estas. Sed mi tamen unu fojon volas partopreni en la
vivolukto, ankaŭ mi.
KROLL
Tiu vivolukto, — ĉu vi scias kia ĝi fariĝos por vi? Fariĝos
lukto por vivo kaj morto kun ĉiuj viaj amikoj.
ROSMER
(silente) Ili do certe ne estas same fanatikaj kiel vi.
KROLL
Vi estas naiva animo, Rosmer. Sensperta animo vi estas. Vi ne
suspektas, kiel frakase la ŝtormo ruliĝos super vin.
(Sinjorino Helseth malfermetas la pordon maldekstre.)
SINJORINO HELSETH
Mi demandus de la fraŭlino —
ROSMER
Kio estas?
SINJORINO HELSETH
Estas iu malsupre, kiu volus paroli momenton kun la pastoro.
ROSMER
Ĉu estas li, kiu vizitetis hieraŭ vespere?
SINJORINO HELSETH
Ne, estas tiu sinjoro Mortensgård.
ROSMER
Mortensgård!
KROLL
Aha! Al tio do! Al tio jam!
ROSMER
Kion li volas al mi? Kial vi ne petis lin foriri?
SINJORINO HELSETH
La fraŭlino diris, ke mi demandu ĉu li povus suprenveni.
ROSMER
Diru al li, ke iu jam ĉeestas —
KROLL
(al sinjorino Helseth) Vi permesu al li suprenveni, sinjorino.
(Sinjorino Helseth eliras.)
KROLL
(prenas sian ĉapelon) Mi cedas la kampon — ĝis plue. Sed la ĉefa
batalo ankoraŭ ne luktiĝis.
ROSMER
Je mia vivo, Kroll, — mi havas nenion kune kun Mortensgård.
KROLL
Mi ne plu kredas vin. Je neniu punkto. En neniu rilato mi plu kredos
vin de nun. Nun estos lukto per akraj armiloj. Ni volas provi fari
vin nedanĝera.
ROSMER
Ho, Kroll, — kiel profunde, — kiel abisme profunde vi nun staras!
KROLL
Mi? Kaj tion diras iu kiel vi! Memoru Beate!
ROSMER
Ĉu al tio vi revenas!
KROLL
Ne. La enigmo de la mueleja akvofalo vi devas solvi laŭ via
konscienco, — se vi daŭre tiaĵon havas.
(Peder Mortensgård envenas malrapide kaj silente tra la pordo maldekstre. Li estas malalta, maldika viro kun maldensa ruĝeta hararo kaj barbo.)
KROLL
(kun malama okulĵeto) Nu, “La Lumturo” do —. Ekbruligita
en Rosmersholm. (butonumas sian surtuton) Jes, mi do ne bezonas dubi
pri la direkto stiri.
MORTENSGÅRD
(malsovaĝe) “La Lumturo” ĉiam lumos por ĝvidi la
rektoron hejmen.
KROLL
Jes, vi longe montris vian bonan volon. Ekzistas ja ordono, ke ni ne
faru falsan ateston kontraŭ nian proksimulo —
MORTENSGÅRD
La rektoro ne bezonas instrui min pri la ordonoj.
KROLL
Eĉ ne pri la sesa?
ROSMER
Kroll —!
MORTENSGÅRD
Se bezoniĝus, la pastoro do estus la plej proksima.
KROLL
(kun subpremata moko) La pastoro? Jes, sendiskute pastoro Rosmer
estas la plej proksima viro en tiu rilato. — Bonan profiton, miaj
sinjoroj!
(Li eliras kaj frapas la pordon post si.)
ROSMER
(restas rigardanta al la pordo kaj diras al si mem) Nu ja, do estu
tiel. (turnas sin) Diru al mi, sinjoro Mortensgård, kio kondukas vin
ĉi tien al mi?
MORTENSGÅRD
Vere estis sinjorino West, kiun mi serĉis. Mi pensis, ke mi devas
danki ŝin pro la bona letero, kiun mi ricevis de ŝi hieraŭ.
ROSMER
Mi scias, ke ŝi skribis al vi. Ĉu vi parolis kun ŝi?
MORTENSGÅRD
Iomete. (kun eta rideto) Mi aŭdas, ke la konceptoj iel ŝanĝiĝis
ĉi tie en Rosmersholm.
ROSMER
Miaj konceptoj ŝanĝiĝis multe. Mi povas preskaŭ diri — en ĉio.
MORTENSGÅRD
Ŝi tion diris, la fraŭlino. Tial ŝi opiniis, ke mi devus supreniri
por paroli kun la pastoro.
ROSMER
Pri kio, sinjoro Mortensgård?
MORTENSGÅRD
Ĉu mi rajtas rakonti en “La Lumturo”, ke vi adoptis aliajn
ideojn, — kaj ke vi aliĝas al la ideoj pri libereco kaj progreso?
ROSMER
Bonvole. Mi eĉ petas vin rakonti tion.
MORTENSGÅRD
Do presiĝos morgaŭ matene. Estos granda kaj grava novaĵo, ke
pastoro Rosmer en Rosmersholm intencas lukti por la afero de lumo
ankaŭ en tiu senco.
ROSMER
Mi ne vere komprenas vin.
MORTENSGÅRD
Mi diras, ke por nia partio estas forta morala apogo ĉiun fojon,
kiam ni gajnas seriozan, kristanan apoganton.
ROSMER
(iomete surprizata) Vi do ne scias —? Ĉu fraŭlino West ne rakontis
al vi ankaŭ tion?
MORTENSGÅRD
Kion, sinjoro pastoro? Io urĝis por la fraŭlino. Ŝi diris, ke mi
supreniru por aŭdi pli de vi mem.
ROSMER
Nu, mi do volas diri al vi, ke mi liberigis min komplete. Al ĉiuj
flankoj. Mi staras nun sen iu ajn rilato al la doktrino de la
eklezio. De hodiaŭ tiuj aferoj tute ne rilatas al mi.
MORTENSGÅRD
(rigardas lin konfuzite) Ne, — eĉ se la luno falis teren, mi ne
fariĝus —! Eĉ la pastoro liberigas sin —!
ROSMER
Jes, mi nun staras tie, kie vi mem estas starinta dum longa tempo.
Pri tio vi do povas informi en “La Lumturo” morgaŭ.
MORTENSGÅRD
Ankaŭ tio. Ne, kara pastoro —. Pardonu min, — sed tiun flankon de
la afero ni ne devas tuŝi.
ROSMER
Ne tuŝi tion ĉi?
MORTENSGÅRD
Ne intertempe, mi pensas.
ROSMER
Sed mi ne komprenas —.
MORTENSGÅRD
Jes, vidu, sinjoro pastoro —. Vi ja ne estas tiel sperta pri la
cirkonstancoj kiel mi, mi opinias. Sed ĉar vi nun aliĝis al la
libereca movado, — kaj ĉar vi, — kiel diris fraŭlino West, —
volas partopreni en la movado, — vi certe tion faras por esti kiel
eble plej utila kaj al la direkto kaj al la movado.
ROSMER
Jes, tion mi ege bonvolas.
MORTENSGÅRD
Nu; sed jen mi volas sciigi al vi, sinjoro pastoro, ke se vi malkaŝe
elpaŝos kun tio ĉi pri via apostatado de la eklezio, vi ligos viajn
proprajn manojn surloke.
ROSMER
Vi opinias, ĉu?
MORTENSGÅRD
Jes, vi estu certa, ke tiam restos ne multe por vi fari en ĉi tiu
regiono. Kaj cetere, — el libereculoj ni havas sufiĉan nombron
antaŭe, sinjoro pastoro. Mi dirus, — ni havas tro multajn tiajn
ulojn. Kion la partio bezonas, estas kristanaj elementoj, — ion,
kion ĉiuj povas respekti. Jen kio mankas al ni tiel grave. Tial
estas plej konsilinde, ke vi ne malkaŝu tiaĵon, kiu ne koncernas la
publikon. Jen mia opinio.
ROSMER
Nu tiel. Vi do ne kuraĝas ekrilati kun mi, se mi konfesas mian
apostatadon?
MORTENSGÅRD
(agitas la kapon) Mi nevolonte kuraĝas, sinjoro pastoro. Lastatempe
mi sekvis la regulon, neniam apogi ion aŭ iun, kiuj atakas la
ekleziajn aferojn.
ROSMER
Ĉu vi mem do lastatempe returnis al la kredo?
MORTENSGÅRD
Tio estas aparta afero.
ROSMER
Nu, tiel do. Nun mi komprenas vin.
MORTENSGÅRD
Sinjoro pastoro, — vi devus memori, ke mi, — precipe mi, — ne
havas plenan liberecon por agi.
ROSMER
Kio do ligas vin?
MORTENSGÅRD
Tio ligas min, ke mi estas stampita viro.
ROSMER
Ah, nu tiel.
MORTENSGÅRD
Stampita viro, sinjoro pastoro. Tion precipe vi devus memori. Ĉar
estis ja vi unue, kiu stampis min.
ROSMER
Se tiam mi estus starinta kie mi nun staras, mi traktus vian pekon
per pli indulgaj manoj.
MORTENSGÅRD
Tion pensas ankaŭ mi. Sed nun estas tro malfrue. Vi stampis min unu
fojon por ĉiam. Stampis min por la tuta vivo. Nu, vi eble ne plene
komprenas, kio al tio sekvas. Sed nun vi eble baldaŭ spertos tiun
bruldoloron mem, sinjoro pastoro.
ROSMER
Mi?
MORTENSGÅRD
Jes. Ĉar vi do ne kredas, ke rektoro Kroll kaj lia rondo donos
absolvon por tia rompo, kiel la via? Kaj “La Gubernia Gazeto”
certe fariĝos iom sanga laŭdire. Povas okazi, ke ankaŭ vi
fariĝos stampita viro.
ROSMER
Mi sentas min nevundebla en ĉiuj personaj rilatoj, sinjoro
Mortensgård. Mia konduto ne estas pridubebla.
MORTENSGÅRD
(kun afableta rideto) Estas fiera vorto, tio, sinjoro pastoro.
ROSMER
Povas esti. Sed mi rajtas uzi tian vorton.
MORTENSGÅRD
Eĉ se vi esplorus vian konduton tiel profunde, kiel vi iam esploris
la mian?
ROSMER
Vi parolas tiel strange. Al kio vi aludas? Ĉu al io difinita?
MORTENSGÅRD
Jes, estas difinita afero. Nur unu sola. Sed tiu eblus fariĝi
sufiĉe malagrabla, se malicaj kontraŭuloj informiĝus pri ĝi.
ROSMER
Vi bonvole sciigu, kio tio estus.
MORTENSGÅRD
Ĉu la pastoro ne povas mem diveni?
ROSMER
Ne, tute ne. Neniel.
MORTENSGÅRD
Nu ja, mi devas do malligi la sakon. — Mi havas en mia zorgo
strangan leteron skribita ĉi tie en Rosmersholm.
ROSMER
La leteron de fraŭlino West, vi aludas? Ĉu ĝi estas tiom stranga?
MORTENSGÅRD
Ne, tiu letero ne estas stranga. Sed mi iam ricevis alian leteron de
ĉi tiu domo.
ROSMER
Ankaŭ de fraŭlino West?
MORTENSGÅRD
Ne, sinjoro pastoro.
ROSMER
Nu, de kiu do? De kiu?
MORTENSGÅRD
De karmemora sinjorino.
ROSMER
De mia edzino! Vi ricevis leteron de mia edzino, ĉu?
MORTENSGÅRD
Jes, mi havas ĝin.
ROSMER
Kiam?
MORTENSGÅRD
Estis en la lasta vivotempo de la karmemora sinjorino. Povas nun esti
antaŭ jaro kaj duono. Kaj tiu letero estas stranga.
ROSMER
Vi certe scias, ke mia edzino estis mense malsana tiun tempon.
MORTENSGÅRD
Jes, mi scias, ke multaj opiniis tion. Sed ŝajnas al mi, ke oni ne
povas ion tian rimarki el la letero. Kiam mi diras, ke la letero
estas stranga, tio estas pro alia kaŭzo.
ROSMER
Kaj, je la mondo, kion elpensis mia bedaŭrinda edzino por skribi al
vi?
MORTENSGÅRD
Mi havas la leteron hejme. Ŝi komencas proksimume tiel, ke ŝi vivas
en timo kaj teruro. Ĉar ĉi tie estas tiom da malbonaj homoj. Kaj
tiuj homoj vivas nur por malutili al vi.
ROSMER
Mi?
MORTENSGÅRD
Jes, tiel ŝi skribas. Kaj jen la plej stranga. Ĉu mi tion menciu,
sinjoro pastoro?
ROSMER
Jes certe! Ĉion. Senrezerve.
