The Project Gutenberg EBook of La Botistoj, by Aleksis Kivi

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: La Botistoj

Author: Aleksis Kivi

Translator: Hilma Hall

Release Date: May 25, 2009 [EBook #28968]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA BOTISTOJ ***




Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
Proofreading Team at https://www.pgdp.net






FINNA BIBLIOTEKO ESPERANTA N:o 2


ALEKSIS KIVI

LA BOTISTOJ

(NUMMISUUTARIT)


KOMEDIO EN KVIN AKTOJ


PERMESITE TRADUKIS

HILMA HALL


ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA

HELSINGFORSO, FINNLANDO




PERSONOJ:

  ZEBEDEO, kantoro.
  TOBIO, majstro-botisto.
  MARTO, lia edzino.
  liaj filoj:
    ESKO
    IVARO
  NIKO, maristo.
  JANJO, lia filino, zorgatino de Tobio.
  MICXJO VILKASTUS.
  KRISCXJO, juna forgxisto.
  KARRI, bienmastro.
  GRETO, lia edukatino.
  JAKOBO, lignosxuisto.
  ZAKARIO, frato de Marto, eksigita policisto.
  ANDREO, tajloro kaj klarnetludanto.
  TIMOTEO, violonisto.
  ERIKO, helpa jugxanto.
  KARLO de Lenjo.
  PATRO de Timoteo.
  ANJO, maljunulino.
  VIRINO en la domo de Karri.
  GASTOJ kaj KROMGASTOJ je la edzigxa festo.


Loko de agado: TAVASTLANDO. (Gubernio en Finnlando.)

PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S., HELSINGFORSO 1919.




Akto unua.


(Cxambro de Tobio: en la fundo pordo kaj fenestro, dekstre tablo,
maldekstre flanka pordo kaj pli antauxe je sama flanko benko kaj sur
gxi la iloj de botisto. JANJO sidas apud la tablo trikante sxtrumpon,
ESKO cxe la benko kudrante.)


ESKO. Janjo! Cxu ne ordonis mia patrino, ekirante vilagxon, ke mi por
la vojagxo, nome mia edzigxvojagxo, vestigxu kaj estu en fiancxa
kostumo kiam sxi revenos?

JANJO. Kaj ordonis vin preni el la subtegmenta cxambro la frakon de
via patro, cxapelon, rugxan vesxton kaj pantaloneton.

ESKO (flanken metas sian laborajxon). Diablo! Mi devas rapidi, cxar
pasxon mi faros, al kiu oni ne ridu. (Foriras tra la pordo en la
fundo.)

JANJO. Antaux ol mi li edzigxos kaj pro tio rajtos heredi la kvincent
talerojn, kiel ordonas la testamento, kaj mi ilin perdos. Sed miloj
da taleroj nenion valoras kompare je mia Kriscxjo, se ni nur foje
apartenos unu al la alia; kaj nun mi kredas ke tiu mia espero baldaux
plenumigxos. (Kriscxjo envenas). Kriscxjo! Kiel vi kuragxas veni tien
cxi!

KRISCXJO. Cxu ne la virinacxo forestas?

JANJO. Jes, sxi ekiris al la pregxejvilagxo.

KRISCXJO. Kaj Tobio mem sxajnas sarki sian terpomkampon, sed kie
trovigxas iliaj filoj, kie la hirtharega Esko?

JANJO. Silentu! En la subtegmenta cxambro li estas sin vestanta por
fiancxigxo.

KRISCXJO. Cxu por fiancxigxo?

JANJO. Li senprokraste ekiros al sia edzigxofesto kune kun Micxjo
Vilkastus.

KRISCXJO. La afero do efektivigxos?

JANJO. Certe. Ili rapidas, cxar vi la botiston asignis al la jugxejo
por ricevi edzigxpermeson.

KRISCXJO. Kaj tamen ili edzigas sian filon duonjaron antaux ol li
farigxas plenagxa.

JANJO. Nun lia patrino iris por inviti la kantoron tien cxi por ke li
skribu la permesateston de lia patro.

KRISCXJO. Jen ni perdos kvincent talerojn. La filo de la botisto ilin
rabas de ni, malgraux tio ke vi estas pliagxa ol li. Mil diabloj! La
mallargxkapa kaporalo, kial li faris tian strangan testamenton?
"Tiu, kiu unue edzigxos aux edzinigxos", gxi difinas. Cxu tiu estas
prudenta kondicxo je kiu li dependigas la heredrajton? Pro kio ne
doni cxion al unu aux partigi la sumon inter ambaux, tiam ni nun
evitus la korsxirantan cxagrenon. La perdo min ne malgxojigas, sed la
malagrablajxo!--Alimaniere certe farigxus, se la severa sorto ne
estus elektinta la botiston kiel vian zorganton; sed eble ili jam je
morto de via patrino tion celis kaj nun atingis la celon. Pesto prenu
la botiston!

JANJO. Marto estas pli riprocxinda ol Tobio. Estas ja edzino, kiu
regas kaj konsilas tie cxi. La botisto, la filoj kaj mi devas sxin
obei. Sxi cxiam malafable agis kontraux mi, precipe, de kiam ili
konvinkigxis, ke la espero edzinigi min kun ilia malsprita filo,
estis vana.

KRISCXJO. Sxi ja estas la konata Marto de botisto.

JANJO. Ho, se mia patro estus tie cxi! Kiel li povis lasi sian
edzinon kaj infanon kaj forkuri al fremdaj landoj!

KRISCXJO. Mi ion auxdis pri li.

JANJO. Pri mia patro! Kion vi auxdis?

KRISCXJO. Ke li ree trovigxas en Finnlando; oni rakontas, ke li estas
vidita en Abo.

JANJO. Sed la puno minacas lin.

KRISCXJO. Kelktagan areston la legxo ordonas al maristo, forkurinta
el sia sxipo. Sed lian aferon malseverigas tio, ke pli ol duono de la
sxipanaro forlasis la saman sxipon dum la sama vojagxo, kio pruvas,
ke ekzistis malgxustajxoj cxe la cxefoj.--Nun, Marto venas.

JANJO. Forrapidu, Kriscxjo!

KRISCXJO. Sxi jam atingis la sxtuparon.

JANJO. Ni estos perditaj.

KRISCXJO. Nenia dangxero. (Marto envenas.)

MARTO. Kriscxjo en mia domo? For de tie cxi! Jen la pordo antaux vi.

KRISCXJO. Malantaux mi gxi estas, sed antaux mi estas la fama Marto
de botisto, kaj jen staras Kriscxjo, fiancxo de sxia zorgatino, juna
kaj brava forgxisto. Via bofilo vi ja povas nomi lin.

MARTO. For el mia cxambro, sentauxgulo!

JANJO. Iru tuj, Kriscxjo, ne disputu kun sxi.

KRISCXJO. Ni farigxu de nun geamikoj, Marto mia, cxar mi ne plu
malhelpos vin gajni la kvincent talerojn; ilin vi tiel lerte havigas
al via Esko.

MARTO. Malbenita viro, cxu vi ne foriras de tie cxi?

JANJO. Obeu min, Kriscxjo!

KRISCXJO. Infero vin englutos pro tiuj kvincent taleroj. Baldaux nia
tuta parohxo kaj multaj najbaraj parohxoj resonos de la kanto, kiun
mi nomos: "Marto de botisto." (Foriras. Marto jxetas boton post
li.)

MARTO. Fulgulo!

ESKO (el la subtegmenta cxambro). Kia bruo tie malsupre?

MARTO (al Janjo). Malspritulino! Cxu mi ne malpermesis vin
komunikigxi kun li?

JANJO. Kion fari? Mi ne invitis lin.

MARTO. Fermu la busxon kaj donu la trikajxon el viaj ungegoj. Cxu ecx
unu colon gxi longigxis hodiaux? For! Rapidu al la kampo por sarki
kaj resendu Tobion. (Janjo iras.) Kion vi faras tie supre?

ESKO (en la subtegmenta cxambro). Nu, mi vestigxas por la
edzigxofesto, kiel estis ordono.

MARTO. Rapidu do, testudo! Baldaux alvenos la kantoro kaj Micxjo.

ESKO (supre). Tuj mi estos preta; mi jxus surprenas la pantalonon de
la patro.

MARTO (aparte). Bone mi scias, ke tiu edzigxvojagxo ree kauxzos multe
da ridfamoj; cxar li estas stultulo, obstina kiel maljuna bovoviro
kaj celtabulo de cxiu sxerculo. Certe mi, Dio tion scias, lauxpove
klopodis lin eduki, cxu per konsiloj cxu per vipo, sed cxio estis
vane: alportita akvo ne restas en la puto.--Ivaro ankoraux ne sxajnas
esti hejme kaj jam hieraux li ekiris vilagxon, la idacxo; sed sciu,
mi estas ree moligonta vian dorson, atendu nur! Oni devas fari
sian eblon. La krimo postulas punon, cxu gxi edifas aux male; la puno
devas sekvi.--Du filojn mi posedas: unu estas naivegulo, la dua
kaptita de malvirto, de loko al loko dibocxeme vagadas. (Tobio venas.)

TOBIO. Vi jam revenis, Marto. Kion diris la kantoro?

MARTO. Kion li diris! Jen mi devas kuri cxien, dum vi sidas hejme,
kiel pik-aso, indiferenta pri cxio.

TOBIO. Nu, Marto, tio ja okazis laux via propra volo.

MARTO. Kion fari, cxar mi estas la sola agemulo en tiu domo, cxiuj
aliaj estas mizeraj malrapiduloj?

TOBIO. Cxu venos la kantoro?

MARTO. Pro kio li ne venus, se oni lin venigas.

TOBIO. Kiel vi do meditas pri vojagxo de Esko?

MARTO. Ke li jxetu sakon sur la dorson kaj ekiru al domo de la
fiancxino kune kun Micxjo Vilkastus.

TOBIO. Cxu ni ne donu al ili cxevalon?

MARTO. Revenante kun la juna edzino, ili prenu posxtan cxevalon; sed
de tie cxi ili marsxu piede.

TOBIO. Sed pripensu, Marto, li estas filo de majstro, kaj mem ankaux
baldaux atingos la saman indecon, pro tio la piedmarsxo sxajnus eble
iom nekonvena kaj eble ecx hontiga por la peka koro de l' homo.

MARTO. Hontiga! Bone estus, se tiu entrepreno ne alportus al li pli
da honto; sed mi supozas ke dekojn da ridindajxoj li liveros, cxar li
havas malspritan originon, vi scias.

TOBIO. Cxu mia Esko estus malsprita? Tian mensogon kaj kalumnion la
envio elpensis. "Cxu mi estas freneza, kvankam oni tiel min nomas",
oni kantas.--Esko ne estas malsprita, li estas egale sprita kiel
lia patro, nome mi; li tute similas al mi kiel anime tiel korpe.
Li ne estas malsagxa, nur iom obstina, kion pruvas ecx lia hararo,
kiu estas blanka kaj rigide hirta, kiel cxe la maljunulo mem tie cxi.
Unuvorte: li estas inda filo de sia patro, li estas mia vera bildo.
(Esko envenas edzigxvestita.)

MARTO. Vera maldelikatulo. Sed nun ne estas okazo sin gxeni; cxar la
afero koncernas kvincent talerojn. Al Janjo mi ilin ne lasos, ne,
kvankam mia jupo kiel sako estus kuntirota super la kapon kaj mi
estus jxetota en profundegajxon.

ESKO. Nu, kiel mi placxas al vi, panjo?

TOBIO. Hej, Esko! Kun mia cxapelo kaj mia frako! La sama frako en kiu
mi antaux dudek unu jaroj estis benata por edzeco kun Marto. Sxajnas
al mi kvazaux en via formo mi rigardus min mem dudek unu jarojn
malantauxe en la tempo. Tiam vi ne estis pli granda ol pugno kaj
mankis ankoraux kvin monatoj gxis via naskigxo. Sed tiel sxangxigxas
la mondo; tiam simila al senfeligita sciuro kaj nun apenaux trovante
spacon en tiu sama frako; jes, tiel sxangxigxas la mondo, Esko mia.

ESKO. Nu, kiel mi placxas al vi, panjo?

MARTO. (Sidas apud la tablo, trikante sxtrumpon, kiun Janjo lasis.)
Jes, kiel placxas al mi? Tiu vestaro bone tauxgas, mallertulo.

ESKO. Kiel sidas la dorsflanko de l' frako dum mi iras al la pordo?
Rigardu min atente de malantauxe. (Iras al la pordo.)

TOBIO. Bonege! Vi pasxas impone kvazaux dragoncxevalo.

ESKO. Sed nun estas la demando, pacxjo, kiel la frako sidas sur mia
dorso.

MARTO. Gxi sidas kiel plej bone gxi povas sidi sen selo, vi
lignocxevalo!

TOBIO. Bone, tre bone gxi sidas.

ESKO (sin turnas kaj rapidas al la patro). Pacxjo, cxu vi gxuste
scias kaj perceptas al kio mi ekiros?

TOBIO. Ho jes! Felicxan vojagxon! Felicxon! mi diras. Floru kaj vivu
longe! Jes, certe vi atingos longan vivon, mi tion scias, cxar la
unua vorto, kiun vi, estante infano, balbutis, estis "panon".

ESKO. Mi esperas ke gxi ankaux estu mia lasta.--Mi ekiros al mia
edzigxofesto, pacxjo.

TOBIO. Dio sekvu vin, filo mia, kaj donu al vi prosperon. Ni cxiuj
benu por vi, kiu nun komencas novan vivon. Multaj dangxeroj povas vin
renkonti sur tiu vojagxo, ecx la morto, kaj memoru, ke ankaux vi
estas granda pekulo.

ESKO. Ni cxiuj estas pekuloj, pardonu nin Dio.--Mi prenas gravan
pasxon, pacxjo.

TOBIO. Mi komprenas.

ESKO. Mi ne aludas tian trotpasxon per miaj piedoj, tute ne.

TOBIO. Mi komprenas. Vi aludas al la granda sxangxo, kiu nun al vi
okazos per via edzigxo; jen la grava pasxo.

ESKO. Gxuste tion mi aludas.

TOBIO. Ni komprenas unu la alian, kvankam kelkfoje ni esprimas nin
iom aligorie kaj distingite; ni ne estas malspritaj.

ESKO. Al malspriteco mi koleras kaj furiozas kiel fihundo; sed cxiuj
ne ricevis spritecon.

TOBIO. Vi estas prava, filo mia!--Auxdu, mi rakontos al vi
okazintajxon el la biblio. Estis foje piulo, nomita Tobio kaj li
havis filon, kiu estis ekironta por edzigxi. Atentu, Esko, mia nomo
ankaux estas Tobio kaj mi ankaux havas filon, kiu intencas edzigxi.

ESKO. Mirinda koincido! Cxu estis ankaux ili ambaux botistoj?

TOBIO. Tion mi ne bone memoras, sed mi kredas ke tiel estis.--Kiel mi
jam diris, ili estis piaj homoj; kaj, cxar nun la filo ekiris por sin
svati al la virino, kiu jam sep fiancxojn havis, sed ili cxiuj estis
mortigitaj de diablo pro ilia profana amo al la junulino...

ESKO. Sed mia amo estas pura, ne pasio de l' karno, nek dezirego de
l' okuloj.

TOBIO. Mi ja kredas, ke tiel estas; sed la diablo tamen povas eljxeti
kaptilojn kaj retojn por vin pereigi dum tiu vojagxo.

ESKO. Pli ol diablon kun siaj retoj, mi timas la lignosxuiston en la
sama vilagxo, kie Greto servas. De rusa kolportisto, Timoteo, mi
sciigxis, ke tiu larvo inklinas al la knabino. Sed li ja estas nur
lignosxuisto, mizera mordetanto, kiu neniam povas esperi farigxi
majstro, kiun indecon mi eble atingos jam je la proksima jugxeja
kunsido. Jes, li estas mia rivalo, sed lauxsxajne ne tre dangxera.

TOBIO. Gxuste kaj prave dirite. Cxiam kaj en cxio niaj karakteroj
samigxas. Via kuragxo pli kaj pli grandigxas!--Sed kie mi interrompis
mian rakonton?--Nu, la malcxasteco atakis tiujn sep kaj pro tio
ili estis mortigitaj.--Auxskultu piege, Esko, mi rakontas el la biblio.

ESKO. Mi silentas kiel muro.

TOBIO. Kaj cxar nun la filo de Tobio ekiris por edzigxi, angxelo de
Dio alvenis. Auxskultu, Esko!

ESKO. Kiel muro.

TOBIO. Angxelo el cxielo alvenis kaj proponis farigxi svatisto al
juna Tobio, kiu volonte lin akceptis; kaj ili pasxis, pasxadis kune
lauxlonge la sxtonan vojon; sed alveninte al rivero, la filo de Tobio
lauxte ekkriis; cxar granda fisxo ...

ESKO (al Marto). Panjo, cxu vi ankaux metis haringetojn en la
porvojagxan sakon?

MARTO. Ho, ridinduloj, patro kaj filo. La kantoro venas. (Al Esko.)
Vi ricevos dekkilogramon da haringetoj en vian sakon, cxar mi scias,
ke malpli ne suficxas. (Iras maldekstren.)

TOBIO (rigardante tra la fenestro). Marto estas prava. La kantoro jam
estas videbla sur la erikejo; mi iros lin renkonti. (Iras.)

ESKO (sola). "Jen la mondo sxangxigxas", diris pacxjo. Gardu min!
Grava pasxo! Jes, vere, se oni tion funde en la koro meditas. Nun ne
estas tempo de ludo nek de sxerco. Strangaj sentoj en nuna momento
movigxas en mia korpo de kapo gxis kalkano. Estas antauxgusto de
edzigxofesta gxojo. (Iras tien kaj reen.) Ho, kiam Esko de botisto
edzigxas, tiam la mondo renversigxos. Tiam oni mesos kaj kantos kaj
post la solena edzoligo mi mem komencos la psalmon: "Tuta mondo nun
gajigxu." Mi devas plori. (Visxas siajn okulojn.) Sed cxu la ploro
ankoraux povus sxangxi la aferon? Tute ne; mi do kuragxigxu kaj kantu
edzigxan kanton, kiun mi jam lernis en mia infaneco. Oni devas
konfesi, ke tiu kanto estas bela kaj cxarma, tamen mi volus aldoni
kelkajn rekantajxojn, tiel farante la tonon pli forta kaj vigla. Jen
gxi estas: (Kantas.)

  Edzigxfesto cxiujn okupas,
  Malgxoja nur sxajnas knabin';
    Adiauxo el hejmo sxin premas,
    Sxi tamen fiancxon atendas.
  Sur kampo karulo jam venas,
  Lin garboj belege cxirkauxas.

Jes, sed nun mi volus aldoni jenon. (Kantas.)

  Tiluli', tiluli',
  tilulilu liluli'!

Nun la dua strofo:

  Treega bruad' komencigxas,
  De gxojo resonas la dom'.
    Ne ploras plu la fiancxin',
    La estonto gajigas sxin.
  Kun kron' de honor' sur la kapo
  Sxi dancas kaj busxo ridetas.
    Tiluli', tiluli'!
    Tilulilu liluli'!

La tria strofo:

  Jam pasis cxarmega la jaro,
  Simila al songxo, kaj nun
    Sxi kantas al sia infano
    Pri land' de felicxo kaj am',
  Kies altaj montoj vidigxas
  En tia la malproksimeco.
    Tiluli', tiluli',
    Tilulilu liluli'!

Kaj nun la kvara strofo ...

MARTO (je la flankpordo). Cxu vi volas fermi la fauxkon, rano, aux
cxu vi deziras, ke mi dancigu la vipon sur via dorso? Gardu vin! Li
volas imiti kokkrion, la kokacxo! (Malaperas.)

ESKO (sola). Mi sentas treegan emocion kaj mia koro estas kvazaux
brulanta pecxbulo, pro tio, ke mi tiel arde pensas pri Greto kaj la
edzigxo.--Greto! mi sentas kapturnigxon memorante, ke mi baldaux
unuigxos kun vi, aux ke mi farigxos vi kaj vi farigxos mi, alivorte,
Esko farigxos Greto kaj Greto farigxos Esko; oni do nomu nin cxu
Esko-Greto cxu Greto-Esko. Jes, eternan fidelecon mi jxuras al vi,
Greto mia; kaj se la malica satano, kiu gxis la fino de la mondagxo
insidas nin, se li, mi diras, min tiel friponigus, ke mi en mia
blindeco alian virinon kisus, batu min tiam kontraux la busxegon,
tiel faru, Greto, gxis la dentoj klakos en la fauxko. Cxar li, kiu
libervole faris sanktan jxuron pri fideleco kaj gxin rompis, lin tero
kaj cxielo malbenu kaj lia kapo estu dispistata; estu dirite. (Tobio
kaj Zebedeo alvenas.)

TOBIO (malfermante la pordon al Zebedeo). Bonvolu eniri, kantoro!

ZEBEDEO. Bonan tagon, junulo!

ESKO. Estu bonveninta, kantoro! Gravaj kaj urgxaj aferoj nun postulas
vian lertecon por ke cxio farigxu lauxlegxe. Mi nun--Dio gardu nin,
la junulojn, komencis petolsxerci, mi ankaux, kaj intencis havigi al
Micxjo Vilkastus novan cxemizon.[1]

TOBIO. Jen kiel flankvoje li esprimas sian intencon. Hi hi hi!--Sed
la kantoro jam scias la aferon.

ESKO. La afero estas jena, sinjor' kantoro.

ZEBEDEO. Mi jam scias. Via patro gxin sciigis al mi; jes mi scias kaj
akurate konsideris kaj pripensis kiel la permesatesto de via patro
estas skribota.

ESKO. Cxefe estas, ke cxio okazu lauxlegxe.

ZEBEDEO. Kompreneble. Mi skribas la tekston kaj via patro desegnas
sube sian parafon, kiu estas atestata.

ESKO. Li desegnas sian parafon kaj mi faras same.

ZEBEDEO. Via parafo estas ne necesa.

ESKO. Laux mia prudentacxo gxi estas necesa por ke estu lauxlegxe.

ZEBEDEO. Junulo, cxu vi volas disputi kun maljunaj personoj?

TOBIO. Esko.

ESKO. Mi ne disputas, sed mi ne povas kompreni, kial mia propra
parafo estas nenecesa. En tiu afero mi ja estas la cxefa persono kaj
pro tio mia nomo ne manku en la atesto.

ZEBEDEO. Certe gxi devas tie trovigxi, sed en la teksto. Sube estas
nomo kaj parafo de via patro, apud gxi la nomo de atestanto kaj plej
sube "Zebedeo, kantoro".

TOBIO. Nu, eble vi komprenas?

ZEBEDEO. Tiel oni devas procedi. Kiu farigxos atestanto?

TOBIO. Micxjo Vilkastus estas plej tauxga. Li estas svatisto de Esko
kaj lin ankaux akompanas al la edzigxofesto. Laux interkonsento li
jam devus esti tie cxi. Ekiru, Esko, por informigxi pri li.

ZEBEDEO. Jes, junulo, iru.

ESKO. Mi rapidas, cxar jam urgxas. (Iras.)

ZEBEDEO. Cxu vi vizitis pregxejon hieraux?

TOBIO. Ne, Dio pardonu min.

ZEBEDEO. Domagxe, domagxe, granda domagxo. Johano Kurkelo tie
predikis tiel, ke resonis la muroj en templo de l' Sinjoro.

TOBIO. Johano Kurkelo! Jen filo de ricxulo sukcesas, kontrauxe
farigxas kun malricxulo.--Cxu vere Johano jam aperis en la
predikkatedro? Mi konas lin jam de lia infaneco kaj sxajnis li al mi
iom naivega, tamen li nun estas magistro.

ZEBEDEO. Gimnaziano, gxis plue gimnaziano; sed en tiu junulo logxas
spirito de l' Sinjoro. Se vi estus lin vidinta en la predikujo kaj
auxdinta liajn vortojn, mi vetas, ke ecx viajn renojn li estus
tremiginta. Certe li unue estis paleta kaj lia vocxo tremetis. Sed
baldaux li sin orientis, rugxigxis kiel fajra forno kaj skuante la
kapon lauxte kriis: "vekigxu, kiu dormas, vekigxu, kiu dormas".--En
du partojn li dividis sian predikon; la unua temis pri terurajxoj
de infero, la dua pri gxojoj de cxielo.--Ho, ho, tia knabo! Angxelon
de l' Sinjoro li similis, kiam li varme komentariis, sxvitante kaj
spiregante. Kaj fine vidigxis la efiko de lia patoso: subite dolcxa
emocio kaptis la virinaron en la pregxejo kaj poste mallauxta kaj
dauxranta ploreto auxdigxis, kiel cxiam okazas je trafo de la Vorto.

TOBIO. Kaj la viroj?

ZEBEDEO. Ili longe sidis rigidaj kvazaux sxtipoj.

TOBIO. Tion mi kredas. La virino estas felicxa. Sxi savos sian animon
pro sia impresema koro; kredu min, kantoro, certe inter ni pli multaj
pereos ol inter la virinoj.

ZEBEDEO. Bedauxrinde vi estas prava, tion pruvas la cxiutagaj
ekzemploj. Tio cxi vidigxas ankaux en la kunvenoj sabatvespere cxe la
pastra helpanto--vere religia viro--la virinoj cxiam cxeestas pli
multnombre ol la viroj; la virinoj tien rapidas are, sed nur malofte
mi tie vidas viron. Iliaj koroj estas hardigxintaj, jes hardigxintaj.
Sed sub severa postulo ecx virbesto naskas, diras la proverbo, kaj
tiel okazis dum la prediko de Johano. Longe li plorigis la virinojn
antaux ol la Vorto faris impreson cxe la viroj; fine doninte al ili
kelkajn flamajn rigardojn kaj forte kriante: "ecx pri tiu prediko
vi foje estos responda", vidu, la mentono cxe kelkaj maljunuloj
tremetis kaj la hartufoj sxanceligxis. Kaj nun, kiam li alvenis al
la dua parto de sia prediko kaj komencis pentre priskribi la cxielon,
tiam peza mugxado auxdigxis en la tuta pregxejo, kiel en la arbaro
dum hajlas kaj fulmotondras en la alteco; kaj ne ecx unu okulo restis
seka. Tia estis la hierauxa diservo, kies cxarmon vi, Tobio, ne
gxuis.

TOBIO. Certe min malhelpis je tio diablo, la malnova intrigulo.
La Cxiopovulo gardu tiun junulon, kiu eble iam konvertos la duonan
mondon.--Kiel li sin klarigis kun la proklamoj?

ZEBEDEO. Verdire, la finna traduko lin tre embarasis, nu, li ja estis
komencanto. En granda embaraso li estis kaj sen mia helpo eble estus
okazinta malsukceso.

TOBIO. Kiel li proklamis pri la edzigxatesto de Esko?

ZEBEDEO. Bone.--Jes, vi edzigas vian filon. Sed mi volas vin demandi:
cxu vi bone informigxis pri la karaktero de via estonta bofilino?
Memoru, plibone estas sub gutanta tegmenta defluilo ol unuigita kun
malbona virino.

TOBIO. Oni asertas, ke sxi estas cxasta knabino. Vi ja scias, Greto
de Karri. Bonmora kaj modesta junulino. Kiu estus kredinta, ke la
afero tiel sukcesus? Unue gxi estis kiel musxo, sed kreskis kiel
bovon, jen gxia komenco: En lasta printempo, kiam Esko kune kun
Micxjo Vilkastus vizitis sorcxulon, li konatigxis kun la knabino, dum
ili en sama domo atendis la hejmrevenontan sorcxulon. Micxjo observis
kelkajn ekrigardojn inter Esko kaj Greto. Li divenis la situacion,
brave uzis la okazon, farigxis svatisto kaj la afero sukcesis bonege.

ZEBEDEO. Cxu cxio sin bazas sur tio?

TOBIO. Ne tute; en somero, du semajnojn post la festo de Sankta
Johano, la afero estis sankciata de Karri kaj mi. Tio okazis en la
Mezvoja drinkejo, kie ni renkontis unu la alian veturante al la urbo.
Ha, la manpremojn kaj postnegocan regalon! Kia plezuro dum la tuta
tago kaj ecx iom dum la sekvinta! Hi hi hi!

ZEBEDEO. Cxu mi en la atesto nomos la junulinon servistino aux
edukatino de Karri?

TOBIO. Ili cxiam agis kun sxi kiel kun edukatino kaj tute malricxa
sxi ne sxajnas esti; oni certigas, ke sxia tenejo enhavas diversajn
ajxojn. Du tagojn post la edzigxofesto la pakveturiloj, laux
interkonsento, alvenos tien cxi.--Hodiaux Esko kaj Micxjo ekiros,
morgaux ili alvenos al hejmo de la fiancxino tiel frue, ke ili
ankoraux havos tempon prizorgi la edzigxproklamon por proksima
dimancxo, kiam la unua proklamo okazos.[2] La intertempon gxis la
sankcio Micxjo pasigos cxe tieaj parencoj kaj Esko en hejmo de la
fiancxino botlaborante. Mi supozas, ke tiu tempo farigxos al li
plezurega.

ZEBEDEO. Plezurega la tempo farigxis por Jakobo dum atendo al la
junulino Rahxelo. Pardonu min, botisto! Mi kutimas cxiam rekte eldiri
miajn pensojn, ecx kvankam ili malplacxus al la auxskultanto.--Mi
scias, ke ia stranga testamento devigas vian filon, Esko, kaj vian
zorgatinon, Janjo, edzigxi kiel eble plej baldaux, cxar, kiu tion
unue faros, estas heredonta kvincent talerojn. Sxajnas al mi, ke via
filo farigxos la felicxulo; sed atentu, Tobio! Esko estas viro, li
havas patron kaj patrinon, hejmon kaj metion, lia estonteco do ja
estas certa. Janjo, male, estas orfino kaj malricxa; al sxi estas
"marcxo tie, koto cxi tie, seka nenie". Kaj atentu plue: sxi estas
pliagxa ol Esko. Mi ne diras pli. Vi komprenas?

TOBIO. Mi komprenas vin. Sed cxiuj en la mondo al si mem petas
la cxiutagan panon. Estas devigo; ni logxas sur la erikejo, sur la
seka erikejo kun aleno en la mano. Nuntempe ekzistas botistoj cxie
kiel grizaj katoj, emaj elsxiri la okulojn unu de la alia. La terura
malsato certe nin minacus, se mi ne posedus terpomkampeton kaj du
malgrandajn herbejacxojn apud la marcxo, kiuj ebligas nutri bovinon.
Sed estas peniga laboro inter arbetoj kaj sxtipoj. Fine mi do ricevas
laktoguton en mian kuveton kaj iafoje ecx butereron sur mian
panpecon. Jes, bona kantoro, la malricxulo devas klopodi per ungoj
kaj dentoj por gajni sian porvivon.

ZEBEDEO. Certe la malricxeco ne estas honto nek krimo, sed tamen
peza sxargxo, kaj la ricxulo estu dankema. Pro tio, botisto, mi
kuragxas diri al vi kelkajn vortojn, kuragxas vin riprocxi pro via
maldankemeco al Li, de kiu cxio bona venas. Vi estas pli bonhava ol
kontrauxe; la pano neniam mankis al vi, vi posedas cxevalon kaj
bovinon kaj mi scias, ke cxiam auxtune vi bovidon kaj porkidon
bucxas; tamen vi nomas vin malricxa.

TOBIO. Hi hi hi! Vi estas prava; verdire neniam mankis la pano kaj
cxiam kelkaj argxentmoneroj tintas en fundo de mia sako. Pro tio
dank' al Dio!

ZEBEDEO. Do, estante bonhavulo, vi povas cedi tiun heredajxon al
malricxulino, tion vi devas fari kaj ne gxin proprigi al vi mem per
maljusto.

TOBIO. Tio koncernas al Marto. En kelkaj aferoj mi permesas sxin agi
laux sxia propra volo kaj jen estas unu el ili. Kaj tial mi ne
kontrauxdiras nek malhelpas.

ZEBEDEO. Laux legxo vi, kaj ne via edzino, estas kuratoro de Janjo.

TOBIO. Cxio dependas de Marto kaj mi devas obei sxin; nenio helpas.
Aliparte, kiu povas min kulpigi pri malrajta proprigo de la
heredajxo? Mi rajtigas mian filon edzigxi, cxar li tion humile petas,
kaj se li edzigxas antaux ol Janjo, li ricevos la heredajxon, tiel
klare diras la testamento. Mi ankoraux vin foje demandas, cxu tio
estas malpraveco?

ZEBEDEO. Nu, ne, se vi nur ne senkauxze malhelpas vian zorgatinon
edzinigxi pli frue ol via filo. Pardonu min! mi estas auxdinta, ke
la forgxisto Kriscxjo amas la junulinon kaj sxi amas lin, sed vi de
cxiuj fortoj malhelpas ilian unuigxon.

TOBIO. Estas vere; mi kontrauxstaras la aferon por la bono de Janjo
mem. La forgxisto estas nesincera viro, granda ruzulo kaj plena
de intrigoj. Certe tre mizera sorto atendas junulinon, kiun li
tromplogos edzinigxi kun si. Kredu min, bona kantoro, li estas la
plej granda kanajlo en nia parohxo. Jen kelkaj el liaj petolajxoj:
Vi, kantoro, ekzemple sidas en la forgxejo, li prezentas al vi pipon,
vi fumas momenton, subite vi auxdas pafbruon antaux la nazo, kaj vi
trovigxas meze de pulvofumo, kaj estu gxoja, se nur kun doloretanta
vizagxo kaj bruligitaj brovoj vi foriras de tie. Cxu vi scias kion li
faris al Manjo Mahlamaki, kiu iom raportacxis pri li cxe la eklezia
ekzameno de legoscio? Li jxetis en brutarejon de kompatinda Manjo
saketon entenantan salon, malton, latunan ringon kaj tri
cxevaldentojn. Li mem bone sciis, ke tiaj objektoj nenion efikas, sed
li ankaux sciis la supersticxemon de Manjo. Kaj kion faris Manjo?
Kvazaux sago sxi flugis al la pastrejo kun la sorcxsaketo en la
mano. Ho, kiel la preposto Kriscxjon riprocxis. Tia estas la viro.

ZEBEDEO. Seriozeco kaj vereco estas kolonoj de l' vivo kaj mi malamas
malseriozajn intrigojn, tamen pro tio oni ne devas jugxi la homon
malinda.

TOBIO. Sed mi bone konas lin kaj ne permesas mian zorgatinon
edzinigxi kun li antaux ol min legxo devigas, kaj tiam la junulino
kulpigu sin mem, cxar mi faris mian eblon. Kaj dum la afero de Janjo
tiel implikigxas, okazas, ke mia filo fervore kaj nekontrauxstareble
volas edzigxi kaj mi ne povas lin deteni de la honorinda etato.

ZEBEDEO. Certe vi povas lin deteni, se vi volas, gxis li atingos sian
21:an jaron.

TOBIO. Tio estas afero de Marto kaj mi devas submetigxi vole-ne-vole.
Cetere oni ne povas nin riprocxi pro tio, ke ni per permesata maniero
profitas al ni. Nun, Janjo kulpigu sin mem pro tio, ke sxi rifuzis
farigxi nia bofilino, spite deziro de Esko, Marto kaj mi. Eble ilian
edzigxon ankaux la kaporalo celis per sia testamento. Li estis
stranga viro, melankolia kaj ofte kolerema, skribis versojn kaj cxiam
asertis sin la plej malfelicxa en la mondo. Sed li tre amis Esko'n
kaj Janjo'n, kiuj tiam estis nurcxemizaj infanetoj. Li admiris la
rondajn, seriozajn okulojn kaj blankan haregon de Esko, li enamigxis
en la milda kaj sagxa rigardo de Janjo kaj versis pri gxi. Li iomete
vizitis lernejon en sia juneco.--Nu, kio okazis? Kelkajn semajnojn
antaux sia morto li decidis, ke ambaux infanoj estu liaj heredantoj,
sed laux stranga kondicxo. "Tiu el ili"--li difinis--"kiu unue
edzigxas, heredu kvincent talerojn". Kredeble tiu kondicxo estis
sxerco, cxar li cxiam emis surprizi aliajn. Jes, tiel faris la
kaporalo. Kio nun pli konvenus ol edzigxo de tiuj ambaux junaj
personoj? Esko siaparte faris sian eblon, sed Janjo ne konsentis. Pro
tio, post edzigxo de Esko, mi kun bona konscienco iros al la preposto
kaj akceptos la talerojn, kiuj lauxlegxe apartenas al ni.

ZEBEDEO. Faru kiel al vi plej bone sxajnas, mi diris mian opinion
malkasxe, laux mia kutimo. Pardonu al mi, botisto Tobio, pardonu, mi
petas!

TOBIO. Nu nu, nu nu!

ZEBEDEO. Nun mi silentu kaj plenumu senprokraste mian taskon.
(Elprenas el sia posxo la skribilaron, kiun li metas sur la tablon.)

TOBIO. Unu vorton, sinjoro kantoro.

ZEBEDEO. Nu, mi auxdas.

TOBIO. Malgranda ektrinko eble malkonfuzigus viajn pensojn. Brito
Tienhaara logxas, kiel vi scias, nur kelkajn centpasxojn de tie cxi.

ZEBEDEO. Tobio, la pano estas kreita al ni por mangxi kaj la akvo por
trinki, kvankam la homaro, tiu mizera homaro, eble por eterne
deflankigxis el la naturo.

TOBIO. La homo estas perdita sxafo. Sed unu tosto, bona kantoro, ne
domagxas, nur aldonos novajn fortojn.

ZEBEDEO. Novajn fortojn! Kiel senpripense parolite! Novajn fortojn!
Sed kial miri; tiel ja diras ankaux aliaj, forgesante, ke cxiu
ekscito en nia korpo kaj sango konsumas nian vivforton kaj tiu eluzo
estas nekompensebla. Jam je la naskigxo estas al cxiu donita certa
kvanto da tiu forto kaj laux gxi dependas ankaux nia vivdauxro kaj
kiam gxi estas eluzita la vivfadeno rompigxas. Tio estas vero,
kiun mi observas en la naturo kaj trovas konfirmata en la libroj.
Tion memoradu kaj malpli ofte fleksu la brakon.

TOBIO. Certe estus bone vivi laux la Vorto. Sed cxu tio okazas? La
homo estas surdema, obstinema kaj malsagxa, cxar li ne komprenas kio
utilas al li. Jes, kantoro; la malsagxeco de la homaro estas granda
kaj cxiekonata en la mondo. Pro tio ni devas atenti al la
ekzemploj.--Nun, jen estas Esko kaj Micxjo. (Esko kaj Micxjo
envenas.)

ZEBEDEO. Ili ne longe devos atendi. (Sidigxas kaj ekskribas.)

TOBIO. Nu, Micxjo! Du bravaj junuloj ekiras edzigxi.

MICXJO. Senprokraste ni devas ekiri.

TOBIO. Tuj, Micxjo, tuj. Du bravaj junuloj, kiujn ecx renkontanta
malsata rabistaro ne timigus.

ESKO. Mi neniam timas, pacxjo.

TOBIO. Tion mi scias. Sed mi volas vin atentigi pri io. Antaux
nelonge, kiel vi scias, oni proklamis en la pregxejo pri granda
sxtelisto, kiu sxtelis de fremdlanda grafo multajn milojn; pripensu,
se vi okaze lin renkontus sur la vojo, lin malliberigus kaj ricevus
rekompencon. Kioma sumo estas promesata al kaptinto de tiu terurulo?

MICXJO. Sepcent taleroj.

TOBIO. Sepcent taleroj! Mi diras al vi ambaux: akre rigardu cxiun,
kiun vi renkontas. Memoru ankaux lian eksterajxon: mallonga hararo,
pintbarbeto kaj nigra makulo proksime de la maldekstra naztruo, laux
la anonco. Vizitu ankaux la sagxulon, logxantan en la sama vilagxo
kiel la fiancxino de Esko. Kaj se vi renkontus tiun sxteliston--kio
estus bonsxanco--certe vi povus lin ekkapti, vi ambaux.

ESKO. Tuj mi sxnurligus lin kaj facile vindus kvazaux infanon. Aux
cxu vi kredas min timi unu viron? Micxjo, palpu tiun brakon, palpu
tiun femuron, palpu tiun genuon!

MICXJO (palpas laux admono de Esko). Ja--ah!

ESKO. Ja--ah, Micxjo! Sur tiu genuo, tute nuda, mi martelfrapas la
ledon. Cxu vi kredas?

MICXJO. Mi kredas, ke vi estas fortulo.

TOBIO. Fortega, fortega kanajlo li estas, mi tion scias.

ESKO. Rigardu tiujn vangojn; sciu, Micxjo, tiu gorgxo ankoraux ne
sentis guton da brando, neniam mi aperis en drinkejo, nek
noktovagadis por frapi la pordojn de subtegmentaj dormejoj, kiel
multaj aliaj faris; sed tiuj ja apartenas al la brutaro, kiuj
fine estos lokataj maldekstre, ili apartenas al la kapraro.

TOBIO. Mi garantias, ke vi estas prava, Esko.

MICXJO. Se mi ne eraras, Esko, vi antaux nelonge ankoraux kredis, ke
la infanojn oni trovas sub planko de vaporbanejo.

ESKO. Gxuste tion mi kredis.

MICXJO. Kaj ecx ankoraux vi ne bone scias kiamaniere la homo envenas
mondon.

ESKO. En cxi tiun pekan mondon. Gxuste tiel.--Kion vi auxdis pri miaj
laborvizitoj en la parohxo?

MICXJO. Nur bonon.

ESKO. Mi ne sxtelas, ne.

TOBIO. Kompreneble, tute ne.

ESKO. Mi ne sxtelas. Ho ne.

ZEBEDEO. Sxst!

TOBIO. Silentu! La kantoro skribas.

ESKO. Tion mi ne faras.

ZEBEDEO. Tobio!

TOBIO. Cxu vi bezonas la parafon?

ZEBEDEO. Tien cxi vi gxin desegnu. (Tobio desegnas en la atesto sian
parafon.)

MICXJO (aparte). Kiel finigxos la edzigxvojagxo, mi ne scias, sed mi
estas certa, ke la tuta afero koncerne la junulinon kaj sxian mastron
estis nura sxerco, kvankam laux opinio de Esko severa vereco.--Nu,
farigxu kiel ajn, mi akompanos kaj administros la vojagxmonon de la
fiancxo.

ZEBEDEO. Tre bone.

TOBIO. Gxi estas simpla kaprinhufo, sed gardu sin iu alia por desegni
gxin tien.

ZEBEDEO. Perdo de honoro.

TOBIO. Perdo de honoro kaj vizito cxe malliberejo! Severa legxo! Sed
kiu petis false uzi parafon de iu alia? Estas nur parafo, ekzemple
jena kaprinhufo, sed gxia signifo estas grava.

ZEBEDEO. Micxjo Vilkastus!

TOBIO. Micxjo, desegnu vian parafon. Vi atestu, ke mi donas
edzigxpermeson al mia filo.

MICXJO. Mi atestas kaj je bezono jxuras pri tio. (Desegnas sian
parafon.)

ESKO (aparte). Ankaux mia parafo estos tie desegnota.

ZEBEDEO. La rajtigo do estas preta. (Al Tobio.) Mi transdonas
gxin al vi kaj vi povas gxin transdoni al kiu vi volas; tio ne plu
koncernas al mi.

TOBIO. Mi transdonas gxin al Esko. (Donas rajtigon al Esko.)

ESKO. Vi devis skribi, kantoro, ke mi prenas tiun pasxon propravole.

ZEBEDEO. Mi skribis, kion mi skribis.

TOBIO. Cxio estas preta, mankas nur via porvojagxa sako, kiun vi tuj
ekhavos. Mi ne estas kulpa, pro tio, ke vi devas piediri, sed vi
revenos radbrue, tion mi scias. El domo de la fiancxino certe vi
ricevos cxevalon.

MICXJO. Mi kredas, ke ili nin bone forveturigos de tie.

TOBIO. Sendube, Micxjo. Kaj ekveturante, tion faru tiel ventege, ke
la koltuko de l' fiancxino flirtu kvazaux militflago, tio faros
imponan kaj fieran aspekton.

MICXJO. Ni ekveturos tiel rapidege, ke neniu okulo distingu la
gefiancxojn.

TOBIO. Bone dirite, amiko mia. (Esko estas sidigxinta apud la tablo
kaj intencas desegni sian parafon en la permeso-rajtigon.) Esko,
kion vi faras?

ESKO. Mia parafo devas esti en la rajtigo.

TOBIO. Esko frenezigxis. (Ektiras la rajtigon el liaj manoj.)

ZEBEDEO. Kia aroganteco, kia senhonteco!

TOBIO. Ha fusxulo, kanajlo, acxulo! Kiel vi vin kondutas? Stultulo!

ESKO. Se vi ne estus mia patro, mi batus vin, frapus sur vian busxon;
sed cxar vi estas mia patro, tio estas nefarata.

ZEBEDEO. Ega malhumileco!

TOBIO. Esko, mi diras al vi: gardu vin por ke mi ne donu al vi
fiancxfestan regalon, jes, tion mi diras.

ESKO. Festan regalon!--Mia kolero iom post iom boligxas. (Ekprenas
segxon kaj gxin jxetas kontraux la plankon.) Cxi tiu viro estas
nehumiligebla. (Eliras el la cxambro.)

TOBIO. Pro Kristo, tia knabo!

ZEBEDEO. Senhonta kaj obstina knabego.

TOBIO. Kian penon la infanoj kauxzas! Nekredeble al cxiu, kiu ilin ne
posedas. Danku Dion, kantoro, cxar vi restis frauxlo.

ZEBEDEO. Vi estas prava koncerne al mi, nome rilate al tiu vidpunkto,
ke mi estus severa patro, tre severa.

TOBIO. Severa patro oni ankaux nomas min. Sed cxu severeco cxiam helpas?
Estas naturo, kiu altiras la pegidon al la arbo. Kaj inter la arboj
en la arbaro, kvankam stilo de sama sagxa mano, tamen unuj estas
rektaj, aliaj kurbaj.

ZEBEDEO. Multe dependas tamen ankaux de tio, cxu dum la kreskado oni
permesas kurbigxon al la plantido.

TOBIO. Gxuste kaj sagxe parolite. Jes, kantoro, estas kiel mi diras.
Nin gepatrojn seninfanaj homoj devus kore kompati kaj honori. Sed kiu
pensas pri tio? (Esko envenas.) Cxu vi plue vidigxas, mallertulo?

ESKO (aparte). Mi volus dauxrigi mian koleron; sed la situacio estas
grava.

MICXJO (aparte al Esko). Repacigxu Esko!

ESKO. Mi ja klopodas bridi mian humoron. (Al Tobio.) Pardonu al mi,
patro!

TOBIO. Cxu vi tutkore petas pardonon?

ESKO. Jes, tutkore mi tion petas.

TOBIO. Nu, mi ne estas ema konservi ion "cxe la denta kavajxo" kaj
min konduti kvazaux kolerega bovo. Petu ankaux pardonon de la
kantoro.

ESKO. Pardonu min, kantoro, ne kasxu ion en la denta kavajxo kaj ne
vin kondutu kvazaux kolerega bovo! Tio ne konvenas en la mondo.
Konkordo kaj amikeco estas plej decaj. (Kun ekgxema vocxo.) He, jes!

TOBIO. Auxdu, kiel li scias paroli. Kion vi, kantoro, nun diras pri
li?

ZEBEDEO. Mi ne malamas lin, tute ne, sed mia opinio pri lia karaktero
estas nesxangxebla.

TOBIO. Jes, jes. Sed la jxusa murmuro nun estu forgesata, ne ecx unu
vorton plu pri pasintaj aferoj, ni cxiuj estu ree bonaj kamaradoj.
Cetere, pro kio patro kaj filo disigxu malamike unu de l' alia. Kaj
disigxmomento ja cxi tiu estas. Esko lasas sian patron kaj patrinon
por firmkunigxi kun sia edzino. Pri unu afero mi volas vin demandi
en cxeesto de atestantoj. Kion vi opiniis pri Janjo antaux ol Greto
aperis?

ESKO. Mi estus edzigxinta kun sxi; sed sxi nur mokis min, nomis min
strigo.

TOBIO. Mi scias, ke multaj sxerculoj emas vin nomi naivega kaj
malsagxa; sed tio estas pro via vivmaniero, kiu incitetas ilin,
cxar gxi cxiam estis cxasta kaj neriprocxinda. Sed vi posedas sanan
prudenton, tion mi garantias.--Ekzamenu lin, kantoro, provu konfuzigi
lin per implikaj demandoj; faru tion en nia cxeesto!

ZEBEDEO. Pri kio mi demandu lin?

TOBIO. Ekzemple pri edzigxofesto kaj gxia celo.

ZEBEDEO. Respondu al mi, junulo! Kio estas la celo de edzigxofesto?

ESKO. Gxi havas plurajn celojn.

ZEBEDEO. Gxia cxefcelo?

MICXJO (aparte al Esko). Ke edzo igxu kapo de sia edzino.

ESKO. Ke edzo igxu kapo de sia edzino.

ZEBEDEO. Sed gxia cxiela, gxia solena celo?

MICXJO (aparte al Esko). Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.

ESKO. Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.

ZEBEDEO. Junulo, pripensu viajn vortojn!

TOBIO. Esko!

ESKO (aparte kaj dubante rigardante Micxjo'n). Aux li mensogetis al
mi, aux li estas malsagxulo. (Malproksimigxas iomete de li.)

TOBIO. Demandu lin pri kreo de l' mondo, pri Abrahamo kaj Isako.

ZEBEDEO. Mi demandas vin: el kio estas la mondo kreita?

ESKO. Gxi estas, laux diro de almozuloprizorgato de Hannus, kreita el
argilpeceto kaj el nenio.

ZEBEDEO. Sed el kio do estas la argilpeceto kreita?

ESKO. Nu, nu, ne tiel enprofundigxu!--Plue, tion neniu scias, ecx
kvankam li estus tiel instruita kiel episkopoj kaj libropresistoj.
Estas supernatura afero kaj la homo estas blinda, Dio helpu nin!

TOBIO. Blinda, blinda! (Marto envenas el maldekstre, en la mano sxi
portas dupartigitan sakon, kies ambaux partoj estas plenigitaj.)
Jen via porvojagxa nutrajxo, junuloj; kaj nun ekiru!

ESKO. Mi portas la sakon. (Ekprenas sakon de Marto kaj gxin metas sur
la sxultron.)

MARTO. Jen al vi dekdu taleroj por vojagxaj kaj edzigxfestaj
elspezoj. (Al Esko.) Sed vi malspritulo, cxu vi kapablus kalkuli
monon?

TOBIO. Mankas al li sperto. Micxjo zorgu pri la mono.

ESKO. Micxjo prenu la monon, mi portas la sakon.

MARTO. Jen Micxjo! Atentu, ke vi estu sxparemaj. (Donas monon al
Micxjo.)

MICXJO. Nur al necesegaj bezonoj gxi estu uzota. (Ivaro envenas.)

ESKO (aparte). Tie Ivaro revenas de noktovagado.

MARTO (ekprenas vipon, kiu pendas sur la muro). Sentauxgulo, kie vi
ree vagadis kaj laux permeso de kiu? Kie vi estis?

IVARO. Ne sur malbona vojo, panjo. Mi iris por rigardi la hundidojn
de Junttihuhta kaj, cxar la vaporbanejo estis varmigita, mi restis
por bani kaj pasigis la nokton cxe la familio.

MARTO. Mi pagos vin por hundidoj kaj banoj! (Intencas lin bati.)

TOBIO (malhelpante). Marto, ni pardonu ankoraux al li cxi tiun fojon.
Li promesas plibonigxi. Cxu jes?

IVARO. Jes.

MARTO. Liaj promesoj! Li estas nia turmentisto; de vilagxo al vilagxo
li kuras, nin hontigas kaj malprofitas.

ESKO. Eble li vizitis Junttihuhta'n por rigardi la hundidojn.

IVARO. Certe, jes. (Aparte.) Fi! la brando dolorigas mian kapon. La
petolajxoj estis tre malmoderaj en la supera tenejo de Anttila.

ESKO. Eble li ankaux banis tie, tio ja estis oportune.

IVARO. Vi estas prava, kaj bona estis la vaporvarmego, kvankam iom da
karbohaladzo suferigas mian kapon.

MARTO. Brandhaladzo gxi estas, fripono. Kial vi mensogas? Sed mi
varmigos vian dorson.

TOBIO. Marto! Atentu cxeeston de kantoro.

ZEBEDEO. Mia cxeesto ne detenu vin de meritita puno, kiu, okazanta
gxustatempe, eble portos belajn fruktojn.

IVARO. Placxus al la kantoro vidi belajn diverskolorajn florojn sur
mia dorso; tamen sxparu miajn sxultrojn, panjo, ankoraux cxitiun
fojon; mi promesas plibonigxi laux mia povo.

ESKO. Nu.--Kion vi diras, Micxjo?

MICXJO. Mi petas pardonon al Ivaro.

ESKO. Mi ankaux petegas. Nenio doloriga okazu en la momento de mia
adiauxo.

MARTO. Ekiru do. Pro kio vi plu restacxas?

MICXJO. Nun ni ekiru.

TOBIO. Tri semajnojn depost la proksima mardo, ni atendos vian
revenon. Ni arangxos pro tio malgrandan bonvenigan salutfeston. Ni
tiam ecx dancu laux klarnettonoj de tajloro Andreo, kaj, se la spaco
ne suficxos en la cxambro, ni uzu la platajxon ekstere. Ni esperas,
ke ankaux vi, kantoro, nin honoru per via cxeesto.

ZEBEDEO. Mi dankas vin.

TOBIO. Kaj Ivaro venigu el la urbo diversajn regalajxojn. Kaj tiam
montru, ke vi estas fidinda viro!

IVARO. Mi kondutos kiel eble plej bone.

TOBIO. Cxio do estas bone! Kaj nun, junuloj, ekiru.

ESKO. Permesu, ke mi kiel adiauxon, deklamu kelkajn versojn,
verkitajn de la mortinta kaporalo.

MARTO. Adiauxdeklamo estas nenecesa, nur ekiru.

TOBIO. Ho, Marto, ni auxskultu! Ili estas verkitaj de la kaporalo kaj
ni devas montri dankemon al lia memoro.--Nu, Esko, iu amkanto!

ESKO. Gxi estas militkanto:

  Milittrompeto sonas,
  Mi gxian vocxon konas;
  La devo min admonas,
  Cxar kapitan' ordonas.

  Farigxas la ribelo,
  Ektondras ferbarelo ...

Ferbarelo, gxi estas kanono ... Cxu vi vidis, kantoro, la
metalkanonojn, kiujn ia rusoj veturigis preter la pregxejon dum
pasinta semajno? Kia bruo, bruego, klakado kaj krakado farigxis!

MARTO. Fermu jam la busxon kaj ekmarsxu, cxu vi komprenas?

MICXJO. Nun ni foriru, Esko.

TOBIO. Iru kun beno!

ESKO. Nun ni iru kvazaux pelataj de diablo.--Cxu mi kunprenis cxion,
kion mi bezonas? Cxu mi ion forgesas?

MARTO. Vi forgesas nenion kaj nun for pli baldaux ol kutime, kaj
ordonu la maldiligentan Janjo'n eniri el la terpomkampo.

ESKO. Mi ordonos.--Janjo nomis min strigo.--Cxu mi havas cxiujn
necesajn objektojn kun mi?

TOBIO. Jes jes, cxion vi havas, Esko. Nun adiaux, filo mia!

ESKO. Adiaux! Saluton! (Micxjo kaj Esko ekiras.)




Akto dua.


(Vasta cxambrego en la domo de Karri, en la cxambrego edzigxfestantoj,
viroj kaj virinoj. Okazas edzigxofesto de Jakobo kaj Greto. Je
levigxo de kurtenego oni dancas polkon. TIMOTEO ludas. La pordo
de l' cxambrego estas malfermita kaj dum la danco oni vidas en
la vestiblo ESKO'N kun sako sur la dorso, kaj MICXJO'N.)


KARRI (je cxeso de l' danco). La gejunuloj gxoju kaj la gemaljunuloj
gaje rigardu ilian amuzon, aux, se placxas ankaux ili movu siajn
piedojn dancante. Nun estas honortago de Jakobo kaj Greto, tiu hela
auxgustotago. (Du pafoj auxdigxas de ekstere.) Pafu, junuloj, sed
pafu mallauxte. Ne, pafu tiel, ke la cxambrego tremas kaj la koro
saltas en la brusto! Kaj vi, junulinoj, atentu, ke la biero ne mankas
al la junuloj tie ekstere. (Unu el la virinoj iras dekstren.) Nu,
Jakobo, kiel aspektas al vi tiu tago?

JAKOBO. Ho, mastro, gxi sxajnas al mi edzigxofesta; mi gxojas.

KARRI. Kaj tamen vi estas la cxiama seriozulo. Sed mi ja konas vian
karakteron. Sub la malglata krusto trovigxas multe pli, ol oni
supozas. Mi diras al vi: vi havas kauxzon gxojegi, cxar vi ricevas
bonegan edzinon.

JAKOBO. Mi tion esperas.--

KARRI. Bonegan edzinon!--Venu tien cxi, Greto. Nu, filinjo mia, kiel
placxas al vi esti edzino?

GRETO. Bone gxis nun.

KARRI. Tre bone ankaux dauxre; cxar nun la afero estas decidita kaj
fiksigxis kiel pecxo cxe gudro, kiel kato cxe fresxa lakto.--Memoru:
tiu ligilo estas nerompebla, kaj tio estas bonega, kvankam eble
iomete timiga. Sed tio donas indecon al la ligo, cxar nun la amiko
tute apartenas al mi, kaj nur la morto nin povas disigi kaj ecx la
morto tion ne faras. Mia Liso mortis, mortis frue; sed sxin memori
estas mia kasxita gxojo, kaj alian mia okulo ne plu sercxas.--Sed nun
estas gxojfesto kaj la malgajajn pensojn ni forigu. Sed gxuste tiu
festo fremdigas Greto'n de mia domo kaj longan tempon mi sentos vian
foreston.

GRETO. Kun malgajo ankaux mi disigxas kaj kun emocio lasas viajn
etajn bonkondutajn infanojn.

KARRI. Kvazaux ilia propra patrino vi ilin flegis kaj prizorgis.

GRETO. Kvazaux mia propra hejmo tiu domo estis al mi.

KARRI. Kaj fidela kvazaux propra filino vi min servis. Mi klopodos
vin rekompenci.--Jakobo, mi scias, ke via manlaboro, tiu
larvmordetado, ne tre placxas al vi, plivole vi marcxojn fosus kaj
sxtipojn tordus.

JAKOBO. Estas vero, malmulte placxas al mi la laboro, al kiu oni min
difinis en mia infaneco, vi ankaux scias, ke gxi estas malmulte
profitdona.

KARRI. Pro tio, forjxetu lignoblokojn al diablo kaj ekprenu piocxon
kaj hakilon! La tutan parton malantaux Kontinmaki mi donacas al vi.
Tie konstruu al vi hejmon kaj senimposte gxin uzu dum via tuta
vivo. La "Belulinon" el mia bovinejo vi ricevos kaj duvintran
cxevalidon el mia cxevalejo, kaj al via novkonstruado mi plu helpos
vin per cxevala kaj vira forto, kiam la tempo permesas.

JAKOBO. Nobla promeso!

KARRI. En tago de via edzigxofesto mi tion promesas.

JAKOBO. Duoblan kauxzon ni havas hodiaux por gxoji.

GRETO. Mastro, ni ne povas vin suficxe danki.

KARRI. Mi nur repagas mian sxuldon. Unu aferon mi tamen postulas de
vi, Jakobo. Amu Greto'n; bonega junulino sxi estas, kiel mi jam
diris, eble sxi ankaux estas iom petolema; tion mi observis, kiam sxi
kapturnigis la filon de l' botisto kaj la viro eble ne komprenis la
sxercon. Mi tamen kredas, ke li fine gxin perceptis. (Dume la
dutenila bierujo cxirkauxiris inter la gastoj.) Jen biero, Jakobo!
Kaj vi, Timoteo, eksonigu la violonon!

TIMOTEO. Vi bone scias, ke Timoteo ne sxparas sian arcxon. Sed mi
devas atentigi la gefiancxojn, la mastron kaj la gastojn pri io.
Auxskultu al mi cxiuj! Jen estas: Mia patro--li logxas en dometo en
la alia fino de l' vilagxo, tie logxas ankaux mi--mia patro nome
malamas cxiaspecan monduman muzikon kaj min severe malpermesis ludi
violonon je kia ajn okazo. Li ecx ne scias, ke mi violonon posedas;
mi gxin kasxas en tirkesto de Karlo, mia najbaro. Ni reiru denove al
la cxefafero. Se li nun sciigxus, ke mi ludis je tiu festo, diablo
min prenus. Senindulge li tuj almezurus diverskoloran jakon al la
knabo kaj min tanus suficxe tiel, ke, se vi min post tiu bastonado
vidus, certe min kredus esti de cigano acxetita cxevalo. Tia
maljunulo li estas. Pro tio mi avertas vin ne sciigi al li,
ke mi estis ludanta cxi tie. Se li renkontus iun el vi kaj demandus:
"Kiu estis ludisto?" Vi respondu, ke vi ne konis lin, aux ke estis
Mateo Viluksela, aux Eriko Viuvala. Sed atentu por ne kontrauxdiri
vin mem.--Tia estis la afero, kiun mi volis sciigi al vi.