MORTENSGÅRD
La karmemora sinjorino petegas min esti grandanima. Ŝi scias,
skribas ŝi, ke estas la pastoro, kiu eksigis min de mia instruista
posteno. Kaj ŝi kore petas, ke mi ne venĝu min.
ROSMER
Kiel ŝi pensis, ke vi povus venĝi vin?
MORTENSGÅRD
Ŝi skribis en la letero, ke se mi aŭdus onidirojn, ke pekoj okazus
en Rosmersholm, mi ne devus fidi tiaĵojn, ĉar estas nur malicaj
homoj, kiuj disvastigis tiajn onidirojn por igi vin malfeliĉa.
ROSMER
Ĉu tio estas en la letero?
MORTENSGÅRD
La pastoro povas mem legi ĝin je okazo.
ROSMER
Sed mi ne komprenas —! Kion ŝi do imagis, kion tiaj onidiroj
aludus?
MORTENSGÅRD
Unue ke la pastoro forlasis sian infanecan kredon. Tion la sinjorino
definitive neis — tiam. Kaj poste — hm —
ROSMER
Poste?
MORTENSGÅRD
Poste ŝi skribas, — kaj tio estas tre konfuza, — ke ŝi ne konas
iun pekan rilaton en Rosmersholm. Ke neniam fariĝis maljusteco
kontraŭ ŝin. Kaj se onidiroj pri tiaĵoj disvastiĝus, ŝi petegas
min ne tuŝi tion en “La Lumturo”.
ROSMER
Neniu nomo menciiĝas?
MORTENSGÅRD
Ne.
ROSMER
Kiu portis al vi tiun leteron?
MORTENSGÅRD
Mi promesis ne diri. Ĝi portiĝis al mi iun vesperon en krepusko.
ROSMER
Se vi estus tuj demandinta, vi informiĝus, ke mia bedaŭrinda,
malfeliĉa edzino ne estis tute respondeckapabla.
MORTENSGÅRD
Mi ja demandis, sinjoro pastoro. Sed mi devas diri, ke mi ne ĝuste
ricevis tiun impreson.
ROSMER
Ĉu ne? — Sed kial vi vere informas min pri tiu malnova, konfuza
letero?
MORTENSGÅRD
Por konsili vin esti ekstreme singardema, pastoro Rosmer.
ROSMER
En mia vivo, vi aludas?
MORTENSGÅRD
Jes. Memoru, ke de nun vi ne estas protektata viro.
ROSMER
Vi do subtenas la kredon, ke estas io kaŝinda?
MORTENSGÅRD
Mi ne scias, kial libereca viro ne vivus la vivon plej eble plene.
Sed, kiel dirite, estu singardema post ĉi tiu tago. Se io onidirus
kontraŭe al la antaŭjuĝoj, estu certa, ke la tuta libera spirita
movado kulpiĝus pro ĝi. — Adiaŭ, pastoro Rosmer.
ROSMER
Adiaŭ.
MORTENSGÅRD
Kaj nun mi iros rekte al la presejo por presi la grandan novaĵon en
“La Lumturo”.
ROSMER
Presu ĉion.
MORTENSGÅRD
Mi presas ĉion, kion la publiko bezonas scii.
(Li salutas kaj eliras. Rosmer restas staranta apud la pordo, dum Mortensgård malsupreniras la ŝtuparon. Oni aŭdas la eksteran pordon fermiĝi.)
ROSMER
(ĉe la pordo, vokas mallaŭte) Rebekka! Re—. Hm. (laŭte)
Sinjorino Helseth, ĉu fraŭlino West ne estas tie malsupre?
SINJORINO HELSETH
(aŭdiĝas malsupre en la antaŭĉambro) Ne, sinjoro pastoro, ĉi tie
ŝi ne estas.
(La kurteno en la fono flankentiriĝas. Rebekka aperas en la pordaperturo.)
REBEKKA
Rosmer!
ROSMER
(turnas sin) Kio! Ĉu vi estis en mia dormoĉambro! Kara, kion vi tie
faris?
REBEKKA
(iras al li) Mi ŝtelaŭskultis.
ROSMER
Tamen, Rebekka, kiel vi do povis!
REBEKKA
Jes, mi povis. Li tiel malbele vortumis, — tion pri la matena robo
—
ROSMER
Ah, vi do estis tie, kiam Kroll —?
REBEKKA
Jes. Mi volis scii, kio kaŝiĝis inside en li.
ROSMER
Mi ja estus rakontonta.
REBEKKA
Vi apenaŭ rakontus ĉion. Kaj certe ne per liaj propraj vortoj.
ROSMER
Vi ĉion aŭdis, ĉu?
REBEKKA
La plimulton, mi pensas. Mi devis tempeton malsupreniri, kiam
Mortensgård venis.
ROSMER
Kaj ree supren —
REBEKKA
Ne lasu vin ĝeni, kara amiko.
ROSMER
Faru ĉion, kion vi mem trovas justa kaj ĝusta. Vi ja havas vian
plenan liberecon. — Sed kion vi sekve diras, Rebekka —? Ho, ŝajnas
al mi, ke neniam antaŭe mi bezonis vin tiel forte kiel nun.
REBEKKA
Ni ambaŭ ja antaŭsciis kio foje venus.
ROSMER
Ne, ne, — ne tio ĉi.
REBEKKA
Ne tio ĉi?
ROSMER
Mi ja pensis, ke frue aŭ malfrue nia bela amikeco estus ĵetmakulata
kaj suspektindigata. Sed ne de Kroll. De li mi neniam imagis tiaĵon.
Sed de tiu svarmo kun krudaj animoj kaj malnoblaj okuloj. Ho jes, —
mi ja havis kaŭzon por tio, kiam mi tiel gardeme per vualo kovris
nian ligon. Estis danĝera sekreto.
REBEKKA
Ho, ĉu estas ĝeninda, la juĝo de aliuloj! Ni ja scias en ni mem,
ke ni estas senkulpaj.
ROSMER
Mi? Senkulpa? Jes, tion mi efektive opiniis — eĉ ĝis ĉi tiu tago.
Sed nun, — nun, Rebekka —
REBEKKA
Jes, kio nun?
ROSMER
Kiel mi klarigu por mi la teruran akuzon de Beate?
REBEKKA
(en ekscito) Ho, ne parolu plu pri Beate! Ne pensu plu pri Beate! Vi
ja nun liberiĝis de ŝi, kiu estas morta.
ROSMER
Depost mi sciiĝis pri tio ĉi, ŝi refariĝis terure vivanta.
REBEKKA
Ho ne, — vi ne devas, Rosmer! Vi ne devas!
ROSMER
Jes, mi diras. Ni devas veni al la fundo de tio ĉi. Kiel povis ŝi
erarvojiĝi en tiun fatalan miskomprenon?
REBEKKA
Vi do ne mem komencas dubi, ke ŝi estis proksima al mensa malsano?
ROSMER
Nu do, — estas pri tio, ke mi ne plu povas esti tute certa. Kaj
cetere — se tiel estus —
REBEKKA
Se tiel estus? Jes, kio do?
ROSMER
Mi aludas, — kie ni serĉu la plej proksiman kaŭzon, ke ŝia
malsana animo transiris al frenezeco?
REBEKKA
Kaj al kio utilas, ke vi perdigadas vin en tiaj cerbumadoj!
ROSMER
Mi ne povas eviti, Rebekka. Mi ne povas eviti tiun mordantan dubon,
eĉ se mi arde volus.
REBEKKA
Ho, sed povas esti danĝere — tiel konstante turniĝi ĉirkaŭ tio
sola kaj peza.
ROSMER
(paŝadas maltrankvile kaj penseme ĉirkaŭe) Mi iel estus min
malkaŝinta. Ŝi eble estas rimarkinta, kiel feliĉa mi sentiĝis
depost vi venis al ni.
REBEKKA
Jes, sed, kara, se tiel tamen estus —!
ROSMER
Eblas, — ke ne eskapis ŝian atenton, ke ni legis la samajn librojn.
Ke ni serĉis unu la alian kaj priparolis la novajn aferojn. Sed mi
tute ne komprenas! Ĉar mi estis ja ĉiam zorgema por ŝirmi ŝin.
Kiam mi pripensas, aspektas ke mi ekstreme provis teni ŝin ekster
tio nia. Aŭ ĉu ne, Rebekka?
REBEKKA
Jes, jes, vi faris.
ROSMER
Kaj ankaŭ vi. Kaj tamen —! Ho tio ĉi estas terure pripensi! Ŝi do
pensadis, ŝi, — en sia malsana amo, — silentis kaj silentis, —
observis nin, — rimarkis ĉion, kaj, — kaj misinterpretis ĉion.
REBEKKA
(premas la manojn) Ho, mi estus neniam veninta al Rosmersholm.
ROSMER
Ho, imagu kiel ŝi suferis en silento! La malbonon, kiun ŝi kredis
kaj en sia malsana cerbo konstruis kaj kunmetis pri ni. — Ĉu ŝi
neniam parolis al vi pri io, kio povus doni al vi iun spuron?
REBEKKA
(kvazaŭ ekscitita) Al mi! Ĉu vi kredas, ke mi tiaokaze restus ĉi
tie tagon pli longe.
ROSMER
Ne, ne, mi komprenas. — Ho, la lukto, kiun ŝi luktis. Kaj luktis
sola, Rebekka. Malespera kaj tute sola. — Kaj fine tiu emociiga —
akuzanta venko — en la mueleja akvofalo.
(Li ĵetas sin en la seĝon ĉe la skribotablo, apogas la brakojn sur la tablon kaj kovras la vizaĝon per la manoj.)
REBEKKA
(singardeme proksimiĝas al li de malantaŭe) Aŭskultu nun, Rosmer.
Se estus en via potenco revoki Beate — al vi — al Rosmersholm, —
ĉu vi volus?
ROSMER
Ho, kion scias mi fari aŭ ne fari. Mi nur havas penson pri tio sola,
— kio estas nerevokebla.
REBEKKA
Vi estus ja nun komenconta vivi, Rosmer. Vi jam estis komencinta.
Vi estis vin tute liberiginta — al ĉiuj flankoj. Vi sentis vin
ĝoja kaj liberanima —
ROSMER
Ho jes, — mi faris. — Sed jen venas tiu peza premo.
REBEKKA
(malantaŭ li kun la manoj sur la seĝodorso) Kiel rave estis, kiam
ni sidis en la sidĉambro en la krepusko. Kaj ni helpis unu la alian
fari planon por nova vivo. Vi volis preni lokon en la vivanta vivo,
— en la vivo de la ĉiutago, — kiel vi esprimis vin. Vi volis iri
kiel liberiganta gasto de hejmo al hejmo. Gajni la animojn kaj la
volojn por vi. Krei nobelajn homojn ĉirkaŭe, — en pli kaj pli
vastaj rondoj. Nobelojn.
ROSMER
Ĝojajn nobelojn.
REBEKKA
Jes — ĝojajn.
ROSMER
Ĉar estas la ĝojo, kiu nobeligas la animojn, Rebekka.
REBEKKA
Ĉu vi ne kredas, — ke ankaŭ la sufero? La granda sufero?
ROSMER
Jes, — se oni povus trapasi ĝin. Trans ĝin. Supere trans ĝin.
REBEKKA
Tion vi devas.
ROSMER
(peze skuas la kapon) Trans tio ĉi mi neniam venos — tute. Ĉiam
restos dubo. Demando. Mi neniam plu estos glutanta tion, kio faras
la vivon mirinde ĝuinda por vivi.
REBEKKA
(super la seĝodorso, pli mallaŭte) Al kio vi aludas, Rosmer?
ROSMER
(rigardas supren al ŝi) Al la trankvila, ĝoja senkulpeco.
REBEKKA
(paŝon malantaŭen) Jes.
Senkulpeco. (mallonga paŭzo)
ROSMER
(kun la kubutoj sur la tablo, apogante la kapon en la mano kaj
antaŭenrigardante) Kaj kiel ŝi komprenis kombini. Kiel sisteme ŝi
ĉion kunmetis. Unue ŝi komencas dubi pri mia ortodoksa kredo —.
Kiel povis ŝi ekpensi tion tiam? Sed ŝi ekhavis la ideon. Kaj ĝi
kreskis al certeco. Kaj jen, — jes jen estis ja facile por ŝi
akcepti ĉion imageblan. (streĉas sin en la seĝo kaj puŝas la
manojn tra la hararo) Ho, ĉiuj tiuj frenezaj imagaĵoj! Neniam povas
mi forigi ilin. Mi sentas. Mi scias. Senaverte ili venos ĵetante sin
antaŭen memorigante pri la mortinto.
REBEKKA
Kiel la blanka ĉevalo en Rosmersholm.
ROSMER
Jes, tiel. Ĉasante antaŭen en la mallumo. En la silento.