KARRI. Trankviligxu, Timoteo, kaj ellasu ree el via violono gajan
polkon!

TIMOTEO. Mi ne sxparos mian arcxon. (Ludas.)

UNU EL LA VIRINOJ. Mastro, la kuiristino deziras pretigi tablon por
la vespermangxo.

KARRI. Okazu laux sxia deziro. Ni do vespermangxu unue kaj poste
dancu. (Timoteo cxesas ludi.) Pretigu la mangxotablon. (Oni pretigas
la tablon.) Sed kiujn gastojn mi vidis en la vestiblo? Invitu ilin
enveni! (Unu el la virinoj eliras.) Neniu preteriru la domon de
edzigxofesto ne malsekiginte sian gorgxon; tia estas malnova kutimo.
(Micxjo kaj Esko envenas.) Ha, niaj printempaj logxejkamaradoj!
Envenu, envenu bonvole!

ESKO. Gxojigxu, la festodomo!

KARRI. Estu bonvenantaj!

MICXJO. Pardonu al ni!

ESKO. Ni ne volas interrompi vian feston, ni nesciis, ke vi
edzigxfestis.

KARRI. Neniu kauxzo por pardonpeto de vi, nek por malpaco al ni. Estu
bonvenantaj, bonvolu sidigxi kaj partopreni en nia gxojo!--Knabinoj,
alportu bieron al la gastoj!--Ni festas edzigxon de Greto, mia
edukatino, kaj de lignosxuisto Jakobo.

ESKO. Gxoju, la festodomo!--Ne kredu, mastro, ke ni venis por
kromgasti, tute ne, ni venis pro aliaj pli gravaj aferoj.

KARRI. Tion mi bone scias. Sed mi invitas vin al la festo kaj nun vi
estas egale indaj gastoj, kiel la aliaj.

MICXJO. Ni dankas vin.

ESKO. Ni estas tre dankemaj por la honoro. (Oni alportas bieron.)

KARRI. Forlasu la dankojn kaj malpezigu la trinkujon.

ESKO (kasxe rigardante Greto'n. Aparte). Sxi estas bela, kiel rozo
kaj floro. Kaj kapvestita per orkrono! Mi sentas cxagreneton en la
koro. Oni min trompetis. Tamen mi ne montru malbonhumoron nek diru
ecx vorton pri la afero, se ili ne kolerigos min iamaniere. (Prenante
trinkujon de Micxjo.) Sed ilia konduto ne antauxdiras malbonon. Ili
ja ecx invitis nin al la festo. Mi silentu kiel perko sur la sxtono.
(Trinkas.)

KARRI. Cxu vi permesas min demandi, kiuj aferoj kauxzis vian
vojagxon?

ESKO. Ni havas aferojn diversspecajn.

KARRI. Eble vi celas denove nian faman auxguriston?

ESKO. Gxuste vi divenis.

KARRI. Oni sxtelis de vi?

ESKO. Ne de ni, sed de unu fremdlanda grafo oni sxtelis en la urbo
Tampere multajn dekmilojn. Cxu la anonco ankoraux ne atingis vian
parohxon?

KARRI. Nun mi memoras; la afero estas ankaux jam cxe ni proklamita.

ESKO. Pro tio ni ekiris por sciigxi de l' auxguristo, kiu estas la
sxtelisto kaj kie oni lin trovus.

MICXJO. Mi havas krom tio ankaux aferojn kun miaj cxi-tieaj parencoj.

ESKO. Rekompencon de sepcent taleroj ricevos tiu, kiu kaptos la
kanajlon kaj lin transdonos al la tribunalo.

KARRI. Tiel ja estas promesite.

ESKO. Oni certigas, ke la grafo estas treege ricxa.

KARRI. Pro tio li volonte elspezos plue kelkajn centojn, se nur la
sxtelisto estos punita. Mi deziras al vi bonsxancon.--Sed la tablo
atendas nin. Cxiuj bonvole alpasxu. (Cxiuj sidigxas cxirkaux la
tablo.) Gastoj miaj, ne sxparu la regalajxojn, sed satigu vin gxis
via stomako farigxas ronda kaj sxvelanta kiel sako de pastro!

MICXJO. Tia sako estas bonega apogilo por laca kapo.

KARRI. Gxuste jes, Micxjo Vilkastus.

ESKO. Kusxigxu kaj la stomakon cxirkauxprenu, diras la proverbo. Nur
ne okazu al ni, kiel al Pauxlo Korppila cxe la edzigxofesto de
Peltola. Du tagojn antaux la festo li fastis, ecx ereton ne mangxis.
Venis la festvespero kaj li malsobrigxis tiel, ke fine starigxante,
li pene trenigxis al la herbejo, fosis kavon, tien lokis sian
stomakon kaj peze dormis la sekvantan nokton kaj tagon. Tiel faris
Pauxlo.

KARRI. Ni sekvu lian ekzemplon, sed anstataux dormo, danco malaltigu
la stomakon. Violono de Timoteo vin vigligu.

ESKO. Alproksimigxante la domon, jam je la drasxejmonteto ni auxdis
tonojn de violono kaj demandis unu la alian: Cxu estas festo cxe
Karri, cxar tie muziko tonas kaj gxojo sonas? Estis edzigxofesto kaj
gaja ludo.

KARRI. Timoteo estas unu el la plej lertaj violonistoj.

ESKO. Tia estas ankaux Josefo en nia vilagxo. Lia ludo auxdigxas
je interspaco de tuta kilometro, gxi penetras oston kaj medolon
kaj la homo sin kredas en gxojo de cxielo.

TIMOTEO. En gxojo de cxielo! Li do estas vera ludisto. Bedauxrinde,
ke vi ne venigis lin tien cxi, cxar li estas tiel mirinda muzikisto.

ESKO. Mi nesciis pri cxi-tiea edzigxofesto, plue ne estis mia devo
havigi ludiston.

TIMOTEO. Pri kio vi do parolas?

ESKO. Personan imposton ankaux mi elpagas.

TIMOTEO. Ne murmuru, cxar via kapo egalas formikejon.

1:A GASTO. Cxu vi estas disputema, Timoteo?

2:A GASTO. Cxiam li estas kolerema, estante ebria.

TIMOTEO. Nur kvin ektrinkojn mi glutis.

KARRI. Pli vi ricevos, se vi volas.

TIMOTEO. Jam suficxas.--Sed mi ne toleras tiun viron.

KARRI. Vi estas devigata lin toleri; li estas invitita gasto egale
kiel vi.

TIMOTEO. Li babilas malsagxajxojn.

KARRI. Vi mem vin kondutas malsagxe; mi tion devas diri.

TIMOTEO. "Josefo Oinasmaki ... en gxojo de cxielo." Paroli pri
muziko, kvankam oni ne komprenas arton pli ol porko argxentan
kuleron.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Vi estas ruzulo, turko, grandturko kaj kalmuko.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro.

KARRI (aparte). Ambaux egale naivegaj!

JAKOBO. Mi ankaux volus diri vorton. Tiu tablo estas mia edzigxfesta
kaj la mangxo la plej plezura en mia vivo, same gxi estas, mi kredas,
ankaux por Greto, kaj al cxiuj mi dezirus gxin gaja. Cxu nun gxia
agrableco finigxu pro senvalora kaj bagatela kauxzo, pro nura
babilacxo? Certe ne! Ne estu incitemaj, junuloj, sed cxesigu tiun
disputacxon, mangxu kaj trinku amike.

ESKO. Vi estas prava, lignosxuisto! Vi estas lignosxuisto kaj mi
ledobotisto, ni do estas preskaux kolegoj.--Unu aferon mi komplezeme
volas diri al vi. Viaj gepatroj agis iom malprudente, vin farinte
lignosxuiston, anstataux ledobotiston. Kredu min, la metio de
lignosxuisto estas malprofita nuntempe, sed ledajn botojn kaj sxuojn
oni bezonos gxis fino de l' mondo. Ledobotisto vi devis farigxi.

TIMOTEO. Ledobotisto! Kio estas ledobotisto? Mizera pecxulo.

KARRI. Timoteo!

ESKO. Diru kion ajn, Timoteo, sed ledobotistoj ne kreskas sur cxiu
brancxo.

TIMOTEO. Almenaux tiaj, kia vi. Vi estas la sama botisto pri kies
kapableco mi auxdis mallauxdon.

ESKO. Diru malkasxe kion vi auxdis.

TIMOTEO. Unu viro,--lia nomo estu nedirata--rakontis dum ni
kunvojagxis al la urbo, ke, kiam li unuan fojon uzis de vi faritajn
botojn kaj iris nur el la domo al la cxevalejo, li tuj observis
foreston de unu el la botplandoj, gxi estis elfalinta, nome, dum iro
inter la domo kaj la cxevalejo.

ESKO. Estas mensogo kaj falsa kalumnio. Angxelo el la cxielo ne faras
pli bonajn botojn ol mi.--Micxjo, vi scias mian kapablecon kaj
farajxojn, atestu kion vi scias.

MICXJO. Bonan reputacion vi ja posedas, tion certigas tuta nia
parohxo; tamen mi ne garantias, cxu vi povus elteni konkuron, se la
cxefbotisto mem inter la angxeloj malsuprenpasxus por vetbatali kun
vi.

ESKO. Sed firme vi restas je tio, kion vi atestis viaparte kaj en la
nomo de niaj parohxanoj?

MICXJO. Jes, mi restas.

ESKO. Nu, mi ne volas plu dauxrigi. Mi nevolonte lauxdas min mem;
la memlauxdo, nome malodoras. La indeco tamen postulas, ke oni
sin defendas je subpremo de l' mondo.--Kia maliceco cxe tiu viro.
Kvazaux lapo li alkrocxigxis en mian parolon, kiam mi tute komplezeme
atentigis la fiancxon pri la eble plia profito de ledobotista metio.

KARRI. Metion cxu je ledo cxu je ligno li lasas kaj komencas kvazaux
talpo fosi la teron. Tion li hodiaux decidis.

ESKO. Tio estas alia afero.

KARRI (kun trinkujo en la mano). Jakobo, mi trinkas vian toston kaj
deziras, ke post unu jaro via domo estu konstruita, kaj vi kiel
mastro estru en Kontinkorpi. La cxirkauxanta picearo faligxu kaj
la urso grumblante malproksimigxu; suficxas loko al vi ambaux.
Krakegante brulu via brulkampo kaj alten levigxu densa fumo,
sciigante al la homoj pri ekkulturejo de Jakobo en Kontinkorpi. Post
dek jaroj jam dense ondu sur la tieaj kampoj la greno kaj tie,
kie nun estas griza marcxo kaj la gruo konstruas sian neston,
tiam la fojnostakoj staru. Via mastrino cxe flanko de l' monteto
melku kornokapajn kaj striodorsajn bovinojn, sur la sxtona platajxo
ludu via gaja infanaro kaj apud la pordego boju la hundo, dum vi mem
akrigas vian falcxilon kaj la suno en okcidento subiras. La suno ree
supreniru kaj subiru, la jaroj kaj tempo pasu en prospero, gxis fine
via kapo mallevigxos en la trankvilan tombon; kaj tiam larmo de amo
kaj estimo falu sur vian tombaltajxeton.--Mi trinkas por via felicxo.
(Trinkas.)

ESKO (aparte). Jesuo! Mi sentas kapturnigxon pensante, ke sen trompo,
tiu felicxo estus la mia.--Sed mi silentas.

KARRI. Mia parolo pliseverigis Jakobon. Forlasu la mediteman mienon
kaj kuragxe antauxenrigardu en la estontecon.

JAKOBO. Vi estas prava, mastro. Foje ekkomencinte, malantauxen mi ne
intencas rigardi, kaj fine pro sxvito de mia frunto rekompencon mi
esperas. Tamen mi ne povas malatenti la malfacilajxojn, kiuj min
povos renkonti, kaj la plej terura inter ili estas la somera
frostonokto, kiu subite povas neniigi penon de la tuta jaro,
fruktoportan grenon sxangxi al velkinta pajlo.

KARRI. Estas vere; sed vidu, la espero cxiam uzas belajn vortojn.
Malsukceso nin cxiam povas atingi, kompreneble; la frosto povas vian
grenon pereigi, sed tiam enmiksu pinsxelon en vian panon kaj displugu
pliajn marcxojn kaj kampojn. Laboru, sxparu kaj kondutu vin honeste,
kaj cxio finigxos bone.

ESKO. Nekontrauxdireble kaj sagxe parolite, mi certigas. Se ni
cxiam nin kondutas honeste, konkordon kaj komplezon estigas, kaj
neniam aligxas al lupo nek al sxafo, certe iam proksime de nia tombo,
sur muskherbetaro de sxtonbarilo, la kukolo de l' honoro kantos por
ni.

TIMOTEO. Kukolkantu vi tie kaj cxie.

ESKO. Mi ne alparolis vin.

TIMOTEO. Sed mi alparolis vin.

ESKO. Vi ne devas alparoli min, vi devas ne paroli al mi, mi
malpermesas tion.

TIMOTEO. Cxu vi povas fermi mian busxon. Cxu mi ne havas rajton
paroli?

ESKO. Egalan rajton kiel mi.

TIMOTEO. Vi ne devas paroli sen permeso de pli agxaj personoj.

ESKO. Pro kio ne? Jam mi ja diris, ke personan imposton ankaux mi
elpagas.

TIMOTEO. Vi? Unu el la plej malgrandaj subuloj de l' sxtato, kiun mi
povus mortigi kiam ajn, lasante nur kvinkopekon sur via brusto.

ESKO. Al tio mi povas respondi laux legxo de Moseo: se vi mortigas
unu el cxi tiuj malgranduloj, muelsxtono estas pendigota cxirkaux via
kolo kaj vi estas subakvigota en la profundon de la maro.

KARRI. Vi placxas al mi, Esko; vi estas solida kaj tolerema.

ESKO. Ni lasu lin pace, mastro. Li konas nek legxon nek sakramentojn.
Mi parolis pri muelsxtono; kaj vidu, lia koro estas malmola, kiel la
malsupra muelsxtono, li estas terure je pekoj senskrupuligxinta homo.

TIMOTEO. Kanajlo!

ESKO. Cxu mi estas kanajlo?

TIMOTEO. Vi botacxo!

ESKO. Cxu mi estas botacxo?

TIMOTEO. Tion mi diras.

ESKO. Auxdu, bonaj homoj!

KARRI. Cxu cxiuj satigxis? (Momenta silento).

1:A GASTO. Certe, jes.

2:A GASTO. Kompreneble ni jam satigxis.

KARRI. Ni do danku Dion. (Ili dankas sidantaj Dion, poste starigxas
kaj lasas la tablon.)

ESKO. Dankon, mastro!--Plezurega edzigxofesto; ecx pli plezurege gxi
estus gxuata, se via ludisto ne estus tiel ekkolerema.

KARRI. Ni pardonu lin.

ESKO. Jes, ni pardonu lin. Sed tre li min insultis, impertinente
klopodis min ofendi kaj makuli mian honoron. Se mi estus procesema,
(manfrapetas kapon de Timoteo, kiu sidas sur benko) cxi tiu
mangxotempo povus farigxi al vi treege multekosta.

TIMOTEO. Atentu, li har-pincas min.

ESKO. Ne har-pincas, nur karese manfrapas vin.

TIMOTEO (starigxas). Karese. Cxu mi sxajnas al vi bubeto, infanacxo,
cxar vi karesas mian kapon? Gardu vin por ke vi ne baldaux kusxu sub
la tablo kun zumantaj oreloj.

ESKO. Mi ne timas vin, mi estas nek leporo nek sciuro. Mi estas filo
de majstro-botisto Tobio kaj povas porti unu barelon[3] kaj dudek
busxelojn[4] da sekalo.

TIMOTEO. Mi povas porti tutajn du barelojn.

ESKO. Mi portas egale multe, se mi tre klopodas.

MICXJO. Brava viro ne fanfaronas, sed montras je bezono sian
fortecon.

ESKO. Alportu tien cxi du barelojn.

MICXJO. Ekzistas ja ankaux aliaj rimedoj por pruvi sian fortecon.
Luktu!

ESKO. Ni luktu!

TIMOTEO. Cxu mi timus?

1:A GASTO. Alkrocxigxu unu al la alia kvazaux ursoj sur la
muskkovrata monto. Sed farigxu senartifika via lukto.

2:A GASTO. Kaj gxi finu vian interinsultadon. La venkato silentu
kvazaux muso.

KARRI (aparte al Micxjo). Sxajnas al mi, ke tiu lukto finigxos
malbone; brakojn kaj krurojn ili certe kripligos. Via kamarado
versxajne nescias, ke Timoteo estas unu el la plej fortaj en la
regiono.

MICXJO. Ne timu. Ili provu siajn fortojn, estos ja plezure ilin
rigardi. (Al Esko kaj Timoteo.) Nu, kial la bovoj hezitas?

ESKO. Mi estas preta.

TIMOTEO. Mi ankaux.

KARRI. Ne placxas al mi tiu lukto, sed, se estas neeble vin deteni de
tiu, do luktu, kaj kulpigu vin mem, se vi rompos al vi dorsojn kaj
krurojn frakasos. Sed tiu lukto ne devas, kiel ofte okazas, finigxi
per batigxo kaj sango. Pro tio mi sciigas al vi: tiu, kiu uzos
artifikon, estu eksteren jxetota.

1:A GASTO. Tio okazu.

TIMOTEO. Bone.--Nun venu. (Ili ekprenas unu l' alian je la kolumo kaj
luktas.)

MICXJO. Ne cedu, Esko!

1:A GASTO. Montru al Timoteo, ke neniu estas sen egalulo!

MICXJO. Junulo de nia vilagxo venkos.

2:A GASTO. Tute ne, sed nia vilagxulo, mi diras.

ESKO. Ne premsufoku min! (Ili cxesas lukti.)

MICXJO. Al diablo jena kolumlukto. Luktu cxirkauxprene.

ESKO. Tion volus mi ankaux.

TIMOTEO. Okazu laux via deziro. (Ili luktas cxirkauxprenintaj unu la
alian.)

MICXJO. Bone, Esko!

2:A GASTO. Timoteo, ne hontigu nian vilagxon!

MICXJO. Esko, memoru, ke vi estas filo de majstro-botisto Tobio!

1:A GASTO. Egalfortuloj, egalfortuloj!

KARRI. Junuloj, junuloj! Miaj planktraboj disigxas. Nu, ili disigxu!
Kiu venkas? (Timoteo kusxigas Esko'n sub si.)

MICXJO. Esko, kion mi devas vidi! (La luktantoj starigxas.)

TIMOTEO. Mi estas Timoteo.

2:A GASTO. Brava junulo!

TIMOTEO. Cxu vi vidis? Mi jxetis lin al la planko kvazaux cxifonon.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Sciu, ankaux en nia parohxo oni sin nutras ne nur per
brasiko.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Du Esko'jn mi cxiam facile venkos.

ESKO. Tute certe, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Vere, jes!--Bonaj amikoj kaj gastoj, cxu vi atentis mian
jxeton? Farigxis kvazaux ludo. Tiel mi instruas bubojn.

ESKO. Kara amiko, ne fanfaronu, kvankam vi venkis!

TIMOTEO. Estu kontenta, cxar vi ankoraux staras sur du piedoj!--Vi ja
komprenas.--Kvazaux ganto vi tie kusxis.--Kaj ne ludante oni faligas
viron, ho ne.

ESKO. Ni komencu denove!

MICXJO. Bone, Esko, ne retirigxu!

ESKO. Ni komencu denove!

TIMOTEO. Ne valoras.

ESKO. Li ne plu kuragxas!

TIMOTEO. Ne kuragxas! (Ili ekluktas furioze.)

MICXJO. Nun, Esko, regajnu vian reputacion! (Patro de Timoteo
envenas, ekprenas sian filon je la kolumo kaj lin fortiregas.)

KARRI. Kompatinda Timoteo!

MICXJO. Esko, nun vi perdis vian reputacion.

ESKO. Domagxe, ke li tiel liberigxis el miaj ungegoj! Cxu estis lia
patro?

KARRI. Jes, mi supozas, ke li nun punegas sian filon.

ESKO. Tion li meritas!--Sed estas ja malkonvene tiel petolacxi je
edzigxofesto de alia. Kion opinias la fiancxino? Mi petas pardonon!

GRETO. Mi havas nenion por pardoni.

ESKO. Mi tre cxagrenigxas. Mi ne komprenas, kiel li prosperis min
jxeti planken.

KARRI. Li estas forta.

ESKO. Mi estas pli forta. Kiamaniere li igis min sub si?

MICXJO (aparte al Esko). Kredu min, tio ne okazis honeste. Li
piedbare faligis vin.

ESKO. Mi suspektas la samon. Cxu vi povas tion atesti?

MICXJO. Li piedbare faligis vin.

ESKO. Jes, li piedbare faligis min. Sed mi lin pentigos. Kie li
logxas?

2:A GASTO (montrante tra la fenestro). La dometo tie sur la deklivo,
apud kies pordo bonkreskan betulon vi vidas, estas lia hejmo.

ESKO. Nun mi ekiras tien, por instrui lin lukti senartifike. La
malhonestulo! En batalo mi lin certe venkos.

MICXJO. Sendube.

ESKO. Cxu li ne meritas bastonadon?

MICXJO. Treegan bastonadon.

ESKO. Luktante elmeti piedbaron! Ho, kiel li estas puninda, puninda.
Mi revenos baldaux.

KARRI. Esko, auxskultu al mia averto: lasu lin pace! Alie al vi mem
okazos malbone.

ESKO. Mi ne timas lin. Kvazaux linko mi kuras tien kaj la ruzan
vulpon elpelos el lia kaverno. Mi montros al li sekvojn de liaj
kasxkurbajxoj.--Mi baldaux revenos. (Iras.)

KARRI. Mi ne observis kasxkurbajxon dum la lukto. Estas malbone
instigi simplan kamaradon al furioza ago.

MICXJO. Nenia domagxo, mastro. Li estas netolereble obstina kaj fidas
al sia forteco. Ne malutilas al li malgranda memorajxo.

KARRI. Mi kredas, ke ili nun suficxe lin senplumigos. Sed kiajn
fisxojn ni celas, tiajn ni kaptas.

MICXJO. Cxu vi permesas al mi fari unu demandon?

KARRI. Volonte.

MICXJO. Cxu vi renkontis patron de Esko, la botiston Tobio, en la
Mezvoja-drinkejo?

KARRI. Jes, mi lin renkontis revenante el la urbo.

MICXJO. Cxu vi tiam interparolis pri edzeco inter Esko kaj via
edukatino? Eble sxerce?

KARRI. Pri io simila ni diskutis, kaj certe mi diris pli ol mi estus
dirinta sen iom da haladzo en cxi tiu supra cxambro. Verdire, mi
amuzis min sxercante kun la maljunulo; se li min efektive kredis kaj
laux tio agis, mi treege mallauxdas mian petolajxon en la drinkejo.

MICXJO. Ne cxagrenigxu. Ili ambaux, patro kaj filo, estas naivegaj
kamaradoj, kaj, kiel vi scias, la naivulo ofte ne povas distingi
sxercon kaj veron.

KARRI. Kaj pro tio vi eble nun trovigxas tie cxi?

MICXJO. La afero tute ne estas grava. Vi vidas mem, ke gxi ne tusxas
lian koron. Li mangxas, trinkas kaj luktas kaj laste vin dankos je
sia foriro. Mi konas lian karakteron kaj certigas al vi, ke li ne
diros ecx unu vorton pri la eraro, se vi nur ne ofendos lin. La afero
estu finita, almenaux gxi ne malhelpu vian festgxojon.

KARRI. Nian gxojon jam malgajigis la malapero de muzikisto.--Jakobo,
de kie havigi alian?

JAKOBO. Laux mia opinio ni jam dancis suficxe. Mi farus novan
proponon.

KARRI. Nu, diru!

JAKOBO. Jen via herbejo atendas falcxilon, tie cxi dekoj da viroj;
permesu nin falcxi la herbon antaux ol malaperas la matenroso kaj en
dauxro de kelkaj minutoj tio estos farita.

1:A GASTO. Tion ni faru, Karri.

KARRI. Cxu mi laborigu miajn gastojn?

JAKOBO. Ne estus laboro, nur gaja ludo por la gastoj; cxiuj estas
pretaj ekkomenci, la viroj iros unuavice kun la falcxiloj, la virinoj
sekvos kun rastiloj. La herbejo jam pagis al ni po unu mangxo.

2:A GASTO. Estos plezurega laborfesto.[5]

1:A GASTO. Nun havigu falcxilojn de la najbaroj. (Kelkaj gastoj
eliras el la malantauxo.)

KARRI. Estu do laux via deziro kaj ni iru por nin provizi per
laboriloj. (Karri, Jakobo, Greto kaj ceteraj eliras dekstre.)

MICXJO (sola). Esko ankoraux restas sur sia ekskurso. Estus amuze
vidi lian mienon de tie revenante.--Mi volus lasi lin, se la
vojagxmono nin ne unuigus. Sed tagon post tago gxi malpliigxas, cxar
tre sxparema mi ne estas, kaj kiam la monujo estos malplena, tiam
malaperos Micxjo Vilkastus. (Esko envenas furioza kun cxapelo en
la mano, la hararo estas malorda kaj sxajnas sxirita, sub la okulo
vidigxas rugxa gratajxo.)

ESKO. Micxjo, rigardu min kiel mi estas sxirita. Tio kauxzos teruran
proceson.

MICXJO. Dio gardu vin, Esko. Malprospero hodiaux sxajnas sekvi vin.

ESKO. Estis du kontraux unu, estis maljusta interbatigxo. Miaparte
certe mi faris mian eblon, tiel, ke la tero ektremis, sed mi batalis
kontraux superforto.

MICXJO. Kiel okazis cxio?

ESKO. Al la dometo mi sage flugis kaj tuj rimarkis, ke mia
kontrauxulo estis de sia patro bone bastonita; sed ho, kiam mi lin
ekatakis ili ambaux tuj amikigxis, kaj kune sin jxetis sur min.

MICXJO. Jes, jes, komuna malamiko ja ankaux Herodo'n kaj Kajfo'n
amikigis.

ESKO. Nomu ilin diabloj kaj ne Herodo kaj Kajfo. Ili estus min
englutintaj, sed mi prosperis forkuri.

MICXJO. Malagrabla afero!

ESKO. Se mia bonamiko, Aapo Jusola, cxeestus, certe ne estus tiel
okazinta. Fulmotondro, Micxjo, mia malamo estas neestingebla.
Homo, la satano, estas en sia furiozeco kvazaux sako per martelo
plensxtopita, en kies interno amara galo bolas, bolegas, zumas kaj
bruas kiel kolera vespnesto sub la torfo. Kaj duoblan kauxzon mi
havas por furiozo. Bastonadon mi ricevis en tiea dometo kaj en cxi
tiea domo oni min senhonte trompis. Mia preskauxfiancxino estas
donita al alia. Malbeno kaj teruro! Mizere ili min trompis, ili
respondu pri tio, mi vengxos.

MICXJO. Se vi estas sagxa, silentu pri la tuta afero kaj ni lasu la
domon.

ESKO. Mi ne silentas. Pensu, Micxjo! (Jakobo senjaka envenas tra la
dekstra pordo.) Aha, lignosxuisto! (Pasxas kolere antaux Jakobon.)
"Mil okcentan jaron la lignosxuisto duflanke bruligis la hauxton."

JAKOBO. Kion vi volas?

ESKO. "Mil okcentan jaron la lignosxuisto duflanke bruligis la
hauxton." Cxu vi komprenas la aludon?

JAKOBO. Tiun frazon mi konas, sed li estas nomata nur botisto, kiu
bruligis sian hauxton.

ESKO. Li bruligis sian hauxton cxe ventro kaj dorso.

JAKOBO. La ledobotisto.

ESKO. La lignosxuisto. Ne fanfaronu! Cxu vi scias, kiu tie cxi estas
la legxa fiancxo?

JAKOBO. Kompreneble mi tion plej bone scias.

ESKO. Cxu vi scias pro kio mi estas tie cxi?

JAKOBO. Tion vi kompreneble plej bone scias.

ESKO. Vi plifrenezigas min. Ne gxoju antaux ol vi transiris la
fluejon; antaux vi etendigxas profunda vastajxo kaj atentu por ke gxi
ne embarasu vin, antaux ol vi estas transe.

MICXJO. Esko, auxskultu al mi!

ESKO. Ne nun nek estonte mi auxskultos al vi. Mi iom post iom ekkonas
viajn intrigojn.--Mi dubas, cxu Timoteo piedbare faligis min; mi
estus ja tion sentinta. Sed vi estas vulpo, tre ruza vulpo kaj vi
tenas mian vojagxmonon; nu, nu, venos la tago de kalkulraporto, jes,
Micxjo, gxi venos. Sed tie cxi mi devas klarigi unue alian aferon.
(Sin turnante al Jakobo.) Jes, divenu pro kio mi trovigxas
tie cxi?

JAKOBO. Diveni estas nebezone, cxar vi ja mem jam rakontis pri tio.
Vi ja alvenis por sciigxi cxe la auxguristo pri la sxtelisto de l'
grafo, por gajni sepcent talerojn.

ESKO. Estas indiferente pri la grafo kaj sxtelisto. Pro tio mi ne
venis, la afero estis alia kaj pli grava.

JAKOBO. Vi do estas mensogisto.

ESKO. Ne fierigxu! Mi ne estas mensogisto, sed vi estas rabisto.
Fiancxinon, preskaux ligitan fiancxinon, vi rabis de mi, Greton vi
rabis de mi.

JAKOBO. Sxi mem atestu, cxu mi sxin rabis.

ESKO. Sxi eble mensogas egale kiel vi.

JAKOBO. Se sxi mensogas, certe tiu rabo placxis al sxi.

ESKO. Bone, vi kontrauxdiras vin mem. Auxdu, Micxjo Vilkastus, cxar
mi alkrocxigxos al cxiu hoko kaj nodo, kiu sin prezentas en tiu
afero.--Diru al mi kie logxas la vilagxa helpa jugxanto?

JAKOBO. Ni ne bezonas helpan jugxanton.

ESKO. Mi bezonas lin.--Diru bonvole, kie li logxas! Cxar sciu,
proceso farigxos. La fermanon de l' registaro mi vokas pri helpo, kaj
certe vi ne ridos, kiam surgenue vi rampos sur la planko en la jugxa
sidejo, petante de mi pardonon. Tion mi instruos al vi,
dancomajstro!--Cxu vi ne hontas forlogi honestan fiancxinon de alia,
vi, bovido, lignocxevalo, gudrita piceradiko! Eble igus vi min sekigi
mian mentonon, bovido!

JAKOBO. Cxu mi bovido?

ESKO. Bovido, bovido, bovego, senkorna rondkapa Blankmakulo,
preta por marsxi al foiro de Anianpelto.--Kion vi respondas al tio?

JAKOBO. Vi sercxas konflikton kaj mi emas cxiam gxin eviti, kaj
infana mi estus, se min incitus la vortoj de viulo.

ESKO. De kiulo? Diru!

JAKOBO. De tia tetraido.

ESKO. Atentu, Micxjo! Li nomas min tetraido.

MICXJO. Viavice, nomu lin ree bovido.

ESKO. (Hezite rigardante Micxjo'n. Al Jakobo). Estas indiferente kiel
ajn vi min nomas. Mi estas viro, kiu restas je metio jam lernita. Mi
ne bezonas pro manko de laboro ekruligxi en marcxoj kaj kampoj, kiel
unu alia, kiun mi bone konas. Ni memoru la proverbon: Kvino da
oficoj, sesobla la malsato.--Tion oni diras. Afero estas jena: Cxiu
parohxo zorgu pri siaj almozuloj, ne farinte ilin sxargxo por alia
parohxo. Tio estas jura kaj gxusta; cxar almozulo estas sekalvermo,
kiu ne ekzistus, se cxiu, kiu havigas al si edzinon kaj infanojn
prizorgus sian metion kaj ne kuru tien kaj reen, kiel juna leporo
rondokula antaux la vulpo. Gxi deflankigxas dekstren, gxi
deflankigxas maldekstren, sed la vulpo, malpeza kvazaux linofasko kaj
plena je ruzo, kuras rekte al sia viktimo; malaperas ambaux baldaux
por viaj okuloj, sed subite auxdigxas vekrieto: la leporido estas
kaptita. Jen okazas. La vulpo estas por leporo samo kiel malsato al
ni, kiu tiom da homoj atingis kaj fine pereigis. Egale farigxos al
tiu, kiu tien kaj reen dancas en cxi tiu valo de zorgado.--Kaj tial
cxi tiu viro ne forlasos sian metion, sed kun aleno kaj pecxfadeno en
la mano fine mortos apud sia botmodelilo.

JAKOBO. Tio okazu, kaj sekvu lin post lia morto la botmodelilo en la
cxerkon.

ESKO. En la cxerkon gxi ne bezonas lin sekvi.--Kia koleremo bolas en
vi! Vi frenezigas min per nura furiozeco, kiu brulas kaj siblas en
mia brusto; vi elpikas miajn okulojn per viaj sarkasmoj, vi, krimulo,
fripono. Kion mi dirus pri vi? Vi... Faru al mi paron da lignosxuoj!

JAKOBO. Kial ne, post mia edzigxa festo.

ESKO. Jes, faru al mi paron da lignosxuoj, lignosxuisto. Mi pagos ecx
pli ol vi postulos.

JAKOBO. Nur ordinaran pagon, ne plu.

ESKO. Pli ol vi ecx volas, duoblan pagon vi ricevos, lukano.--Cxielo
gardu min! Tiu tago frenezigas homon. (Pugnigas la manon antaux
Jakobo.) Jakobo!

JAKOBO. Kion vi volas?

ESKO. Jakobo!

JAKOBO. Vi vane furiozas!

ESKO. Jakobo! Dio gardu nin!

JAKOBO. Ne pugnigu manon antaux mia nazo. Viro, mia vidado
malheligxas, kondutu vin konvene!

ESKO. Plilargxigu nur viajn naztruojn; mi ne timas vin; farigxu
treega batigxo, mi tute ne timas vin, bandito, milfoje bandito.
(Karri, ankaux cxemizmanika, envenas el la dekstra flanko.)

KARRI. Sxajnas, ke vi iom troekscitigxis.--Jakobo, kiel vi fartas? Vi
ja estas pala, kiel fantomo.

ESKO. Karri bona, oni min frotas hodiaux kvazaux inter ardaj tindroj.
Malbenata estu tiu tago! Bastonadon treegan mi ricevis. Timoteo kaj
lia patro, fortega maljunulo, min batis kiel vermon.

KARRI. Kulpigu vin mem, junulo. Kial vi ne auxskultis al mi?

ESKO. Oni estas sagxaj sur la kontinento, dum okazas malfelicxo sur
la maro. Cxion tion cxi mi eble tamen povus toleri sen unu alia
afero, pro kiu mi antaux neniu retirigxos kaj kiu min kuragxigas per
kolerego de verto gxis koksizo.

KARRI. Kia estas tiu afero.

ESKO. Unuvorte. Oni trompis min, kaj mian fiancxinon forlogis. Greto
estis mia fiancxino, sed tiu cxi sxin turnis de mi.

KARRI. Vi erarigxis. Greto nur sxercis.

ESKO. Kaj vi ankaux kun mia patro, en Mezvoja drinkejo, kie vi tostis
kaj manojn premis por sankcii la decidon, cxio tio cxi do estis nur
sxerco?

KARRI. Nura sxerco cxe la brandoglaso kaj mi supozis, ke via patro
tion komprenis.

ESKO. Li estas serioza viro egale kiel lia filo kaj ne sensencan
sxercadon toleras same kiel mi, kaj, ke ni ne estas viaj ludiloj,
tion oni montros al vi!--Mi vin legxe persekutos, Jakobo, kaj ankaux
vian edzinon Greto. En la sama gxojo ankaux partoprenu Timoteo kaj
lia patro, la fortega maljunulo, kiu tiel senhonte pugnofrapis min.
Cxiuj kune, kaj pereiga proceso farigxos, de kiu vi ne liberigxos
kvankam vian domon gxis la planktraboj vi perdus. Jes, nun vi
trovigxas en kaptilo kaj la puno atendas vin; cxar la afero estas
grava, gravega. Vi trovigxos en dilemo, amikoj miaj!

KARRI. Via parolo sciigas, ke vi ankoraux konas nek legxon, nek
reglementojn.

ESKO. Suficxe mi ilin konas. Mi instruos vin, vi... Kia estas nomo de
tiu vilagxo?

KARRI. Gxia nomo estas Hatyla.

ESKO. Bone, mi instruas vin, la hundidojn de Hatyla!

KARRI. Se legxon vi konas, vi ankaux scias, kia puno atendas tiun,
kiu cxe sia najbaro ian feston, kiel edzigxan, baptan aux funebran,
klopodas konfuzi. Mi estas pacema viro kaj gxuste pro tio mi
respektas legxon, kaj scias apelacii al gxi, se iu al miaj rajtoj
sin altrudas.--Mi ne diras pli, mi nur avertas vin estigi
malordon.--Venu, Jakobo! (Karri kaj Jakobo eliras.)

ESKO. Sed mi diras kiel Mateo Koiranoja, farinte murdon: ni ne
auxskultas al la minaca vocxo de legxo dum nia galo sxveligxas kaj la
mielroso de l' vengxo en nia koro bolas. Tiel estas, gxi estas la
persista pekradiko, kiu regas nin, mi tion konfesas; sed mi ne povas
gxin regi kaj ecx tion ne tre klopodas; cxar mi ne estas kulpa pri la
ekpeko de Adamo.--Vengxi mi volas tiun trompon, mi volas fari tie
cxi ion senteblan, gxustan dispremon, kiu iomete malpezigos mian
koron.--Kun la fiancxino mi volas ankoraux paroleti. (Proksimigxas al
la dekstra pordo.)

MICXJO. Unu vorton. Esko!

ESKO. Ne ecx unu vorton, Micxjo! La skorpioj hodiaux regu.--Pripensu,
kia tago, kia historio tiu cxi!--Mi ja festas mian propran edzigxon,
sed ne estas fiancxo; mia fiancxino estas bela, similas floron sur
la herbejo, tamen sxi ne estas mia fiancxino; sxi apartenas al la
lignosxuisto. Ho, Micxjo, tiu penso min brulas.--Mi volas paroli
kun sxi kelkajn vortojn. (Iras al la flankpordo.) Cxu la fiancxino
estas trovebla? Venu bonvole tien cxi; mi havus ion por diri al vi.
(Greto envenas.) Cxu vi konas min?

GRETO. Vi ja estas Esko?

ESKO. Jes, Esko, filo de majstro-botisto Tobio, honesta viro,
nemokinda, kvankam kelkaj emas sxerci kun li, bedauxrinde.

GRETO. Kion vi celas per tiu parolo?

ESKO. Virino, vi trompis min kaj plenigis mian bruston per viperoj,
lacertoj kaj ranoj, per cxiuspecaj bestoj, kiuj rampas aux plauxdas
sur la tero. Mian florantan kampon vi sxangxis al kardujo, mian
tritikan supon al mizera kacxo, kaj pro vi mi nun devas honti antaux
la tuta mondo.--Sed krimon sekvas la puno, kaj via propra konscienco
vin punos! Gxia fermaleo ne donu al vi noktan trankvilon. Kaj mi
ja farigxos la inkubo, la nigra satano, kiu vin nokte premos kaj
frapegos, ne, frapetadas, frapetadas tiel senbrue, nesciate de iu.
Jes, knabino mia, tiu trompo vin ankoraux, kiam vi estos sendenta kaj
kurbmentona maljunulino mordetu. Memoru miajn vortojn!

GRETO. Mi havas nenion por fari kun vi, senhontulo! (Iras dekstren.)

ESKO. Senhontulo! Sxi, kiu lauxlegxe devus esti mia fiancxino, min
insultegas. (Renversas la mangxotablon.)

MICXJO. Esko! Cxu vi frenezigxis? (Greto kaj unu el la virinoj venas
el dekstre.)

LA VIRINO. Ho, Dio! Jen cxio kusxas; jen la pizosupo kaj la
viandajxoj.

GRETO. Rapidu al la herbejo kaj alvoku la virojn! (La virino iras.)
Li estu punota!

ESKO. La violono de Timoteo! (Ekprenas la violonon kaj gxin frakasas
kontraux la muro.)

MICXJO. Trankviligxu, Esko! Vi ja sercxas vian malfelicxon.

ESKO. La fenestroj ankaux splitigxu! (Ekprenas benkon per kiu li
frakasas la fenestron.) Tiele!

GRETO. Rapidu al helpo! Li pereigas nian tutan domon!

ESKO. La dua fenestro ankaux. (Frakasas ankaux la duan fenestron.)

MICXJO. Nun diablo nin prenas. Vidu! La tuta viraro alvenas! Tien cxi
cxiuj kuras, kuregas.--Vi estas perdita! (Esko rapide metas cxapelon
sur sian kapon kaj la dupartan sakon sur sian sxultron.)

ESKO. Sekvu min, Micxjo! Nun mi ekiras! (Forkuras, kaj tuj poste
vidigxas viroj cxemizmanikaj preterkuri la pordon de l' domo post li,
kriante kaj bruante.)




Akto tria.


UNUA PARTO.

(Strato en Hameenlinna. Ivaro postebria sidas sur pordsxtono.)


IVARO. Kiu tago estas hodiaux? Mi kredas lundo, kaj morgaux Esko
revenas kun sia edzino kaj kun mi oni atendas ebriajxojn por la
bonveniga festeno, sed vane. Cxio estas konsumita kaj la prezo de
rapsxargxajxo kaj la mono por komisioj de hejmo kaj najbaroj, ne
restas ecx unu obolo. Malplena estas la monujo, sed la kapo plena,
plena de veneno kaj malbeno!--Nun libera estas la diablo kaj en la
vestiblo de infero mi staras kaj tintadon de forkegoj auxdas en
la varmega cxambro. Ho! Estas malagrable! Tial, for meditado kaj
pensado, mi volas imiti tiun insekton, kiu apenaux naskigxinta, idojn
naskas kaj mortas, indiferenta pri la ekzisto. Teren mia rigardo sin
direktu, mi rigardu la sableron tie apud la alia sablero!--Kiu venas?
Mia kara onklo, Zakario, drinkkunulo dum tiu malfelicxa vojagxo. Li
estas tre kulpa por ke tio okazis. (Zakario alvenas.)

ZAKARIO. Nu, junulo, kiel vi fartas kaj pri kio vi konsideras?

IVARO. Mi supozas la vivon de sobrulo plej bonan en la mondo. Nun
tagigxas por mi tempo de abstineco, sed kun teruro mi rigardas
mian tutan mizeron je plena lumo de tiu tago. Diablo! se tie cxi
estus sobreca societo, tuj mi farus la sanktan promeson kaj novan
kuragxon ricevus min vesti per homa indeco!

ZAKARIO. Mi ankaux foje estis membro de sobreca societo, sed
eksigxis.

IVARO. Vi estis foje ankaux policano sed eksigxis.

ZAKARIO. Mi malgrandan, tute bagatelan artifikajxon faris, preskaux
intence, cxar ne placxis al mi esti policano.

IVARO. Mi scias la aferon.

ZAKARIO. Diru, kion vi scias.

IVARO. Vi nur drinketis senpermese proprigitan brandon kune kun la
viro, kiu gxin senrajte proprigis al si kaj kiun gxuste vi devis
malliberigi.

ZAKARIO. Tio okazis kauxze de mia bonkoremeco. Cxu estis eble
malliberigi homon, kiu amike min regalis per ektrinko?

IVARO. Certe ne estis eble por tia drinkemulo.

ZAKARIO. Mi tion ne faris pro la ektrinko, sed pro la amikeco, pro la
bonvolo, pri kio lia regalo atestis.

IVARO. Cxu nur unu ektrinkon vi ricevis?

ZAKARIO. Mi ricevis tiom, ke mi tre ebriigxis kaj plue plenan
"Mation"[6] en la posxon.

IVARO. Kio estas senpermesa forpreno?

ZAKARIO. Sxtelo.

IVARO. Kio estas tiu, kiu senpermese ion forprenas?

ZAKARIO. Sxtelisto.

IVARO. Kio estas tiu, kiu kunagas kun sxtelisto?

ZAKARIO. Sxtelisto. Sed tiu estas tute alia afero.

IVARO. La gxenerala opinio estas jena: kiu kunlaboras kun sxtelisto
estas sxtelisto. Sed koncerne al vi, vi diras, estas tute kontrauxe:
vi kunagis kun sxtelisto, pro tio vi ne estas sxtelisto.

ZAKARIO. Inpertinenta bubo, sciu, ke mi estas via onklo, ke sur mia
verto kusxas pli ol kvindek vintroj, kaj malgraux tio vi min
ekzamenas kaj nomas sxtelisto. Kia senhonteco!

IVARO. Onklo! Gxis nun ni ja estis tre bonaj amikoj, kune fordrinkis
cxiun mian monon kaj kune kvazaux porkoj ruligxis sur pajlajxo en
anguloj de drinkejo. Cxu ni nun malamikigxus pro kelkaj nekonvenaj
vortoj, trorapidece diritaj?

ZAKARIO. Vi estas treega kanajlo; sed mi ne estas
malkonsentema.--Amikoj ni do restu dauxre!--Diru al mi verece: cxu
via patro min invitis al la bonveniga festeno de Esko?

IVARO. Jes, li invitis vin, sed panjo neis.

ZAKARIO. Bone! Mi akompanos vin kaj gaje ni festu en via kampara
dometo sur la platajxo.

IVARO. Sed se panjo vin forpelos?

ZAKARIO. Estu trankvila! Ni estas gefratoj, kaj kvankam ni
interdisputas, ecx interbatigxas kiel hundo kaj kato, ni tamen restas
gefratoj.--Mi akompanos vin. Nun ni ekveturu. Kie estas via cxevalo?

IVARO. Sur la korto de burgxo Nylund staras la skeleto, kovrata de
bruna felo.

ZAKARIO. Gxi staras tamen ankoraux!

IVARO. Jes, gxi staras, ecx iafoje movigxas, kio sciigas, ke la
mizerulo ankoraux vivas. Diablo! Oni suferas, vidante la beston
kun pendantaj oreloj, kiun la vulpo ne longe devas atendi.

ZAKARIO. Mi revigligos gxin; fojnon kaj avenon gxi ricevos.

IVARO. Cxu vi posedas monon?

ZAKARIO. Iom mi sukcesis havigi al mi per miloj da mensogoj kaj
artifikajxoj.

IVARO. Tiam ni faru la plej gravajn acxetajxojn!

ZAKARIO. Nenio suficxas por acxetajxoj, tute nenio. Por la mono ni
nur ricevos nutrajxon por la cxevalo kaj litron da brando en la
Mezvoja drinkejo.

IVARO. Bone, sed mi ne povas reveni hejmen.

ZAKARIO. Sensencajxoj! Lertulo sin malkonfuzas ecx el pli malfacila
embaraso.

IVARO. Neeble estas liberigxi el tiu dilemo. La prezo de l' sxargxo
estas drinkita, drinkita estas la mono por la komisioj, kaj en cxio
tio cxi vi estis al mi tre helpema.

ZAKARIO. Kaj plue vin tre emas helpi el la dilemo.

IVARO. Cxu vi povas havigi al mi dek talerojn?

ZAKARIO. Ne ecx moneron, koncerne tio mi estas tute nekapabla.

IVARO. Kaj nur tiu rimedo min povas savi.

ZAKARIO. Unu alia rimedo ankoraux restas.--Auxskultu al mi! Dum la
reveturado rabistoj cxion forrabis de ni, kaj nin batis tiel, ke ni
devis resti kelkajn tagojn en ia arbardometo por flegi niajn vundojn,
kiujn ni ambaux, dank' al Dio, suficxe havas en kapo kaj vizagxo.

IVARO. Diru: dank' al brando!

ZAKARIO. Sed kia sxajnas al vi mia projekto?

IVARO. Mi dubas, cxu ili kredos gxin.

ZAKARIO. Ili devos kredi, se plue la kondukilojn ni detrancxos kaj en
la femuron de Brunulo faros vundajxon, kiun gxi ricevis en la tumulto
dum la batalo kontraux la rabistoj. Cxio tio cxi sxajnas tre kredinda
kaj niaj propraj sangkrustaj cikatroj faras la ceteron, estu certa
pri tio!--Kredu min, cxio prosperos. Trankvile ni nun ekveturu al via
hejmo.

IVARO. Estu tiel! Mi konsentas al la ruzo, gxi prosperu aux ne. Al
diablo cxio!--Onklo, kiel ni ricevos duonlitron da brando?

ZAKARIO. Ne ecx guteton antaux ol en la Mezvoja drinkejo.

IVARO. Ni do tuj rapidiru, onklo! Pro kio malgxoji!

ZAKARIO. Ni ekveturu, sed memoru vin konduti dece kontraux
vojagxantoj dumvoje. Vi posedas kuragxon kaj karakteron de via
patrino, bonan kuragxon, sed ne sxiajn largxajn sxultrojn, nek
fortecon vi havas pli ol ermeno, kaj la entreprenoj de tiaj personoj
povas malbone finigxi. Neniu, kiun li ne incitus, neniu, kiu lin
evitus ataki, neniu, kiu restus je distanco de li; jes, Ivaro, via
kunesto estas dangxera.

IVARO. Mi ja promesas dece min konduti dum la tuta vojagxo.

ZAKARIO. Tion vi faru cxiam; kredu min, tio estas plej sagxe por
vi!--Malfortulo iras kurban vojon, englutas multajn maldolcxajn
fruktojn, multajn fivortojn, cxiam komparante la insultajxojn kun sia
neforteco, tiamaniere li sxteliras tra la mondon pli sendifekta ol
giganto, kiu fidas al sia forteco.

IVARO. Sed vidu, la galo sentigxas amara!

ZAKARIO. Malfortulo havas aux ne havas galon. Nur tiam la amareco sin
sentigas, kiam li, kompreneble, scias estri sian humoron, kaj tiam li
estas diablo; ne mire: li revengxos.--Kredu miajn vortojn: malforteco
estas felicxo, se ni gxin uzas nur prudente.

IVARO. Pleja felicxo tamen estus, se forteco kaj atenteco kunigxus.
Se mi estus forta kiel urso, neofendema kiel sxafo, sagxa kaj
singardema kiel vulpo, la fajrokula vostsvinganto de l' arbustoj,
tiam mi trairus milojn da mondoj kvazaux sago de sorcxisto.

ZAKARIO. Tiom da bonaj ecoj al neniu estas donitaj, jen legxo de l'
vivo. Sed nun ni ekiru kun beno! Iom min timigas, kiel finigxos nia
vojagxo.

IVARO. Se ni nur ricevus knabinon belan en nian veturilon!

ZAKARIO. Kion plu, vi mallertulo! Ni ambaux estos jam suficxa sxargxo
por via cxevalacxo. Neniun inon en nian veturilon, ho ne, knabo mia.
Nun ni ekiru! (Ili foriras. Niko envenas el maldekstre, Eriko el
dekstre.)

NIKO. Bonan tagon, malnova kamarado mia! Kiajn novajxojn el via
vilagxo?

ERIKO. Mi ne konas vin.

NIKO. Kvankam kune argilkukolojn ni faris, sxtelis kokinnestojn de
dometmastrinoj, kvazaux kokoj sxiris hararon unu de l' alia kaj
bravege interbatalis. Mi ja rekonas vin, maljuna fripono.

ERIKO. Kiu mi estas?

NIKO. La granda kanajlo, Eriko Keihaskoski.

ERIKO. Kaj kiu vi do estas?

NIKO. La pli granda kanajlo, Niko Jarvela, se vi memoras lin.

ERIKO. Ho, bonsaluton!

NIKO. Jen manon, la protektato de l' kontinento!

ERIKO. Ne tiom premu mian manon!

NIKO. La piedeto de tertalpo nun trovigxas en tenilungego de l'
markranko. Jes, jes, mi instruos vin rekoni antauxajn amikojn.

ERIKO. Neeble ja estis rekoni vizagxon de Niko malantaux tiu barbego.

NIKO. Tiu estas nenio, kompare kun gxi, kiun mi posedis antaux du
jaroj, kiu atingis la genuojn. Gxi preskaux frenezigis virinojn.
Promenante sur la stratoj de l' urbo nelkalkulebla amaso da ili cxiam
min sekvis, kiel aro da fisxetoj en disondo de baleno, kiam la
giganto de l' maro, simila al renversita sxipo, fendas la ondojn. Gxi
estis barbo, kaj treege mi pentas, ke frivole mi gxin forigis. Sed
kion oni ne faras pro mono?

ERIKO. Kion vi faris pro mono?

NIKO. Vendis mian belan barbon kiel cxapelan tufon al la turka
sultano, kaj por cent piastroj, mi malsagxulo, gxin donis.

ERIKO. Espereble gxi rekreskos kaj atingos la saman longecon.

NIKO. Gxi ne atingas plian longecon ol la nunan, la komerco gxin
difektis; cxar donacon oni ne devas vendi kaj barbo estas sankta
donaco, kies komenco kaj radiko estas tie Supre; gxia kresko dependas
de la Alteco, kontrauxe ekzemple al la nuboj sub la cxielo, kies
pliigxo dependas de tio, kiom da nebulo, el kiu la nubo naskigxas
levigxas supren de malsupre. Ne, mian antauxan barbon mi ne plu
ricevos; min tamen konsolas la honora loko, kie gxi nun trovigxas.
Vi ja scias mian ambicion, kaj pripensu: miloj da kapoj nun klinigxas
antaux mia barbo, kiu svingigxas sur la verto de l' turka imperiestro.

ERIKO. Respondu al mi: cxu vere vi vizitis Turklandon?

NIKO. En gxia cxefurbo mi dibocxis tri monatojn, kaj gajege tiu
tempo pasis. Cxiutage farigxis oferfestoj kun trosuficxa regalo;
porkviandon, terure grasan, oni mangxis kaj multekostajn vinojn
trinkis lauxplacxe. Nokte kun virinoj oni dancis kaj amuzadis, kaj
belegaj estas la turkaj knabinoj. Kapon kaj bruston ili cxiam kovras,
sed de brusto gxis genuoj ili estas tute nudaj.

ERIKO. Cxu nudaj?

NIKO. Jes, nudaj; sed de genuoj malsupren ili uzas nigrajn sxtrumpojn
kaj sur la piedoj rugxajn sxuojn. Gxuste tiel oni vivas en Turklando,
vivas kiel kaproj en la pasxtejo, kaj kun malgxojo mi disigxis de
tie. Al Romo ni nun direktis nian velveturadon kun manao kaj mielo
kiel sxargxo. Alveninte al tiu mondurbo nin renkontis terura bruego
kaj krakego. Oni jxus festis edzigxon de papo kaj gxuste por tiu
festo nia manao kaj mielo estis menditaj el oriento. Pro tio ni estis
tre bonvenintaj gastoj. La papo mem kaj la fiancxino nin kore dankis
kaj admonis nepre cxeesti la feston. Ni akceptis la inviton kaj
dibocxis treege gxis fine ni ree devis eknavigi. Ni do lasis Romon
kaj tre nian sxipon ili sxargxis per pekpardon-kvitancoj kaj
ligsxlosiloj. La kvitancojn ni devis lasi en Hispanujo, sed la
sxlosilojn alporti al Anglujo. Tion ni faris, kaj de Anglujo
ni velveturis al nordo, por versxi minkarban gudron en la poluson,
cxar estas tasko de Anglujo provizi la terakson per gudro. La sxipo,
sur kiu ni navigis estis unu el la plej kolosaj en la mondo; gxia
sxipkelo, plena de gudro, kvazaux ligna kastelego sur la maro nagxis
kaj gxiaj mastoj tusxis la nubojn. Malfelicxajxo tamen okazis al ni.
Inter la glacimontoj sur la malhelaj arktaj maroj unu baleno, la
plej terura en la mondo, alvenis nin viziti, kaj per sia vosto
disbatis flankon de nia sxipo. Ni komencis fundiri, kaj gxuste tion
la rabbesto celis per sia vostobato; cxar dum ni mallevigxis gxi
englutis unu post la alian el la maristoj, nur mi estis savata. Al
supro de l' masto mi grimpis kiel sciuro--la sxipo cxesis mallevigxi,
eble pro la gudro--fine la supron mi atingis kaj je la limo de l'
nuboj sidis atendante mian fatalon. Post nelonge alproksimigxis nigra
fulmotondra nubo, mi eksaltis sur gxin, kaj tondrante kaj fulmante
gxi min revenigis al la kretmontoj de Anglujo. De tie mi revenis
hejmen, kaj nun mi estas tie cxi.

ERIKO. Sed severa puno atendas mariston, kiu forkuras el sia sxipo.

NIKO. Gxin mi jam suferis, dektagan akvon-kaj-panon mi mangxis en
Abo.

ERIKO. Nesuficxe; pli severa estas la legxo rilate al tio.

NIKO. Kio? Sxajnas, ke vi farigxis vera juristo.

ERIKO. Kompreneble mi scias tion, kion helpa jugxanto gxenerale devas
scii.

NIKO. Cxu vi estas helpa jugxanto? La plej granda malseriozulo en nia
juneco, kaj egale malricxa kiel mi.

ERIKO. Amiko mia, depost nia disigxo miaj travivajxoj estas mallonge
jenaj: Knabino, heredinto de bieno, bela kaj juna, amis min,
petolulon. Tio okazis. Mi edzigxis kun sxi, forgesis la glason,
laboris kaj agadis kaj cxio sukcesis bone. La sxatado de la
parohxanoj al mi pliigxis tagon post tago, gxis fine ili min elektis
kiel helpjugxanton, pro kio mi pufigxis kompreneble kvazaux meleagro.

NIKO. Vi havas tro da prudento por esti komparata kun meleagro.--Vi
do farigxis tauxgulo. Mi gratulas vin! Mi ankaux diversajxojn
spertis, estis moligata en multaj pistujoj, kies rezultato devus
esti antauxzorgemo, sed Dio scias kie mia hauxto fine estas
alnajlota.--Tamen cxiuj rimedoj ankoraux ne estas provitaj; ankoraux
la nesxangxebla, serioza tempo mezuros al mi el sia eterna fadeno,
ankoraux tago sekvas tagon kaj la koro fresxe batas en la brusto,
certe cxio bone finigxos. Ree mi ja staras sur la tero de mia
patrolando kaj Dion dankas por ke tiel baldaux mi atingis gxin.

ERIKO. Mi miregas, ke vi tiel facile el via embaraso klarigxis.

NIKO. Jen la afero. En la jugxejo mi devis rakonti pri miaj aventuroj
kaj farajxoj dum la forkuro. Mi rakontis al la jugxisto la saman kiel
jxus al vi pri mia marveturo. Tio amuzis treege la tutan jugxistaron
kaj mi estas certa, ke gxuste tiu historieto savis min. La jugxisto
eltrovis diversajn malgravigajn cirkonstancojn, kaj kiel mi jam
diris, nur al dektaga akvo-pana puno aljugxis la forkurinton.

ERIKO. Vi do nun povas diri, ke ecx tiun panon vi mangxis kaj mi
kredas, ke tiuj tagoj iom aldonis al viaj suferoj.

NIKO. Tute ne, Eriko!

ERIKO. Vi ja estas fervora fumanto!

NIKO. Tio min ne embarasis. Brulintan pankruston mi pulvorigis kaj
duone miksis kun cindro, kaj jen flartabako, bonega fabrika
flartabako. Vintre manko de tabakmacxajxo ree kauxzas nenian
malplezuron al gxia uzanto: kiam aperas tremola brulsxtipo, tuj la
viroj kvazaux leporoj sin jxetas sur gxin, kaj baldaux trovigxas en
cxies busxo ega macxajxo, kiu anstatauxas tabakon. Unuvorte, la
estado en la akvobudeto estas bone tolerebla, nur la disciplino estas
severeta. Mi estis preta suferi pli, multe pli por atingi mian
kompatindan filinon, kiu lauxdire estas sen sxirmo, sen patro kaj
patrino.

ERIKO. Vi do scias pri la morto de via edzino?

NIKO. Sur bordo de Albiono mi tion sciigxis, memoris mian faron kaj
renavigis al mia patrolando.--Eriko, certe vi scias, kiel kaj kie mia
filino trovigxas?

ERIKO. Post la morto de la patrino, sxia heredajxo, la dometo kaj
movebla proprajxo estis auxkcie vendata. La botisto Tobio, sxia plej
proksima najbaro, farigxis sxia kuratoro kaj akceptis cxe si vian
filinon kaj sxian monon. Kiamaniere li agis kun la mono, mi ne scias,
sed sklave la knabino devas perlabori sian panon cxe la botisto.