REBEKKA
Kaj por tiu malbeata cerba ŝpino vi volas malkapti la vivantan
vivon, kiun vi estis preta ĉirkaŭbraki.
ROSMER
Vi pravas, ke estas peze. Peze, Rebekka. Sed por mi ne estas elekto.
Kiel mi do saviĝus el tio ĉi!
REBEKKA
(malantaŭ la seĝo) Kreante novajn rilatojn.
ROSMER
(ekmiras, suprenrigardas) Novajn rilatojn?
REBEKKA
Jes, novajn rilatojn al la ekstera mondo. Vivi, agi, trakti. Ne sidi
ĉi tie cerbumante kaj kovante super nesolveblaj enigmoj.
ROSMER
(ekstaras) Novaj rilatoj? (paŝas trans la plankon, haltas apud la
pordo kaj revenas) Mi ekhavis demandon. Ĉu ne ankaŭ vi faris al vi
jenan demandon, Rebekka?
REBEKKA
(spiras peze) Lasu min — scii — kiu ĝi estas.
ROSMER
Kia kredas vi ke nia rilato fariĝos post ĉi tiu tago?
REBEKKA
Mi pensas, ke nia amikeco eltenos — kio ajn kio venos.
ROSMER
Ne estas ĝuste tiel, ke mi pensis. Sed tio, kio unue kondukis nin
unu al la alia, — kio kunligas nin tiel intime, — nia komuna kredo
pri pura kunvivado inter viro kaj virino —
REBEKKA
Jes, jes, — kio pri tio?
ROSMER
Mi pensas, ke tia rilato, — nome kia la nia, — ĉu ĝi ne konvenas
al vivo en trankvila, feliĉa paco —?
REBEKKA
Kaj sekve!
ROSMER
Sed nun malfermiĝas por mi vivo en lukto kaj malpaco kaj kun fortaj
animstatoj. Ĉar mi volas vivi mian vivon, Rebekka! Mi ne lasas
min frapiĝi al la teron de teruraj eblecoj. Mi ne lasas al mi
preskribi mian viviron, nek de vivanto nek de — de iu alia.
REBEKKA
Ne, ne, vi ne cedu! Estu tute libera viro, Rosmer!
ROSMER
Sed ĉu vi scias, kion nun mi pripensas? Vi ne scias? Vi ne scias,
kiel mi povas liberiĝi de ĉiuj mordantaj memoroj, — de la tuta
malgaja pasinteco?
REBEKKA
Nu!
ROSMER
Metante kontraŭ ĝin novan, vivantan realecon.
REBEKKA
(palpante la seĝodorson) Vivantan —? Kio estas — tio?
ROSMER
(pli proksime) Rebekka, — se mi nun demandus vin, — ĉu vi volas
fariĝi mia dua edzino?
REBEKKA
(momenton muta, ekkrias en ĝojo) Via edzino! Via —! Mi!
ROSMER
Bone. Ni provu. Ni du volas esti unu. Neniu malplena loko kuŝu nun
post la mortinto.
REBEKKA
Mi — en la loko de Beate —!
ROSMER
Kaj ŝi estos for el la sagao. Tute for. Por ĉiam kaj eterne.
REBEKKA
(mallaŭte kaj treme) Ĉu vi tion kredas, Rosmer?
ROSMER
Devas okazi! Devas! Mi ne povas, — mi ne volas trairi la vivon kun
kadavro sur la dorso. Helpu min forĵeti ĝin, Rebekka? Kaj ni
sufoku ĉiujn memorojn en libereco, en ĝojego, en pasio. Vi estu por
mi la sola edzino, kiun mi iam havis.
REBEKKA
(sinrege) Ne plu menciu tion. Mi neniam fariĝos via edzino.
ROSMER
Kio! Neniam! Ho, ĉu vi ne kredas, ke vi amus min? Ĉu ne jam estas
ero da amo en nia amikeco!
REBEKKA
(kovras la orelojn kvazaŭ en timo) Ne parolu tiel, Rosmer! Ne diru
tiaĵon!
ROSMER
(kaptas ŝian brakon) Jes, jes, — estas ĝermanta ebleco en nia
rilato. Ho, mi povas vidi, ke vi sentas la samon. Ĉu ne, Rebekka?
REBEKKA
(denove firme kaj sinrege) Aŭskultu nun. Mi al vi diras, — ke se vi
daŭrigos, mi forlasos Rosmersholm.
ROSMER
Forlasos! Vi! Vi ne povas. Neeblas.
REBEKKA
Pli neeble estas, ke mi fariĝu via edzino. Neniam en ĉi mondo povos
mi tio fariĝi.
ROSMER
(rigardas ŝin mire) Vi diras “povos”. Kaj tiel strange.
Kial vi ne povos?
REBEKKA
(kaptas ambaŭ liajn manojn) Kara amiko, — pro vi mem kaj ankaŭ pro
mi, — ne demandu kial. (malkaptas lin) Jen do, Rosmer.
(Ŝi iras al la pordo maldekstre.)
ROSMER
De nun mi havas neniun alian demandon ol tiu sola — kial?
REBEKKA
(turnas sin kaj rigardas lin) Jen estos finite.
ROSMER
Inter vi kaj mi?
REBEKKA
Jes.
ROSMER
Neniam fariĝos finite inter ni du. Neniam vi forvojaĝos de
Rosmersholm.
REBEKKA
(kun la mano sur la anso) Ne, mi ja ne faros. Sed se vi pli ofte
demandos min, — estos tamen finite.
ROSMER
Tamen finite? Kiel —?
REBEKKA
Jes, ĉar tiam mi iros la saman vojon, kian Beate iris. Nun vi scias,
Rosmer.
ROSMER
Rebekka —!
REBEKKA
(ĉe la pordo, kapsignas malrapide) Nun vi scias. (Ŝi eliras.)
ROSMER
(fiksrigardas kvazaŭ perdita al la fermita pordo, kaj diras al si
mem) Kio — estas — jeno?
(La sidĉambro en Rosmersholm. La fenestroj kaj la antaŭĉambra pordo estas malfermitaj. La antaŭtagmeza suno brilas ekstere.)
(Rebekka West, vestita kiel en la unua akto, staras apud la fenestro. Ŝi akvumas la plantojn kaj ordigas. Ŝia kroĉaĵo kuŝas sur la apogseĝo. Sinjorino Helseth paŝadas kun plumbroso en la mano malpolvante la meblojn.)
REBEKKA
(Post ioma paŭzo) Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe
supre hodiaŭ.
SINJORINO HELSETH
Ho, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldaŭ malsupren venos, mi
opinias.
REBEKKA
Vi vidis lin, ĉu?
SINJORINO HELSETH
Nur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li paŝadis en la
dormoĉambro finvestante sin.
REBEKKA
Mi demandas, ĉar hieraŭ li ne estis tute sanaspekta.
SINJORINO HELSETH
Ne, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, ĉu ne estas io inter li kaj
lia bofrato.
REBEKKA
Kio tio do estus, vi pensas?
SINJORINO HELSETH
Mi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgård, kiu incitis ilin unu al
la alia.
REBEKKA
Eblas. — Ĉu vi scias ion pri tiu Mortensgård?
SINJORINO HELSETH
Ne ne. Kiel povas la fraŭlino tiel pensi? Tia ulo kia li estas!
REBEKKA
Vi aludas ĉar li eldonas tiun fian gazeton?
SINJORINO HELSETH
Ho, ne estas nur pro tio. — La fraŭlino certe aŭdis, ke li
ricevis infanon kun edziniĝinta virino, de kiu la edzo estis
forkurinta?
REBEKKA
Mi aŭdis tion onidire. Sed tio estis longe antaŭ ol mi alvenis.
SINJORINO HELSETH
Jes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj ŝi estus devinta havi pli
bonan prudenton ol li. Edzinigi ŝin li ja ankaŭ volis. Sed tio ne
permesiĝis. Kaj pro tio li ja akre suferis. — Sed poste tiu
Mortensgård prosperis, li. Estas multaj, kiuj serĉas tiun viron.
REBEKKA
La plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io
okazas.
SINJORINO HELSETH
Ho, povus esti ankaŭ aliuloj ol tiuj malaltstataj —
REBEKKA
(ekrigardas ŝin kaŝe) Ĉu?
SINJORINO HELSETH
(apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle) Povus esti tiaj homoj,
pri kiuj oni ne unue pensis tion, fraŭlino.
REBEKKA
(ordigas la florojn) Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino
Helseth. Ĉar vi ja ne povas scii tiaĵon tiel decide.
SINJORINO HELSETH
La fraŭlino opinias, ke mi ne povas scii, ĉu? Jes, certe mi povas.
Ĉar, — se mi fine eldiru, — mi mem foje portis leteron al
Mortensgård.
REBEKKA
(turnas sin) Ne, — ĉu vi!
SINJORINO HELSETH
Jes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis eĉ skribita ĉi tie en
Rosmersholm.
REBEKKA
Vere, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Jes, je mia fido, ĝi estis. Kaj sur bela papero ĝi estis skribita.
Kaj bela ruĝa sigelvakso estis metita ekstere.
REBEKKA
Kaj vi konfidiĝis porti ĝin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne
estas malfacile diveni de kiu ĝi estis.
SINJORINO HELSETH
Nu?
REBEKKA
Kompreneble de sinjorino Rosmer en ŝia malsaneco —
SINJORINO HELSETH
Estas fraŭlino West, kiu tion diras, kaj ne mi.
REBEKKA
Sed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, — tion vi ne povas
scii.
SINJORINO HELSETH
Hm, povus esti, ke mi tamen scias.
REBEKKA
Ĉu ŝi diris al vi, kion ŝi skribis?
SINJORINO HELSETH
Ne, ne ĝuste tiel. Sed kiam Mortensgård estis ĝin leginta, li
komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis
kio estis en ĝi.
REBEKKA
Kion vi kredas ke estis en ĝi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru
al mi!
SINJORINO HELSETH
Ne, fraŭlino. Ne por ĉio en la mondo.
REBEKKA
Ho, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj.
SINJORINO HELSETH
Dio gardu min por ion diri al vi pri tio, fraŭlino. Mi ne povas
ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al
la bedaŭrinda malsana sinjorino.
REBEKKA
Kiu kredigis tion al ŝi?
SINJORINO HELSETH
Malbonaj homoj, fraŭlino West. Malbonaj homoj.
REBEKKA
Malbonaj —?
SINJORINO HELSETH
Jes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj.
REBEKKA
Kaj ĉu vi divenas kiuj ili estis?
SINJORINO HELSETH
Ho, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardu mian buŝon. Tamen
ĉirkaŭiras en la urbo iu sinjorino — hm!
REBEKKA
Mi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll.
SINJORINO HELSETH
Jes, ŝi estas io aparta, ŝi. Al mi ŝi ja ĉiam tenis sin altece.
Kaj al vi ŝi neniam havis simpatian okulon.
REBEKKA
Ĉu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam ŝi
skribis tiun leteron al Mortensgård?
SINJORINO HELSETH
Estas strange pri la prudento, fraŭlino. Tute freneza mi opinias,
ke ŝi ne estis.
REBEKKA
Sed ŝi ja fariĝis freneza, kiam ŝi sciiĝis, ke ŝi ne povis naski
infanojn. Estis tiam ke la malsano erupciis.
SINJORINO HELSETH
Jes tio frapis ŝin tre forte, la bedaŭrinda sinjorino.
REBEKKA
(prenas la kroĉaĵon kaj eksidas apud la fenestro) Cetere, — ĉu ne
ankaŭ vi opinias, ke tio funde estis bona por la pastro, sinjorino
Helseth?
SINJORINO HELSETH
Kio, fraŭlino.
REBEKKA
Ke ne venis infanoj. Ĉu?
SINJORINO HELSETH
Hm, mi ne vere scias, kion al tio diri.
REBEKKA
Jes, kredu min. Estis la pli bona por li. Por pastoro Rosmer ne
konvenas aŭskultadi infankriadon.
SINJORINO HELSETH
Infanetoj ne krias en Rosmersholm, fraŭlino.
REBEKKA
(rigardas ŝin) Ili ne krias, ĉu?
SINJORINO HELSETH
Ne. En ĉi tiu bieno la infanetoj neniam kriis, tiom longe kiom homoj
memoras.
REBEKKA
Vere strange.
SINJORINO HELSETH
Jes, ĉu ne strange. Sed estas eco en la parencaro. Kaj aldone estas
alia stranga afero. Kiam ili fariĝas pli grandaj, ili neniam ridas.
Neniam ridas tiom longe kiom ili vivas.
REBEKKA
Estus vere strange —
SINJORINO HELSETH
Ĉu la fraŭlino unu solan fojon vidis aŭ aŭdis la pastoron ridi?