NIKO. Baldaux mi venos por vin savi kaj prirespondigi la
botiston.--Cxu vi memoras ian strangan testamenton de maljuna
kaporalo, laux kiu aux mia filino aux la filo de l' botisto, tiu, kiu
el ili unue edzigxos, havos profiton?

ERIKO. Jes, mi scias la aferon. La felicxo sxajnas favori la filon
de l' botisto. Li estas gxuste nun sur edzigxovojagxo, al kiu liaj
gepatroj insiste lin rapidigis, malhelpante vian filinon
edzinigxi kun Kriscxjo--juna estiminda viro. Ili sciis kiel agi.

NIKO. Jes, ili sciis, sed oro estas tero. Vi ricevos vian Kriscxjon,
jen estas via edziniganto. Mi sopiras je vi, Janjo mia.

ERIKO. Sekvu min, ni veturu kune. Mi tamen devas resti du tri tagojn
survoje pro aferoj.

NIKO. Ne, senprokraste kaj rekte al mia hejmovilagxo!--Nun, adiaux,
kamarado!

ERIKO. Gxis baldauxa revido!

NIKO. Inter la konataj montetoj, sxtonoj kaj sxtipoj.--Adiaux.
(Ambaux iras al malsama direkto.)

Kurteno.


DUA PARTO.

(La Mezvoja drinkejo. Ambauxflanke tableto. Je la dekstra tableto
sidas ZAKARIO kaj IVARO, antaux si ili havas brandobotelon kaj
glasojn. Je la maldekstra tableto sidas NIKO apud bierkrucxo.)


NIKO (aparte, trinkinta el la krucxo). Treege mi estas laca. Maristo
ne kutimas marsxi lauxlonge malebenajn kaj polvajn vojojn. Diablo! La
poplitoj rigidigxas, kiel cxe cxasata leporo, kaj mi ne scias kiam
atingi hejmon, se iu terkankro min ne akceptas en sia veturilo. Sed
tiu trinkujo forprenas mian lastan moneron, poste malplena estas
la monujo. Tamen ne maltrankviligxu, venos tempo, venos konsilo.
(Trinkas.) Kiaj malsagxuloj estas tiuj ambaux apud la alia tablo?

IVARO. Pripensu, onklo Zakario, hodiaux vespere, gxuste cxi-vespere
Esko revenas kun sia juna edzino de la edzigxvojagxo, kaj mi, kiu
laux via scio, devas venigi spicon por la postfesto, trovigxas tie
cxi kun du malplenaj manoj. Tondro kaj fulmo, onklo Zakario!

ZAKARIO. Cxio finigxos bone, se nur ni agas laux mia propono. Fidu al
mi, Ivacxjo! Ne malgxoju! (Ivaro trinkas.)

NIKO (aparte). Malpliagxa filo de la botisto Tobio kaj frato de
Marto, nun mi konas ilin!--Sxajnas, ke cxio ne estas, kiel devus. (La
drinkeja mastro envenas.)

IVARO. Kion vi diras, mastro, la komplezema homo, tiel helpema
al cxiuj? Rekompencon vi ankaux ricevos en la lasta tago, plenan
rekompencon, cxar vian malgrandan soifantan najbaron vi cxi tie
sensoifigis.

LA DRINKEJA MASTRO. Hi hi hi! petolulo!--Mi povas sciigi al vi ion.

IVARO. Cxu ni ne pagis al vi?

LA MASTRO. Cxio estas pagita.

IVARO. Nu, pri kio vi do murmuras?

LA MASTRO. Mi murmuras pro tio, ke, se ni havus bonsxancon, gxi povus
al ni doni treegan ekpusxon!

IVARO. Se gxi ekpusxus nin en inferon, estus felicxe por ni cxiuj.

ZAKARIO. Ivaro, nun vi ebriigxis!

IVARO. Dank' al la drinkeja mastro, limimpostisto de Beelzebubo.

ZAKARIO. Fermu vian fauxkon, knabo!

LA MASTRO. Ne, mia gasto; cxiuj havas parol- kaj sxercrajton tie cxi.
Ne gxenu vin, gastoj miaj!

ZAKARIO. Vi ion parolis pri ekpusxo de bonsxanco, kion vi opiniis?

LA MASTRO. Jen la afero: oni rakontas, ke en cxi tiu regiono antaux
nelonge vidigxis la lerta sxtelisto, kiu de fremdlanda grafo sxtelis
grandegan sumon, kaj al kies kaptanto estas promesitaj sepcent
taleroj.

ZAKARIO. Kia estas lia eksterajxo?

LA MASTRO. Tondita tonsurhararo, malgranda pintbarbo kaj nigra makulo
proksime al la maldekstra naztruo.

IVARO. Precize!

ZAKARIO. Sama viro!

LA MASTRO. Ni estu atentaj: eble li baldaux eniros tien cxi. Kaj se
ni sukcesus lin kapti, cxu ne estus ekpusxo de bonsxanco?

ZAKARIO. Granda ekpusxo!

IVARO. Se mi ekvidus lin, tuj mi lin sxnurligus, igus en mian
veturilon kaj gxoje rapidus hejmen kun mia monsxargxo, kaj poste al
polica komisaro.

NIKO (aparte). Bone, bonege! Petolajxo tre gaja ekprezentigxas al mi
kaj eble havigos al mi senpagan hejmrevenon.--Provi tauxgas!
Antauxen, Niko, kaj estu egale ruza kiel cxiam. La drinkeja mastro
min helpu. (Al la mastro.) Mastro, auxskultu al mi!

LA MASTRO. Volonte!

NIKO (flankeniras kune kun la mastro). Kredeble vi ne konas min?

LA MASTRO. Unuan fojon mi vidas vin.

NIKO. Vi eraras, mastro mia. Multajn krucxojn ni kune malplenigis.

LA MASTRO. Tion mi ne memoras. Diru vian nomon!

NIKO. Se mi forigus tiun barbon, certe vi trovus malantaux gxi
vizagxon de antauxa Niko Jarvela.

LA MASTRO. Ho, vere! (Ili premas manojn unu al la alia.)

NIKO. Sed silentu, mastro!--Mi volus sxerce arangxi artifikajxeton,
por kio mi petas vian helpon. Ni eniru vian vestiblocxambron kaj dum
mi forrazos tiun barbon, vi tondos mian hararon kaj donos al mi alian
jakon kaj cxapelon. Sur pinto de l' mentono mi lasos pintbarbon kaj
metos nigran makuleton apud la nazo, kaj jen la granda sxtelisto
estas preta. Mi denove envenos, la tieuloj ekkaptos min; kaj ili ecx
ligu min per sxnuro; tio nenion faros, sed hejmen ili min senpage
veturigos. Imagu al la rido kaj gxojbruego, kiun cxio cxi kauxzos.

LA MASTRO. Tio sxajnas treege sagaca, sed atentu, ke gxi ne alportu
al vi malplezurojn. Cxu vi tuj kaj klare povas identigi vin?

NIKO. Estu kiel ajn, mi ne cedos de tiu sxerco pro iu ebla
malplezuro. Plue, kiam la sxtelo okazis mi min nutris per akvo kaj
pano en la malliberejo de Abo kaj al Abo mi alvenis rekte el la angla
sxipo.

LA MASTRO. Bone! Ni ekkomencu!

NIKO. Atendu! (Kun pli lauxta vocxo.) Kion mi sxuldas al vi?

LA MASTRO. Ses kopekojn, bona gasto.

NIKO (pagas). Adiaux!

LA MASTRO. Bonan vojagxon! (Niko foriras.)

IVARO. Mi volus scii, kiu estis tiu barbulo.

LA MASTRO. Li estas maristo, se mi ne eraras. (Rigardas tra la
fenestro.) Ecx lia irado tion pruvas.

IVARO. Li sxajnas al mi ne malsxatanta la cxevalacxon de alia.

LA MASTRO. Mi kredas ke li estas honesta viro. (Iras.)

ZAKARIO. Nun ni ekveturu, knabo mia.

IVARO. Kien?

ZAKARIO. Hejmen, kompreneble.

IVARO. Neniam!

ZAKARIO. Kion vi opinias?

IVARO. Neniam, onklo Zakario, neniam hejmen!

ZAKARIO. Kien do?

IVARO. En la pendingon!

ZAKARIO. Knabo, cxesu parolacxi!--Hej! Cxu vi ankoraux estas
murmurema, kvankam plurajn glasetojn vi malplenigis!

IVARO. Cxio sxangxigxis, cxio estas returnite kaj renversite, kiel la
piedvestacxo de maljunulino Jaakkola. Nenio plu kiel dum la antauxaj
tagoj. Tiam glutinte du tri ektrinkojn mi farigxis gaja kaj babilema
kvazaux hirundo; nun, kvankam per kulerego mi versxus en la fauxkon,
miaj okuloj nur grizigxas, kaj anstataux la antauxa agrablega sento,
mi nun sentas nur konfuzajxon en la kapo, kaj la menso estas cxiam
nigra kiel la flanko de brandkaldrono.

ZAKARIO. Al diablo la nigreco de l' menso. Ni malkonfuzas nin el tiu
afero kvazaux angxeloj. Cxio prosperos bone, ecx bonege, kaj la kapon
ni ne bezonas klini.

IVARO. Cxio prosperos, se vi havigos al mi dek talerojn.

ZAKARIO. Pli facile mi povas cxesigi iradon de la suno, ol havigi al
vi dek talerojn.

IVARO. Sed gxuste tiun sumon faris la prezo de l' sxargxo kaj la mono
por la komisioj kune, kiun ni komune fordrinkis.--Mi ja devis acxeti
al Karlo por lia birdmono polvon kaj hajlon. Al maljuna Anjo por
sxiaj ovoj funton da flartabako, al la kompatinda Manjo Alitalo
funton da kafo kaj duonan funton da sukero kaj al maljuna estono,
Hansu, du funtojn da tabako kaj tri rusajn panbulojn, krom multaj
pliaj komisioj. Dio helpu min! Mi estas perdita.

ZAKARIO. Cxion ja forprenis la rabistoj.

IVARO. Tiu senkulpigo ne tauxgas. Se oni rakontus al mi tian
historion, tuj mi antauxsentus alian kaj baldaux divenus la verecon;
kaj certe ekzistas aliaj egale sagxaj homoj kiel mi. Ne, tiu mensogo
ne savos nin. Neeble estas kasxi nian dibocxadon en Hameenlinna,
kiun tiel multaj povas atesti; gxi estos malkasxata.

ZAKARIO. Sed tiam la malvarmeta mano de l' tempo jam intervenis. La
afero nur mallauxte sentigxos kiel malproksima fulmotondro, kaj gxis
tiam eble novaj rimedoj estas eltrovitaj por kontentigi cxiujn. Se ni
tuj konfesus la nudan verecon, sciu, bruego farigxus kaj ni evitu la
sagon.

IVARO. La sagon en formo de vipo.

ZAKARIO. Gxin ne timu, se vi nur sekvos mian bonegan konsilon.

IVARO. Maltauxga konsilo. Eble ili jam eksciis cxion.

ZAKARIO. Neeble.--Nun kuragxe antauxen, knabo mia!

IVARO. Ne!--Unue havigu dek talerojn!

ZAKARIO. Neeble!

IVARO. Vi estas devigata ilin havigi. Vi logis min al tiu malgajno,
vi do ankaux helpu min!--Dek talerojn, onklo!

ZAKARIO. Tute neeble! Distordu plivole mian nukon.

IVARO. Tio okazu! La nuko anstatauxu cxion, gxuste tion mi ankaux
pensas, kaj nun vi sekvu mian konsilon kaj tuj ni ambaux iru en la
pendingon. Kune ni iru, ni akompanu unu la alian gxis la morto!

ZAKARIO. Silentu, Ivaro, silentu!

IVARO. Tiam ni silentos kaj dolcxe dormos. Kaj Dio permesu, ke ni
ambaux pendu en sama arbo. Pro tio ni nun ekiru por sercxi
kurbbrancxan, fortikan kaj cxiamaniere konvenan pinon. En la faro
mem, la lasta faro, mi promesas helpi vin, maljunulon. Poste mi
zorgos pri mi mem, mi ne bezonas helpon, kiel pego mi povas grimpi.
Nun ni ekiru, onklo!

ZAKARIO. Knabo!

IVARO. Vi kredas, ke mi sxercas, ke mia parolo sxajnas tia. Nu, ja!
eble mi sxercas meze de l' sucxkirligxo de l' morto, jes, eble mi
ridas rekte al la barbo de l' Hadesestro, cxar tia estas mia
karaktero. Sed mia intenco estas nesxangxebla. Al morto mi iras!
Post unu horo oni povas min kiel hejtlignon ensxovi sub la
kaldronon.--En la nigran morton! Sed unue vi ekhavos vian bone
merititan parton! (Minacante Zakarion.) Je la nomo de tiu pugno! Vi
estis al mi satano, tentanta spirito de l' mallumo.

ZAKARIO. (Retirigxas timeme al la pordo.) Trankviligxu, Ivaro,
trankviligxu! Mi alvokos la mastron. (Niko, kun tondita hararo,
pintbarbo, makuleto proksime je maldekstra naztruo kaj vestita en
alia cxapelo kaj jako envenas. Zakario lin rigardas per largxe
malfermitaj okuloj.)

ZAKARIO (aparte). Estas li!

IVARO (aparte). Sepcent taleroj, se oni prosperas!

ZAKARIO (aparte). La mondo komencas lumigxi!

IVARO. Jen la rifo de savo por mi. (Zakario kaj Ivaro faras viglajn
gestmontrojn unu al la alia. Ivaro sin lokas antaux la pordo.)

NIKO. Cxu oni tie cxi ricevas brandon?

ZAKARIO. Kompreneble. Tiu ja estas drinkejo, gaja drinkejo. (Aparte.)
Mi sxvitegas. La afero nur prosperu!

NIKO. Kie estas posedantoj de tiu domo?

ZAKARIO. La mastro tuj venos; bonvolu atendi.

NIKO. Mia tempo urgxas.

ZAKARIO. Ho, ne tiom, ke vi ne povas dum momento ripozi.--(Aparte.)
Estas li!

NIKO. Ni havas belan veteron.

ZAKARIO (aparte). Altkreska viro, mi tre malkvietigxas. (Lauxte.)
Jes, la vetero estas kontentiga.

IVARO (aparte cxe la pordo). Felicxino, mi pregxas vin, montru foje
ankoraux al mi vian vizagxon, unu momenton gxin briligu! Videtigu
gxin ecx iomete, mi petegas vin!--Cxio sukcesos!

ZAKARIO. Pardonu al mi, de kie vi venas?

NIKO. El Naantali.

ZAKARIO. Kaj kien vi iros?

NIKO. Al Naantali.

ZAKARIO. Do al via hejmo?

NIKO. Mi hejmen reveturas el Kakisalmi.

ZAKARIO. Certe tre gravaj aferoj vin devigis fari tiun vojagxon?

NIKO. Mia onklino mortis tie, mi kredis min heredanto de l'
maljunulino, sed ho ve! mi revenas pli malricxa ol mi ekiris. La
parencoj de sxia edzo forprenis cxion, kaj min ili tre insultis;
cxie, bonaj amikoj, la maljusteco regas.

ZAKARIO. Mi bedauxras vian fatalan sorton. Cxu la tutan vojon vi
piediris?

NIKO. Jes, kiel la botisto de Jerusalemo.

ZAKARIO. Neniu tornistro sur la dorso, nek paketo en la mano?

NIKO. Malricxa diablo, malricxa diablo!

ZAKARIO. Nenia dubo plu! (Gestas avertante per la pugno al Ivaro.
Lauxte.) La legxo estas severa, bona najbaro, montru al mi vian
pasporton!

NIKO. Kion ni faras kun pasporto; finnoj ni ja estas cxiuj.

ZAKARIO. Certe vi parolas nian lingvon. Sed kiu pro tio povas jxuri
ke vi estas finno? Kaj sxajnas al mi ia fremda dialekto cxe
vi.--Montru al mi vian pasporton, viro! (Niko sin cxirkauxrigardas
malkviete.) Pasporton!

NIKO. Vi ne povas gxin legi.

ZAKARIO. Bone mi povas, nur gxi estas en nia gepatra lingvo.

NIKO. Gxi estas en sveda lingvo.

ZAKARIO. Montru gxin tamen! (Niko kuras al la pordo. Ivaro kaj
Zakario sin jxetas sur lin. Zakario krias.)

IVARO. Haltu, viro! (Cxiuj tri batalante cxirkauxmovigxas sur la
scenejo.)

ZAKARIO. Ne lasu lin, Ivaro, haltigu lin kiel morto. (La mastro
envenas.) Alportu sxnuregon, mastro! Pro Dio, alportu sxnuregon!

LA MASTRO. Tuj, tuj! Ne forlasu lin. (Iras.)

ZAKARIO. Alkrocxigu viajn ungegojn en lin, Ivaro! Ne liberigu lin, ne
liberigu lin!

IVARO. Mi ne liberigos lin, ne, kvankam mia skapolo disigxus gxis la
ripoj. (La tumulto pliigxas.)

ZAKARIO (kun plendanta vocxo). Li forkuros de ni, li forkuros. Rapidu
por helpi, cxiuj homoj! (La mastro alvenas kun sxnurego.)

LA MASTRO. Nu, nu, submetigxu, fripono! (La batalado cxesas.) Vane vi
baraktas, malbonulo!--Donu bele la manojn!

IVARO. Donu al mi la sxnuregon. (Kunligas la manojn de Niko.)

LA MASTRO. Cxu vere, jen do trovigxas nia birdo, jen malbonsorte
alkrocxigita. Ho, vi petolulo! (Aparte.) Mirinde, kiel li povas
konservi seriozecon.

NIKO. Ne ligu min tiel firme.

LA MASTRO. Ne tro strecxu la manojn de mizera satano.

ZAKARIO. Nur tiel, ke ili restos ligitaj, kvazaux en sxrauxbtenilo!
Ho, nun la viro estas en niaj manoj kaj tiel same sepcent taleroj.

IVARO. Sepcent taleroj! (Niko faras subitan movon al la pordo.
Zakario ekkrias, cxiuj sin jxetas sur lin, malhelpante lian
forkuron.)

IVARO. Ne tiel, knabo mia!

ZAKARIO. Kondutu vin bone! alie vi ricevos vangfrapon.

NIKO. Mi ja submetigxas kiel sxafo.--Nu, okazu kio okazos, malgxojo
kaj cxagreno ne apartenas al mia karaktero.

ZAKARIO. Cxu vi bonvolas diri al ni vian nomon?

NIKO. La nomon vi trovas en la pasporto.

ZAKARIO. Kie estas la pasporto?

NIKO. En mia brustposxo.

ZAKARIO. (Elprenas la pasporton el la posxo.) Bone, bone! Tiu
pasporto farigxos al vi multekosta, cxar certe gxi estas
memfarita.--Ni konservu gxin. (Enmetas la pasporton en sian propran
posxon.)

NIKO. Kiamaniere vi nun intencas agi por mia plejbono?

IVARO. Sidigi vin en veturilon, veturigi vin hejmen kaj poste en la
manojn de nia komisaro.

NIKO. Pro kio en liajn manojn?

IVARO. Kial demandi pri afero, kiun vi sciis antaux ol ni?

NIKO. La kauxzon mi ne scias. Senkulpa mi estas kiel stelo de l'
cxielo.

LA MASTRO. Ha ha ha!

ZAKARIO (aparte). Senhonta krimulo! Placxas al mi iom petolsxerci kun
li. (Lauxte.) Mi demandas vin: cxu vi konas iun ricxan fremdlandan
sinjoron?

NIKO. Multajn!

ZAKARIO. En Finnlando?

NIKO. Multajn!

ZAKARIO. Jes, jes! Sed de unu estas sxtelita grandega monsumo, kaj
pro tio mi nun demandas vin, cxu vi konas grandan, grandegan
friponon?

NIKO. Mi konas unu el la plej bona speco, eble li konservas la
perditan monsumon.

ZAKARIO. Lia eksterajxo?

NIKO. La kapo estas de verto gxis la frunto kvazaux nudigita de
skabio, sub la frunto du rugxaj okuletoj rigardacxas, kaj sub la
dekstra estas nune ia flavblua ornamajxo; plie lia vizagxo havas
formon de rapo kaj koloron de brando. Jen lia eksterajxo, kaj mi
garantias, gxi estas eksterajxo de plej granda fripono sur la
terglobo.

IVARO. Portreto de mia onklo. Mi ekkoleregas. Brulstampon de fripono
la legxo gxis nun ne tute povis alpremi sur kapon de onklo. Mi
ekkoleregas pro mia onklo.

ZAKARIO (al Niko). Cxu vi nomis min sxtelisto?

NIKO. Cxu mi nomis vin sxtelisto?

ZAKARIO. Mi demandas vin: cxu vi nomis min sxtelisto?

NIKO. Mi demandas vin: cxu mi nomis vin sxtelisto?

ZAKARIO. Tion vi faris, cxefsxtelisto!

NIKO. Tion pruvu, kaj pruvu ankaux, ke mi estas cxefsxtelisto.

IVARO (aparte). Plie, plie, laux tia maniero!

ZAKARIO (aparte). Bandito!

IVARO. Onklo, ni frakasu la malhonorulon!

ZAKARIO. Ne, Ivaro, kial agi infane kaj nin pereigi pro la paroloj de
tiu ridindulo?--Sed li estas spriteta. Hi hi hi! Vere, li estas
iomete, kaj pro tio li ricevu ektrinkon. Ektrinkon, mastro, alportu
al li ektrinkon! (La mastro versxas ektrinkon en busxon de Niko.)
Cxiun genieron, ecx etan kiel pedikovon, oni devas sxati. Kaj tio
estis spritajxo, kvankam tre malgrava. Nun, ektrinkon gxi tamen
valoras.--Ivaro, jam estas tempo ekveturi, kaj kun gxojo ni nun tion
faras; mi scias, ke vi nun deziras atingi la hejmon, kvankam antaux
nelonge vi gxin timis alproksimigxi. En unu momento cxio povas
sxangxigxi.

IVARO. Jxus malricxa kiel rato, nun posedanto de sepcent taleroj! Cxu
mi do timus la hejmon, ecx kvankam mi estus malsxpareginta dekfoje
pli?

ZAKARIO. Ni revenos kvazaux sinjoroj.

IVARO. Ili bonvenigos min kvazaux grandsinjoron.

ZAKARIO. Bone!--Ni rapidu!

LA MASTRO (aparte). Mi volas iomete pliigi la petolsxercon. (Lauxte.)
Bonvolu atendi, mi petas vin. La viro estas kaptita en mia domo kaj
je la kapto mi helpis vin; pro tio mi ricevu trionon de la promesita
rekompenco.

IVARO. Hontu, mastro!

ZAKARIO. Kontentigxu kun kvin taleroj.

LA MASTRO. Bonaj najbaroj, estu justaj. Mi petas trionon, gxin vi
sxuldas al mi.

IVARO. Al infero, mastro! Cxu vi intencas malheligi mian felicxon, vi
satano, cxirkauxata de bluaj flamoj?

ZAKARIO. Ni silentu en lia cxambro. (Aparte al Ivaro.) Lasu min
klarigi la aferon kun li. (Iras flanken kun la mastro.) Inter kvar
okuloj oni povas diri kaj fari kion ajn. Vi ja scias.--Auxskultu al
mi: Mi estas viro, kiu demordis la kapon de l' honto kaj singardeme
tanis mian dorshauxton, gxis unu colon dika, kaj tial mi povas fari
miregindajxojn je bezono. Kredu miajn vortojn kaj auxdu plue: Se vi
ne tuj cedas de cxiuj postuloj koncerne tiun viron, via domo
ekflamigxos dum malhela auxtuna nokto, estu certa pri tio.--Mi estas
de furiozaj cirkonstancoj tentita homo.

LA MASTRO (sxajne timigxante). Pardonu al mi, cxar mi estis trudema.
Mi petegas vin!

ZAKARIO. Vi do tute ne enmiksigxos en tiun aferon?

LA MASTRO. Ne ecx moneron mi petos.

ZAKARIO. Auxdu, Ivaro, kion li sciigas.

LA MASTRO. Ne ecx moneron mi petas.

IVARO. Nu, vi agas prudente.

ZAKARIO. Ni do estas nur du partoprenantoj.

IVARO. Du! Kiuj estas ili?

ZAKARIO. Mi kaj vi, kompreneble. Frate ni partigu la sumon; po
tricent kvindek ni havos.

IVARO. Mi ekkolerigxas denove!

ZAKARIO. Intrigema bubo, cxu ni ne kune lin kaptis?

IVARO. Mi ja lin haltigis kaj mia cxevalo kaj veturilo lin alkondukos
al la komisaro.

ZAKARIO. Cxu mi ne helpis vin lauxpove?

IVARO. Pro tio vi ekhavu kvindekon.

ZAKARIO. Duonon al ambaux, knabacxo, duonon al ambaux.

IVARO (ekprenas Zakarion je la kolumo kaj lin minacas per trancxilo).
Krucxon da sango!

ZAKARIO. Ivaro!

IVARO. Tondro kaj fulmo! Mi ne garantias, kion nun faros la
trancxilo.

ZAKARIO (surgenue). Mi petas, petegas vin!

IVARO. Krucxon da sango, se placxas al vi komplikigi.

ZAKARIO. Mi kontentigxas kun cent.

IVARO. Kun kvindek.

ZAKARIO. Estu tiel.

IVARO. Bone! Eble ni do ree povas kune dauxrigi nian vojagxon.

ZAKARIO (aparte). Englutu vin foje diablo, ido de demono!--Lauxlegxe
mi tamen postulos de vi la duonon.

IVARO. Sidigxu en mian veturilon, sxtelisto.

NIKO. Mi sekvas vin, sed memoru, ke mi estas ligita, kaj gardu vin
por malbone vin konduti kun mi.

IVARO. Kiel regxon mi vin kondukos, cxar vi ja estas mia multekosta
trezoro.

LA MASTRO. Atentu, por ke li ne forkuru dumvoje. Pripensu: sepcent
taleroj!

ZAKARIO. Sepcent taleroj!

IVARO. Sepcent taleroj!




Akto kvara.


(Arbara regiono. Maldekstre vojdisigxo kun gvidilo. ZEBEDEO kaj
TOBIO venas laux la dekstra vojo.)


TOBIO. Tiu vojdisigxo, bona kantoro, sxajnas al mi rimarkinda
figurajxo. Jen la dekstra estas pli mallargxa ol la maldekstra kaj de
tie ni atendas Esko'n kun sia edzino; sed de tie nin renkontos Ivaro
kaj la infero de l' drinkejo. La sentauxgulo ankoraux restas en la
urbo, kien li ekveturis jam antaux unu semajno. Imagu al vi la
malplezuron, kiun li kauxzis al ni. Ni sendis lin tien por venigi la
festregalajxojn kaj gxis la hierauxa mateno Marto atendis lian
revenon. Sed tiam panjo perdis paciencon, ekkuregis de najbaro al
najbaro, havigante iom de tie, iom de cxi tie, kaj arangxita nun
staras la festtablo atendante la gastojn. Oni devas konfesi,
energiulino sxi estas.

ZEBEDEO. Ni revenu al via pli juna filo, kiu bedauxrinde, el sia
brusto forigis cxiujn feojn de moraleco.

TOBIO. Pri li mi tute ne cxagrenigxas, cxar mi scias kiel lia vivo
fine sxangxigxos. Li similas al sia onklo, mia frato, kiu ankaux en
sia juneco malmodere klinis la glason, sed nun, depost tridek jaroj
ecx guteton ne gustumis. Sian onklon li similas, tion pruvas lia tuta
estajxo, jen kial mi ankoraux havas bonan esperon pri li. Tamen je
sia reveno lin atendas severa bastonado, ja--ah, gxin li vere
meritas, kaj veku gxi lian konsciencon. Sed ni lasu la kanajlon kaj
parolu pri mia pliagxa filo, Esko, kiu en tiu vespero alportos al ni
gxojon kaj plezuron. Baldaux li alvenos kun sia bela edzino. Cxe tiu
vojdisigxo la tajloro Andreo promesis ilin atendi kaj kun viglegaj
tonoj de fajfilo konduki la junan paron al nia platajxdometo. Ni
rapidu hejmen por ilin bonvenigi. Vi, kantoro, kantu la mangxopsalmon
por pliigi la solenecon cxe la festo por mia filo.--Ni ekiru!
(Ili iras. Micxjo kaj Esko venas. La porvojagxa sako de Esko estas
malplena. Micxjo sidigxas sur sxtono.)

MICXJO. Mi estas laca kiel hundo.

ESKO. Kaj mi malsata kiel vintra lupo, sed rememoro pri la multaj
malagrablajxoj de tiu edzigxvojagxo iafoje cxesigas la malsaton.

MICXJO. Forgesu la pasintajxojn kaj estu danka por ke vi prosperis
eliri sen pli gravaj sekvoj. Se la Karrianoj estus vin kaptintaj, el
kio ne multe mankis, versxajne vi nun ne pasxus tie cxi.

ESKO. Mi ankoraux ne pentas miajn tieajn farojn, cxar oni tie min
trompis senhontege. Mia konscienco tute ne kulpigas min pro la
renversita mangxotablo cxe Karri, la frakasitaj fenestroj kaj la
specigita violono de Timoteo, sed mia humoro malheligxas, memorante
la hejmon de kie mi forestis pli ol tri semajnojn.--Micxjo! mia menso
estas kvazaux de mortiginto. Rakontu al mi ion distran, Micxjo,
gajigu la homan koron.

MICXJO. Cxu vi deziras auxskulti pri sinjoro Munkhauxzo kaj liaj
vojagxoj?

ESKO. Jes!--Ne, ne rakontu pri io ajn; mi nun deziras al nenio
auxskulti, nur mutigxi al senvocxa statuo de malgxojo apud tiu vojo,
endormigxi por eterne kaj nescii pri ridado de l' homoj koncerne tiu
edzigxvojagxo.--Ho, Micxjo! se mi nur nun estus logxanto en iu
montkaverno de Amerika lando.

MICXJO. Tie ni baldaux trovigxus, se mi ankoraux posedus la
sorcxjxetilon de barono Munkhauxzo. Mi estis gxia posedanto antaux
kelkaj jaroj kaj faris per gxi multajn plezurvojagxojn, cxar mi sciis
gxin uzi ecx pli lerte ol Munkhauxzo mem; mi jxetilflugis kien ajn mi
volis.

ESKO. Nun vi mensogas, kaj la mensogo, kiel diras proverbo,
malproksimen ne kondukas.

MICXJO. Kiel sago mi jxetilflugis tra la aero. Se ni nun havus gxin,
baldaux ni tiam ambaux starus sur bordo de Ameriko. Unue mi mem
jxetilflugus tien kaj vi tuj sekvus min.

ESKO. Atentu: kiamaniere mi sekvus vin, cxar vi ja havus la jxetilon?

MICXJO. Vi venus gxin preni de mi kaj poste jxetilflugus de tie cxi
al Ameriko.

ESKO. Dio konservu vian prudenton, se serioze vi parolas! Sed ne
mire, se viaj pensoj iom konfuzigxis, cxar ecx al mi mem same okazis,
kaj ambaux ni trovigxas en la sama premilo. Vi devas doni
kalkulraporton pri la mono kaj mi priraporti cxion alian. Pro tio,
kiel kuragxi alproksimigxi la hejmon?

MICXJO. Kion vi timas?

ESKO. Vi scias, ke mia patrino estas ursino, kun kiu oni nevolonte
ludas.

MICXJO. Ja--ah, kun ursino havanta du idojn cxe si, ne estas bone
ludi.

ESKO. Nur nemultaj viroj sin povas kompari kun sxi; bone mi tamen
scias, ke mi sxin venkus, sed mi ne volas levi manon kontraux sxi,
cxar esti patrino estas sankta kaj alta cirkonstanco.

MICXJO. Estas ja sxi, kiu zorgas pri disciplino en via domo.

ESKO. Mi malkasxos al vi sekreton.--Mia patrino posedas vipon, tiom
longan gudrosxnuran vipon, kiun ni cxiuj, patro kaj filoj, ne
senkauxze timas, cxar verdire, aux unu, aux du, kelkfoje la tuta
familio de botisto Tobio devas senti tiun vipon. Kaj mi antauxsentas
ree treegan vipdancon, reveninte hejmen. Mia dorso, mi estas certa,
pagos tiun malprosperan edzigxvojagxon.

MICXJO. Sed viaj gepatroj, kiel prudentaj homoj, sciu, ke ne cxio
okazas laux deziro. La kuglo ne cxiam trafas celon.

ESKO. Vi estas prava. La kuglo ne cxiam trafas celon. Sed kiel
klarigi nian longan foreston, kio nin malhelpis tuj foriri vidinte
nian malsukceson, kaj alveni hejmen jam trian aux kvaran tagon depost
nia ekiro al la edzigxofesto? Atentu, ni estas restintaj tri
semajnojn, kaj gxuste pro vi, Micxjo. Vi vagadis de parencoj al
parencoj, de drinkejo al drinkejo, kaj mi, kompreneble, ne volis lasi
mian svatiston.

MICXJO. Mi dumvoje malsanigxis kaj pro tio ni malfruigxis.

ESKO. Sed la mono, kio gxin lauxdire elcxerpis?

MICXJO. Ni devis pagi flegistinon.

ESKO. Nu, kion mi faris dum via malsano?

MICXJO. Vi sidis ploranta apud mia lito ne lasante la fidelan
svatiston.

ESKO. Tiu mensogo ne tauxgas, plue vi scias mian sanktan promeson,
neniam iradi per sxuoj de mensogo.--Veron ni konfesu kaj submetigxu
al la neeviteblo.

MICXJO. Tion vi faru; mi ne subigxos al vipo de via patrino.

ESKO. Cxu vi do ne intencas akompani min hejmen?

MICXJO. Ne por ricevi bastonadon. Sed se mi venus, mi ankaux devus
diri verecon. Oni demandos min pri la afero, mi rakontos cxion, kaj,
bedauxrinde devos fini mian raporton kun via malica konduto cxe
Karri, mi estos devigata raporti pri la renversita tablo, la
pereigita violono kaj frakasitaj fenestroj.

ESKO. Tion vi ne devos, diru nur, ke ni ekiris de Karri antaux ol mi
renversis la mangxotablon.

MICXJO. Vi do nun sxajnigu vian patrinon kaj demandu min kiam ni
foriris de Karri.

ESKO. Micxjo Vilkastus, kiam vi ekiris kune kun mia filo, Esko, de
Karri?

MICXJO. Ni ekiris antaux ol Esko renversis la mangxotablon.

ESKO. Micxjo, ne estas loko por moko.--Diru, ke ni ekiris, kiam la
domanoj iris falcxi la herbon.

MICXJO. "Ne instruu min pri la mensogo, ho."

ESKO. Milfoje vi antauxe mensogis, tiu mensogeto estas sensignifa kaj
neniun malutilas.

MICXJO. Vi nescias pri mia sankta promeso, kiun mi faris antaux
kelkaj sekundoj, kaj gxi estas jena: neniam iradi per sxuoj de mensogo.

ESKO. Vi ne pli malbonigu mian aferon. Kune ni iru al la domo de mia
patro kaj klopodu min senkulpigi kiel eble plej bone.--Sed atendu min
dum momento, mi iros plenigi mian sakon per rakitherbo[7], kiun mi
scias kreski tie en la arbaro proksime de la vojo.

MICXJO. Kion vi faras kun rakitherbo?

ESKO. Mi portas gxin al panjo, kiu pro tio eble iomete senkolerigxos.

MICXJO. Kion faros via patrino kun gxi?

ESKO. Mi konfesu al vi ankaux alian sekreton. Vi ja scias, ke mia
patro estas drinketema kaj tiu peko lin kelkfoje atakegas. Sed tiam
panjo miksas en la duonbieron rakitekstrakton, kiu baldaux enlitigas
la maljunulon kaj sxvitigas lin kvazaux la vaporbanejo, li spiregas,
vomas kaj turnas siajn okulojn kiel bovo sur la bucxbenko. Tiu stato
dauxras nur kelke da horoj kaj li refarigxas sobra. Kredu min, post
tiu artifiko li ne toleras ecx vidi brandon dum multaj monatoj. Sed
alkutimigxo kauxzas, ke li bezonas cxiam pliigitan doson, kaj panjo
bezonas cxiam pli da rakitherbo. Tial mi kredas, ke sako de cxi tiu
herbo tre placxos al sxi. Eble mi eltrovis bonan mildigilon.--Atendu
min tie cxi dum momento. (Iras.)

MICXJO (sola). Cxu mi atendu vin, aux direktu la pasxojn al mia
propra hejmo? Eble tio sxajnus sxteliro.--Mi atendos vin, sed de tie
reveninte, mi arangxos kun vi konflikteton. Kauxzon mi facile trovos.
Jes, konflikton mi establos kaj lasos vin. Al la dometo de botisto
Tobio mi ne venos kune kun vi, ne ecx pasxon mi plu akompanos vin.
(Kriscxjo alvenas.) Ho, Kriscxjo! Kien vi iras?

KRISCXJO. Por kromgasti je la alvena festo de Esko; aliaj gejunuloj
ankaux venos.

MICXJO. Jen vi vidas la svatiston!

KRISCXJO. Kie estas la fiancxo?

MICXJO. Tie, en la arbaro.

KRISCXJO. Kaj kie la juna edzino, antauxa Greto cxe Karri?

MICXJO. En brakoj de sia edzo.

KRISCXJO. Hoo--oh! Ili estas enamigxintaj, fajrecaj. Kaj vi gardas
tie cxi, atendas gxis la juna paro eliros el la arbaro?

MICXJO. Neniu paro, sola kaj senpara estas Esko, kiel rekta
botmodelilo. Tie li kolektas kaj plenigas sian sakon per rakitherbo
por kontentigi sian patrinon, kies koleron li tre timas, kauxze de
longa restado sur la edzigxa vojagxo, kaj tamen ne venigante edzinon
al la hejmo.

KRISCXJO. Kion vi diras? Kiel okazis? Cxu li ne ricevis sian Greton?

MICXJO. La lignosxuisto sxin ekkaptis, kaj ilian edzigxon oni estis
festanta, kiam mi kaj Esko kun la porvojagxa sako sur la dorso
alvenis al Karri. Komike estis, ili nin petis partopreni en la festo
kaj ni kun plezuro akceptis la inviton kaj gxuis la regalajxojn.

KRISCXJO (ridas). Bonege, treege bone! Kio plue, Micxjo?

MICXJO. Gxis nun ni restis survoje, translokigxintaj de unu gajejo
al la alia, malsxparinte monon; sed nun la kaso elkonsumigxis gxis la
lasta monereto.

KRISCXJO. Cxu ankaux Esko drinkis?

MICXJO. Ne ecx guton, sed akompanis min cxie fidela, cxar sxajnis
honto al la fiancxo lasi sian svatiston dumvoje. Certe li ofte
koleris je mi kaj klukis kiel rugxa koko, sed tio ne maltrankviligis
min, mi nur dibocxis lauxplacxe. Tiuj tri semajnoj pasis tre
rapide.--Jena do estis la edzigxa vojagxo de Esko.

KRISCXJO. Mi preskaux tion konjektis jam cxe la komenco, auxdinte
diversajn famojn de la fiancxinejo kaj pro tio mi lauxeble akcelis
mian edzigxon kun Janjo. La botiston mi igis al la jugxisto kaj du
fojojn nia ligo jam estas anoncita. Sed nun la preposto, pro troa
akurateco, postulas por la tria proklamo edzigxpromeson de Tobio.
Certe la edzigxintencoj de Esko evoluis laux mia espero, tamen cxio
povas ankoraux subite sxangxigxi. La filo nun revenas malprosperinte,
kaj la patrino, vidante kiel proksime mi estas al la kvincenta
heredajxo, povas en sia furiozo edzigi Eskon kun kiu ajn virinacxo.
Kaj cxio tio cxi okazos dum la preposto atendas edzigxpromeson de
Tobio. Ho, se cxeestus la patro de l' junulino, sxia vera
edziniganto, tiam la afero estus alia. En proksima dimancxo okazus la
tria proklamo kaj en la sama tago ni festus nian edzigxon.

MICXJO. Mi antauxdiras vian venkon.

KRISCXJO. Se gxuste vi antauxdiras, vere vi estos la plej bona gasto
cxe mia edzigxo.

MICXJO. Tion mi esperas kaj "laux via deziro al vi okazos", kiel
Esko sin esprimas, komentariante biblion laux sia memoro, tiu
impona fiancxo, kiun oni hodiaux atendas hejmen en plena gloro.--Atentu,
Kriscxjo, kiel kurioze okazis: en la sama tago, kiam oni nin atendas
kun la juna mastrino, ni ankaux venas, sed kiel vagantoj, malpuraj
kaj malsataj, kaj rilate al virinoj Esko estas egale virta kiel je
sia ekiro.

KRISCXJO. Bonege! Estos ja tre interese cxe la botisto. Mi akompanos
vin, Micxjo, kaj pliigos la koleregon de l' mastrino.

MICXJO. Plivole rapidu antauxe al la hejmo de Esko kaj anoncu la
alvenon de la festgastoj; diru ke ili haltis sur la korto de Peltola
por ripozi.

KRISCXJO. Tion mi faru kaj mi havigos al ili pli longan nazon. Rapidu
nur baldaux post mi! (Iras.)

MICXJO (sola). Vane vi atendos min; cxar pro nenio mi nun volus
renkonti la faman Marton. Verdire, mi timas sxin pli ol diablon. Kaj
kiu sxin ne timus?--Nun al mia propra nesto; kaj Esko'n, kun la sako
da rakitherbo sur la dorso mi sendos miaparte kaj sia propraparte en
la fauxkon de la nigra drako.--Li restadas ankoraux. (Kriante.) Esko!

ESKO (el la arbaro). Mi venos tuj.

MICXJO. Kiam vi de tie revenis, mi igos vin drinki plenan kiel
ojstron, kaj en via hejmo ili vidu, ke ne mi sola konsumis la
monon.--(Esko venas; unu duono de lia sako estas plenigita.)

ESKO. Tie kreskis suficxe da rakitherbo.

MICXJO (prezentas al Esko la brandobotelon). Jen al vi. Mi jxus
ankaux mem ektrinkis.

ESKO. Kion vi celas?

MICXJO. Ke vi prenu bonan ektrinkon el mia botelo.

ESKO. Mi?

MICXJO. La sama viro!

ESKO. Vi scias, ke gxis tiu tago miajn lipojn ne malsekigis ia
maldolcxajxo.

MICXJO. Sed hodiaux ili malsekigxu!

ESKO. Cxu mi drinkus? Ne!--Kredu min, Micxjo Vilkastus, mi apenaux
scias la guston de l' brando.

MICXJO. Gustumu nun, por ke vi sciu! Ektrinku, Esko, el tiu klara
botelo.

ESKO. Mi malamas la brandbotelon de mia tuta koro kaj animo.

MICXJO. Tio okazas, cxar vi ne pli bone konas gxian internan naturon.

ESKO. Nakkinen, mia maljuna onklo, cxesante drinkadon, terure
malbenis brandon. Li nomis gxin veneno el la puto de profundo.

MICXJO. Estu certa, kiam li denove komencos drinki, li nomos gxin
mielguto el la monto de l' alteco.

ESKO. Jes, li gxin malbenis kaj la brandbotelon li nomis korno de l'
diablo.

MICXJO. Estu senzorga, kiam li denove komencos drinki, li nomos gxin
korno de l' felicxego.

ESKO. Vi parolacxas, Micxjo. La brando ne bezonas defendanton.

MICXJO. Tute vere, kiel neniu bona kaj honesta afero.

ESKO. Malbenata afero, la branda afero. Oni pretendas, ke iu
kuracisto eltrovis la branddistiladon. Se tiu kuracisto trovigxus tie
cxi, tuj mi lin pendigus.

MICXJO. Kaj mi anstatauxus lin en la pendigilo, se mi nur sentus
iom da kapturno de l' brando, kiu kuragxigas homon ecx je la plej
granda dangxero; kantante ni gxin renkontas. Vi tian kuragxon bezonas
alpasxante al via terura patrino, pro tio, trinku!

ESKO. Cxu gxi helpus?

MICXJO. Sendube.--Trinku!

ESKO. Mi ne trinkos.

MICXJO. Tiam ni disigxas, mi ne akompanas vin plu. Adiaux! (Intencas
foriri.)

ESKO. Haltu, Micxjo, haltu! Sen akompananto mi ne iros hejmen.

MICXJO. Cxu vi volas trinki?

ESKO. Donu la botelon! Estu la lasta, kiel la unua fojo. (Trinkas.)

MICXJO (aparte). Bone!

ESKO. Cxu vi vidis, ke mi trinkis?

MICXJO. Ankoraux glutu ektrinkon, cxar gxi estas la unua kaj lasta
fojo. (Esko trinkas. Aparte.) Nu, bone! Nun la konflikteto kaj poste
disigxo.

ESKO. Cxu mi ne trinkis?

MICXJO. Jes, kaj tre tio estis utila, nun vi kuragxe akceptos
bastonadon de via patrino, cxar estu certa, bastonegadon vi ricevos.

ESKO. Micxjo Vilkastus ne estas profeto.

MICXJO. Kvankam ne profeto, mi povas antauxdiri kio vin hodiaux
atendas. Sed estu trankvila, via kapo nun estas preparita, okazu kio
ajn.

ESKO. Vi do kredas, ke mi nepre estos bastonata vespere, cxu jes?

MICXJO. Mi kredas kaj fidas.

ESKO. Kaj vi gxojas kaj estas gaja!

MICXJO. Cxu svatisto gxojus je bastonado de fiancxo?

ESKO. Pro kio vi do tiel parolas?

MICXJO. Mi babilas de doloro el profundo de mia koro, cxar la afero
estas malagrabla.

ESKO. Cxu vere. Mi ricevos bastonadon! Kaj vi?

MICXJO. Mi estos devigata pririgardi, nenio helpos.

ESKO. Vere! Sed kiu el ni estas la cxefkulpulo, mi aux vi?

MICXJO. Mi ne scias; cxar mi estas senkulpa.

ESKO. Senkulpa? Vi ja kauxzis tiun prokrastitan revenon. De domo al
domo vi pasxis kvazaux cigano, kaj mi akompanis vin.

MICXJO. Kvazaux cigano! Hundo, pripensu kiel ofte kaj kiel senhonte
vi min insultis dum tiu cxi vojagxo. Fine tamen suficxas,
fulmotondro!

ESKO. Cxu vi lauxkonscience povas diri, ke vi ne estas kauxzo al mia
nuna mizero?

MICXJO. Kauxzo de tiu mizero! Cxu mi sola?

ESKO. Vi ja eluzis la monon.

MICXJO. Plej grandan parton da mono ni elspezis en la gastejo, kie ni
tagmangxis grandsinjore kaj trinkis botelon da biero. Vi scias, ke
tia mangxo postulis monon.--Sed kiu estas kulpa por ke ni
deflankigxis en la gastejon? Cxu ne vi?

ESKO. Mi ne celis alian ol desegni en la rajtigon mian parafon, kiu
devis tie esti; sed poste pro kio ni ne dauxrigis nian iradon al domo
de l' fiancxino?

MICXJO. Tio estas alia afero. Sed respondu, kiu estas kulpa por ke ni
deflankigxis al la gastejo?

ESKO. Ho, ho, kia tono nun en la sonorilo!

MICXJO. En la sonorilo! Cxu mia vocxo estas tono de sonorilo, vi
intrigema kaj ruza botistfilo, cxu mia vocxo estas tono de sonorilo?

ESKO. La vocxo estas donaco de Dio, precipe la kantovocxo. Komprenu
gxuste mian komparon; cxar ofte mi parolas alegorie kaj metafore.
Tiel mi ankaux nun opiniis, ke la vocxo de l' homo sxangxigxas, kiel
en la arbaro ni auxdas aux akrajn aux malakrajn tonojn el sonoriloj
de la brutaro.

MICXJO. Vi malsagxa virsxafo, auxskultu al tiu sonorilo! (Vangfrapas
Esko'n kaj forkuras. Esko postkuras.--La tajloro Andreo alvenas kun
klarneto sub la brako.)

ANDREO (sola). Tie cxi mi do devas atendi la gastojn kaj, kiam ili
alvenos, ilin akompani al domo de l' botisto, tia estas la volo de l'
maljunulo. Sed cxu mi devas stari cxi tie ecx gxis la duonnokto, ilin
atendante kun klarneto en la mano?--Silentu! Jen ili estas, almenaux
la fiancxo. Mi donu al li honorfanfareton. (Esko venas. Andreo
ekfajfas al li kelke da fojoj.)

ESKO. Cxu vi vidis Micxjon?

ANDREO. Vian svatiston? Cxu li ne trovigxas inter la gastoj?

ESKO. Li lasis min, kiel lupo sian idon, kaj ecx vangfrapis min je la
disigxo.

ANDREO. Pro kio vi disigxis en kolero?

ESKO. Li estas ofendsentema kaj ne toleras riprocxon.--Vangfrapon mi
ricevis de li. Bone!--Se mi estus lin atinginta, certe kun pliigxo mi
estus lin paginta. Sed je proksimigxo de dangxero li cxiam estas
rapidpieda. Senkauxze lia nomo ne estas Vilkastus (viglulo).

ANDREO. Ruzulo li estas!--Oni invitis min por ludi je via festo, kaj
laux ordono mi tie cxi vin atendis. Nun vin mi renkontas, sed ne vian
fiancxinon.

ESKO. Neniu fiancxino ekzistas. Sxi lasis min jam antaux la edzigxa
soleno kaj prenis alian. Abomena trompo, senkonscienca ago! Sed mi
komencos teruran proceson kontraux ili.

ANDREO. Kiun sxi prenis?

ESKO. La lignosxuiston; ni ja cxeestis je ilia edzigxofesto.

ANDREO. Mi kompatas vian perdon, kiu vian koron tre tusxas.

ESKO. Senlime, jes!--Diabla Micxjo, kiu forkuris de miaj ungegoj! Mi
agus kun li tiel, tiele! (Li ebriigxas.)

ANDREO. Granda ruzulo!--Bagatelo ja estis, ke la knabino ne estis pli
ricxa. Ni ja kantas: "Se amon nur posedas ni, ricxecon al ni donas
Di'." Tiel estas, cxu ankaux vi tion kredas?

ESKO. Certe vi estas prava.--Kun Micxjo mi ankaux procesos. Eble vi
inter la arboj vidis kiel li min vangfrapis?

ANDREO. Mi ne vidis.

ESKO. Diru absolutan veron!

ANDREO. Ne, ne, mi ne vidis.

ESKO. Atentu, se vi devus meti du fingrojn sur la libron! (Biblion.)

ANDREO. Mi ripetas, mi nenion vidis. Pro Dio, ne igu min al la
jugxejo; mi gxin timas kvazaux inferon.

ESKO. Mi konsideru pri la afero. Sed nun mi eble mortos.

ANDREO. Dio gardu nin! Kial?

ESKO. Sxajnas al mi, ke mia korpo kaj animo solvigxas en la aero.

ANDREO. Ankoraux vi ja estas sendifekta.

ESKO. Mi ricevas flugilojn sur la dorson kaj voston sur la postajxon
kaj levigxas en la alteco.

ANDREO. Sur la tero vi ankoraux staras, kiel mi, la peka homo.

ESKO. Vian vocxon mi malbone distingas gxis cxi-alte. Kion vi diris?

ANDREO. Sur la tero vi staras.

ESKO. Sed mia spirito turnigxas sur poluso de la cxielo.

ANDREO. Vi malgxojigas min.

ESKO. Tio estas tre amuze. Tero kaj cxielo faras transkapigxon kaj
vi, Andreo, sxajnas al mi rondiri kiel simio sur la foira kampo kaj
tamen mi volus vin ameme kisi. Certe tio estas morto, kaj mi ricevas
satanan kuragxon. Hih! Nun mi batalus kun legioj.

ANDREO. Vi ja drinkis?

ESKO. Ecx tion mi faris. Du bonegajn ektrinkojn mi jxus prenis el la
posxbotelo de Micxjo.--Sed nun la tempo plenumigxis, kaj ni cxiuj
devas foje morti; kredu min!

ANDREO. Cxu vi iam antauxe ebriigxis?

ESKO. Verdire, neniam!

ANDREO. Nun tio okazis, najbaro mia.

ESKO. Cxu tio estus ebrieco?

ANDREO. Gxuste, jes! estu certa pri tio!

ESKO. Tiel dolcxe, tiel cxiele, ferkuragxege! Se la tutan mondon mi
povus cxirkauxpreni, mi gxin kisus kiel amatan fraton. Diablo! Mi
povus eksalti al supro de tiu piceo aux al rando de tiu nubo
kaj de tie ree kiel fulmo malsupren gxis la kerno de l' tero. La
vivo estas gajludo! Andreo, kiaj ni estas, kiaj estajxoj, cxar Dio
zorgas pri ni? Hih! Jen vi vidas rimarkindan knabon. Cxu ne? Kion vi
diras, tajloro?

ANDREO. Mi diras preskaux nenion.

ESKO. Cxu tajloro superas botiston?

ANDREO. Ambaux estas utilaj en la mondo.

ESKO. Vi kutimas mallauxdi botiston kaj meti tajloron unu gradon pli
supre, sed atentu, se ne estus botoj, eble ankaux ne estus piedoj.
Jen vi ricevis unu pikaludon, kiu valoras kiel du.

ANDREO. Vi ja deziras disputon kaj malpacon inter ni. Jes, jes, mi
komprenas, sed mi nenion diros.

ESKO. Ne farigxu disputo, cxar nun estas tago de l' gxojo. (Kun
predika vocxo):

  "Estu gaja, la anim',
  fidu al la bovo, vi,
  alten vin kondukos gxi."

Tre infana mi estis timante iri hejmen, kvazaux mi devus tien iri. Al
koboldo, la hejmo! La mondo estas granda kaj panon mi trovos cxie.

ANDREO. Iru tamen dece hejmen, Esko, tio estas al vi la plej bone.

ESKO. Ne ecx unu colon plu al la hejmo mi min turnas, kaj mi migros
malproksimen, ecx pli malproksimen al la orstepo, pri kiu la
frauxlino de pastrejo songxis.--Transdonu al ili miajn salutojn kaj
danku ilin por la edukado, diru, ke mi ilin benis forirante
kaj estas gaja kiel virsxafo. (Fiere la kapon balancante.)

  "Estu gaja, la anim',
  fidu al la bovo, vi,
  alten vin kondukos gxi."

Hih! Sur breto de Karri estis dek kuleroj, mi ilin kalkulis.--Andreo,
ni estu gajegaj!--Vidu, kiel rapidkura mi estas. (Forkuras rapidege.)

ANDREO (sola). Mi komencas lin timi. Lia karaktero estas tre ekscesa,
kaj forta li estas, treege forta. (Esko revenas kurante sen cxapelo
kaj la dua sxuo.)

ESKO. Dio mia, Andreo, cxu ni kuru la kapojn kontraux la pinojn?

ANDREO. En kia stato vi trovigxas? Mankas ja cxapelo kaj la dua sxuo!

ESKO. Ili manku.

ANDREO. Ni sercxu ilin.

ESKO. Ne, tajloro, la arbaro tenu sian kaptajxon. Cxu mi zorgus pri
cxapelo kaj unu sxuo? Diableto! Mi forjxetos cxiujn miajn vestojn, se
mi tute kolerigxas, kaj vendos min al la ruso por cent taleroj!

ANDREO. Kondutu vin konvene, amiko, kaj parolu kiel decas al
prudentulo.--Mi iros por elsercxi vian cxapelon.

ESKO. Ne iru, alie ni farigxos malamikoj.

ANDREO. Cxu vi intencas kun hararo tiel hirte staranta vin montri
inter la homoj?

ESKO. La hararo tauxgas, kvankam vi gxin foje tre mokis, vi. Mi tion
cxiam memoros.

ANDREO. Mi tiam estis ebrieta.

ESKO. Vi ridetis al tiu staranta tufo sur mia verto. Signo de vireco
kaj ekkoleremo! Ankaux miajn okulojn vi mokis, nomante ilin rondaj
virsxafokuloj. Bone! Rigardu tiujn okulojn!

ANDREO. Mi ilin vidis.

ESKO. Rigardu min atente kaj senvocxe en la okulojn. Faru tion tuj,
Andreo, alie al vi okazos malbone!

ANDREO. Mi rigardas. (Momenta silento dum interrigardo.)

ESKO. Jes, tiaj okuloj ili estas. Tusxu ankaux tiun tufon sur mia
kapo.

ANDREO. Pro kio?

ESKO. Gxi estas tusxinda. Obeu dum serena tempo.

ANDREO. Vi estas strangulo.

ESKO. Tia tufkapulo. Ensxovu vian manon en gxin, estas sendangxere.

ANDREO. Sed kion tio utilas?

ESKO. Mi nescias ecx mem. Sed rapidu nur, se via dorso jukas.

ANDREO. Nu, mi palpas gxin. (Tusxas lian hararon.)

ESKO. Duan fojon! (Andreo tusxas lian hararon.) Jes, kaj la trian
fojon!

ANDREO. Vi petolsxercas. Mi jam tusxis.

ESKO. Tusxu ankoraux la trian fojon!

ANDREO. Ho, mi, malfelicxulo, al kio mi okaze venis!

ESKO. La trian fojon.--Tusxu!

ANDREO. Mi tusxas. (Li tusxas.)

ESKO. Jes, tia hararo gxi estas, kaj mem mi gxin portas, same kiel la
okulojn.

ANDREO. Mi ne kredis vin tiom obstina.

ESKO. Obstina kaj ekflamema laux naturo.

ANDREO. Nek tiom ekkolerema kaj artifikema.

ESKO. Mil diabloj! La tuta mondo kvazaux sorcxita kontrauxstaras min.
(Ekprenas la tajloron je la kolumo.) Karri trompis min, mia propra
fiancxino trompis min, nomante min senhontulo, kaj ili min forpelis
kiel fremdan hundon. Tiel oni agis kun mi, kaj Micxjo Vilkastus, li
estas vera satano. La monon findrinkinte, li vangfrapis min kaj
forkuris kvazaux rabbesto. Kaj inter ni, Andreo, estas ankaux ia
malnova malkonsento.

ANDREO. Ne premu mian gorgxon!

ESKO. Sinjoro Kristo! Sciu, tajloro, Micxjo Vilkastus tiel emociis
mian koron. (Kunpremas pli kaj pli la gorgxon de Andreo, kiu klopodas
liberigxi.)

ANDREO. Ne sufoku min!

ESKO. Ha, tajloro!

ANDREO. Venu por helpi min!

ESKO. Atentu! tiel mi agas kun viroj, vidu! (Premas lin teren, la
tajloro svenas kaj restas senmova.) Cxagreno post cxagreno fine
senprudentigas homon. (Rigardas la tajloron.) Senmova kiel sxtono.
Pensu, se... (Skuas lin.) Starigxu, Andreo, kaj ni refarigxu
amikoj.--Li ne plu spiras. Estas farita! Unu en cxerko, la alia en
katenoj, tiel finigxis la edzigxovojagxo. Mortinta li estas! Estas
farita! (Ivaro, Zakario kaj Niko alvenas veturante, sidantaj en la
veturilo.) Venu kaj vidu mian grandan krimon!

ZAKARIO. Haltu! (Ivaro haltigas cxevalon.) Kio okazis?

ESKO. Venu kaj vidu fruktojn de kolero kaj peko!

IVARO. Mia frato, Esko! Kia terurajxo?

ESKO. Estas farita!

ZAKARIO. Cxiuj lasu la veturilon! (Ili malsupreniras.) Ligu la
Brunulon tie je la pino. (Ivaro dekstrenigas la cxevalon. Zakario
kondukante Niko'n per sxnurego, ligita je la piedo, proksimigxas al
Esko.) Esko, nevo mia, kion vi faris?

ESKO. Bonan tagon! Mia farajxo estas tie. Jen kusxas la tajloro, kiel
ofersxafo de mia kolero. Sed gxi estas kiel puno al mi. (Ivaro
alvenas.)

IVARO. Cxu vi mortigis tajloron?

ESKO. Bonan tagon! Aux eble jam estas vespero.--Jes, Ivaro, vi estas
pli juna, prenu ekzemplon de mi kaj neniam donu superforton al viaj
pasioj. Mi viron mortigis, tio farigxis puno al mi. Sed ho, tajloro,
kiu devis lasi sian vivon pro tio. (Zakario ion subparolas al Esko.
Esko ekkuras, sed sin returnas post kvin ses pasxoj.) Ne, onklo, mi
ne volas forkuri. La konsciencriprocxoj moderigxas pro la puno de l'
registaro. Mi do ricevu la difinitan nombron sur mian dorson, cxar
tion mi meritas. Kaj poste: marsxu tien, kie la nuboj kaj la tero
intertusxigxas kaj oni veturas per boacoj. Tien, tien la sxtato
forigas siajn krimulojn. La ebrieco malaperas el mia kapo kiel cindro
en la vento. Nun mi estas tute malebria. (Andreo movigxas.) La
tajloro ankoraux vivas! Amiko mia, Andreo!