REBEKKA
Ne, — kiam mi pripensas, mi preskaŭ samopinias, ke vi pravas. Sed
ŝajnas al mi, ke la homoj ja ne multe ridas en ĉi tiu distrikto.
SINJORINO HELSETH
Ili ne faras. Tio komencis en Rosmersholm, laŭdire. Kaj eble
disvastiĝis kvazaŭ iu infekto, ankaŭ tio, mi opinias.
REBEKKA
Vi estas pensema virino, vi, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH
Ho, la fraŭlino ne moku min —. (aŭskultas) Tŝ, tŝ, — la pastoro
malsuprenvenas. Li ne ŝatas vidi la balailon ĉi tie. (Ŝi eliras
tra la pordo dekstre.)
(Johannes Rosmer, kun bastono kaj ĉapelo en la mano, venas de la antaŭĉambro.)
ROSMER
Bonan matenon, Rebekka.
REBEKKA
Bonan matenon, kara. (iom poste; kroĉas) Vi eliros, ĉu?
ROSMER
Jes.
REBEKKA
La vetero estas ja bela.
ROSMER
Vi ne venis al mi ĉi-matene.
REBEKKA
Ne, — mi ne faris. Ne hodiaŭ.
ROSMER
Ĉu ankaŭ poste vi ne faros?
REBEKKA
Ho, mi ankoraŭ ne scias.
ROSMER
Ĉu estas io poŝte por mi?
REBEKKA
“La Gubernia Gazeto” venis.
ROSMER
“La Gubernia Gazeto” —!
REBEKKA
Ĝi kuŝas tie sur la tablo.
ROSMER
(metas ĉapelon kaj bastonon flanken) Ĉu estas io —?
REBEKKA
Jes.
ROSMER
Kaj vi ne sendis ĝin supren —
REBEKKA
Vi sufiĉe frue legos ĝin.
ROSMER
Nu tiel. (prenas la gazeton kaj legas starante apud la tablo) — Ĉu!
— — “ne povas sufiĉe averti kontraŭ senkarakteraj dizertuloj” —.
(rigardas ŝin) Ili nomas min dizertulo, Rebekka.
REBEKKA
Ili ne mencias nomon.
ROSMER
Estas ja la sama. (legas pluen) “kaŝitaj perfiduloj kontraŭ la
bona tasko” —. — “Judasnaturoj, kiuj senhonte konfesas
sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantaĝa kaj plej profita
momento venis”. “Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj
antaŭuloj” —. — “dum atendo ke la potenculoj de la momento ne
forgesas konvenan rekompencon”. (metas la gazeton sur la tablon)
Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj
intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne
ekzistas vera vorto, — ili tamen skribas.
REBEKKA
Estas ankoraŭ pli.
ROSMER
(denove prenas la gazeton) — “pardonon pro nesperta
juĝpovo” —. — “korupta influo, — eble ankaŭ etendita
al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo aŭ
plendo” —. (rigardas ŝin) Kion tio aludas?
REBEKKA
Ili celas min, komprenu.
ROSMER
(formetas la gazeton) Rebekka, — tio ĉi estas konduto de
malhonestuloj.
REBEKKA
Jes, ŝajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriproĉi Mortensgård.
ROSMER
(paŝadas sur la planko) Savo estas necesa. Ĉio bona en la homo
pereas, se tio ĉi permesiĝas daŭri. Sed ĝi ne faru! Ho, kiom
ĝoja, — kiom ĝoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en
tiu suspektinda abomeneco.
REBEKKA
(ekstaras) Jes, ĉu ne? En tio ĉi vi povas vivi por io granda kaj
glora.
ROSMER
Imagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti
pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, — en amo,
Rebekka.
REBEKKA
Jes, metu ĉiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos.
ROSMER
Ŝajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia feliĉego estus vivi la
vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Ĉiuj okuloj rigardante
la saman celon. Ĉiuj voloj, ĉiuj animoj progresantaj, — supren, —
ĉiu laŭ sia propra naturdonita vojo. Feliĉo por ĉiuj, — kreita
per ĉiuj. (ekrigardas eksteren, skuiĝas kaj diras peze) Ah! Ne per
mi.
REBEKKA
Ne —? Ne per vi?
ROSMER
Eĉ ne por mi.
REBEKKA
Ho, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin.
ROSMER
Feliĉo, — kara Rebekka, — feliĉo estas unue la trankvila, ĝoja,
sekura sento de senkulpeco.
REBEKKA
(rigardas antaŭen) Jes, tio pri kulpo —.
ROSMER
Ho, pri tio vi ne povas juĝi. Sed mi —
REBEKKA
Neniel vi!
ROSMER
(montras tra la fenestro) La akvofalo.
REBEKKA
Ho Rosmer —!
(Sinjorino Helseth enrigardas tra la pordo dekstre.)
SINJORINO HELSETH
Fraŭlino!
REBEKKA
Poste, poste. Ne nun.
SINJORINO HELSETH
Nur unu vorto, fraŭlino.
(Rebekka iras al la pordo. Sinjorino Helseth diras ion al ŝi. Momenton ili parolas flustre kune. Sinjorino Helseth kapsignas kaj eliras.)
ROSMER
(maltrankvila) Ĉu estis io por mi?
REBEKKA
Ne, nur dommastrinaj aferoj. — Nun vi devus eliri en la freŝan
aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus.
ROSMER
(prenas la ĉapelon) Jes, venu. Kaj ni iru kune.
REBEKKA
Ne, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forĵetu tiujn pezajn
pensojn. Promesu al mi.
ROSMER
Tiujn mi neniam povos forĵeti de mi, — mi timas.
REBEKKA
Ho, ĉu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte —!
ROSMER
Bedaŭrinde, — ĝi ne estas senbaza. Mi kuŝis pensadante la tutan
nokton. Beate eble tamen ĝuste vidis.
REBEKKA
Kiel do?
ROSMER
Ĝuste vidis, kiam ŝi kredis, ke mi amas vin, Rebekka.
REBEKKA
Ĝuste vidis en tio?
ROSMER
(metas la ĉapelon sur la tablon) Mi pensadas pri tiu demando, — ĉu
ni du la tutan tempon ruzis nin mem — kiam ni nomis nian rilaton
amikecon.
REBEKKA
Ĉu vi aludas, ke ĝi same ĝuste povus nomiĝi —?
ROSMER
— amo. Jes, mi pensas tion. Eĉ dum kiam Beate vivis, estis vi, al
kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis
ĉe vi, ke mi sentis tiun trankvilan, ĝojan, senavidan feliĉon.
Kiam ni vere pripensas, Rebekka, — nia kuna vivo komencis kiel
dolĉa, sekreta infana enamiĝo. Sen postuloj kaj sen revoj. Ĉu ne
ankaŭ vi sentis tiel? Diru!
REBEKKA
(luktas kun si mem) Ho, — mi ne scias kion respondi.
ROSMER
Kaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka,
kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, — nia rilato estis spirita
geedzeco — eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi
ne rajtis, — ne rajtis pro Beate.
REBEKKA
Ne rajtis vivi feliĉe? Ĉu vi tion kredas, Rosmer?
ROSMER
Ŝi rigardis nian rilaton per la okuloj de ŝia amo. Juĝis nian
rilaton laŭ la speco de ŝia amo. Kompreneble. Beate ne povis
juĝi alimaniere ol ŝi faris.
REBEKKA
Sed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate?
ROSMER
Pro amo al mi, — siamaniere, — ŝi ĵetis sin en la akvofalon.
Tiu fakto staras firma, Rebekka. El ĝi mi neniam liberiĝos.
REBEKKA
Ho, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis
vian vivon!
ROSMER
(skuas la kapon) Ĝi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio,
kion mi nun scias.
REBEKKA
Kial ne de vi?
ROSMER
Ĉar neniam gajnos afero, kiu fontis en kulpo.
REBEKKA
(ekdire) Ho tiu hereda dubo, — hereda timo, — heredaj skrupuloj.
Ili parolas ĉi tie pri mortuloj, kiuj reaperas kiel kuregantaj,
blankaj ĉevaloj. Ŝajnas al mi, ke tio ĉi estas io tia.
ROSMER
Estu tio, kiel tio estu. Kion tio helpus, kiam mi ne povas kvitigi
min je tio? Kaj kredu min, Rebekka. Estas kiel mi diras. Afero kiu
gajnu daŭran venkon, — tiu estu antaŭen portata de ĝoja kaj
senkulpa homo.
REBEKKA
Ĉu la ĝojo por vi do estas tute ne malhavebla, Rosmer?
ROSMER
La ĝojo? Jes, kara, — ĝi estas.
REBEKKA
Por vi, kiu neniam povas ridi?
ROSMER
Tamen. Kredu, ke mi havas grandan talenton por esti ĝoja.
REBEKKA
Nun vi promenadu, kara. Longe, — tre longe. Ĉu vi aŭdas? — Jen
via ĉapelo. Kaj jen via bastono.
ROSMER
(prenas ambaŭ) Dankon. Kaj vi akompanos?
REBEKKA
Ne, ne, mi ne povas nun.
ROSMER
Nu ja. Vi tamen estas kun mi.
(Li eliras tra la antaŭĉambro. Iom poste Rebekka ekrigardas de malantaŭ la malfermita pordo. Poste ŝi iras al la pordo dekstre.)
REBEKKA
(malfermas kaj diras duonlaŭte) Nun jen, sinjorino Helseth. Nun vi
povas enlasi lin. (Ŝi iras al la fenestro.)
(Mallonge poste rektoro Kroll envenas de dekstre. Li salutas silente kaj formale kaj tenas la ĉapelon en la mano.)
KROLL
Li do eliris?
REBEKKA
Jes.
KROLL
Ĉu li kutimas promeni longe?
REBEKKA
Ho jes. Sed hodiaŭ mi ne certas. Kaj se vi ne volas renkonti lin —
KROLL
Ne, ne. Estas vi al kiu mi volas paroli. Kaj nur duope.
REBEKKA
Do urĝas uzi la tempon. Eksidu, sinjoro rektoro.
(Ŝi eksidas en la apogseĝon ĉe la fenestro. Rektoro Kroll eksidas sur seĝon apud ŝi.)
KROLL
Fraŭlino West, — vi apenaŭ povas percepti, kiom profunde kaj
dolore tuŝas mian koron — tiu ŝanĝo, kiu okazis en Johannes
Rosmer.
REBEKKA
Ni estis pretaj, ke tiaĵo okazus — en la komenco.
KROLL
Nur en la komenco?
REBEKKA
Rosmer havis la certan esperon, ke frue aŭ malfrue vi irus kun li.
KROLL
Mi!
REBEKKA
Kaj vi kaj ĉiuj liaj aliaj amikoj.
KROLL
Jen vidu! Tiel malforta estas lia juĝkapablo, kiam temas pri homoj
kaj rilatoj en la vivo.
REBEKKA
Cetere, — kiam li nun sentas devige liberigi sin al ĉiuj flankoj —
KROLL
Jes, sed vidu, — estas ĝuste tio, kion mi ne kredas.
REBEKKA
Kion vi do kredas?
KROLL
Mi kredas, ke estas vi, kiu staras malantaŭ ĉio.
REBEKKA
Tion kredigis al vi via edzino, rektoro Kroll.
KROLL
Ne gravas de kiu mi havas la ideon. Sed certe estas, ke mi portas
fortan dubon, — ege fortan dubon, mi diras, — kiam mi pripensas kaj
analizas vian tutan konduton ekde via alveno ĉi tien.
REBEKKA
(rigardas lin) Ŝvebas en mia memoro, ke estis tempo, kiam vi portis
fortan fidon al mi, kara rektoro. Varman fidon mi dirus.
KROLL
(mallaŭte) Kiun viron vi ne povus sorĉi, — kiam vi celus?
REBEKKA
Ĉu mi celis —!
KROLL
Jes, vi celis. Tiel stulta mi ne plu estas, ke mi imagas al mi, ke
estis iu sento en la ludo. Vi nepre volis aranĝi por vi eniron en
Rosmersholm. Fikse lokigi vin ĉi tie. Pri tio mi helpus vin. Nun mi
vidas.
REBEKKA
Vi do tute forgesis, ke estas Beate, kiu petegis al mi translokiĝi
ĉi tien.
KROLL
Jes, kiam vi estis ankaŭ ŝin sorĉinta. Aŭ ĉu povas nomiĝi
amikeco, kion ŝi sentis por vi? Ĝi ŝanĝiĝis al diigo, — al
adoro. Ĝi ekscesiĝis al, — kion nomi ĝin? — al ia desperata
enamiĝo. Jes, tiu estas la ĝusta vorto.
REBEKKA
Vi devas nepre memori la staton de via fratino. Pri mi, mi certas, ke
oni ne povas diri, ke mi iel estas ekzaltita.
KROLL
Certe ne. Sed des pli danĝera vi fariĝas por la homoj, kiujn vi
volas superpotenci. Vi facile agas intence kaj laŭ difinita planado,
— ĝuste ĉar vi portas fridan koron.
REBEKKA
Fridan? Ĉu vi certas?
KROLL
Nun mi tute certas. Alie vi ne estus povinta restadi ĉi tie jaron
post jaro sekvante vian celon tiel neskueble. Nu jes, — vi atingis,
kion vi volis. Vi prenis lin kaj la tuton en vian potencon. Sed por
realigi tion, vi ne detenis vin fari lin malfeliĉa.
REBEKKA
Ne estas vero. Ne estas mi. Estas vi mem, kiu faris lin malfeliĉa.
KROLL
Mi, ĉu!
REBEKKA
Jes, kiam vi puŝis lin en la imagon, ke li estas kulpa pri la terura
fino de Beate.
KROLL
Nu, tio do tuŝis lin tiel profunde?
REBEKKA
Tion vi do povas imagi. Tiel mola animo kiel la lia —
KROLL
Mi pensis, ke tielnomata liberigita viro scius malrespekti ĉiujn
skrupulojn. — Sed jen tiel do estas! Ho jes, — funde mi ja tion
sciis. La posteulo de tiuj viroj, kiuj ĉi tie el la portretoj
rigardas nin, — li evitos eltiri sin de tio, kio nevendeble pasis
kiel heredaĵo de generacio al generacio.
REBEKKA
(rigardas penseme antaŭen) Johannes Rosmer havas profundajn radikojn
en la parencaro. Certe kaj vere.
KROLL
Jes, kaj tion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed
kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondiĉoj
estas ja grandege malsimilaj al la liaj.
REBEKKA
Al kiaj kondiĉoj vi aludas?
KROLL
Mi pensas pri la kondiĉoj en la komenco. En la origino, — fraŭlino
West.
REBEKKA
Nu tiel. Jes, vere — mi venis el tre malriĉaj kondiĉoj. Sed tamen
—
KROLL
Ne estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la
moralaj kondiĉoj.
REBEKKA
Kondiĉoj —? Por kio?
KROLL
Ke vi entute koncipiĝis
REBEKKA
Kion vi jen do diras!
KROLL
Mi tion diras nur, ĉar ĝi klarigas vian tutan konduton.
REBEKKA
Tion mi ne komprenas. Mi volas ĉion scii!
KROLL
Mi vere opiniis, ke vi jam ĉion scias. Alie estus strange, ke vi
lasis vin adopti de doktoro West —
REBEKKA
(ekstaras) Ah, tiel! Nun mi komprenas.
KROLL
— ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik.
REBEKKA
(paŝas sur la planko) Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro.
KROLL
La okupo de via patrino devis ja ofte meti ŝin en rilaton kun la
distrikta kuracisto.
REBEKKA
Vi pravas.
KROLL
Kaj li prenas vin al si, — tuj kiam via patrino mortis. Li traktas
vin severe. Sed tamen vi restas ĉe li. Vi scias, ke li postlasos al
vi eĉ ne ŝilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi
persistas ĉe li. Indulgas lin. Vartas lin eĉ al la fino.
REBEKKA
(ĉe la pordo, rigardas lin moke) Kaj ĉar mi ĉion tion faris, —
tion vi klarigas per kredo, ke estis io malĉasta, — io krima en mia
ekesto!
KROLL
Kion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian
tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino.
REBEKKA
(impete) Sed ne troviĝas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi
povas pruvi! Ĉar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi
naskiĝis.
KROLL
Pardonu, — fraŭlino. Li alvenis la jaron antaŭe. Tion mi esploris.
REBEKKA
Vi eraras, mi diras! Vi tute eraras!
KROLL
Vi diris antaŭhieraŭ, ke vi havas dudek naŭ jarojn. Estas en la
trideka.
REBEKKA
Ĉu? Ĉu mi diris?
KROLL
Jes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli —
REBEKKA
Haltu! Ne helpas kalkuli. Ĉar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi
estas unu jaron pli aĝa ol mi ŝajnigas.
KROLL
(ridetas dubeme) Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis?
REBEKKA
Kiam mi plenumis la dudek-kvinan, ŝajnis al mi, — senedza kia mi
estis, — ke mi fariĝis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu
jaro.
KROLL
Vi? Liberigita virino. Ĉu vi havas antaŭjuĝojn rilate al geedziĝa
aĝo?
REBEKKA
Jes, estis ege stulte, — kaj ankaŭ ridinde. Sed ĉiam alpendiĝas
io aŭ alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj.
KROLL
Jen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti ĝusta. Ĉar doktoro
West faris rapidan viziton tie la jaron antaŭ ol li dungiĝis.
REBEKKA
(ekkrias) Ne estas vero!
KROLL
Ĉu ne vero?
REBEKKA
Ne. Ĉar tion patrino neniam menciis.
KROLL
Ĉu ŝi ne faris?
REBEKKA
Ne, neniam. Kaj ankaŭ ne doktoro West. Neniam per sola vorto.
KROLL
Ĉu ne estus, ĉar ili ambaŭ havis kaŭzojn por transsalti jaron?
Kiel vi faris, fraŭlino West. Estas eble karakterizaĵo en la
parencaro.
REBEKKA
(paŝadas ĉirkaŭe, pugnigas kaj tordas la manojn) Ne eblas. Estas
nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio ĉi
estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo —!
KROLL
(ekstaras) Sed kara, — kial je Dio vi ekscitiĝas? Vi vere
konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu —!
REBEKKA
Nenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn.
KROLL
Do vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, — tiel forte
reagas.
REBEKKA
(regas sin) Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti
traktata kiel nelegitima naskiĝinto.
KROLL
Nu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon — ĝis plue. Sed vi do
konservis iun — antaŭjuĝon ankaŭ je tiu punkto.
REBEKKA
Jes, eble mi do faris.
KROLL
Nu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas
vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciiĝis
pri esploro en diversaj regionoj, — esploroj, kiuj aspekte renversas
grandan parton de tio ĉe ni ĝis nun nerenversebla kaj neatakebla.
Sed ĉio tio restas nur scio en vi, fraŭlino West. Nur scio. Ĝi ne
eniris vian sangon.
REBEKKA
(dubeme) Eble vi pravas.
KROLL
Jes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni
ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara
frenezaĵo, — tiel ĵeti sin ĝuste en la pereon, kiam li volas
malkaŝe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, — li kun tiu
timemo en la animo! Imagu lin elpelita, — persekutata de la rondo
al kiu li ĝis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la
elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por
kontraŭstari tion.
REBEKKA
Li devas kontraŭstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin.
KROLL
Ne tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, — aŭ estas
almenaŭ klarigebla kiel nura pasinta, eĉ se bedaŭrinda, eraro. Sed
— unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa.
REBEKKA
Kaj kiu estas ĝi?
KROLL
Vi devas konvinki lin leĝigi la rilaton, fraŭlino West.
REBEKKA
La rilaton al mi?
KROLL
Jes. Vi devas konvinki lin tiel.
REBEKKA
Vi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato
bezonas — esti leĝiĝinta, kiel vi diras?
KROLL
Mi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi
opinias esti observinta, ke tie kie estas plej facile rompi ĉiujn
tielnomatajn antaŭjuĝojn, estas en — hm —
REBEKKA
— en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas?
KROLL
Jes, — sincere dirite, — tion mi opinias.
REBEKKA
(paŝadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro) Mi estus
dirinta, — ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll.
KROLL
Kion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange.
REBEKKA
Ĉu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. — Ah, — jen li venas.
KROLL
Jam nun! Mi do foriros.
REBEKKA
(al li) Ne, — restu. Ĉar nun vi ion aŭdos.
KROLL
Ne nun. Ŝajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin.
REBEKKA
Mi petas, — restu. Faru. Aŭ vi pentos poste. Estas la lasta fojo,
ke mi petas al vi pri io.
KROLL
(rigardas ŝin surprize kaj demetas la ĉapelon) Nu do, fraŭlino
West. Tiel do estu.
(Silente dum momento. Johannes Rosmer envenas de la antaŭĉambro.)
ROSMER
(vidas la rektoron, haltas ĉe la pordo) Ĉu! — Vi ĉi tie!
REBEKKA
Li preferus ne renkonti vin, kara.
KROLL
(aŭtomate) Kara!
REBEKKA
Jes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi — ni amike parolas unu al la
alia. La rilato inter ni kondukis al tio.
KROLL
Ĉu tio estas, kion vi promesis, ke mi aŭdu?
REBEKKA
Kaj tion — kaj ion pli.
ROSMER
(proksimas) Kion celas la vizito hodiaŭ?
KROLL
Mi volis ankoraŭfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen.
ROSMER
(montras al la gazeto) Post tio kio estas skribita tie?
KROLL
Mi ne skribis tion.
ROSMER
Ĉu vi faris elpaŝon por reteni tion?
KROLL
Tio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere ĝi ne
estis en mia povo.
REBEKKA
(ŝiras la gazeton en pecojn, kunĉifas ilin kaj ĵetas ilin
malantaŭ la fornon.) Jen. Nun ĝi estas el la vido. Kaj ke ĝi
ankaŭ estu el la animo. Ĉar ne venos pli el tiaĵo, Rosmer.
KROLL
Ho, se vi tion povus tiel ordigi.
REBEKKA
Venu, kaj ni eksidu karaj. Ĉiuj tri. Kaj mi diros ĉion.
ROSMER
(eksidas aŭtomate) Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo
—. Kio estas?
REBEKKA
La trankvilo de la decido. (eksidas) Eksidu ankaŭ vi, rektoro.
(Rektoro Kroll prenas lokon en la sofo.)
ROSMER
Decido, vi diras? Kiu decido?
REBEKKA
Mi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu
vian ĝojan senkulpecon, kara amiko.
ROSMER
Sed kion tio signifas!
REBEKKA
Mi volas nur rakonti. Nenio alia bezoniĝas.
ROSMER
Nu!
REBEKKA
Kiam mi venis ĉi tien el Finnmark — kune kun doktoro West, —
ŝajnis al mi, ke kvazaŭ malfermiĝis por mi nova, granda, vasta
mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el ĉio. Ĉiujn scietojn
miajn pri la vivo tiam. (luktante kaj apenaŭ aŭdeble) Kaj jen —
KROLL
Kaj jen?
ROSMER
Sed, Rebekka, — tion ĉi mi ja scias.
REBEKKA
(fortigas sin) Jes, ja, — vi pravas. Vi scias sufiĉe pri tio.
KROLL
(rigardas ŝin fikse) Eble mi foriru.
REBEKKA
Ne, sidu, kara rektoro. (al Rosmer) Estis ja tio, vidu, — ke mi
volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni
en la novaj ideoj. — Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke
Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi
ankoraŭ estis knabo. Ŝajnis al mi, ke mi povus denove revivigi
tion.
ROSMER
Ĉu vi venis ĉi tien kun kaŝa intenco —?
REBEKKA
Mi deziris, ke ni du iru kune antaŭen en libereco. Ĉiam antaŭen.
Ĉiam plu antaŭen. — Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro
inter vi kaj la tuta, plena liberiĝo.
ROSMER
Kiun muron vi aludas?
REBEKKA
Mi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara
sunbrilo. Kaj vi malfortiĝadis kaj defaladis ĉi tie en la sombro de
tia geedzeco.
ROSMER
Neniam antaŭe vi parolis al mi pri mia geedzeco tiamaniere.
REBEKKA
Ne, mi ne kuraĝis, ĉar tiaokaze mi estus vin timiginta.
KROLL
(kapsignas al Rosmer) Ĉu vi aŭdas tion?
REBEKKA
(daŭrigas) Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo.
Kaj jen mi agis.
ROSMER
Al kiuj agoj vi aludas?
KROLL
Ĉu per tio vi volas diri, ke —!
REBEKKA
Nu, Rosmer, —. (ekstaras) Restu sidanta ankaŭ vi, rektoro Kroll.
Sed nun mi malkaŝigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estis
mi, kiu logis —, kiu kaŭzis, ke Beate logiĝis sur la vojojn de
deliro —
ROSMER
(eksaltas) Rebekka!
KROLL
(ekstaras de la sofo) — sur la vojojn de deliro!
REBEKKA
Sur la vojojn, — kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambaŭ scias.
ROSMER
(kvazaŭ paralizita) Sed mi ne komprenas —. Kion ŝi estas diranta?
Mi komprenas eĉ ne vorton —!
KROLL
Ho jes. Mi komencas kompreni.
ROSMER
Sed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al ŝi? Estas ja nenio.
Tute nenio!