ANDREO. (Sidigxas peze ekgxemante.) Cxu mi ankoraux restas tie cxi?

ESKO. Jes, amiko mia! Dank' al Dio, ke vi revivigxis! Mi petas de vi
pardonon de mia tuta koro!

ANDREO. Mi vizitis malproksimajn landojn, parolis fremdajn lingvojn
kaj vidis multajn homojn.--Antaux kiel longe, Esko, vi kunpremis mian
gorgxon?

ESKO. Antaux apenaux tri minutoj.

ANDREO. Diru almenaux tridek jaroj.

ESKO. Ne pli ol tri minutoj, kredu min!

ANDREO. Vera miraklo!

ESKO. Starigxu, frato mia! (Helpas Andreo'n starigxi.) Kiel vi nun
fartas?

ANDREO. Mi estas sana kaj sobra.

ESKO. Sana kaj sobra! Kia felicxo!--Sed mi estus perdita, se vi
lauxlegxe persekutus min.

ANDREO. Mi tion ne faros.

ESKO. Kunpremi gorgxon de alia estas ja bestiale kaj mi devus esti
severe punata. Jes, tion mi meritus. Sed mi petegas vin, ne igu min
al la jugxeja kunsido pro tiu afero!

ANDREO. Ne, ne, trankviligxu!

ESKO. Vi bonulo! Kiamaniere mi vin rekompencos?

ANDREO. Mi ne bezonas rekompencon.

ESKO. Nekomparebla viro! Senpage mi faros al vi botojn gxis via
morto.

ANDREO. Nu, se vi volas.

ESKO. Jes, mi faros!--Nu, onklo kaj mia pli juna frato, Ivaro, la
providenco tamen min helpis el tiu malfelicxo.--Sed de kie vi venas
kaj kiu estas tiu cxi?

ZAKARIO. Ni revenas el la urbo.

IVARO. Kaj tiu estas nia amiko, kiu felicxigos nin.

ESKO. Pro kio onklo lin kondukas per sxnurego?

IVARO. Gxi estas ligajxo de amikeco, kompreneble.

ESKO. Klarigu al mi la aferon.

IVARO. Cxu vi ne atentas la mallongan hararon, pintbarbon kaj makulon
apud la nazo?

ESKO. La granda sxtelisto!

ZAKARIO. Gxuste la sama.

IVARO. Ni lin lerte ekprenis en la Mezvoja drinkejo.

ESKO. Kia bonsxanco!

IVARO. Nur sepcent talerojn!

ESKO (aparte). Kia bonsxanco! Tio kauxzos grandan gxojon en mia hejmo
kaj savos ankaux min.

ZAKARIO. Sed auxdu, nevo mia, hodiaux ja devis okazi via postedzigxa
festo?

IVARO. Estas ja vere! Pro kio vi staras tie cxi?

ESKO. Ho, ve! Al mi okazis kruela malprospero. Mian fiancxinon oni
trompe donis al alia kaj mi kiel frauxlo devis reveni. Gxis nun mi
restis survoje, dank' al Micxjo Vilkastus. Li ankaux min trompis. La
dekdu talerojn, kiujn mia patrino donis al mi por la edzigxo, li
fordrinkis, plue vangfrapis min kaj forkuris, gxuste tie cxi. Mi
decidis ne plu reveni hejmen, sed migri alilanden. Nun mi tamen
kredas, ke la afero sxangxigxis.

IVARO. Certe jes, ne timu! Ni ankaux faris malprosperan vojagxon, sed
tiu nia felicxbirdo (montrante Niko'n) rebonigos cxion. Nun mi tute
kuragxe revenos; ecx tuj mi konfesu, ke ni la monon fordrinkis, sed
jen anstatauxe sepcent taleroj kaj en dometo de nia patro oni
lauxte de gxojo huraos.

ZAKARIO. Tamen ne sciigu, ke mi vin akompanis en la urbo je via
drinkado.

IVARO. Ho, ne, mi diros, ke mi vin ne renkontis antaux ol cxe la urba
impostejo je mia foriro. Estu trankvila, onklo, mi savos vian dorson.

ZAKARIO. Mian dorson?

IVARO. Jes, la vian, Esko'an kaj mian propran.

ESKO. Ha, kia mirega sxangxo! Nun ni deziregas atingi la hejmon,
heroe kvazaux venkintoj en la milito. Tian felicxon ni ne meritis. Ni
danku la providencon!

IVARO. Ni danku la providencon; gxi sxteligis tiun viron por savi
nin, mizerulojn.--Sed mi sentas teruran malsaton. Cxu via sako
enhavas mangxajxon?

ESKO. Tute ne, nur rakitherbon.--Terure ankaux mi malsatas.
Maldolcxe! Mi povus, kiel plej bona birdcxasista hundo, senti flaron
de pano en porvojagxa sako de l' veturanto, kaj vere, agrablan flaron
de novgreno mi sentis dum la tuta vojo. Certe, frato mia, tian
insistan malsaton mi neniam antauxe spertis. Sed iom da pacienco
ankoraux, baldaux nia patrino donos al ni mangxon.

IVARO. Buterpanon sxi donos al ni, kiel al bonaj infanoj. Al la hejmo
kiel pelataj de koboldo! Mi malligos la cxevalon. (Intencas iri
dekstren.) Sed atentu, ke vi ne perdas nian orbulon, onklo, alie ni
ambaux senindulge baldaux trovigxos en la pendingo. (Iras.)

ZAKARIO. Mi bone gardos lin.

NIKO (aparte). Ankaux mi volonte volus malplenigi teleron da pizajxo,
cxar mi estas malplena kiel en la malliberejo antaux du semajnoj.
Tamen la akrecon de malsato mi forgesas, rigardante la vojojn kaj
vojetojn de mia infaneco.

ESKO (al Niko). Vi do estas la sama fripono? Konsideru la teruran
krimon, alproprigi al si havajxon de alia persono, gxin ensxovi en
sian propran posxon kaj sin forsxteli. Konsideru tion, mizerulo!

NIKO. Silentu tuj, kokinsxtelisto kaj okuleganta gufo, alie mi
liberigas la manon el la sxnurego, ekprenas vian hararon kaj
disjxetas la ventoneston en la aeron.

ESKO. Ne fanfaronu! Ebrieco, la kanajlo, denove sin sentigas en mia
kapo rekuragxigante.--Fripono! Cxu vi insultas min? Atentu, ke mi ne
ekprenu vin je la gorgxo! Kion vi farus? viaj manoj estas ligitaj.

ZAKARIO. Estu prudenta, Esko, memoru, ke li estas nia kaptito.

IVARO (venigas cxevalon kun cxaro sur la scenejon). Pri kio Esko
disputas?

ESKO. Tiu senhontulo min insultas, cxar mi kristanmaniere lin
riprocxis pri lia sxtelo.

IVARO. Li ne toleras naivulojn, kaj naivaj ni ja estus, lin
riprocxante pro tio, por kio ni devus lin danki.--Nun cxiuj supreniru
en la cxaron, mia cxevalo de malkvieteco aspergas kaj piedfrapas.
(Cxiuj sin lokas sur la cxaron.) Mi, via veturigisto, sidigxas
antauxe, onklo kun nia orkoko, sidigxu en la mezo, poste Esko, kaj vi
kun via fluto malantauxe, kaj ludu tiel, ke la cxielo krevas.

ANDREO. Mi ludos!

IVARO. Sed ne elfalu de tie, dum mia cxevalo galopos!

ANDREO. Mi ne elfalos.

IVARO. Kie estas via cxapelo, Esko?

ESKO. En la arbaro, sed restu tie ecx deko.

IVARO. Vi estas prava. De nun ni uzos silkocxapelojn.

ESKO. Kaj orajn posxhorlogxojn. Ni acxetu oficistan bienon de l'
sxtato aux farmu sinjoran bienon.

IVARO. Tion mi tuj faros.

ESKO. Mi farigxos via inspektisto, Ivaro!

IVARO. Bone, mi akceptos vin kiel inspektiston, onklo estu mia
arbaristo, patro mia intendanto kaj la intendantedzino estu nia
mastrino.

ESKO. Kiu intendantedzino?

IVARO. Nia patrino, kompreneble.

ESKO. Nu, nu, mi komprenas!

IVARO. Priatentu, nun mi ekvipas la cxevalon. Ne falu de tie,
postludanto.

ANDREO. Ne, ne, mi ne falos!

IVARO. Nun ni ekveturas! Flanken! Cxi tie venas
ricxuloj.--Gxojmarsxon, tajloro, gxojmarsxon! (Ili ekveturas. Andreo
ludas marsxon de Bjorneborganoj. La aliaj kantkrias.--Du kromgastoj,
celante postedzigxan feston de Esko, venas el dekstre.)

1:A KROMGASTO. La klarneto sonas, rapidu. (Plendkrio de Micxjo
auxdigxas el la arbaro.) Kiu tie plendkrias?

2:A KROMGASTO. Mi ankaux ion auxdis.

1:A KROMGASTO. Ni esploru la aferon. (La kromgastoj iras. Baldaux ili
revenas, portante Micxjo'n, kiu rompis sian piedon.)

MICXJO. Mi disrompis mian piedon, portu min al la kantoro!

1:A KROMGASTO. La kantoro trovigxas en festo cxe la botisto Tobio.
Tien ni portas vin.

MICXJO. Pro Dio, cxu mi tie aperu?

2:A KROMGASTO. Mi scias tute certe, ke li tie trovigxas.--Cxu via
piedo estas tre difektita?

MICXJO. Ho, kiel mi suferas!

1:A KROMGASTO. Gxi ja estas rompita. Kiel tio okazis?

MICXJO. Mi, malsagxulo, kuris post tetrinon, kiu saltetis vigle kiel
koboldo, por min forlogi de sia idaro. Mi falpasxis kaj rompis mian
piedon. (Aparte.) Malbenita Esko, kiu min persekutis kaj kauxzis tion
cxi! Bone, cxar li ne vidis mian falpasxon. (Lauxte.) Estas
netolereble, mia piedo min doloras kaj brulumas kvazaux en kolbaspoto
de diablo.

1:A KROMGASTO. Pro tio ni rapidu al domo de la botisto.

MICXJO. Mil diabloj! Mi ne volus tien!

1:A KROMGASTO. Gxuste tien ni rapidu, se vi deziras resanigxi. Via
piedo devas esti lignoligata.--Malfruigxo povas malbonigi la aferon
kaj vin lamigi.--Ekprenu lin, vi ankaux, kaj ni rapidu. (La
kromgastoj, portante Micxjo'n ekiras.)




Akto kvina.


(Ekster la dometo de Tobio. Maldekstre de l' dometo estas tablo,
sur kiu vidigxas brandobotelo, du glasoj, tritikaj bulkoj kaj sukero.
Malantauxe vidigxas pinarbaro.--TOBIO kaj ZEBEDEO venas el
maldekstre.)


TOBIO. Cxu vere! Marto pretigis apartan brandotablon, kaj ecx ekstere
sur la korto. La memoro de sinjoraj manieroj ankoraux aperas cxe sxi,
cxar en sia juneco sxi servis sep jarojn en la bieno Riutala. Sxi tre
placxis al la sinjorino same al la kapitano mem, kvankam ecx ili
devis silenti, kiam Marto furiozis. Tia junulino sxi estis. Ni
interkonatigxis dum mia kudrado en la bieno, kaj nia amikeco
profundigxis pli kaj pli kaj kauxzis fine edzigxon. Mi ecx devis pagi
"gudromonon"[8] pro Esko, devis gudrigi pregxejon. Nu, nu! Juneco
kaj malsagxeco, maljuneco kaj sagxeco, diras la proverbo. Junulo
estas riskemulo kiel la arbarkapro. Li senpripense antauxen rapidas,
precipe nuntempe.

ZEBEDEO. Antauxe kun pugnita mano kaj busxo kuntirita ni
kontrauxbatalis la pasiojn, kaj la karaktero ferigxis. Sed mankas
suficxa forteco de la volo cxe tiu generacio, gxi dancas laux la
fajfilo de siaj inklinoj.

TOBIO. Jes, jes.--Cxu vi memoras kiel cxe la "trabveturiga
festo"[9] en Peltola, la junaj kaj maljunaj dancis laux sakfajfilo
de Hansu, la estona maljunulo?

ZEBEDEO. Dum miaj oficvojagxoj mi okaze tien alvenis.

TOBIO. Multajn petolajxojn ni tie faris. Inter alie forgxisto, la
sxerculo, fulgigis mian vizagxon gxuste je la ekiro. La fripono! Mi
nesciis la aferon antaux ol en hejmo Marto min atakis pri tio.--Nu,
tiuj agoj jam apartenas al estinteco kaj estu forgesataj. Oni devas
sperti diversajn aferojn, ludon kaj seriozecon, en tiu mondo, kiun la
scienculoj asertas esti ronda kiel mia kapo, kaj turnigxi en la
malplena aero. Kia estas via opinio koncerne tiu afero?

ZEBEDEO. Mi plene konfidas al la Vorto, ni ja kantas: "Nenia kolono,
nur rapidkura flugo."

TOBIO. Tion ankaux mi opinias.--Sur la akvoj gxi ruligxas kvazaux
granda kristnaska bulko.--Tiu mondo estas ronda kaj plena da
kasxanguloj kaj labirintoj, kiuj facile subigas homon. (Plenigas
ambaux glasojn per brando.) Estu kiel ajn, ni prenu ektrinkon kaj
cxion forgesu. Ektrinkon ni prenu kaj ridu kaj ploru samtempe al
okazintajxoj de nia vivo.--Kantoro, havu la bonecon! Ne malsxatu
feston de Esko, alie mi sentas min ofendata pro mia filo.

ZEBEDEO. Mi gustumos!

TOBIO. La glason renversite, kantoro, renversite!

ZEBEDEO. Ne, Tobio, mi nur gustumas.

TOBIO. Lauxplacxe, sed por felicxo de Esko! (Ili trinkas, Zebedeo nur
gustumante.)

TOBIO. Bonvolu sukeron aux bulkon poste laux via placxo; mia
rezervkonto ne estas tiel malplena, kiel gxi sxajnas; el gxi gutetas
je bezono. Kio mallumigus la vivon de botisto Tobio? Lia lerteco
havas lokon en la kapo, kaj tiu mano gxin efektivigas praktike; sanaj
korpo, okuloj, oreloj kaj cxiuj membroj; brava edzino kaj du filoj,
kaj sur sia propra terpeco li logxas sur la libera, resonanta
pinplatajxo.--Tie cxi estas fortega ehxo, sonigu gxin per via vocxo,
kantoro!

ZEBEDEO. Nun estas nek gxusta tempo, nek loko por psalmokanto.

TOBIO. Nur kantkrieton, por ke ni auxdu la ehxon.

ZEBEDEO. La la la laa! (Ehxo.)

TOBIO. La la la laa! (Kantante.) Sed ni knaboj el Manttala ...
Hih! (Jxetas sian cxapelon en la aeron. Marto alvenas el la domo kaj
tauxzas lian hararon.)

MARTO. Tuj silentu, falko!--Kion vi faros tie cxi ekstere? Kantoro,
bonvolu eniri. (Iras en la domon.)

TOBIO (reprenas sian cxapon). La grandsxirmila cxapo de Esko; li
ricevis la mian pro la edzigxofesto. (Ektrinkas.)

ZEBEDEO. Min tre surprizis tiu okazo, nome la tauxzo.

TOBIO. Tiun cxi antauxtufon sxi iom ektauxzis, sed mi pardonas al
sxi, cxar sxi estas tre ekcitema kaj ekkolerema kauxze de la festo.
Sxi egalas fulmon. Cxu vi atentis la rapidecon de sxia ago? Kiel sago
sxi ekaperis, kiel sago post unu sekundo ree estis en la domo kaj
dume havis tempon tauxzi min.

ZEBEDEO. Sceptro cxe virino estas malgxojiga signo; gxi antauxsciigas
ruinon de l' nacioj. Kiam en Romo la granda potenco klinigxis al sia
falo, la prostituinoj, virinacxoj kaj kromvirinoj regis, kaj la viro
tremis antaux la virino. Kia honto! Cxie volupto kaj amuzo.--Tobio!
Mi estimas virinon, sed diras, ke fino de l' mondo, bankroto, kaj
eterna konfuzo nin proksimigxas, kiam sxi sin vestas per pantalono
kaj nin komencas bati, vangfrapi kaj--(signife rigardante Tobio'n)
nin tauxzi.

TOBIO. Gxuste pripensate, vere Marto agis senhonte. Diablo! Mi
kolerigxas. Tauxzi min! Ho, ciganino! Nu, nu, certe mi vin punos,
kiam preterpasis via malbona humoro. Nun estas plej prudente
silenti.--Sed bonvolu eniri, kantoro, bonvolu eniri! (Malfermas la
pordon al Zebedeo, kiu eniras.) Mi sekvos vin tuj. (Reiras, prenas
ektrinkon kaj macxas sukerpecon poste. Marto venas.) Mi okuladas kaj
okuladas lauxlonge la vojon, atendante la gastojn kiel sunlevigxon.

MARTO. Vane sxajnas ilin atendi.

TOBIO. Hodiaux vespere ili devas reveni laux la interkonsento.

MARTO. Ili povas reveni hodiaux aux morgaux aux kiam ajn; sed pensu,
se ili revenus sen fiancxino!

TOBIO. Sen fiancxino?

MARTO. La opinio de junulino aux sxia edukanto eble sxangxigxis.

TOBIO. Neeble! La afero estis decidita per bravega manpremo.

MARTO. Tamen tute ne maleble. Sed, se tiel okazus, Janjo ja estus
multe pli proksima al la heredajxo ol Esko, nia filo; nur la tria
proklamo mankas. La ebleco por ke sxi kaj la malbenita forgxisto
ekkaptos de ni la kvincent talerojn, tiu penso mian koron bruligas
pli ol fajro de l' infero. Je Dio! Mi jxuras, ke tio ne okazos. Se
la mallertulo ne kunvenigas edzinon, li kontentigxu kun tiu, kiun mi
havigos al li. Mi rezervis al li amikinon, kiu lin akceptos kiel
malsata aglo. Li devas tuj edzigxi, sed pro tio vi devas ankoraux
intrigi kun la preposto.

TOBIO. Mi agos laux via volo. Sed tia disrevigxo ne timigu nin.
Baldaux ili alvenos kaj la fiancxino sidas apud Esko kiel floro de
Sarono. Ili estas solene edzoligitaj, por eterne kunigitaj; alie ili
ne estus restintaj tri semajnojn dumvoje. Baldaux ili alvenos dum
sonoj de fajfilo. La tajloro Andreo ilin atendas kun klarneto en la
mano je la vojdisigxo. Kaj mi jxuras, Marto, ke mi ankoraux vespere
dancos polskon kun vi sur tiu ebena korto.--Sed kion opinii pri
Ivaro, kiu gxis nun ne revenis?

MARTO. Ke li vivas, ni scias, cxar li ja estas vidita sur la stratoj
de Hameenlinna, sed klukanta pro ebrieco.

TOBIO. Kanajla knabo, vi neeviteble ricevos puneton, fine de tie
revenante, jes, tute certe.

MARTO. Mi vipos lin tiel, ke li la tutan semajnon kusxu ecx membron
ne movante. Sed vi, eniru por amuzi la kantoron. Pri unu afero mi
memorigas vin: ne ebriigxu hodiaux, se vi ne volas esti enbarota en
la porkejon.

TOBIO. En la porkejon? Marto mia, ne parolu tiel porke en tiu solena
momento!

MARTO. Eniru la cxambron kaj ne parolacxu. (Tobio eniras, Marto sola.)
Vi restas ankoraux, sentauxgulino. Se vi ne tuj aperas, mi vian nukon
distordos, cxar hodiaux mi ne estas ludema.--(Janjo venas.) Sed jen
sxi venas. Gxoju, cxar vi ne restis pli longe!--Cxu vi ricevis siropon?

JANJO. Ne, li diris, ke li mem ne havis.

MARTO. Mallertulino, neniam vi povas ion fari.

JANJO. Mi ne ricevis.

MARTO. Pro tio, ke vi estas senenergia.

JANJO. Kion mi povis fari?

MARTO. Silentu! kaj ekiru tuj al Brito, memorigu sxin pri la dek
ovoj, kiujn sxi sxuldas al mi kaj diru al sxi, ke, se sxi ne redonas
ilin, mi elsxiros la okulojn el sxia kapo, kiel faris antauxe la
diablo kun sorcxistino de Kittila. (Janjo iras dekstren. Karlo de
Lenjo venas.)

KARLO. Cxu Ivaro ne jam revenis el la urbo?

MARTO. Ne.

KARLO. Mi estas certa, ke li fordrinkis mian birdomonon kaj nun mi
estos sen municio.

MARTO. Estas eble.

KARLO. Vi devas kompensi la malprofiton, kiun kauxzis al mi via filo.

MARTO. Ni vidos! (Maljuna Anjo venas.)

ANJO. Bonan tagon, mastrino de botisto Tobio! Cxu la urbovojagxanto
jam sciigis pri si? Mi timas ne ricevi flartabakon, nek plu mian
monon!

MARTO. Tion ankaux mi kredas.

ANJO. La mizerulo, cxu en la urbo aux en Mezvoja drinkejo li pasigas
la tempon dibocxante?

MARTO. Iru lin sercxi, se vi tion volas scii.

ANJO. Estus plie tasko de lia patrino.

MARTO. Silentu, virinacxo! alie mi vin eljxetos per unu piedfrapo
gxis via domacxo (Kriscxjo venas el dekstre.) Kion vi volas?

KRISCXJO. Ne tiel koleru, Marto; cxar mi sciigas al vi gajan
novajxon. Esko proksimigxas kun sia juna edzino; bela junulino! Sxiaj
vangoj egalas matenrugxon kaj la okuloj brilas kiel du sunoj. Baldaux
ili vidigxos. En korto de Peltola Esko trinkigis sian cxevalon.

MARTO. Vi mensogas!

KRISCXJO. Veron mi diras. (Tonoj de klarneto auxdigxas.) Jen ili
estas! (Aparte.) Mi ankaux auxdas radbruon. Kion tio signifas? Cxu
Micxjo sxercis kun mi? Mi do veron mensogis. (Tobio kaj Zebedeo
elvenas el la cxambro, la unua suficxe ebria.)

TOBIO. Mi auxdis tonojn de klarneto, ili proksimigxas.

KRISCXJO. Tuj ili alvenas!

TOBIO. Kiel edzigxfeste! Kiun marsxon ludas la tajloro?

ZEBEDEO. Marsxon de Bjorneborganoj!

TOBIO. Marsxon de Bjorneborganoj! Kaj la arbaro ehxas kvazaux dum
lupcxaso.--Sed kial ili kantkriadas?

KRISCXJO. Gxuste kiel dum lupcxasado.

TOBIO. Tiu kantkriado?

KRISCXJO. Gxi estas krio de gxojo kaj gajeco.

TOBIO. Jes, forgxisto! "Gxojigxu kaj gajigxu, Kristnasko estas
nun!" Ni refarigxu amikoj, forgxisto! Nun mi pardonos al cxiuj, ecx
al la diablo mem, kiu nin tentas kaj logas laux la fluo
malsupren.--Jen mia mano, forgxisto!

KRISCXJO. Jen la mia! (Premas manojn unu de l' alia.)

TOBIO. Cxiam ni estu amikoj!

KRISCXJO. Tiel longe kiel ni povos.

TOBIO. Jes, forgxisto!

ZEBEDEO (aparte). Amikeco kaj akvo valoras egale nuntempe.

TOBIO. Edzigxofesto de Esko!

MARTO. Bruto, vi ja ebriigxis, spite mia severa malpermeso?

TOBIO. Bruto! Marto kara, ne kondutu vin tiel, ke mi pro kolero devas
vin hontigi per eterna forkuro!

MARTO. Ekmarsxu, se placxas al vi!

TOBIO. Pro kio ekmarsxi? Mi ja estas mastro de mia domo. Vi min ne
timigas, cxar nun ni estas multnombraj, kaj bone venkos vin.--Bruto!
Ne kolerigu mian koron!

MARTO. Fermu la busxon tuj!

ZEBEDEO. Trankviligxu, edzo kaj edzino! For la malpaco, nun kristane
ni akceptu la gefiancxojn!

TOBIO. Kristane, kun brulantaj lampoj en la manoj. La fiancxo
alvenas!--Sed kia ciganaro de tie vidigxas? (Ivaro, Zakario, Niko,
Esko kaj Andreo, cxiuj sidantaj sur la cxaro, proksimigxas
kantkriante kaj dum sonegoj de klarneto. Ili haltas en la malantauxo.
Zakario kaj Andreo levas siajn cxapelojn.)

MARTO (aparte). Dio helpu nin! Mi konjektas malbonon.

TOBIO. Mi demandas: kion signifas tiu cigana sxargxo?

IVARO. Gxi ja estas monsxargxajxo. Cxiuj malsupreniru. Mi volas
mangxi. (Ili malsupreniras el la cxaro. Ivaro forigas la cxevalon de
la sceno.)

TOBIO. Klarigu al mi tiun aperajxon, se eble!

ZAKARIO (montrante Nikon). Rigardu tiun estajxon. Cxu vi nenion
observas?

TOBIO. Cxu estas songxo? Pro kio li estas ligita, kaj pro kio vi lin
kondukas de piedo?

ZAKARIO. Li estas multekosta objekto. (Ivaro revenas.) Klarigu la
aferon, Ivaro!

IVARO. Auxdu, auxdu la gxojsciigon! Sovagxe mi min kondutis, pli ol
antikve la perdita filo. Ho, ve! Cxion mi malsxparegis; sxargxon,
monon kaj la vendajxojn mi perdis, sed jen tiu, kiu cxiujn truojn
replenigos, jen sepcent taleroj.

TOBIO. Sepcent! Pro kio, pro kio, Ivaro, filo mia?

IVARO. Li estas la sxtelisto de alilanda grafo. Mi lin ekkaptis en
Mezvoja drinkejo kaj la promesita rekompenco estos mia. Ni ricxigxos,
patro!

TOBIO. Tondita hararo, pintbarbo kaj makulo tie, precise kiel devas.
Fulmotondru kaj fajru, la tago de felicxo venis kaj de gxojo miaj
okuloj nigrigxas. Ho, hundbojo! sxtelisto, mi preskaux emas vin
kisi!--Sepcent, kaj kvincent plue!

IVARO. Ni acxetos bienon!

TOBIO. Bonegan bienon!--Marto mia, mia aminda Marto, la felicxo nin
favoras.

IVARO. Patro kaj patrino, mi petas vin forgesi miajn kulpojn!

TOBIO. Cxiuj estas forgesitaj, brava knabo. Nun ni memoras nur tiun
felicxtagon!

IVARO. Ankaux mi pledas por Esko. Lia afero malsukcesis. Ili trompis
lin, doninte lian fiancxinon al alia. Li ne kulpas pri tio nek pri
sia longa restado survoje. Micxjo ankaux estis trompa. Findrinkinte
la monon de Esko, li disigxis de sia kamarado kvazaux bandito,
donante al li ecx vangofrapon. Tion li faris!

TOBIO. Certe tiu afero sxajnas iom malagrabla...

MARTO. Ili estu malbenataj, tiel fiancxino kiel Micxjo!

TOBIO. Malplezure vere estas; sed cxio estu forgesata kaj kompensata
per tiu gxojmomento!

MARTO (aparte). Se la afero estas kia gxi sxajnas, vere la dorsoj de
Ivaro kaj Esko estos savataj. (Janjo venas.)

TOBIO. Janjo, knabineto mia, venu kaj auxdu la felicxon, kiu okazis
al ni. Jen la granda sxtelisto kaptita!

NIKO. Cxu estas vi, Janjo, angxelineto mia? venu kaj liberigu la
manojn de via patro, por ke li cxirkauxprenu vin!

TOBIO. Kion li diras?

JANJO. Cxu vi mia patro?

NIKO. Jes, la maristo Niko, forkurinto, sed ne sxtelisto. Estu
trankvila, filino mia!

ANJO. Ho, bona Dio! Vere Niko Jarvela, kvankam tre sxangxita.--Cxu
vi ankoraux konas min?

NIKO. Maljuna Anjo, mi kredas!

ANJO. La sama Anjo, kiu vin foje helpis al lumo de l' mondo.

TOBIO. Cxu vi ankaux min konas?

NIKO. Vin mi neniam forgesis. Kiam sur la vasta maro amikojn mi
memoris en la patrolando, larmoj de sopiro ofte fluis.

TOBIO. Malfelicxulo! Mi ecx nun kompatas vin amike.

NIKO. Dankon. Sed memorante vin, vian hararon, severajn okulojn kaj
pecxan vizagxon la ploro sxangxigxis al rido, mi ridis tiel, ke la
kajuto resonis.

TOBIO. Bone, vi maljuna sxtelisto. Sed vi ne konas min. Al kiu
apartenas tiu pecxa vizagxo?

NIKO. Al edzo de botista Marto.

TOBIO. Tion vi divenis; demandu ion pri miaj travivajxoj.

NIKO. Cxu via dorso antaux nelonge sentis la vipon de Marto?

TOBIO. Ho, ho; kiel kolerema. Nun mi konas vin, antauxa najbaro mia.
Vi volus bati min, sed sciu, viaj manoj estas kunligitaj.

NIKO. Mi ne volas bati edzon de alia edzino, sed malligu miajn
manojn.

JANJO (aparte). Cxu mi vidus mian patron, sed kiel sxteliston. Mi
tremas de timo.

KRISCXJO (aparte). Mi felicxon esperas, tamen timas la plej malbonon.

NIKO. Liberigu min, alie mi kauxzos pereon cxirkaux mi, kiel okazas
dum krevas turnigxanta muelsxtono.--Liberigu min!

ZAKARIO. Vi estas nia kaptito.

NIKO. Pro kio vi kaptis min?

ZAKARIO. Cxar vi estas sxtelisto.

NIKO. Sxtelisto! (Disrompas sian ligilon.) Malbenito! Pruvu vian
kulpigon, alie vi pentos, kaj tuj malligu miajn piedojn. (Ektiras kaj
renversas Zakarion per la piedsxnurego. Ivaro kaj Tobio intencas sin
jxeti sur lin.) Restu sur viaj lokoj, se placxas al vi konservi viajn
kraniojn.