REBEKKA
Ŝi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antaŭjuĝoj.
ROSMER
Jes, sed tion mi ja ne tiam faris.
REBEKKA
Mi sciis, ke vi baldaŭ farus.
KROLL
(kapklinas al Rosmer) Aha!
ROSMER
Kaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankaŭ la reston.
REBEKKA
Iom poste — mi petegis al ŝi permeson foriri de Rosmersholm.
ROSMER
Kial vi volis foriri — tiam?
REBEKKA
Mi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al
ŝi, ke estus la pli bona por ni ĉiuj — se mi malaperus entempe. Mi
komprenigis al ŝi, ke se mi restus pli longe, — povus, — povus
okazi, — kio ajn.
ROSMER
Tio do estas, kion vi diris kaj faris.
REBEKKA
Jes, Rosmer.
ROSMER
Estas tio, kion vi nomis agi.
REBEKKA
(kun rompita voĉo) Mi nomis ĝin tiel, jes.
ROSMER
(iom poste) Ĉu vi nun konfesis ĉion, Rebekka?
REBEKKA
Jes.
KROLL
Ne ĉion.
REBEKKA
(rigardas lin timigite) Kio plia estus?
KROLL
Ĉu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, — ne nur ke estis
pli bone, — sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus
aliloken — plej eble frue? — Nu?
REBEKKA
(malrapide kaj malklare) Eble mi ankaŭ diris tion.
ROSMER
(falas en la apogseĝon apud la fenestro) Kaj tiu araneaĵo el
mensogo kaj trompo ŝi, — la malfeliĉa malsanulino, kredadis!
Kredis plene kaj fide! Tiel neŝanceleble! (rigardas al Rebekka)
Kaj neniam ŝi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka,
— mi vidas en vi, — tion vi malkonsilis al ŝi!
REBEKKA
Ŝi estis ja enkapiginta, ke ŝi, — kia edzino seninfana, ne rajtis
esti ĉi tie. Kaj ŝi imagis, ke estas ŝia devo al vi cedi la lokon.
ROSMER
Kaj vi, — vi faris nenion por tiri ŝin el tiu imagaĵo?
REBEKKA
Ne.
KROLL
Vi plifortigis ĝin, ĉu? Respondu! Ĉu vi ne faris?
REBEKKA
Ŝi eble komprenis min tiel, mi pensas.
ROSMER
Nu ja, — kaj por via volo ŝi klinis sin en ĉiuj aferoj. Kaj ŝi
cedis la lokon. (eksaltas) Kiel povis — kiel povis vi daŭrigi tiun
teruran ludon!
REBEKKA
Mi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer.
KROLL
(severe kaj aŭtoritate) Vi ne rajtis fari tian elekton!
REBEKKA
(impete) Sed ĉu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo!
Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj
estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate.
Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Ĉe ĉiu paŝo, kiun mi
kuraĝis fari antaŭen, estis kvazaŭ io kriis en mia interno: Nun ne
pluen! Eĉ ne paŝon pluen! — Kaj tamen mi ne povis ĉesi. Mi
devis provi iometon ankoraŭ. Nur iometon. Kaj iomete pli — kaj
ĉiam iomete pli. Kaj fine okazis. — Estas tiel, ke tiaĵo okazas.
(mallonga paŭzo)
ROSMER
(al Rebekka) Kiel vi opinias, ke poste okazos por vi? Post tio ĉi?
REBEKKA
Por mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas.
KROLL
Neniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas?
REBEKKA
(malvarme, repuŝante) Pardonu, sinjoro rektoro, — tio estas afero,
kiu ne rilatas al aliuloj. Ĝin mi prizorgos mem.
KROLL
(al Rosmer) Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En
intima rilato. (rigardas al la portretoj) Ho, — tiuj, kiuj forpasis,
— nun ili estus vidantaj!
ROSMER
Vi iros al la urbo, ĉu?
KROLL
(prenas sian ĉapelon) Jes. Plej eble frue.
ROSMER
(ankaŭ li prenas sian ĉapelon) Mi do akompanos vin.
KROLL
Vi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj.
ROSMER
Venu do, Kroll! Venu do!
(Ambaŭ eliras tra la antaŭĉambro sen rigardi al Rebekka. Iom poste Rebekka iras singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter la floroj.)
REBEKKA
(parolas duonlaŭte al si mem) Ne trans la ponton, eĉ ne hodiaŭ.
Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam. (iras de la
fenestro) Nu ja! (aliras kaj tiras la sonorilŝnuron)
(Post iom sinjorino Helseth envenas de dekstre.)
SINJORINO HELSETH
Kio estas, fraŭlino?
REBEKKA
Sinjorino Helseth, bonvolu serĉi mian valizon de la subtegmento.
SINJORINO HELSETH
La valizon?
REBEKKA
Jes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias.
SINJORINO HELSETH
Nu ja. Sed Dio gardu min, — ĉu la fraŭlino volas vojaĝi?
REBEKKA
Jes, — nun mi volas vojaĝi, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH
Kaj tiel subite kaj tuje!
REBEKKA
Tuj kiam mi pakis.
SINJORINO HELSETH
Nun mi neniam aŭdis tiaĵon! Sed la fraŭlino certe revenos, mi
scias?
REBEKKA
Mi neniam plu revenos.
SINJORINO HELSETH
Neniam! Sed, bona Dio, kiel estos ĉi tie en Rosmersholm, kiam
fraŭlino West ne plu ĉeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por
la pastoro.
REBEKKA
Jes, sed hodiaŭ mi timiĝis, sinjorino Helseth.
SINJORINO HELSETH
Timiĝis! Jeĉjo, pro kio?
REBEKKA
Jes, aspekte mi kaptis videton de blankaj ĉevaloj.
SINJORINO HELSETH
De blankaj ĉevaloj! Meze en taglumo!
REBEKKA
Ho, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, — la blankaj ĉevaloj en
Rosmersholm. (ŝanĝas temon) Nu, — do pri la valizo, sinjorino
Helseth.
SINJORINO HELSETH
Jes ja. La valizo.
(Ambaŭ eliras dekstre.)
(La sidĉambro en Rosmersholm. Estas malfrua vespero. Lampo kun ŝirmilo super lumas sur la tablo. Rebekka West staras apud la tablo pakante kelkajn aĵetojn en valizon. Ŝiaj mantelo, ĉapelo kaj la blanka kroĉaĵo pendas super la dorso de la sofo. Sinjorino Helseth envenas de dekstre.)
SINJORINO HELSETH
(parolas mallaŭte kaj aspektas rezerveme) Jes, nun ĉiuj aĵoj estas
portitaj elen, fraŭlino. Ili staras en la kuireja koridoro.
REBEKKA
Bone. La veturigisto estas mendita, ĉu?
SINJORINO HELSETH
Jes. Li demandas, kiam li estu ĉi tie kun la ĉaro.
REBEKKA
Mi opinias, ke ĉirkaŭ la dekunua horo. La vaporŝipo foriros je
noktomezo.
SINJORINO HELSETH
(iom hezitanta) Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen ĝis
tiam?
REBEKKA
Mi tamen forvojaĝos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan
leteron. Diru tion.
SINJORINO HELSETH
Jes, povas esti bone skribi. Sed bedaŭrinda fraŭlino, — mi tamen
opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankoraŭfoje.
REBEKKA
Eble tio. Aŭ eble tamen ne.
SINJORINO HELSETH
Ne, — imagu ke mi travivu tion ĉi, — tion mi neniam imagis!
REBEKKA
Kion vi do imagis, sinjorino Helseth?
SINJORINO HELSETH
Ho, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio ĉi.
REBEKKA
Pli fidinda?
SINJORINO HELSETH
Jes tion mi efektive diras.
REBEKKA
Sed, kara, kion vi per tio aludas?
SINJORINO HELSETH
Mi pensas, kiel vere kaj ĝuste estas, fraŭlino. Li ne liberigus sin
el tio en tia maniero, ne.
REBEKKA
(rigardas ŝin) Aŭskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste
kaj sincere, — kial, pensas vi, ke mi forvojaĝos?
SINJORINO HELSETH
Je Dio, certe estas necese, fraŭlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias,
ke ne estas ĝentile farita de la pastoro. Mortensgård havis ja
ekskuzon, li. Ĉar ŝi havis ja edzon en vivo. Kaj tiuj du ne
povis geedziĝi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li — hm!
REBEKKA
(kun rideto) Ĉu vi imagus tiaĵon inter mi kaj pastoro Rosmer?
SINJORINO HELSETH
Neniam je la mondo. Nu, mi pensas, — ne antaŭ hodiaŭ.
REBEKKA
Sed hodiaŭ do —?
SINJORINO HELSETH
Nu, — post ĉiuj infamaĵoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la
pastoro en la gazetoj, mi —
REBEKKA
Aha!
SINJORINO HELSETH
Ĉar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio
de Mortensgård, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn.
REBEKKA
Nu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi?
SINJORINO HELSETH
Ho tamen, fraŭlino, — pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas
facile por soleca virino kontraŭstari, mi pensas. — Ni estas ja
ĉiuj homoj, — fraŭlino West.
REBEKKA
Vera vorto, sinjorino Helseth. Ĉiuj estas ni homoj. — Por kio vi
aŭskultas?
SINJORINO HELSETH
(mallaŭte) Ho, Jeĉjo, — jen mi pensas ke li venas ĝuste precize.
REBEKKA
(skuiĝas) Do tamen —! (decide) Nu jes. Do tiel estu.
(Johannes Rosmer envenas de la antaŭĉambro.)
ROSMER
(vidas la vojaĝvestaĵojn, turnas sin al Rebekka kaj demandas)
Kion tio ĉi signifas?
REBEKKA
Mi forvojaĝos.
ROSMER
Tuj?
REBEKKA
Jes. (al sinjorino Helseth) Do je la dekunua.
SINJORINO HELSETH
Bone, fraŭlino. (ŝi eliras dekstre)
ROSMER
(post mallonga paŭzo) Kien vi forvojaĝos, Rebekka?
REBEKKA
Norden per la vaporŝipo.
ROSMER
Norden? Kion vi faros tie norde?
REBEKKA
Mi ja venis de tie.
ROSMER
Sed tie norde vi ja havas nenion por fari nun.
REBEKKA
Eĉ ne ĉi tie.
ROSMER
Kion vi pensas entrepreni?
REBEKKA
Mi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero.
ROSMER
Fari finon?
REBEKKA
Rosmersholm rompis min.
ROSMER
(atentiĝas) Vi diras —?
REBEKKA
Rompis min en pecojn. — Mi havis fortan, kuraĝan volon, kiam mi
venis ĉi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan leĝon. — De nun
mi ne kredas, ke mi ion pli kuraĝos fari.
ROSMER
Kial ne? Kia leĝo estas tiu, pri kiu vi diras, ke —?
REBEKKA
Kara, ni ne parolu pri tio nun. — Kio do okazis inter vi kaj la
rektoro?
ROSMER
Ni repaciĝis.
REBEKKA
Nu do. Rezultis do en tio.
ROSMER
Li kolektis nian tutan rondon amikaran ĉe si. Ili evidentigis por
mi, ke la laboro por nobligi la animojn, — tute ne konvenas al mi.
— Kaj estas ja en si mem senespera. — Mi lasas tion kuŝi.
REBEKKA
Nu jes, — eble estas pli bone tiel.
ROSMER
Ĉu vi nun tion diras? Ĉu vi nun havas tiun opinion?
REBEKKA
Mi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj.
ROSMER
Vi mensogas, Rebekka.
REBEKKA
Mensogas —!
ROSMER
Jes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi
estus viro por lukte konduki la aferon al venko.
REBEKKA
Mi kredis, ke ni du kune kapablus.
ROSMER
Ne vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke
vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al
viaj celoj. Jen kion vi kredis.
REBEKKA
Aŭskultu nun, Rosmer —
ROSMER
(eksidas peze en la sofon) Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de ĉio.
Mi estis kiel ganto en viaj manoj.
REBEKKA
Aŭskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo.
(eksidas sur seĝon apud la sofo) Mi intencis skribi al vi pri ĉio,
— kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi
aŭdu tuj.
ROSMER
Ĉu vi havas ankoraŭ pli por konfesi?
REBEKKA
La granda restas.
ROSMER
Kio granda?
REBEKKA
Tio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron
al ĉio cetera.
ROSMER
(skuas la kapon) Mi nenion komprenas el tio.
REBEKKA
Estas vero, ke mi elĵetis miajn retojn por gajni akceson ĉi tie en
Rosmersholm. Ĉar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus ĉi tie. Iel
— komprenu.
ROSMER
Vi ja sukcesis okazigi, kion vi volis.