KRISCXJO. Ne tusxu lin, sed diru kauxzon pro kio vi lin ligis. Jen mi
staras kaj defendas lin.

ZAKARIO. Atentu, ke li ne forkuru.

TOBIO. Li ne povas forkuri.

IVARO. Mi bone detenas lin.

NIKO. Baldaux mi forigxos.--Sed cxu vi estas mia filino?
(Cxirkauxprenas Janjon.) Janjo mia, cxu vi povas pardoni al mi?

JANJO. Cxion, cxion, nur ke ilia kulpigo estu malvera.

NIKO. Honestulo mi estas; pri alia kulpo mi ne scias, ol forkuro el
mia sxipo, kaj pro tio mi ja estis internigita en malliberejo de Abo
gxuste tiam, kiam okazis la sxtelo pro kiu tiuj kulpigas min. Tie mi
tiam trovigxis kaj alvenis rekte el angla sxipo. Cxion tion cxi mi
povas atesti; ankaux tion sciigas mia pasporto, kiun mi repostulas de
tiu viro.

ZAKARIO. Gxin vi ricevos, kiam placxos al mi.

IVARO (aparte). Cxu la oro elglitus el mia mano? Mi tion ne kredas.

ESKO (starante malantaux la aliaj. Aparte.) Mi timas, timegas.
(Eriko, la helpjugxanto venas.)

TOBIO. Jen la helpjugxanto kvazaux laux peto.--Mi admonas vin en nomo
de l' legxo zorgeme gardi tiun viron, kiu estas la prianoncita
sxtelisto de l' grafo. Mia filo, Ivaro, lin ekkaptis.

ERIKO. Kion vi babilas? Tiun sxteliston oni ekkaptis hieraux cxe la
pregxejo de Vanaja, mi mem cxeestis.

IVARO (aparte). Brula infero! Ree embaraso antaux mi.

ESKO (aparte). Mi estas malfelicxa!

NIKO. Kial vi jen fiksrigardas min, Eriko, amiko mia?

ERIKO. Kian sxercon vi ree faris, Niko? Kien malaperis via barbo,
kanajlo? Kie estas la bonkreska barbo, kiun antaux kelkaj tagoj mi
vidis vin porti en Hameenlinna?

NIKO. Auxskultu al mia rakonteto, kaj vi ankaux aliaj, se placxas al
vi. Al tiuj du, revenantaj el la urbo, mi faris artifikajxeton en
Mezvoja drinkejo. Oni tie parolis pri sxtelisto, kiun oni supozis
trovigxi en la cxirkauxajxo, kaj kiun ili deziris ekkapti por gajni
grandan kompenson promesitan. Tiu nigrahara amiko promesis tuj sidigi
la sxteliston, se li vidigxus, sur sian cxaron kaj lin veturigi al
sia hejmparohxa policestro. Mi sciigxis, ke ni estis samparohxanoj
kaj, cxar mi estis tre laca, placxis al mi atingi la hejmon
veturante; pro tio mi konspiris kune kun la drinkej-mastro por akiri
gxustan similecon kun la sxtelisto. Cxio farigxis lauxdezire. Dum la
mastro tondis la hararon, mi forrazis la barbon, lasante nur tiun
pinton kaj faris makulon apud la nazon--kaj gxi ree forigxu!
(Devisxas la makulon.) Plue alian jakon kaj cxapelon, kiujn donis al
mi la mastro, kaj la fama sxtelisto envenis en la drinkejon. Tiuj tuj
kvazaux agloj sin jxetis sur min, ligis kaj kun gxojkrio--cxar ili
kredis sin trovintaj multekostan trezoron--veturigis min hejmen. Jen
mi nun staras kaj dankas por la veturigo.

ERIKO (ridas). Sxerculo!

JANJO. Patro mia, estu bonveninta!

KRISCXJO. Estu bonveninta! Vi venis gxustatempe. Ho, kiel felicxe!
Jen do estas la patro de Janjo, sxia gxusta edziniganto. (Al la
helpjugxanto.) Helpjugxanto, farigxu mia svatisto.

ERIKO. Volonte. Jen, Niko, la forgxisto Kriscxjo, bonega kaj brava
viro, kiu amas vian filinon; donu sxin al li, li meritas bonan
edzinon.

NIKO. Kion vi mem diras, Janjo mia?

JANJO. Malkasxe mi volas respondi. Ho, vi ja estas mia propra patro,
mia defendanto kaj protektanto. Ne plu mi ja bezonas timi la malamon
de fremduloj! Miajn kordezirojn mi konfesos al vi.--Tiun viron mi jam
de longe amis, tage kaj nokte li estis mia sola penso, kaj mia plej
kara deziro estus edzinigxi kun li, sed obstine oni malebligis nian
edzigxon. Ho, patro mia! mi multe suferis.

NIKO. Tion mi kredas. Esprimo de via okulo estas de suferanta serafo.

JANJO. Sed mi ne volas denunci, ne, mi ne volas. Cxio ja nun farigxis
bona.

ZEBEDEO. Certe la knabino multajn severajxojn spertis; sed la
proverbo diras: "la haringeto ne difektigxas en la salo".

NIKO. Jes, kantoro, mi vidas, ke sxi estas honesta knabino.--Prenu
manon de via amiko; mi fiancxigas vin, mi ankaux. (Kriscxjo kaj Janjo
manprenas unu la alian.)

MARTO (aparte). Cxio do estas perdita. Malbeno, malbeno! Mi ne
eltenas plu.

NIKO. En la proksima dimancxo oni anoncu la trian fojon.

KRISCXJO. Tiam ni ankaux festos nian edzigxon kaj akceptos la
kvincent talerojn. Ili nun certe apartenas al ni, cxar Esko ne plu
povas kun ni konkuri. Ecx se li tuj fiancxigxus, tri semajnoj
devas pasi gxis lia edzigxo, sed al ni suficxas nur kvin tagoj.
La venko estas nia! Sed kion tio cxi signifas komparate kun vi,
knabino mia, kiun mi nun certe scias mia!--Malgraux cxio, la venko
estas nia!

ZEBEDEO. La sorto, la sentrompa sorto!--Verecon mi elparolas. Tiun
orfan knabinon oni klopodis per multspecaj artifikoj malhelpi de sia
rajto al legxa unuigxo, sed cxio sxangxigxis.--Vi, kiuj asertas
neekziston de direktanta providenco, venu tien cxi, al korto de
botisto Tobio, por vidi ekzemplon; gxi estas vin blindigonta kiel la
blueta fulmo.--Potenca estas la maljusteco, sed pli potenca la
justeco. Jen nia konsolo!--Sed kian miregindajxon oni alportas tien
cxi? (La kromgastoj portante Micxjon, alvenas el dekstre.)

ESKO. Estas ja vi, Micxjo? (Ili sidigas Micxjon teren.)

1:A KROMGASTO. Al vi, kantoro, ni venigis viron por esti bandagxata;
li rompis sian piedon.

ESKO. So, Micxjo! Nu, mi ne volas vin moketi, vi ricevis vian parton.

TOBIO. Vi, Judaso! Sed vi ja estas mia falinta malamiko, pro tio tenu
trankvile vian lokon.

ZEBEDEO. Denove ekbrilo de l' glavo de la vengxangxelo. Cxielo, mi
dankas vin, por ke vi punas; alie malgraveco, moko, ofendo kaj trompo
paradus cxe ni gxis la nuboj, uzurpus la tronon de l' alteco, kaj
mallumo de l' pereo farigxus nia eterna heredajxo, sed ekvilibron,
ho cxielo! tenas tie cxi via punanta spirito.--Jes, Micxjo Vilkastus,
jen estas rikolto de via semado, karda rikolto, de nun semu pli
sagxe. (Rigardas lian piedon.) Malbona rompo. Post sep semajnoj
vi eble povos lasi la liton, sed estu certa, gxis la tombo sin
sentigos la sekvoj. Lama vi restos vian tutan vivon. Portu lin\
al Brito Tienhaara, la maljunulino ordinare posedas diversajn
kuracilojn. Portu lin tien; mi tuj poste akompanos vin. (La
kromgastoj ekiras, forportante Micxjon.)

ERIKO. Mi devas agi lauxdeve.--Esko, Karri vin legxe persekutas por
respondi pri viaj faracxoj je la edzigxofesto de lia edukatino. La
jugxa kunsido okazos la trian de septembro en la bieno Marttila, en
vilagxo Hatyla.--Vi havigos al vi grandan monpunon, knabo mia.

TOBIO. Kion mi auxdas?

MARTO (aparte). Cxu tio ankoraux?

TOBIO (al Esko). Mi ne povas percepti, ke vi estas mia filo. Kiu vi
estas?

ESKO. Esko.

TOBIO. Respondu: Formo estas de Esko, lia fantomo. Sen cxapelo kaj
dua sxuo! Kiu vi estas?

ESKO. Esko.

TOBIO. Cxu vi konsistas el karno, osto kaj sango? Venu, por ke mi
tusxu vin, alie mi ne kredas ke vi estas Esko.--Venu!

ZEBEDEO. Faru laux ordono de via patro. (Esko proksimigxas malrapide
sian patron.)

TOBIO (tre ebria. Metas ambaux siajn manojn sur sxultron de Esko).
Jes, nun ni estas disigxintaj. Iru, iru, kaj neniam plu vidu vin miaj
okuloj! Iru!

ZEBEDEO. Faru laux ordono de via patro. (Esko malproksimigxas kelkajn
pasxojn de sia patro.)

TOBIO. Kaj kunprenu, kio apartenas al vi. Jen via cxapo. (Jxetas de
sia kapo la cxapon al la piedoj de Esko; Esko sin turnas, prenas gxin
kaj metas sur sian kapon.) Kaj vi edzigxus, bulo!--Redonu la
rajtigilon; tuj redonu mian promesleteron! (Esko redonas la leteron.
Tobio gxin ekrigardas.) Kion signifas tiu kornikpiedo?--Neniu
respondo. Tiu kornikpiedo? mi demandas.

ESKO. Gxi ja estas mia parafo. Laux mia opinio gxi estis necesa, por
esti legxa.

ZEBEDEO. Kia aroganteco!

TOBIO (dissxiras la leteron kaj jxetas la pecojn kontraux vizagxon de
Esko.) Acxulo!

ESKO. Klopodu min defendi, Ivaro!

TOBIO. Ivaro, jes. La plej bona defendanto!--(Al Ivaro.) Vin mi
ankaux ungogratos.--Kie estas prezo de l' sxargxajxo?

ANJO. Kie estas mia flartabako?

KARLO. Kaj mia municio, pulvo kaj kugletajxoj?

IVARO (aparte). Nun estas mia vico.--Mi farigxu freneza, eble tio
savos mian dorson. (Ruligas siajn okulojn.)

TOBIO. Raportu pri la acxetajxoj, malfelicxulo egale kiel Esko. Dio
gardu min por vi!

IVARO (sxajnigante freneza). Cxiela spiralo peze malsuprenfalis el la
nuboj kaj la piedo rompigxis.

TOBIO. Kiu?

IVARO. La cxiela spiralo.

TOBIO. Kio?

IVARO. Tiu cxi mondo renversigxis, kiel diris sankta Petro.

TOBIO. Filo mia, ne klopodu nin trompi per jenaj artifikajxoj.

IVARO. En mia kapo knaras rostitaj pizoj.

ZEBEDEO. Kia fripono, kia kanajlo!

ESKO. Eble estas vereco, cxar li nun tre suferas, kiel ankaux mi.

IVARO. Suferon oni metu en sakon, sakon en porkejon, kaj egan sxtipon
kontraux la pordon. Cxu vi ion auxdas el mia kapo?

ESKO. Nenion.

IVARO. Tie io auxdigxas.

ESKO. Kio tie auxdigxas?

IVARO. Nenio troa.

ESKO. Ne tiel ruligu viajn okulojn. Via aspekto estas terura.

IVARO. Kaj via estas rugxa, kiel turka fadeno.--"El rugxo glimas
nigro", solvu tiun enigmon.

ESKO. Lasu enigmojn.

IVARO. Mi petegas: solvu al mi la enigmon: "El rugxo glimas nigro."

ESKO. Estas la flamo, kiu glimigas la nigran bolpoton.--Sed, frato
mia, respondu al mi: cxu efektive vi estas freneza?

ZEBEDEO. Li freneza! Granda fripono li estas.

TOBIO. Li estas egale sagxa kiel mi.

IVARO (aparte). Sxajnas ke ecx tio ne helpas.

TOBIO. Ho, kantoro, tiajn filojn mi posedas! Kiel punon mi ilin
ricevis.

ZEBEDEO. "Punu tie cxi, sxparu tie!"

TOBIO. Jes, tion ni kantas, sed severa estas tiu puno.--De kio
mi prenos, Ivaro, por vi la monon por la komisioj, kiun vi elspezis.
Per kio mi kompensos vian monpunon, Esko? Vi, sentauxguloj! La vipon
vi sentos tiel, ke nia dometo sxanceligxos.--Esko, per kio mi
kompensos vian monpunon?

ERIKO. Malpaco cxe edzigxofesto farigxas tre multekosta.

ESKO. Rilate al la monpuno ne tre minacu, helpjugxanto, cxar mi
ankoraux ne estas plenagxa, pro tio mi eble klarigos la aferon per
bastonadeto en la antauxcxambro de jugxa kunsidejo, se mi volas. Sed
tio estus honto.--Mi diras nur: ne tro fanfaronu pri la monpuno.

ERIKO. Nu, klarigu la aferon kiel plej bone al vi sxajnas. Mi faris
mian devon.

ZEBEDEO. Hodiaux virto ricevis rekompencon kaj malvirto punon. Ho,
tago de justeco!

TOBIO. Kantoro, mi invitis vin por festi edzigxon de mia filo;
sxajnas, ke neniu festo farigxas; mi tamen invitis vin.

ZEBEDEO. Pro tio mi vin dankas! Sed mi kredas min esti gasto, por
kies parolo kaj konduto vi ne bezonas honti. Mi parolas lingvon de l'
vereco, dirante, ke tiu okazo estas por vi kaj la aliaj utila puno
kaj averto, sed tiu knabino estas inda al sia felicxo. Gxoju, Janjo!

JANJO. Venis do la tago de felicxo, kiun antauxe kiel malproksiman
lumon en la malhela valo mi rigardis, kaj gxi ne volis al mi
proksimigxi. Nun tio okazis, sed mi ankoraux sentas min fremda en
gxia varma brilo, mi sentas min timema kvazaux infaneto.--Samtempe
mian amikon mi gajnis kaj mian karan patron trovis. Patro mia, mi
transdonas al vi salutojn de mia mortinta patrino. Sxi ne malbenis
vin, nur benis kaj diris: "Se foje via patro revenos al vi, diru
al li miajn salutojn, diru: estu bonveninta el la erariganta maro!"
Tion sxi diris jxus antaux ol sxiaj okuloj fermigxis.

NIKO (devisxante siajn larmojn). La buklohara angxelo de l' konkordo
hodiaux regas. Svingante sian negxblankan flagrubandon sxi el la
ventega maro mian sxipon kondukas al la haveno de l' kvieto, kaj ree
min cxirkauxas regiono de mia infaneco kaj gxiaj vidajxoj, pasxtejoj,
erikejoj, herbejoj falcxitaj, stakoj sur la kampoj kaj fumantaj
drasxejoj; cxion tion cxi mi vidas kaj miaj oreloj la karan lingvon
auxdas. Tagon tian neniam plu mi spertos dum mia tuta vivo; pro tio
gaje mi volas gxin pasigi kaj malamiko, enviante mian felicxon tiam
ne ekzistu.--Kun logxantoj de tiu domo, kun vi cxiuj konsentigxi mi
deziras. La malafabla rigardo en viaj okuloj sxangxigxu en amikan
brilon. Kamaradoj kaj kunvilagxanoj, tion ni faru!

ZEBEDEO. Mi atentigas vin pri liaj vortoj, familio de botisto!

TOBIO (aparte). Vere, lia parolo tusxas mian koron!

NIKO. Cxi tiu estas ankoraux hejmo de Janjo; permesu, ke gxi ankaux
estu la mia dum tiu vespero.--Janjo mia, pro vi ne farigxu kolero cxi
tie! Vi diris, ke vi ne denuncos, mi agos sammaniere; vi viajn
gezorgantojn ne devas moki, cxar sciu, ili tamen donis al vi
rifugxejon kaj protekton, de ilia mano vi ricevis nutrajxon kaj
vestojn.

JANJO. Pro tio mi estas dankema al ili, dankema gxis la morto.

TOBIO (aparte). Bona knabino, mi tion cxiam asertis.

MARTO. Janjo, certe mi ne estus priresponda antaux vi, tamen pri unu
afero mi volas vin demandi. Mi agis severe kaj ekkolereme kun
vi--cxar mia karaktero estas ekkolerema--tion mi konfesas, sed cxu mi
iam sentigis al vi mian manon?

JANJO. Neniam, zorgantino mia!

MARTO. Infanon de alia mi ne batas, kvankam miajn proprajn mi vipas
kvazaux hundidojn; ili apartenas al mi mem, kaj ecx, se mi ilin
kripligus per batoj, tio ne koncernas al aliaj, pri ili mi zorgas
mem.

JANJO. Mi vin dankas ankaux pro via procedo. Per malsevereco eble mi
estus farigxinta malbonmora kaj nun estus malfelicxa knabino,
malestimata de cxiuj. Mi dankas vin por ke mi nun tiel malkasxe povas
renkonti la rigardojn de mia patro kaj fiancxo.

MARTO (aparte). Ho, Dio! sxia parolo varmigas mian koron!

NIKO. Bela tago! Brueton mi auxdas el suproj de l' pinoj en la
arbaro. Sonoj el pasintaj tempoj.--Najbaroj, la suno proksimigxas al
sia subiro; do forjxetu malamon kaj persekuton antaux ol regxo de l'
tago kasxas sian vizagxon. Konkordon mi deziras!

TOBIO. Mi ankaux, antauxa mia kunkreskulo. Jen mian manon!

NIKO. Bonsaluton, Tobio, bonsaluton!

ESKO (aparte). Ecx mia sxtonmalmola koro sin movas kiel sxtono, kiun
oni movas. (Lauxte.) Ni cxiuj repacigxu! Kriscxjo, bonsaluton!

KRISCXJO. Bonsaluton!

ESKO. Bone!--Cxu Ivaro?

IVARO. Tiel okazu! Bonsaluton, onklo Zakario! Ni premu la manojn
plennombre unu de la alia, por poste festeni la interkonsenton.

ZEBEDEO. Ivaro! Nun estas seriozeco.

IVARO. Pardonu mian sxerceton. Repacigxon efektive mi ankaux deziras.
Plivole vizagxoj de amikoj ol de malamikoj min cxirkauxu!

TOBIO. Marto, vi ankaux plibonvoligu vian koron! Vi silentas.

ZEBEDEO. Edzino de Tobio, auxskultu al miaj vortoj. En koroj de cxiuj
vi kredas vin trovi malbonon kaj malicon kontraux vi kaj tiu penso
sencxese vian sangon boligas; sed enprofundigxu en vian propran
koron, virino, kaj vi trovos kauxzon de via kolero kaj furiozo tie.
Kredu min!

TOBIO. Marto, se vi orelojn havas, auxdu!

MARTO. Cxu tiu cxi ne estas tago de malgxojo kaj cxagreno? Niaj filoj
fine revenis kunportante honton kaj ruinigon lastan!

ESKO. Pardonu al ni!

MARTO. Pardoni vin! Cxu cxio per tio estas riparata? Antaux ol viajn
faracxojn dum tiuj vojagxoj ni pagis, almozbastonon ni havos en la
mano! (Janjo subparolas en orelon de sia patro.)

NIKO. Gxuste jes, Janjo mia! Auxskultu, kion subdiris al mi mia
filino kaj kion mi jam mem ankaux konsideris.--Amikoj ja kutimas
egaldividi la kaptajxon. Ni partigu la gajnon. Vi ricevu ducent
kvindek talerojn, kaj ni egale multe. Kion vi opinias, Kriscxjo?

KRISCXJO. Tiel estu!

NIKO. Nun vi bone klarigos vin, Tobio kaj Marto, el la junecaj
malsagxajxoj de viaj filoj. Poste ili ne ripetu tiajn faracxojn.

TOBIO. Niko, Niko. (Premegas lian manon.) Vi estas pli bonega ol mi
kredis. Duonon de l' gajno!

NIKO. Mi restas je mia vorto, kaj estas laux volo de Janjo.

TOBIO. Ho, printempvespera floro! Mi cxirkauxprenos vin. La maljunulo
vin volas cxirkauxpreni! (Cxirkauxprenas Janjon.)

MARTO (aparte). Bona infano! via boneco min emocias pli ol la
mondonaco.

ERIKO. La plej bonan mi vidis! Cxio refarigxu bone!--Iru, Esko, kiam
vi havas tempon al Karri kaj arangxu la aferon kun li. Mi konas lin,
monpunon vi ne necesas pagi, nur kion vi difektis. Iru kaj pacigxu
kun li!

ESKO. Mi iros plejeble baldaux.

TOBIO. Kaj via malprofito, Anjo kaj Karlo, kaj eble de iu alia, estas
kompensotaj.--Sed vi, Ivaro, gardu vin de nun!

IVARO. Patro, mi hontas! Tio efikas pli ol puno, miloble pli. Mi
hontas kiel hundo, memorante diversajn aferojn.--For la gxisnuna
vivmaniero!

ZEBEDEO. Jes, Ivaro; tiel juna kaj jam tiel fervorema klini la
glason! Mi volus vin regali per mia bastono!

IVARO. Bone regalu min!

ZEBEDEO. Nu, atentu, oni ankoraux fosas cxirkaux la radiko de l'
arbo; sed baldaux montru bonajn fruktojn!

IVARO. Mi ion entreprenos!

ZEBEDEO. Tion faru, kaj faru brave!

IVARO. Mi farigxos maristo, Niko!

NIKO. Bone kaj gxuste decidite, Ivaro! Tie vi perlaboru vian vivon,
tion sciigas al mi via karaktero!

IVARO. Mi marveturos kaj revenante de tie por saluti miajn cxi-tieajn
parencojn, mi estos maristo impona kun oro en la monujo, kaj multajn
profetojn mi hontigos.

NIKO. Bone!

TOBIO. Ha ha ha, Ivaro, filo mia!--Tion faru, tion faru, kaj estu
bonvenonta reen!

IVARO. La afero estas decidita.

ESKO. Ivaro ekiru maren, mi kudros cxi tie kune kun patro kaj neniam
edzigxos, neniam! Kion mi farus kun edzino? Nun mi konas tiun specon.
Trompistinoj ili estas.

ZEBEDEO. Eble via konsidero ankaux estas plej bona.

ESKO. Neniam mi edzigxos, neniam, estas decidite.

MARTO. Tablon por edzigxofesto mi pretigis en nia domo, sed gxi nun
sxangxigxu por fiancxigxo de Kriscxjo kaj Janjo. Mi invitas vin
cxiujn. Bonvolu eniri! (Eniras la domon, lasante pordon malfermita.)

NIKO. Cxiuj, cxiuj! Neniu restu malantaux la muro.--Vi ankaux,
maljuna Anjo, kaj vi, knabo; vin mi ne konas, vi apartenas al pli
juna generacio.

KARLO. Oni nomas min Karlo de Lenjo.

NIKO. Eniru Karlo de Lenjo! Cxiuj eniru! La gxojo forigu malafablecon
kaj cxagrenon!

ESKO. Certe hodiaux malgxojo kaj gxojo, dubo kaj espero alterne
sxangxigxis. Dukolora la tago estis kiel sxafaro.

ZEBEDEO. Ho, granda tago! La ekfulmojn kaj tondrojn sekvis klara
cxielo de l' konkordo. Ni cxiam memoru tiun grandan tagon!

TOBIO. Al la tablo, amikoj!--Iru antauxe, Andreo, kaj ludu vian
klarneton, poste venas la festirantaro. (Cxiuj eniras en la domon,
unue la tajloro, ludante marsxon de Bjorneborganoj.)




ALEKSIS KIVI.


Aleksis Kivi, finna verkisto, naskigxis la 10:an de Okt. 1834 en la
parohxo Nurmijarvi, kie lia patro estis vilagxa tajloro. La hejmo
estis malricxa. Malgraux tio oni decidis, ke Aleksis, la plej juna el
kvar fratoj estu sendota al lernejo, cxar ne placxis al li la metio
de la tajloro nek kamparaj laboroj. Dekdujara li do alvenis al
Helsingforso, kie lin unue instruis en la sveda lingvo maljuna
maristo. (Tiatempe cxiuj lernejoj estis svedlingvaj.) Poste li estis
akceptata en la liceo. La tiama rektoro estis docento Fr. Cygnaeus,
kiu ludis gravan rolon en la civilizacio kaj li cxiam restis
protektanto de Kivi. Li farigxis studento 1857, sed premata de
malsano kaj malricxeco. Li jam inklinis al poezio. Lia memoro pri la
hejmvilagxo, gxia serioza popolo kaj netusxita naturo prezentis al
lia poezio firman fundon. Kaj li vastigas cxirkauxon de sia fantazio
legante alilandan literaturon, precipe Homeron, dramojn de
Shakespeare, "Don Quijote" de Cervantes kaj danajn teatrajxojn ekz.
de Holberg, plue biblion kaj Kalevala[10]. Lia unua publikigita
verko estis "Kullervo". Klara observado kaj humoraj ekbriloj meze de
la mallumaj pratempaj legendoj same kiel la trafaj popolaj turnigxoj
meze de la solene patoza stilo atentigas jam en tiu verko pri la
direkto de lia talento, kiu lin igis sxerchumore priskribi la
kamparan vivon kaj karakterojn tiajn, kiajn li ilin efektive
estis vidinta. Tiamaniere li sin prezentis en "Nummisuutarit"
(La botistoj), kiu aperis en jaro 1864. Gxi estis la unua, vere
originala finna komedio, kiu altigxis al la nivelo de plej bonaj
karakterteatrajxoj de la mondliteraturo. Gxiaj personoj ne disflugadas
en la aero, sed staras solide sur krusto de l' tero, kiel
reprezentantoj de malrapida kaj obstina tavastlanda gento, de
cxiuflanke bone lumigita. La verkisto sekvas iliajn ekstreme simplajn
pensojn kaj instinktajn farojn per vera senpartia fervoro de
humoristo kaj kun ridetanta simpatio faras el la modesta motivo
grandan serion da bildoj de plej primitivaj personoj kaj komikaj
okazoj. Kivi ricevis premion de la sxtato pro tiu verko. En jaro 1866
aperis de li nova majstra verko "Kihlaus" (La fiancxigxo), skribita
en sama humora stilo kiel La botistoj. Poste aperis kajereto da
lirikaj poeziajxoj kaj kelkaj dramoj kun motivoj el la vivo de l'
nobelaro. En jaro 1869 aperis la lirika unuakta teatrajxo "Lea".
Tiu, sur la bibliaj rakontoj sin bazanta ekstaza proza teatrajxo
alvokas iluzion pri la sankta lando dum tempo de Kristo, kaj
profunde tusxas konatajn kordojn en koro de l' publiko. Samtempe
li verkis la kamparidilion "Yo ja paiva" (Nokto kaj tago), al
kiu la dana romantika teatrajxo de H. Hertzen "La filino de la regxo
Rene" donis la eksteran motivon. La cxefverko de Kivi, la granda
romano "Seitseman veljesta" (Sep fratoj) aperis en jaro 1870, kaj
estas de la arte kreanta spirito la plej alta kaj dauxra rezultato en
nia lando.

La plej multaj produktoj de Kivi maturigxis en la kampara soleco, en
dometo Fanjunkars, cxe frauxlino Charlotte Lonnkvist. Dank' al tiu
virino Kivi povis, liberigita almenaux de la plej urgxa zorgo pri la
ekzistado, sin dedicxi al siaj literaturaj okupoj.

La vivo en tiu izolita angulo, kiel la verkiston premis cxiama manko
da mono, kunuloj kaj suficxa literaturo, farigxis al li ofte enua,
kaj por forigi la enuon li kelkfoje tro klinigis la glason. Plue la
korpa trolacigo iom post iom alkondukis al melankolio, kiu fine 1870
finigxis per spiritmalsano. Kiel nesanigebla li estis sendita al sia
hejmregiona malricxulejo.

Li mortis la 31:an de decembro 1872 en parohxo Tuusula, en dometo de
sia frato Alberto kaj estas enterigita en tiea tombejo.

Kivi estis la unua originala kaj forta poetpersoneco en la finna
literaturo. Lia kvieta kaj grandtrajta, cxiam en vereco sin
bazanta arto altigita de fantazio kaj persone stilita, en kiu
profunda humorajxo donis apartan stampon, estis modelo kaj instigo
jam al pli ol unu verkistgeneracio. Kaj ne nur la finna teatrajxo,
kies efektiva pioniro li estas, sed ankaux la romana kaj gxenerale
proza beletristiko sorbas per siaj radikoj el li. Li estis ankaux la
unua finna majstro de proza stilo, kiu ellogis el nia lingvo la
muzikajn valorojn kaj donis al siaj frazoj antauxe nekonitan
belsonon, forton kaj esprimon. Ludo kaj vereco, delikata kaj kruda,
romantiko kaj realismo kunfandigxas en lia stilo senafekte kaj
farigxas per la flua fantazio kaj impreso sentema kaj nuancricxa
spegulo.


PIEDNOTOJ:

[1] Pago al svatisto.

[2] En Finnlando edzigxo estas proklamota en tri intersekvaj
dimancxoj antaux la sankcio.

[3] Barelo = mezuro, egala al 165 litroj.

[4] Busxelo = 1/30 de barelo = 5-1/2; litroj.

[5] Dum auxtuno oni ofte arangxas en Finnlanda kamparo
"laborfestojn" por rikoltado; la tuta najbararo kolektigxas por
labore helpi al la mastro por mangxo kaj danco kiel solaj
honorarioj.

[6] Posx-Matio, sxercnomo de posxa brandbotelo.

[7] La popolo nomas "anotinan likopodon" per tia nomo kaj
uzas gxin kiel kuracilon de rakito.

[8] Dirmaniero pri infano, naskigita antaux la edzeco.

[9] Vidu piednoton 5 pri laborfesto.

[10] La finna nacia epopeo.






End of the Project Gutenberg EBook of La Botistoj, by Aleksis Kivi

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA BOTISTOJ ***

***** This file should be named 28968.txt or 28968.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        https://www.gutenberg.org/2/8/9/6/28968/

Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
Proofreading Team at https://www.pgdp.net


Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
https://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at https://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
https://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at https://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit https://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including including checks, online payments and credit card
donations.  To donate, please visit: https://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     https://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.