REBEKKA
Mi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn — tiam. Ĉar tiam mi
ankoraŭ havis mian kuraĝan, liberan volon. Mi ne atentis
konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojiĝi. — Sed jen venis la
komenco de tio, kiu rompis mian volon — kaj timigis min tiel
bedaŭrinde por la tuta vivo.
ROSMER
Kio venis? Parolu, por ke mi komprenu.
REBEKKA
Tiam obsedis min, — tiu sovaĝa, nesubigebla avido —. Ho, Rosmer
—!
ROSMER
Avido? Vi —! Al kio?
REBEKKA
Al vi.
ROSMER
(volas eksalti) Kio estas!
REBEKKA
(haltigas lin) Restu sidanta, kara. Nun vi aŭdu pli.
ROSMER
Kaj vi volas diri — ke vi amis min — tiel!
REBEKKA
Ŝajnis al mi, ke devus nomiĝi ami — tiam. Ŝajnis al mi, ke tio
estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis
sovaĝa, nesubigebla avido.
ROSMER
(pene) Rebekka, — ĉu vere estas vi mem, — vi — vi, pri kiu vi
sidas rakontante!
REBEKKA
Jes, kion vi imagas, Rosmer!
ROSMER
El tio, — sub la potenco de tio vi do — vi do agis, kiel vi tion
nomas.
REBEKKA
Estis super mi kiel ventego ĉe la maro. Estis kiel unu el la
ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Ĝi prenas vin, — kaj
portas vin kun si, — kien ajn longe. Neniu ideo pri kontraŭstaro.
ROSMER
Kaj ĝi forblovis la bedaŭrindan Beate en la akvofalon.
REBEKKA
Jes, ĉar tiam estis kvazaŭ lukto sur la boatkilo inter Beate kaj
mi.
ROSMER
Vi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi
kune.
REBEKKA
Mi konis vin tiom, ke mi sciis, — al vi neniu vojo estis pasebla,
antaŭ ol vi estus liberiĝinta kaj en rilatoj — kaj en spirito.
ROSMER
Sed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi — vi mem, — via tuta konduto
estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, — kaj en
spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras ĉe la celo, kiun vi unue metis
antaŭ vin. Kaj nun tamen —!
REBEKKA
Neniam mi estis pli fora de la celo ol nun.
ROSMER
— kaj tamen, mi diras, — kiam hieraŭ mi demandis vin, — petis
vin: fariĝu mia edzino, — tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam
okazi.
REBEKKA
Mi ekkriis en malespero.
ROSMER
Kial? Ĉar Rosmersholm ŝtelis miajn fortojn. Ĉi tie mia kuraĝa
volo tondiĝis. Kaj kripliĝis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam
mi riskus kuraĝi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer.
ROSMER
Diru do kiel tio venis.
REBEKKA
Venis per la vivo kune kun vi.
ROSMER
Sed kiel? Kiel?
REBEKKA
Kiam mi sidis sola kun vi ĉi tie, — kaj vi fariĝis vi mem —
ROSMER
Jes, jes?
REBEKKA
— ĉar vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis —
ROSMER
Bedaŭrinde, vi pravas.
REBEKKA
Sed kiam mi povis vivi kune kun vi ĉi tie, — en silento, — en
soleco, — kiam vi senpere donis al mi ĉiujn viajn pensojn, — ĉiun
animstaton, tiel dolĉe kaj bele, kiel vi sentis ĝin, — tiam la
granda ŝanĝo okazis. Iom post iom, — komprenu. Preskaŭ
nerimarkeble, — sed fine tiel superfortige. Ĝuste al la fundo de
mia animo.
ROSMER
Ho, kion do tio signifas, Rebekka!
REBEKKA
Ĉio alia, — tiu malbela, sensoebria avido, ĝi foriĝis tre foren,
tre foren de mi. Ĉiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente.
Malleviĝis anima ripozo super min, — silento kvazaŭ de birdroko
sub la meznokta suno norde ĉe ni.
ROSMER
Diru pli. Ĉion kion vi scias diri.
REBEKKA
Ne estas multe pli. Estas nur tio, ke amo burĝonis en mi. La
granda, rezignanta amo, kiu kontentiĝas de la kunvivo, tia kia ĝi
estis inter ni du.
ROSMER
Ho, se mi nur scietis eron de tio!
REBEKKA
Plej bone kiel estas. Hieraŭ, — kiam vi demandis min, ĉu mi volus
fariĝi via edzino, — mi ĝojkriis —
ROSMER
Jes, ĉu ne, Rebekka! Tiel ŝajnis al mi.
REBEKKA
Momenton, jes. En memforgeso. Ĉar estis mia antaŭa brava volo, kiu
estis sin denove liberiganta. Sed nun ĝi ne plu havas potencon, —
kun la tempo, ne.
ROSMER
Kiel vi klarigas tion, kio okazis en vi?
REBEKKA
Estas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, — aŭ almenaŭ via
vivkoncepto, — kiu infektis mian volon.
ROSMER
Infektis?
REBEKKA
Kaj malsanigis ĝin. Sklave ligis ĝin sub leĝoj, kiuj ne validis
por mi. Vi, — la vivo kune kun vi, — nobeligis mian animon —
ROSMER
Ho, ĉu tion mi kuraĝus kredi!
REBEKKA
Senriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed
— (skuas la kapon) — sed, — sed —
ROSMER
Sed? Nu?
REBEKKA
— sed ĝi mortigas la feliĉon.
ROSMER
Ĉu jenon vi diras, Rebekka?
REBEKKA
Almenaŭ por mi.
ROSMER
Jes, sed ĉu vi tion tiel certe scias. Se mi nun denove demandus
vin —? Petegus vin —
REBEKKA
Ho, kara, — neniam plu parolu pri tio! Neeblas —! Jes, ĉar sciu,
Rosmer, ke mi havas — pasintecon malantaŭ mi.
ROSMER
Ion pli ol vi jam rakontis?
REBEKKA
Jes. Ion alian kaj pli gravan.
ROSMER
(kun rideto) Ĉu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de
tiaĵo foje tanĝis min.
REBEKKA
Ĉu! Kaj tamen —? Tamen? —
ROSMER
Mi neniam fidis ĝin. Mi nur ludis kun ĝi, — tiel en la imago,
komprenu.
REBEKKA
Se vi postulas, mi tuj diros ankaŭ tion.
ROSMER
(deturnante) Ne, ne! Eĉ ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio ĝi
estas, — mi havas forgeson por ĝi.
REBEKKA
Sed mi ne.
ROSMER
Ho, Rebekka —!
REBEKKA
Jes, kara, — tio estas ja la teruraĵo, ke nun, kiam ofertiĝas al
mi la feliĉon de la vivo per plenaj manoj, — nun mi fariĝis tia,
ke mia propra pasinteco baras min.
ROSMER
Via pasinteco estas morta, Rebekka. Ĝi ne plu tenas prenon sur vi,
— neniun konekson kun vi, — tia kia vi nun estas.
REBEKKA
Ho, kara, estas ja nuraj parolturniĝoj. Ĉu pri la senkulpeco? De
kie mi prenu ĝin?
ROSMER
(peze) Jes, jes, — la senkulpeco.
REBEKKA
La senkulpeco, jes. En ĝi estas la feliĉo kaj la ĝojo. Estas ja
tiu dogmo, kiun vi volis vivigi en ĉiuj tiuj estontaj nobelaj
homoj —
ROSMER
Ho, ne memorigu min pri tio. Estis ja nur duono de revo, Rebekka.
Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. — La homoj ne lasas
sin nobeligi de ekstere.
REBEKKA
(mallaŭte) Ne tra la silenta amo, ĉu?
ROSMER
(penseme) Jes, — estas ja tio kio estus la granda, la plej belega
en la tuta vivo, mi pensas. — Se tiel estus. (tordas sin en
maltrankvilo) Sed kiel mi scios pri tio? Ĝisfunde?
REBEKKA
Vi ne kredas min, Rosmer, ĉu?
ROSMER
Ho, Rebekka, kiel povas mi plene kredi vin? Vin, kiu kaŝadis kaj
sekretigis tiom ege! — Nun vi malkaŝigas tion kroman. Ĉu kuŝas
celo sube, — diru malkaŝe. Ĉu vi eble volas tiel ion gajni. Mi
deziras ja fari por vi, kion mi povas.
REBEKKA
(tordas la manojn) Ho, tiu mortiga dubo —! Rosmer, — Rosmer —!
ROSMER
Jes, ĉu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos
por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en
plena kaj pura amo.
REBEKKA
Sed ĉu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis
transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, — pere de vi
sole!
ROSMER
Ho, kara, — mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi
ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je
vi.
REBEKKA
(rigardas lin sombre) Kiel vi do povas vivi la vivon.
ROSMER
Mi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi ne povas
vivi. — Kaj mi ja ankaŭ ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu
valorus vivi.
REBEKKA
Ho, la vivo, — ĝi renoviĝas. Ni tenu nin al tio, kara. — Sufiĉe
frue ni eliros.
ROSMER
(eksaltas maltrankvila) Do redonu al mi la kredon! La kredon je vi,
Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi!
REBEKKA
Ateston? Kiel mi donu al vi ateston —!
ROSMER
Vi devas! (iras trans la plankon) Mi ne eltenas tiun solecan, —
tiun teruran malplenecon, — tiun, — tiun —
(Oni frapas forte sur la antaŭĉambra pordo.)
REBEKKA
(eksaltas el la seĝo) Ah, — ĉu vi aŭdis!
(La pordo malfermiĝas. Ulrik Brendel envenas. Li surhavas manumĉemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antaŭan fojon. Li aspektas konfuze.)
ROSMER
Ho, ĉu estas vi, sinjoro Brendel!
BRENDEL
Johannes, mia knabo, — mi salutas vin — adiaŭ!
ROSMER
Kien vi iros tiel malfrue?
BRENDEL
Malsupren la deklivon.
ROSMER
Kiel —?
BRENDEL
Nun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la
granda nenio.
ROSMER
Io okazis al vi, sinjoro Brendel! Kio estas?
BRENDEL
Vi do observas la transformon? Jes, — vi ja povas. Kiam mi lastfoje
metis la piedon en tiun ĉi salonon, — mi staris antaŭ vi kiel
bonhavulo kaj frapis mian brustpoŝon.
ROSMER
Nu! Mi ne tute komprenas —
BRENDEL
Sed tia, kia vi vidas min ĉi tiun nokton, mi estas detronigita reĝo
sur la cindroamaso de mia brulita kastelo.
ROSMER
Se estas io, per kio mi povas helpi vin —
BRENDEL
Vi konservis vian infankoron, Johannes. Ĉu vi povas doni al mi
pruntaĵon?
ROSMER
Jes, jes, bonvole.
BRENDEL
Ĉu vi povas doni dispone idealon aŭ du?
ROSMER
Kion vi diras?
BRENDEL
Demetitan idealon aŭ du. Kaj vi faros bonan agon. Ĉar nun mi
senestas, mia kara knabo. Tute senhava.
REBEKKA
Ĉu vi ne faris vian prelegon?
BRENDEL
Ne, vi loganta sinjorino. Imagu! Ĝuste kiam mi pretigas min elverŝi
el la korno de abundeco, mi faras la embarasan malkovron, ke mi
bankrotis.
REBEKKA
Sed ĉiuj viaj neskribitaj verkoj?
BRENDEL
Dum dudek kvin jaroj mi sidis, kiel avarulo sur ŝlosita monkesto.
Kaj hieraŭ, — kiam mi malfermas kaj volas serĉi la trezoron, —
jen estas nenio. La dento de la tempo mordis ĝin al polvo. Estis
nichts kaj nenio en la tuta afero.
ROSMER
Sed ĉu vi do certe tion scias?
BRENDEL
Ne estas loko por dubo, mia favorato. La prezidento konvinkis min pri
tio.
ROSMER
Prezidento?
BRENDEL
Nu ja, — la ekscelenco do. Ganz nach Belieben.
ROSMER
Jes, kiu?
BRENDEL
Peder Mortensgård kompreneble.
ROSMER
Ĉu!
BRENDEL
(mistere) Tŝ, tŝ, tŝ! Peder Mortensgård estas la estro kaj reganto
de la estonteco. Neniam mi lokiĝis antaŭ la vizaĝo de iu pli
granda. Peder Mortensgård havas en si la ĉiopovan kapablon. Li povas
fari ĉion, kion li volas.
ROSMER
Ho, ne kredu tion.
BRENDEL
Jes, mia knabo! Ĉar Peder Mortensgård neniam volas pli ol li povas!
Peder Mortensgård kapablas vivi la vivon sen idealoj. Kaj tio, —
vidu, — tio estas ĝuste la sekreto de la ago kaj la venko. Tio
estas la sumo de ĉiu saĝo en la mondo. Jen sufiĉe!
ROSMER
(mallaŭte) Nun mi komprenas, — ke vi foriras pli malriĉa ol kiam
vi venis.
BRENDEL
Bien! Prenu nun Beispiel de via antaŭa instruisto. Forstreku
ĉion, kio enpresadis en vin. Ne konstruu vian kastelon sur cedanta
sablo. Kaj esploru, kaj provu, — antaŭ ol vi konstruos sur tiu
belega kreaĵo, kiu ĉi tie dolĉigas vian vivon.
REBEKKA
Ĉu al mi vi aludas?
BRENDEL
Jes, mia alloga marvirino
REBEKKA
Kial ne estus konstruinde sur mi?
BRENDEL
(paŝon pli proksimen) Mi sciiĝis, ke mia antaŭa lernanto havas
vivkoncepton por konduki al venko.
REBEKKA
Kaj sekve —?
BRENDEL
La venko estas certa. Sed, — notu, — je nepra kondiĉo.
REBEKKA
Kiu?
BRENDEL
(prenas gardeme ŝian manartikon) Ke la virino, kiu amas lin, ĝoje
iras en la kuirejon, kaj ĝoje forhakas sian delikatan rozoblankan
malgrandan fingron, — tie, — ĝuste tie ĉe la meza artiko.
Item ke la menciita amanta virino — same ĝoje — fortranĉas de si
la senegale formitan maldekstran orelon. (malkaptas ŝin kaj turnas
sin al Rosmer) Adiaŭ, mia venkanta Johannes.
ROSMER
Ĉu vi foriros nun? En sombra nokto?
BRENDEL
La sombra nokto estas la pli bona. Pacon al vi. (Li foriras.)
(Momenton estas silente en la ĉambro.)
REBEKKA
(spiras peze) Ho, kiel naŭze kaj preme estas!
(Ŝi iras al la fenestro, malfermas ĝin kaj restas tie staranta.)
ROSMER
(eksidas en la apogseĝon apud la forno) Ne estas alia solvo,
Rebekka. Mi vidas nun. Vi devas forvojaĝi.
REBEKKA
Jes, mi ne vidas elekton.
ROSMER
Ni profitu de la lasta tempeto. Venu, kaj eksidu ĉe mi.
REBEKKA
(aliras kaj eksidas sur la sofon) Kion vi do volas al mi, Rosmer?
ROSMER
Unue mi tion diras al vi, ke vi ne bezonas havi zorgojn pro via
estonteco.
REBEKKA
(ridetas) Hm. Mia estonteco.
ROSMER
Mi antaŭvidis ĉiujn eblecojn. Antaŭ longe. Kio ajn kio okazos, por
vi estas zorgita.
REBEKKA
Ankaŭ tio, vi kara.
ROSMER
Tion vi devus mem kompreni.
REBEKKA
Pasis jaroj de kiam mi pensis pri tiaĵoj.
ROSMER
Nu ja, — vi certe opiniis, ke neniam povus ŝanĝiĝi inter ni du.
REBEKKA
Jes, mi pensis tiel.
ROSMER
Ankaŭ mi. Sed se okazus, ke mi forpasus —
REBEKKA
Ho, Rosmer, — vi vivos pli longe ol mi.
ROSMER
Pri la bedaŭrinda vivo estas ja en mia propra potenco decidi.
REBEKKA
Kio estas! Vi do ne intencas —!
ROSMER
Ĉu aspektas al vi tiel strange? Post la mizere kompatinda malvenko,
kiun mi suferis! Mi, kiu volis konduki mian vivotaskon al venko —.
Kaj jen mi fuĝis de la tuto, — eĉ antaŭ ol la batalo komencis!
REBEKKA
Rekomencu la lukton, Rosmer! Provu, — kaj vi vidos la venkon. Vi
nobeligos centojn, — vi nobeligos milojn da animoj. Provu!
ROSMER
Ho Rebekka, — mi, kiu nun eĉ ne kredas je mia propra vivotasko.
REBEKKA
Sed via tasko jam eltenis sian provon. Unu homon vi almenaŭ
nobeligis. Min, tiom longe kiom mi vivos.
ROSMER
Jes, — se mi povus kredi vin en tio ĉi.
REBEKKA
(premas la manojn) Ho, sed Rosmer, ĉu vi ne scias ion, — ion, kiu
povus igi vin kredi?
ROSMER
(skuiĝas kiel en timo) Ne ekpensu pri tio nun! Ne pluen, Rebekka!
Eĉ ne vorto plu!
REBEKKA
Jes, ĝuste tion ni devas pripensi. Ĉu vi ion scias, kiu povus
sufoki la dubon? Ĉar mi eĉ nenion scias.
ROSMER
Plej bone por vi, ke vi ne scias. — Plej bone por ambaŭ.
REBEKKA
Ne, ne, ne, — mi ne kontentiĝas pri tio! Se vi ion scias, kiu povus
absolvi min en viaj okuloj, mi postulas de vi kiel mian rajton, ke vi
menciu ĝin.
ROSMER
(kvazaŭ senpere puŝata kontraŭ sia volo) Ni do vidu.
Vi diras, ke la granda amo estas en vi. Ke tra mi via animo nobeliĝis.
Ĉu tiel estas? Ĉu vi ĝuste kalkulis? Ĉu ni faru provon
pri la kalkulo? Ĉu?
REBEKKA
Mi estas preta.
ROSMER
Kiam ajn?
REBEKKA
Kiam ajn. Ju pli frue, des pli bone.
ROSMER
Ni do vidu, Rebekka, — se vi, — pro mi, — jam en ĉi tiu vespero.
— (interrompas) Ho, ne, ne, ne!
REBEKKA
Jes, Rosmer! Jes, jes! Diru, kaj vi vidos.
ROSMER
Ĉu vi kuraĝas, — ĉu vole, — ĝoje, kiel diris Ulrik Brendel, —
pro mi, nun ĉi tiun nokton, — ĝoje, — iri la saman vojon, kiun
Beate iris?
REBEKKA
(Levas sin malrapide de la sofo kaj diras preskaŭ senvoĉe) Rosmer
—!
ROSMER
Jes, kara, — tiu estas la demando de kiu mi neniam povas min
liberigi, — kiam vi estos forvojaĝinta. Ĉiun opan horon dum la
tago mi revenos al la sama. Ho, mi kvazaŭ vidas vin tute viva en mia
imagaĵo. Vi staras sur la ponteto. Meze sur ĝi. Vi klinas vin super
la manrelon! Kapturniĝas en logo al la torento! Ne. Vi retiras vin.
Ne kuraĝas, — kion ŝi kuraĝis.
REBEKKA
Sed se mi tamen havus la kuraĝon? Kaj la ĝojan volon? Kio do?
ROSMER
Mi do devus kredi vin. Mi do devus regajni la kredon je mia
vivotasko. La kredo pri mia kapablo nobeligi homajn animojn. La kredo
pri la kapablo de la homa animo nobeliĝi.
REBEKKA
(prenas malrapide sian ŝalon, metas ĝin sur sian kapon kaj diras
sinrege) Vi rericevu vian fidon.
ROSMER
Ĉu vi kuraĝas kaj volas — tion, Rebekka?
REBEKKA
Juĝu morgaŭ, — aŭ poste, — kiam ili fiŝkaptas min.
ROSMER
(metas la manon al la frunto) Estas alloga teruro en tio ĉi —!
REBEKKA
Ĉar mi ne volas resti kuŝanta tie. Ne pli longe ol necese. Oni
devas prizorgi por retrovi min.
ROSMER
(eksaltas) Sed tio ĉi, — estas ja freneza. Forvojaĝu, — aŭ
restu! Mi kredas vin je via nura vorto ankaŭ tiun ĉi fojon.
REBEKKA
Parolturniĝoj, Rosmer. Neniu malkuraĝo kaj fuĝo denove! Kiel povas
vi kredi min je mia nura vorto post tiu ĉi tago?
ROSMER
Sed mi ne volas vidi vian malvenkon, Rebekka!
REBEKKA
Ne okazos malvenko.
ROSMER
Okazos. Neniam vi havos animon por iri la vojon de Beate.
REBEKKA
Vi ne kredas?
ROSMER
Neniam. Vi ne estas kiel Beate. Vi ne estas sub la potenco de
misgvidita vivkoncepto.
REBEKKA
Sed mi estas sub la vivkoncepto de Rosmersholm — nun. Pro kio mi
kulpis, — mi devas pentofari.
ROSMER
(rigardas ŝin fikse) Ĉu jen vi staras?
REBEKKA
Jes.
ROSMER
(decide) Nu bone. Kaj mi estas sub nia liberigita vivkoncepto,
Rebekka. Ne estas juĝisto super ni. Tial ni devas juĝi mem.
REBEKKA
(misinterpretas lin) Ankaŭ tio. Ankaŭ tio. Mia foriro savos la plej
bonan en vi.
ROSMER
Ho, en mi ne plu estas io savinda.
REBEKKA
Estas. Sed mi, — mi estus de nun nur ia marfantomo, kiu alpendiĝis
kaj retenis la ŝipon, sur kiu vi velus antaŭen. Mi estas ĵetenda
maren. Aŭ ĉu mi iradus en la mondo travivante kripligitan vivon?
Pensadi kaj cerbumi pri feliĉo, kiun mia pasinteco forĵetus por mi?
Mi devas eliĝi el la ludo, Rosmer.
ROSMER
Se vi iros, — mi iros kune.
REBEKKA
(ridetas preskaŭ nerimarkeble, rigardas lin kaj diras pli malrapide)
Jes, venu, vi, — kaj estu atestanto —
ROSMER
Mi kuniras, diras mi.
REBEKKA
Al la ponteto, jes. Ĝin vi ja neniam kuraĝas suriri.
ROSMER
Vi tion rimarkis, ĉu?
REBEKKA
(peze kaj rompite) Jes. — Estas tio, kio igis mian amon senespera.
ROSMER
Rebekka, — mi nun metas mian manon sur vian kapon. (faras kion li
diras) Kaj prenas vin geedze kiel mian veran edzinon.
REBEKKA
(kaptas ambaŭ liajn manojn kaj klinas la kapon al lia brusto)
Dankon, Rosmer. (malkaptas lin) Kaj nun mi iros — ĝoja.
ROSMER
Edzo kaj edzino devas kune iri.
REBEKKA
Nur al la ponteto, Rosmer.
ROSMER
Ankaŭ sur ĝin. Tiel longe kiel vi iros, — tiel longe mi akompanos
vin. Ĉar nun mi kuraĝas.
REBEKKA
Ĉu vi vere certe scias — ke ĉi tiu vojo estas la plej bona por vi?
ROSMER
Mi scias, ke ĝi estas la sola.
REBEKKA
Se vi perfidis vin mem en tio? Se estus nur iluzio? Unu el tiuj
blankaj ĉevaloj en Rosmersholm.
ROSMER
Povus esti. De ili ni neniam liberiĝos, — ni, en ĉi tiu bieno.
REBEKKA
Do restu, Rosmer!
ROSMER
La edzo akompanas sian edzinon, kiel la edzino akompanas sian edzon.
REBEKKA
Jes, sed diru al mi unue. Ĉu estas vi, kiu akompanas min? Aŭ mi kiu
akompanas vin?
ROSMER
Tion ni neniam ĝisfunde elpensos.
REBEKKA
Mi volus scii.
ROSMER
Ni du akompanos unu la alian, Rebekka. Mi vin kaj vi min.
REBEKKA
Tion ankaŭ mi pensetas.
ROSMER
Ĉar nun ni estas unu. Venu! Kaj ni iru ĝoje.
(Ili iras manon en mano tra la antaŭĉambro, kaj vidiĝas turni maldekstren. La pordo restas malfermita post ili. La sidĉambro restas momenton malplena. Jen sinjorino Helseth malfermas la pordon dekstre.)
SINJORINO HELSETH
Fraŭlino, — nun la ĉaro — (ĉirkaŭrigardas) Ne interne? Eksteraj
kune je tiu ĉi tempo? Nu do, — jen io —! Hm! (iras en la
antaŭĉambron, ĉirkaŭrigardas kaj revenas.) Ne sur la benko. Ho
ne, ne. (iras al la fenestro kaj elrigardas) Jeĉjo do! La blanka
tie —! — Je mia savo, ĉu ne ambaŭ staras sur la ponteto! Dio
pardonu la pekajn homojn! Ĉu ili ne ĉirkaŭbrakas unu la alian!
(ekkrias laŭte) Ho, — elen — ambaŭ! En la akvofalon. Helpo!
Helpo! (tremas la genuoj; skuita ŝi tenas la seĝodorson, kaj
preskaŭ ne kapablas eligi la vortojn) Ne. Ne helpo ĉi tie. — La
karmemora sinjorino prenis ilin.